Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2008-2010

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2008-2010

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Kiel eviti militon, tiun plagon?

Kiam Freŭdo kaj Ejnŝtejno imagis la UN

La vojado kondukinta al kreado de la Unuiĝintaj Nacioj en 1945 estis malrapida kaj plena je malhelpoj, memorigas libro publikigota en septembro, el kiu ni ĉi tie publikigas kelkajn interesajn paĝojn, “UN-planedo. La Unuiĝintaj Nacioj fronte al la defioj de la 21-a jarcento”[1]. Sed multaj estas la saĝaj viroj kaj virinoj, kiuj ĉiuepoke kundividis la penson, ke nur kolektiva organizado povos konduki al akordigita mondo.

“ĈU ekzistas rimedo por liberigi la homaron el militminaco?” Tiamaniere tiu demando estis metita, en 1932, al Sigmund Freŭdo kaj Alberto Ejnŝtejno , de la Ligo de Nacioj (LDN), kreita 12 jarojn antaŭe, kaj de ĝia Internacia Instituto por Intelekta Kunlaboro en Parizo. Demando, kiun Ejnŝtejno kvalifikis “la plej grava en la sfero de civilizo”, ĉar li, same kiel Freŭdo, trovis neakcepteblaj la perfortojn kaj suferojn kaŭzatajn de milito.

Dum la koresponda interŝanĝo, kiu sekvis inter la du pensistoj kaj esploristoj, Freŭdo unue esprimis miron, ke “unuanima interkonsento de la homaro ankoraŭ ne forigis militon.” Kaj li skribis: “Ebleco eviti ĉiukaze militon ekzistas, nur se la homoj akordiĝas por krei centran potencon, al kies arbitracio oni obeos kaze de ĉiuj intereskonfliktoj.”, tiel implice rekonante la legitimecon de la Ligo de Nacioj. Sed ĉi tiu jam montris sian malperfektaĵojn, kio igis la aŭstran neŭrologiiston kaj psikiatron kun bedaŭro konstati, ke “La Ligo de Nacioj ne disponas pri propra forto kaj tiun povas akiri nur se la membroj de la nova asocio — la diversaj ŝtatoj — ĝin koncedas al ĝi.”

Aparte antaŭsenta rimarko, kiu eĥas la ĉefan riproĉon, ankoraŭ hodiaŭ adresitan al la Unuiĝintaj Nacioj, kies agkapableco daŭre dependas de la bonvolo de ĝiaj membroŝtatoj.

Kiel do eviti militplagon, kiu frapas la homaron de plej antikva tempo, kaŭzata, kiel skribis Ejnŝtejno la 30-an de julio 1932 dum la korespond-interŝanĝo, de tiu nemezurebla “povo-avido manifestata de la reganta klaso de ŝtato”, tio estas de “malplimulto”, juganta “la popolan amason, kiu rikoltas el milito nur suferojn kaj malriĉiĝon?”

Kaj Ejnŝtejno siavice sugestis respondo-skizon: “La vojo kondukanta al internacia sekureco devigas la ŝtatojn senkondiĉe fordoni parton de sia aglibereco, alivorte de sia suvereneco, kaj estas neniu dubo, ke ne ekzistas alia vojo al tiu sekureco.” Ja aŭdaca deklaro, kaj surprize moderna, tiom tiu demando estas ankoraŭ hodiaŭ debatata.

Konklude de tiu dialogo inter tiuj du intelektaj figuroj, Freŭdo eldiris hipotezon: “Ĉio, kio kontribuas al disvolvado de kulturo ankaŭ efikas kontraŭ milito”

Kulturo, ĉu lasta kuracrimedo? Tiu rimarko memorigas alian, faritan en 1889 de Bertha von Suttner, unu el la plej ardaj pacismaj aktivulinoj: se “milito estas neado de kulturo”, ĉi-lasta estas ankaŭ rimedo por ĉesigi militon. Kulturo, sed ankaŭ eduko, kaj simpla komuna saĝo; kiel tiu, kiu gvidis la penson kaj serĉadon de la aŭstra baronino, kiam ŝi deklaris, uzante tute ne ofte uzatan esprimon en la sfero de internacia diplomatio: “La estonteco apartenas al afableco”. Tiu baronino poste ne ĉesis instigi sian amikon Alfred Nobel, kiam tiu ĉi ekkonsideris dediĉi grandan heredaĵon por paco, sed ankoraŭ ne findecidis. “Ne daŭre kvalifiku nian pac-planon revo”, ŝi skribis al li ardatone la 15-an de februaro 1893, kolerigita pro lia hezitemo. “Progreso al justeco certe ne estas revo, estas leĝo de civilizo.”

Bertha von Suttner, kiu konvinkis Alfred Nobel krei sian faman Pacpremion, estis la unua virino, kiu, naŭ jarojn post la forpaso de sia amiko, ricevis ĝin en 1905 — la unuaj kunricevintoj estis en 1901 Henry Dunant kaj Frederic Passy*; ŝi esprimadis dubojn pri tio, ke nacioj povas mem honeste labori por paco. “Nacioj? Aŭ prefere diplomatoj kaj iliaj ambasadoraj moŝtoj” diras Frederic, unu el la roluloj de ŝia romano For la batalilojn!, (kies disvendado estis vastega en Eŭropo, kaj kiu enhavis tiom akran kondamnon de militismo, ke ĝi havis profundan efikon al la legantoj kaj estis konsiderata kiel unu el la plej trafaj argumentaroj por pacedukado). “Demandu homojn kaj vi ricevos alian respondon! Ĉe ili la pacdeziro estas aŭtenta kaj elkore sentata.” Kaj tamen, ankaŭ ŝi rekonis, ke la nura vera rimedo por eviti konfliktojn kaj suferojn, estus kuna, reala, solida strebo inter la nacioj, konfirmata de dokumento, al kiu ĉiuj aliĝus, kaj konkretigita en internacia strukturo; “Kial ĉiuj civilizitaj landoj de Eŭropo ne partoprenu, ĉiuj kune, interkonsenton, komunumon? Ĉu tio ne estus la plej facila rimedo?”

* Respektive, fondinto de la Internacia Komitato de la Ruĝa Kruco (1876) kaj franca deputito, pacisto kaj kontraŭkoloniisto.

En sia parolado dum la ricev-ceremonio de sia Nobel-Pacpremio, la 18-an de aprilo 1906, Bertha von Suttner, nigre vestita, kun senesprima vizaĝo sed voĉo streĉita pro emocio, memorigis, ke kiam Theodore Roosevelt, la 26-a prezidanto de Usono, akceptis ŝin en la Blanka Domo la 17-an de oktobro 1904, li diris al ŝi: “Paco venas, ĝi certe alvenas, sed paŝon post paŝo.” Kaj li konfirmis al ŝi, ke lia registaro kaj tiuj de la aliaj ŝtatoj de la mondo agnoskis sian devon, la devon “alproksimigi la tempon, kiam spado ne plu arbitracios inter nacioj”*. ( ... )

* En tiu sama jaro 1914 la korolario de la Monroe-doktrino, decidita de Roosevelt, precizigis ke la defendo de la usona supereco implicas ties rolon kaj devon esti “internacia polico”, per “antaŭmalhelpaj intermetiĝoj” kaze de “malbonfaro aŭ misfunkciado” de regionaj agantoj en Latinameriko.

La ideo grupiĝi en ligoj aŭ asembleoj de nacioj aŭ ŝtatoj por strebi per dialogo eviti neripareblaĵojn jam ekzistis je la mateniĝo de nia historio. Tiam, tiaj unioj estis eĉ, por multaj triboj aŭ socioj, la sola espero pluvivi, kaj rezisti al minacanta agresanto. Laŭ la jarcentoj estis tiel iniciatitaj alianc-formoj, internaciaj aŭ regionaj, kiaj la traktato de Vestfalio, subskribita en 1648 dum la unua moderna diplomatia kongreso, kiu ĉesigis la Tridekjaran Militon (kiu koncernis plurajn teritoriojn de tio, kion oni nun nomas “Eŭropo”) samtempe konfirmante, la unuan fojon, naskiĝon de teritoriaj ŝtatoj kiel veraj plenrajtaj politikaj entoj.

SED la Kongreso de Vieno, okazinta pro la deziro de la landoj venkintaj Napoleonon* protekti sin kontraŭ ĉiu alia invadprovo de Francujo, kaj redoni al la landoj iliajn limojn de antaŭ la Franca Revolucio de 1789, ja vere konsistigis la unuan gravan etapon por konstruo de interŝtata organizaĵo kaj de la koncepto “internacia kunlaborado” ( ... )

* Aŭstrujo, Britujo, Prusujo, Rusujo.

Tuj post tiu kongreso ekfunkciis la unua internacia organizaĵo iam ajn kreita, la Centra Komisiono por Navigado sur Rejno, oficiale establita en 1816 sed komenciĝinta jam en 1804 per interkonsento inter Germanujo kaj Francujo. Institucio ja kun tre limigita celo, celante pace reguligi ĉiujn aspektojn de la riverega kaj ĉirkaŭaĵa cirkulado, sed ankoraŭ nun funkcianta kaj lokita en Strasburgo. Sekvis kreado en 1865, de la Internacia Unio de Telegrafo, kiu fariĝis en 1932 la Internacia Telekomunika Unio (ITU) lokita en Ĝenevo, kaj tiu en 1874 de la Universala Poŝta Unio (UPU), kies sidejo estas en Berno, Svisujo. Ambaŭ estis alligitaj al la Unuiĝintaj Nacioj, kiam ili kreiĝis (ITU en 1947, UPU en 1948), kaj estas ankoraŭ funkciantaj.

Jen alia iniciato de organizaĵo konsiderata kiel antaŭpreparo de la Ligo de Nacioj kaj daŭre aktiva (hodiaŭ en Ĝeveno, antaŭe en Berno kaj Bruselo): La Internacia Parlamenta Unio (IPU) kreita en 1889 de William Randal Cremer, brita pacisto, ano de la deputitaro kaj Frederic Passy, fondinto de la Internacia Konstanta Ligo por Paco, kaj franca parlamentano. Generante novtipan pacismon, bazitan sur la parlamenta subteno, ĝi estis la unua politika organizaĵo vere universala, kun celoj antaŭenigi internacian arbitracion kaj mondan pacon. Institucio, kies povo estas kompreneble limigita, ĉar ĝi ja koncernas la parlamentojn kaj ne la registarojn, sed kiu ludas tamen gravan utilan rolon, kontribuante al dialogo kaj internacia ekkonsciiĝo.

Iom poste, en 1892, kreiĝis en Berno la Konstanta Internacia Packomitato (KIP), kiu ricevis la Nobel-Pacpremion en 1910, kaj de kiu Bertha von Suttner estis vicprezidantino ĝis sia morto en 1914. Hodiaŭ tiu neregistara organizaĵo, lokita en Ĝenevo de 1924, estas tutmonda porpaca reto, ariganta dudek internaciajn organizaĵojn kaj pli ol 300 organizaĵojn naciajn kaj lokajn, aŭ individuajn membrojn loĝantajn en 70 landoj, aganta ĉefe kiel pripenso-klubo. Ĝi daŭre estas tre aktiva premorgano, kiu agas favore al senarmigo kaj strebas kundividigi sian vizion pri senmilita mondo.

La paco-streboj, rektaj konsekvencoj de la Viena Kongreso, rimarkiĝis precipe dum la internacia Packonferenco kunveniginta 26 naciojn en Hago en 1899, vokate de la caro Nikolao la 2-a de Rusujo kaj la reĝino Vilhelmina de Nederlando. La konferenco, kiun ĉeestis Bertha von Suttner kaj aliaj pacistoj, rezultigis kreadon de la Internacia Arbitracia Kortumo de Hago, mekanismo celanta faciligi pacan solvadon de internaciaj konfliktoj, nun ankoraŭ funkcianta.

Tamen iom seniluziiga rezulto por la baronino von Suttner. Ŝi aparte bedaŭris, ke tiu renkonto pli koncentriĝis pri juraj aspektoj, ol pri principoj. La unuan konferencon sekvis dua, en 1907, kiu konfirmis la principon de suverena egaleco inter ŝtatoj, malfermiĝante al sume 44 landoj. Du konferencoj, ankaŭ nomataj konvencioj, kiujn oni konsideras kiel ia avangardo de la Ĝenevaj Konvencioj de 1949. Sed tiuj streboj por paco estis provizore frakasitaj de tio, kion tiuj internaciaj renkontiĝoj volis nepre eviti: milito. ( ... )

LA Traktato de Vestfalio kaj la Viena Kongreso okazis sekve de militoj, kaj laŭ strebado al repaciĝo, sed la “kongres-sistemo”, kiel oni ĝin nomis, kiu rezultis el la Viena Kongreso, havis kiel precizan celon antaŭmalhelpi ekeston de milito, instigante la militontojn kunveni por diskuti vizaĝ-al-vizaĝe pri siaj diferencoj.

Tiuj kongresoj estas tamen plene regataj de neoficialaj akordiĝoj, kaj ekzistas neniu oficiala dokumento aŭ konstitucio, kiu ebligus alproksimigi unu la alian, aŭ fidi la organizaĵon, ĝiajn agojn kaj decidojn.

La 8-an de januaro 1918 Thomas Woodrow Wilson, 28-a prezidanto de Usono, faris faman paroladon antaŭ la usona parlamento: “Paco en la mondo por starigo de demokratio”, en kiu li listigis 14 punktojn, laŭ li necesajn por ricevi pacon. Parolado, kies ĉefa celo estis pruvi al la usonaj parlamento kaj popolo, ke eniro de Usono en la militon estis plene pravigita, el morala vidpunkto. La 14-a punkto proponis kreadon de tio, kio poste fariĝis la Ligo de Nacioj: “Ĝenerala asocio de la nacioj devas esti konstruata laŭ specifaj aliancoj, kies objekto estas doni reciprokajn garantiojn pri politika sendependo kaj teritoria integreco por la etaj same kiel la grandaj ŝtatoj.”

Dek unu monatojn poste, la 11-an de novembro 1918, estis finfine subskribita armistico kun la germanoj, unue interkonsentita por 36 tagoj, sed regule daŭrigata ĝis la fina akcepto de la pactraktato.

Necesis tamen atendi ĝis januaro 1919 por komenci en Parizo la Pac-konferencon prezidatan de la prezidanto Wilson. La konferenc-laboroj estis dominataj de kvar ĉefaj membroj: la usona prezidanto, David Lloyd George por la brita imperio, Vittorio Emanuele Orlando por Italujo, kaj la franca registarestro Georges Clemenceau. La konferenco kunvenigis 27 ŝtatojn (el kiuj la venkitoj estis ekskluzivitaj); ĝi ne nur rezultigis gravajn traktatojn, sed ankaŭ akceptis principan interkonsenton pri Ligo de Nacioj (LDN), kion konfirmis la Pakto de la Ligo de Nacioj la 28-an de aprilo 1919. La 28-an de junio, precize 5 jarojn post la atenco en Sarajevo*, estis subskribita en salonego de la Versajla kastelo pac-traktato inter Germanujo kaj la aliancanoj, la Versajla Traktato, inspirita de la 14 punktoj de la prezidanto Wilson, kiu en sia unua parto konfirmis la kreadon de la LDN.

* Konsiderata kiel la ekesto de la Unua Mondmilito. En tiu tago la aŭstra tronheredonto estis, dum vizito en Sarajevo, murdita, fakto kiu sekve kaŭzis la Unuan Mondmiliton. -jmc

Romuald Sciora kaj Annick Stevenson (sub direkto de ...), Planète ONU. Les Nations Unies face aux défis du 21-ème siècle (UN-planedo. La Unuiĝintaj Nacioj fronte al la defioj de la 21-a jarcento). Antaŭparolo de David B. Roosevelt, postparoloj de Ignacio Ramonet kaj Noam Chomsky, Editions du Tricorne, Ĝenevo, 2009, 360 p. + KD-Romo, 32 eŭroj.