Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2008-2010

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2008-2010

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

De Gazo ĝis Madrido — la celmurdo de Salah Ŝehadeh

LA 22-AN DE JULIO 2002, antaŭ noktomezo, flugmaŝino de la israela aerarmeo faligis unutunan bombon sur la kvartalo Al-Daraj de Gazo, unu el la plej dense priloĝataj loĝzonoj de la mondo. La operacio celis la iaman ĉefon de la armea parto de la Hamaso, en la Gazostrio, Salaĥ Ŝehadeh, kiu troviĝis tiunokte hejme kun sia familio. Ŝehadeh kaj dek-kvar civiluloj, plejparte infanoj, estis mortigitaj, kaj cent kvindek aliaj personoj vunditaj, el kiuj la duono grave. Najbaraj loĝejoj estis parte aŭ komplete detruitaj.

Pli ol ses jarojn poste, la 20-an de januaro 2009, en Madrido, la juĝisto Fernando Andreu Merelles decidis, nome de la principo de kompetento pri universala jurrajto*, lanĉi enketon kontraŭ sep israelaj politikaj kaj armeaj respondeculoj pro militkrimo.* La hispana tribunalo juĝis ke la faktoj povas temi pri eĉ pli grava delikto, nome la krimo kontraŭ la homaro. Por subteni tiun interpreton, la advokatoj klopodas por pruvi ke la bombado de Al-Daraj estis parto de ĝenerala kaj sistema atakpolitiko kontraŭ la civila loĝantaro.

* Kompetento uzata de ŝtato kiu persekutas la farintojn de certaj krimoj, kie ajn la loko de la farita krimo, kaj senkonsidere la ŝtatanecon de la farintoj aŭ de la viktimoj.
* S-ro Dan Haluc, tiutempe ĉefo de la ĉefstabo de la aerarmeo; s-ro Benjamin Ben-Eliezer, eksa ministro pri defendo; s-ro Moŝe Jaalon, eksa ĉefo de la ĉefstabo; s-ro Doron Almog, ekskomandanto de la regiono Sudo; s-ro Giora Eiland, eksa ĉefo de la Nacia Konsilantaro pri Sekureco, s-ro Michael Herzog, tiam arme-sekretario de la defend-ministrejo; s-ro Abraham Dichter, iama respondeculo pri la informservoj. — La nomoj en franca skribo: respektive: Dan Halutz, Benjamin Ben-Eliezer, Moshe Yaalon, Doron Almog, Giora Eiland, Michael Herzog, Abraham Dichter.

Plia plendo estis deponita sep monatojn antaŭe de ses palestinaj viktimoj “pro la fakto ke maleblis lanĉi punproceson ĉe la israelaj instancoj”. En aŭgusto 2008, la hispana kortumo demandis la israelajn instancojn, ĉu proceso estis okazanta. Ĝi deklaris kvin monatojn poste ke “la faktoj povas kaj devas esti enketataj de la hispana kortumo, des pli ke nenia respondo estis donita de la ŝtato Israelo kaj ke nenia pruvo estis liverita pri la komenco de enketo pri tiuj faktoj.”*

* Dokumentoj disponeblaj ĉe la Akademio pri homhelpa internacia juro de Ĝenevo: www.adh-geneve.ch.

Tamen, dum la kortumo faris tiun decidon, Tel-Avivo sendis 400-paĝan dosieron asertantan ke proceso estas okazanta kaj ke, sekve, la hispana jursistemo devas rezigni. Nu, kvankam, ekde 2002, la afero Ŝehadeh estis esplorita de pluraj israelaj instancoj, interalie de la Supera Kortumo, la decido komenci proceson estis daŭre ne farita. En septembro 2002, kelkajn monatojn post la faktoj, la israela pacisma movado Jeŝ Gvul sendis postulon al la armea ĝenerala advokato, poste al la ĝenerala advokato de la ŝtato, komenci enketon kontraŭ la planintoj kaj la farintoj de tiu operacio.

Interna enketo de la armeo rezultigis ke la “flankaj damaĝoj”, pro misfunkcio de la informservoj, ne estis antaŭvideblaj por la respondeculoj de la operacio. La ĝenerala prokuroro konsentis kun tiu versio de la faktoj kiu estingis ĉian iniciaton de puno

La movado Jeŝ Gvul kaj kvin famaj israelaj verkistoj plendis tiam ĉe la Supera Kortumo. Ilia postulo, deponita la 30-an de septembro 2003, finiĝas jene: “Estas nenia intenco maski la fakton ke la aŭtoroj de la postulo estas ankaŭ motivataj de la deziro ke la enketo kaj la kulpigoj (se pruvoj estas konstatitaj) okazu en Israelo. La Supera Kortumo estas la lasta haltejo de la justectrajno antaŭ ol ĝi pasos la limojn de la ŝtato, per kio ni troviĝus en la situacio doni al la nacioj de la mondo kialojn lanĉi proceson konforman al la internacia juro interne de iliaj limoj.”

La Supera Kortumo debatis ankaŭ pri la laŭleĝeco de la politiko de celmurdoj ekde januaro 2002; tiu decidis do suspendi la esploradon de la kazo Ŝehadeh. La 14-an de decembro 2006 ĝi decidis ke tiu politiko ne kategorie difineblas kiel laŭleĝa aŭ kontraŭleĝa kaj ke ĝi devas esti esplorata en ĉiu unuopa kazo, laŭ la principo de proporcieco. La juĝisto Aharon Barak, ĝia tiama prezidanto, emfazis la malfacilon de tia aliro: “Ni prenu la ekzemplo de la kazo de simpla batalanto, aŭ de terorista kaŝpafisto kiu pafas sur soldatojn aŭ sur civilulojn el antaŭpordo. Pafi al li estus ago proporcia eĉ se, fine, najbaro aŭ senkulpa pasanto estus vundita. Sed la afero estus alia se oni bombus la konstruaĵon kaj dekoj da loĝantoj de tiu konstruaĵo kaj pasantoj estus tuŝitaj.”

Prenante kiel ekzemplon faktojn kompareblajn al la eliminado de Ŝehadeh por ilustri la kontraŭleĝecon de celmurdo, ĝi subkomprenis implicite ke ĉi-kaze militkrimo estis farita.

Post tiu decido, la Supera Kortumo realprenis la aferon Ŝehadeh. Sed, anstataŭ decidi mem ĉu necesas malfermi enketon, ĝi rekomendis la intervenon de “objektiva kaj sendependa” organo. Tiel, la 23-an de januaro 2008, la israela ĉefministro Ehud Olmert nomumis enketkomisionon konsistantan el tri membroj, el kiuj du eksgeneraloj de la armitaj fortoj kaj unu respondeculo de la sekurecaj servoj. La strukturo, la naturo kaj la misio de tiu instanco devis esti komplete difinitaj de la ŝtato — de tiu kies agoj estis juĝendaj.

La komisiono devis funkcii laŭ la armeaj principoj: la tuta proceso, la atestoj kaj la fina raporto devis resti konfidencaj kaj neakcepteblaj ĉe justec-kortumo; la komisiono povis doni nur sendevigajn rekomendojn. En aŭgusto 2009 ĝi ankoraŭ ne finis sian laboron.

La 2-an de aprilo 2009, sekve al la sendo de la dokumentoj fare de Tel-Avivo, la hispana prokuroro petis ke la kortumo rezignu sian kompetenton, tamen emfazante ke Israelo povas esti antaŭranga por juĝi la faktojn nur en la kazo ke ĝi havas la volon kaj kapablon komenci persekutojn.

La 4-an de majo, la hispana kortumo kuraĝe rifuzis tiun peton. Ĝi argumentis ke la decidoj de instancoj kiuj oficialigas supraĵan internan armean enketon kaj la nomumadon de komisiono fare de la ĉefministro ne konsidereblas sendependaj kaj senpartiaj.

La reagoj en Israelo, alte politikaj, montras la manieron kiel la ŝtato vidas la principon de diseco de la potencoj koncerne la respondecon pri internaciaj krimoj. La proceso komencita en Madrido estis prezentata en la komunikiloj kiel “cinika provo de la palestinaj plendantoj ekspluati la hispanan jursistemon por antaŭenigi siajn politikajn celojn”, kiuj estas afero de diplomatiaj kanaloj. S-ro Ehud Barak, gvidanto de la laboristpartio, klarigis siavice ke li havas “la intencon alpaŝi la ministron pri eksterlandaj aferoj kaj la hispanan ministron pri defendo kaj, se necese, la ĉefministron mem, kiu estas unu el miaj kolegoj ene de la Socialista Internacio, por nuligi tiun decidon”.*

* Haarec, Tel-Avivo, 4-a de majo 2009.

La premoj fare de la israela, ĉina kaj usona registaroj*, instigis la hispanan Senaton limigi, la 19-an de majo 2009, la leĝon pri la universala kompetento al kazoj en kiuj hispanoj aŭ suspektatoj vivantaj sur hispana teritorio estas implikitaj. La 30-an de junio, la apelacia kortumo ordonis ĉesigi la enketon. La Supera Kortumo de Madrido estas alvokita.

* Pro enketo okazanta kontraŭ la ĉina eksministro pri eksterlandaj aferoj akuzita je popolekstermo en Tibeto, kaj du enketoj kontraŭ usonaj reprezentantoj pro torturo.

En 2003, Belgio, alfrontita al la samaj premoj koncerne plendojn deponitajn kontraŭ la iama israela ĉefministro Ariel Ŝaron kaj la tiama usona sekretario pri defendo Donald Rumsfeld, estis devigita modifi sian leĝaron. Vaŝingtono tiam minacis deloki la ĉefstabon de la Nord-Atlantika Traktat-Organizaĵo (NATO) ekster Bruselon. Ekde tiam, la viktimoj ne povas plu procesi. Tio grave malhelpas la devon starigitan de la internacia juro (Ĝenevaj konvencioj de 1949) uzi la universalan kompetenton, ĉar la prokuroro — nun la sola kiu rajtas interveni — spegulas la politikon de la registaro.

La praktikoj de Israelo atestas pri la ekzisto en la lando de kulturo de senpuneco. Laŭ la asocio Jeŝ Din, punprocesoj estas nur lanĉataj en esceptaj kazoj — soldatoj kiuj agas malbone kaj meminiciate —, kaj la armeaj enketoj estas uzataj kiel instrumento kiuj ebligas eskapi al la komuna juro.* En 2003, B’tselem deponis plendon kontraŭ la politiko de la armeo starigita ekde la komenco de la dua Intifado (2000): sisteme ne komenci punenketojn en kazoj de forpaso de palestinaj civiluloj mortigitaj de la israela armeo. Ĝis nun ĝi ricevis nenian respondon.

* Vd la raporton de Human Rights Watch, “Promoting Impunity”, http://hrw.org, 21-a de junio 2005.

La israela ŝtato scias ke ĝi povas esti devigita respondeco pri siaj agoj ekster siaj limoj; pro tio ĝi ne permesis la publikigon de fotoj aŭ de nomoj de la soldatoj kiuj partoprenis en la operacio “Hardita Plumbo”. Krome, la oficiroj kiuj deziras vojaĝi eksterlanden devas peti permeson. La registaro de Tel-Avivo deklaris eĉ ke ĝi pagus ĉiajn jursistemajn kostojn ligitajn kun eksterlandaj juraj agoj kontraŭ ili. Ĉar, se Israelo montriĝas nekapabla juĝi siajn proprajn supozatajn militkrimojn, kaj se la Internacia Pun-Kortumo (IPK) ne kompetentas pri tio*, la sola solvo troviĝas efektive en la uzado de la universala jurrajto.

* La 22-an de januaro 2009, la Palestina Aŭtoritato deklaris — male al Israelo — ke ĝi agnoskas la kompetenton de la Internacia Pun-Kortumo (IPK), tiel ke ĝi permesas al ĝi procesi kontraŭ militkrimoj faritaj sur la palestina teritorio. Kvankam tia agnosko ne fareblas nur de ŝtatoj, la ĝenerala prokuroro de la Kortumo akceptis tiun deklaron kaj la IPK povus procesi kontraŭ ĉiuj krimoj faritaj sur la palestina teritorio ekde julio 2002, dato de ĝia ekfunkcio.

Sharon WEILL.