Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2008-2010

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2008-2010

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Nanoteknologioj

EN 2007 la tutan merkaton de nanoteknologioj oni taksis je 135 miliardoj da dolaroj. Multaj promesplenaj aplikaĵoj estas en eksperimenta stadio kaj la streboj por esploro kaj disvolvo daŭre ampleksiĝas. En Usono, la buĝeto dediĉita al la Nacia Nanoteknologio-Iniciato (National Nanotechnology Initiative), kreita en 2001 de la ŝtata administracio de s-ro William Clinton, estas en 2009 1,5 miliardo da dolaroj; la esploroj temas pri lando-defendo, fundamentaj sciencoj, energio kaj sano.

En Eŭropo, buĝeto de 1,3 miliardoj da eŭroj estis dediĉita al esploroj en la sfero de nanoteknologioj tra la sesa esplor-kadroprogramo de la Eŭropa Komisiono (2002-2006). Tiu buĝeto fariĝis 3,5 miliardoj da eŭroj por la periodo 2007-2013 (sepa kadroprogramo), kun prioritato al nanosciencoj, nanomaterialoj, nanomedicino, nanometrologio, kaj al studado de sociecaj efikoj.

La Nacia Fondaĵo por Sciencoj (National Science Foundation) de Usono opiniis en 2000, ke la tutmonda merkato de la produktoj de nanoteknologioj estos mil miliardoj da dolaroj en 2015, kaj necesigos ducent milionojn da dungitoj tra la mondo. Sed, en 2007 sendependa studaĵo* prognozis merkaton de 1.500 miliardoj da dolaroj en 2015, tio estas tiom, kiom la elektroniko-merkato.

*Half way to the trillion dollar market? A critical review of the diffusion of nanotechnologies”, aprilo 2007, www.cientifica.eu.

Mateo Cueva

Vd la artikolon “Bitoj, atomoj, neŭronoj kaj genoj fariĝas “BANG””, de Mateo CUEVA