Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2008-2010

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2008-2010

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

La Afrika Unio marŝas — Ambicio por la kontinento

La Afrika Unio, posteulo de la Organizaĵo de Afrika Unueco (OAU), estas, ekde sia ekvalido en 2002, la referenca tutafrika institucio. Ĝia ambicio estas fortigi la politikan kaj ekonomian integrecon de la kontinento. Ĝia fonda akto kaj ĝiaj institucioj provas do tiri la instruojn el la malfaciloj de la pasintenco, aparte en la ŝlosilaj sektoroj de sekureco, de homrajtoj kaj de disvolvado. Tiel la Konsilantaro pri Paco kaj Sekureco multigas la eblecojn de interveno de la Unio pri antaŭmalhelpo de konfliktoj kaj pri packonservado. Oni faris ankaŭ iniciatojn por batali kontraŭ puĉoj, ĉe kiuj la membreco de kulpaj landoj suspendeblas.

La Afrika Unio havas ankaŭ la taskon certigi unuecan afrikan voĉon sur la internacia scenejo. Altnivela delegacio, gvidata de la etiopia ĉefministro, s-ro Meles Zenawi, kun la prezidanto de la Komisiono de la Unio, s-ro Jean Ping, partoprenis en la G20 de Londono en aprilo 2009. Sed, fronte al la konfliktoj kaj la malriĉeco kiuj persistas sur la kontinento, la organizaĵo estas sendube alvokita fari novajn iniciatojn. Ĝiaj membroj planas nun starigi la Unuiĝintajn Ŝtatojn de Afriko.

LA 9-AN DE SEPTEMBRO naskiĝis la Afrika Unio (AU) kaj ĝia plenuma organo, la Komisiono, por anstataŭi la Organizaĵon de Afrika Unueco (OAU) kaj ties Sekretariejon. Tiu evento spegulas la ŝanĝojn sur la kontinento, kie aperas novaj gvidantaroj, novaj aspiroj kaj novaj voloj. Nun komenciĝis neinversigebla procezo de integriĝo kaj de disvolvado survoje al la naskiĝo de la Unuiĝintaj Ŝtatoj de Afriko, surbaze de komuna identeco kaj de neta konsciiĝo pri la neceso de kunteniĝo por pli bone respondi la defiojn al kiuj Afriko estas frontita.

Tiu evento donas ankaŭ la mezuron de la matureco de Afriko deziranta progresi solidare kaj en densaj vicoj por realigi la pli bonan estontecon pri kiuj revis, por la kontinentoj, la fondopatroj de la OAU. Ĝi fine esperimas la volon kaj la deziron antaŭeniri en la tasko forŝovi ĉiajn fatalecojn, realajn aŭ inventitajn, kiuj estas nur la reflekto de imagaro nutrata de la pesimistoj pri Afriko.

Ekde tiu 9-a de septembro 1999, longa vojo estis irita de la Unio kaj de la Komisiono kiun mi havas la privilegion nun prezidi. Miaj antaŭuloj deziris ke la disvolviĝo de la kontinento estu akompanata de pli granda ĉeesto sur la internacia scenejo, ne kiel statisto sed kial aganto kiu parolas kaj sciigas sian pozicion por defendo de la intersoj de la regionaj popoloj. Al la plenumado de tiu celo kaj de tiu peza kaj ekzaltiga tasko mi dediĉas min rezolute. Mia kredo estas fari el tiu disvolvado, el la sekureco kaj la bona regado ne simplajn teoriajn konceptojn, sed palpeblajn kaj mezureblajn realaĵojn en la ĉiutaga vivo de ĉiu afrikano, por ke la Komisiono kaj la Afrika Unio ne restu por li entoj malproksimaj kaj nebulaj.

Kvar strategiaj pilieroj

EN TIU PERSPEKTIVO, mi difinis kun mia skipo kvar strategiajn pilierojn: paco kaj ekureco; disvolvado, integriĝo, kunlaborado; valoroj dividitaj; fortigo de la instituciaj kapabloj, por ebligi al ni kontentige realigi la Strategian Planon, irletero de la Komisiono por la periodo 2009 – 2012. Tiuj kvar punktoj gvidos nin por atingi nian ĉefan celon: favorigi la aperon de Afriko sen timo kaj malsato, de Afriko prospera, bone regata, en paco, kiu estu efike gvidata kaj mastrumata de siaj propraj civitanoj kaj kiu estus kreiva kaj vigla forto sur la internacia scenejo.

La Strategia Plano estas vera laborilo kaj decida avanco en la labormaniero de la Komisiono kaj en ties kapablo mobilizi ĉiujn rimedojn necesajn por daŭrigi la procezon de kontinenta integrado. Ĝi kontribuas ankaŭ helpi la kvindek-tri membrojn de la AU* kiom eble plej proksimiĝi al la Jarmilaj Celoj por Disvolvado (JCD) deciditaj de la Unuiĝintaj Nacioj (UN), tamen kun la scio ke verŝajne multaj landoj ne atingos ilin ĉiujn, aŭ realigos ilin nur parte. Ĝi estas ankaŭ nia instrumento por fortigi la kunteniĝon, de la solidareco kaj de la unueco de Afriko. Mi restas efektive fundamente konvinkita ke tiu povas rezisti al la defioj de la tutmondigo nur unuece kaj solidare. La tiel difinitaj kvar pilieroj estas por la Unio la mezurilo por pritaksi la faritajn progresojn, speciale en la sektoroj kie estus por ni malfacile doni taŭgajn solvojn. Certe, la vojo estas prisemita de embuskoj kaj kelkfoje tre malfacila, sed la eblecoj de Afriko kaj ĝia riĉeco je ĉiaj kompetentoj esperigas promesriĉan estontecon.

* Ndlr: Nur Maroko provizore rifuzis aliĝi al la Afrika Unio pro la ĉeesto en la organizaĵo de la Demokratia Sahara Araba Respubliko (DSAR), “memproklamita de la Fronto Polisario”.

Unu el la gravaj celoj de la Komisiono estas pacigi la konfliktregionojn, per tio ke ĝi atakas iliajn profundajn kaŭzojn por elimini ilin definitive kaj firmigi integran, efektivan kaj daŭreman disvolvadon. Tio necesas des pli ke ĉia ago estus vana kaj sensenca, se ĝi okazas en malstabila medio kiu favorigas, per difine, multigon de militoj kaj kreskon de mizero. En tiu ĉi jaro 2009, la stato de paco kaj sekureco sur tiu ĉi mondparto zorgigas nin pri niaj engaĝiĝoj, speciale okaze de kontraŭkonstituciaj ŝanĝoj kiuj donas krudan baton al la radikoj de la demokratio.

En Maŭritanio kaj en Gvineo la puĉoj konfirmas ke la deklaro de Alĝero ŝajnas ne sufiĉe efika por haltigi tiun neakcepteblan fenomenon malindan je la afrikaj loĝantaroj. Ondo de politikaj murdoj trairis Gvineo-Bisaŭon, post la murdo de la prezidanto Nino Vieira kaj de la ĉefo de la ĉefstabo de la armeo, en marto de tiu ĉi jaro. Nuakŝoto kaj Bisaŭo bonŝance nun trovis interkonsentan solvon, sed la eventoj kiuj okazis en tiuj du landoj endanĝerigis la atingojn pri demokratio.

Stabileco kaj kresko

LA SITUACIO EN Somalio bezonas ankaŭ nian apartan atenton. Kvankam okazis senkontestaj progresoj kadre de la procezo de Ĝibutio subtenata de la tuta “internacia komunumo”, la delikataj atingoj pri paco kaj nacia repacigo restas alfrontitaj al danĝera situacio: la sekreta interkonsento de ĉiuj fortoj kiuj celas la plej grandan malbonon, la revenon al situacio sen ŝtato, kaj de senĉesa fratomurdaj disŝiroj.* Somalio, kies privilegia geostrategia pozicio akrigas la vundeblecon, estus daŭreme transformita al apogejo de la internacia terorismo kaj de la marpiratado. Ĝi estas ankaŭ moderiga fenomeno en la Afrika Korno kaj senjura spaco kiu generas grandskale malstabilecon kaj malsekurecon. Afriko kaj la “internacia komunumo” ne povas lasi okazi tian fatalan sorton por Somalio, dum la vojo al savo estas perfekte signalizita kaj kuraĝe irata de la Federacia Registaro de Transiro (FRT).

* Ndlr: Alfrontita al secesio (Somalilando, Puntlando), Somalio suferas krome la atakojn de islamismaj milicioj kaj de la Alianco por Reliberigo de Somalio (ARS).

Tiu bildo tamen ne devas eklipsi la kuraĝigajn progresojn faritajn de la afrikanoj mem, kiuj honoras la kontinenton kaj malfermas la pordon al ĉiuj esperoj. Mi ĝojas, tiurilate, pro la demokratia alternado en Ganao, kun la elekto, en januaro 2009, de la profesoro John Atta-Mills, pro la reveno al la konstitucia ordo en Maŭritanio*; pro la realigo de la ĉioma interkonsento pri batalhalto en Burundio intr la Partio por la Liberigo de la Popolo Hutuo — Naciaj Fortoj de Liberigo (Palipehutu-FNL) kaj la registaro*; pro la stabileco kaj la kresko por landoj kiel Liberio; pro la daŭrigo de la klopodoj de solidigo de la paco kaj de la postkonflikta rekonstruado en Burundio, en la Komoroj, en Liberio, en Sieraleono, en la Centrafrika Respubliko (CAR) kaj en suda Sudano; pro la formado de unio en Zimbabvo, ekde la unua kvaronjaro 2009, en la spirito de la ĉioma pac-interkonsento de la 15-a de septembro 2008 kaj de la komunikaĵo de la Eksterordinara Pintkunveno de la 27-a de januaro de la Komunumo pri Disvolvado de Suda Afriko (KDSA), por citi nur tiujn ekzemplojn. Madagaskaro spertis ankaŭ notindajn avancojn kiuj ebligis al ĝi turni tumultan paĝon de sia historio kaj urĝi la revenon al la konstitucia ordo.*

* Ndlr: La 6-an de aŭgusto 2008, puĉo renversis la unuan prezidanton demokratie elektitan, s-ron Sidi Ould Cheikh Abdallahi. La 18-an de julio 2009 okazis prezidantelekto.
* Ndlr: Burundio, lando najbara de Rŭando, suferis internan militon ekde 1994. Dum la pac-intertraktadoj komencitaj en 2001 fine ebligis elektojn kaj dividon de la potenco inter hutuoj kaj tucioj en 2003, la palipehutu-FNL restis la sola movado en ribelo.
* Ndlr: En januaro 2009, la madagaskara prezidanto [?Marc Ravalomanana estis forpelita de manifestacioj kiuj prezidantigis s-ron Andry Rajoelina. En Maputo (Mozambiko), en aŭgusto 2009, intertraktadoj organizis demokratian transiron. Vd Rémi Carayol, “Duel d’hommes d’affaires à Madagascar [Duelo de aferistoj en Madagaskaro]”, Le Monde diplomatique, marto 2009.

Ekde la fino de 2008, la mondo alfrontas senprecedencan ekonomian krizon kaj oni vidas ankaŭ multiĝon, iom ĉie, de ĉiaj plagoj kaj minacoj, la aperon de novaj pandemioj, la persiston de sociaj malegalecoj, de gravaj malegalecoj kaj netolereblaj strukturaj maljustaĵoj en la internaciaj rilatoj, gravajn politikajn streĉiĝojn kaj eksplodintajn aŭ latentajn konfliktojn. Ĉio ĉi subfosas la iniciatojn por paco kaj la stabilecon en la mondo kaj daŭre skuas multajn regionojn, speciale tiujn de la evolulandoj, kun alarmaj reefikoj en Afriko.

Forigi la malcertecojn

EN LA MOMENTO kiam la Komisiono fariĝas la Instanco de la Afrika Unio*, Afriko devas pli ol iam ajn doni konkretajn respondojn al siaj civitanoj kaj forigi la malcertecojn kiuj pezas sur ilia estonteco, pere de la politika kaj ekonomia integriĝo de la kontinento. Mi restas konvinkita ke Afriko havas ĉiujn rimedojn por respondi la atendojn de siaj civitanoj, solvi siajn problemojn kaj solidigi sian legitimecon sur la internacia scenejo per ĉiunivela realigado de siaj promesoj, farante tion travideble kaj demokratie kaj kun respekto al la fundamentaj liberecoj kaj de la jurŝtato.

* Ndlr: En Sirto (Libio), la 3-an de julio 2009, la membroŝtatoj de la Afrika Unio decidis instituciajn reformojn kies detaloj estas ankoraŭ difinotaj.

Jean PING.