Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2008-2010

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2008-2010

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Duelo ĉe la pintkunveno inter Pekino kaj Vaŝingtono

Dum la lasta G20, la 2-an de aprilo 2009 en Londono, Ĉinio stampis sian revenon sur la monda scenejo per akra deklaro kontraŭ la dolaro kaj por reale internacia mono, “malkonektita de la individuaj nacioj” (vidu “Pékin dollar et le G20”, 31-an de marto 2009). Ĉi-foje, dum okazas la pinto de Picburgo*, la 24-an kaj 25-an de septembro, estas Usono kiu fingromontras Ĉinion akuzatan je mallojalaj komercaj praktikoj. S-ro Barack Obama akuzante la ĉinajn firmaojn je dumpingo, decidis eĉ meti doganaĵojn por 35% de la pneŭmatikoj el Ĉinio. La sindikatoj de la usonaj grupoj konkurencataj de la ĉinaj produktoj postulas tion laŭte kaj brue.

* Kutime skribita “Pitsburgo”. -vl

La pneŭmatika milito estas do deklarita, kaj tuj etendita al ĉio kio koncernas aŭtomobilon. Pekino argumentas ke, koncerne subvenciojn, Vaŝingtono montriĝis aparte malŝparema por sia propra aŭtomobilindustrio. La ĉinaj gvidantoj minacas do siaflanke meti doganaĵojn por usonaj veturiloj, dum iliaj propraj fabrikistoj spertas problemojn pri eksportado (— 22% de januaro ĝis aŭgusto 2009). La afero decidiĝos antaŭ la Monda Organizaĵo pri Komerco (MOK) ...

Sed dum la bataletoj, la afero daŭras: Vaŝingtono presas monbiletojn por financi siajn eksterordinarajn deficitojn, dum Pekino aĉetas dolarojn, kio estas malinstiga armilo kiun la gvidantoj volas konservi ... kun la espero ke ĝi ne eksplodu al ili en la mano. La verda bileto povas efektive kolapsi. Ĝi cetere (re)komencis fali, sed, en la momento, la juano estas kun ĝi kuplita. Pro tio, estas la aliaj monoj (eŭro, jeno ...) kiuj altiĝas; tio malfaciligas ilian eksportadon kaj ilian kreskon. Kiel oni jam diris plurfoje, la du gigantoj tenas sin reciproke ĉe la barbo; sed ĉiu kondukas sian ŝipon laŭ siaj interesoj kaj laŭ sia mondrigardo. Tiel, Pekino multobligas siajn financajn interkonsentojn evitante la dolaron kaj altigas siajn orrezervojn, kiuj atingas nun 1.054 tunojn kontraŭ 400 en la jaro 2003.

Resume, la esprimo “ĥimera” inventita de la historiisto Niall Ferguson estas certe pli taŭga por priskribi la rilatojn inter la du granduloj ol la formulo “Ĉinameriko”, laŭmoda en la redaktejoj, kaj supozata montri komunan volon gvidi la mondon (vidu “Le fantasme de la “Chinamérique””, 29-a de julio 2009).

Ĉiukaze, Pekino venas al la G20 kun ekonomiaj rezultoj kiuj povas nur revigi la Okcidentanojn. Spite al malkreskanta usona kaj eŭropa postulo, la imperio de la Mezo spertas kreskon proksiman al 8,5%, laŭ la Azia Banko pri Disvolvado (ABD). Ĝi estas la sola lando kun tiaj rezultoj, eĉ se ankaŭ Barato havas pozitivan kreskon (+ 6%), kaj ankaŭ Indonezio (+ 4,3%).

Certe, oni devas ĉiam prudenti pri ŝtataj statistikoj. Tamen, la giganta plano de relanĉo (4.000 miliardoj da juanoj — 465 miliardoj da eŭroj) decidita en novembro 2008 montriĝis efika. “Neniu ĉi tie parolas pri “reveno al la normaleco sen dungo”, ironias Keith Bradsher, kiu komparas la ĉinan salton kun la “usonaj ŝanceliĝoj”.* Laŭ li, komence de la jaro, “la firmaoj reduktis de 20 ĝis 30 elcentoj la nombron de siaj salajruloj, nun ili redungas 10 elcentojn”. Fakte, la plej granda parto de la mingong tuŝitaj de la krizo spertis malaltiĝon de sia salajro anstataŭ forigon de sia laborloko (Vidu Tristan de Bourbon, “La krizo vidata de Ĉinio”, Le Monde diplomatique en Esperanto, junio 2009).

* “China speeds to recovery as US lurches”, International Herlad Tribune, 19a — 20-a de septembro 2009.

Estas tute klare ke parto de la disponoj faritaj por altigi la konsumadon de mastrumadaj ekipaĵoj (aŭtomobiloj, fridujoj ktp), speciale en la kamparo, estis fruktodona. Substrekindas ankaŭ la unuaj klopodoj por konstrui sistemon de sociala protekto: senlaborulaj kompensaĵoj por la mingong-oj en certaj provincoj, pensiula salajro de 55 juanoj monate (5,3 eŭroj) por la kamparanoj, plibonigo de la publika sansistemo ...

Tamen, la motoro de la kresko restas la investo (45% de la malneta enlanda produkto). La gvidantaro ne ŝparis sian penon por puraj energioj, novaj teĥnologioj, esplorado ktp. Tamen la risko grandas ke formiĝos novaj nemoveblaĵ-vezikoj aŭ ke multiĝos projektoj dubaj kaj ne utilaj. Maltrankvila pro ebla superhejtado de la kreditsistemo, la registaro iomete malfermis la kranon de la pruntoj post la ferioj. Sed dum la lasta kunveno de la Centra Komitato de la Ĉina Komunista Partio, okazinta de la 15-a ĝis la 18-a de septembro, la registaro certigis ke ĝi “daŭrigos fleksiĝeman politikon” por ne rompi la kreskon. “La komunista partio, rekonis la ĉina prezidanto, estas alfrontita al malfacila tasko kiu konsistas en konservi kaj plibonigi la vivnivelon de la loĝantaro kaj konservi la socian stabilecon.”

Je kelkaj tago antaŭ la festaĵoj de la sesdeka datreveno de la proklamo de la Popola Respubliko Ĉinio (vidu, en la numero de oktobro 2009 de Le Monde diplomatique, en la kioskoj ekde la 30-a de septembro, “Repenso pri la Ĉinio de la kulturrevolucio”, de Solange Brand), la potenco timas daŭre la kreskon de socia malkontento. Ĝi lanĉis grandan kampanjon kontraŭ la koruptiteco de lokaj gvidantoj, ofta kaŭzo de popolaj manifestacioj.

Signifoplena fakto, laŭ la South China Morning Post*, direktivo estis sendita al la provincaj instancoj por instigi ilin, “konsidere la krizon, montri reteniĝon” en la elspezoj por la okazigo de la sesdeka datreveno, eviti “larĝanimajn elspezojn kaj malŝparadon”. En Pekino la registaro transformis la ĉefurbon en sieĝatan fortreson, dum ĝi kvazaŭ malpermesis al eksterlandanoj eniri Tibeton aŭ Ŝinjiangon.

* “Beijing rains on provinces’ parades with ban on marking anniversary”, 17-a de septembro 2009.
Ĉu survoje al “orientazia komunumo”?

La nova japana ĉefministro Hatojama Jukio* volas redifini siajn internaciajn rilatojn (vidu la artikolon de Odaira Namihei en Le Monde diplomatique de oktobro) por ke Japanio estu malpli dependa de Usono kaj pli serena en siaj rilatoj kun Ĉinio. Dum sia renkontiĝo kun s-ro Hu Jintao, la du gvidantoj interkonsentis “transformi la malklarajn akvojn de la Ĉina Maro en maron de frateco”.* Kompreneble inter pokalo kaj lipoj povas multe okazi ... Sed la intenco meritas notiĝi.

* En la franca transskribo: Hatoyama Yukio. -vl
* The Japan Times, “Hatoyama Proposes creating an Asian EU”, 23-a de septembro 2009.

Krome, la japana gvidanto proponis ke la du aziaj gigantoj estu la instigantoj de “Orientazia Komunumo laŭ la modelo de la Eŭropa Unio”. La vigleco de la ĉina ekonomio, kiu antaŭen tiras la azian kreskon kaj tiun de Japanio, klarigas, almenaŭ parte, tiun novan orientiĝon de Tokio.

Martine BULARD.