Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2008-2010

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2008-2010

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Ĥemiaj suĉboteloj

JAM EN la 1930-aj jaroj komenciĝis la historio de la bisfenolo A (BPA), kiam malkovriĝis, ke tiu organika kombinaĵo, sintezigita de la rusa ĥemiisto Alexandro Dianin fine de la 19-a jarcento, havas estrogenajn ecojn (ligitajn al la ina seksa hormono). Sed ĝi estis rapide anstataŭigita, por ĝiaj medicinaj aplikoj, de alia komponaĵo, la dietilstilbestrolo (DES). Tiu produkto, preskibita tre multe, sen taksokapablo, al virinoj kiuj suferis naturan aborton, kondukis al sanitara katastrofo en la 1970-aj jaroj: multaj inaj beboj naskiĝis misformitaj. Sed nenio perdiĝas. Malakceptita en medicino, la BPA ekis novan inĝenieran karieron en fabrikado de polikarbonatoj. Ĝi havas utilajn ecojn: ĝi ebligas fleksebligi plaston, kio estas tre taŭga por pilkoj, anasetoj kaj aliaj infanaj banludiloj. Oni produktas jare tri milionojn da tunoj da ĝi. La BPA havas naturan tendencon “migri”, eĉ pli kiam oni hejtas ĝin, tial oni trovas ĝin en la korpoj de 94% de usonanoj. Tra kiu malrekta vojo tiu defalinta medikamento, kiu trafas rekte la endokrinan sistemon — ankoraŭ formiĝantan ĉe beboj —, povis troviĝi en la plasto de ... suĉboteloj?

En sfero de ĥemio, pruvoj malfacile establiĝas, kaj kanceroj ofte havas plurkialan originon. Rilate al la BPA, spite al la kutima malhelpo fare de la “fakuloj” financitaj de la industriistoj, Kanado tamen taksis, ke la indicoj estis sufiĉaj por malpermesi, fine de 2008, la vendadon de suĉboteloj ĝin entenantaj. En Francujo, kelkaj bebvartejoj decidis forigi ilin. La svisa societo SIGG, kaŝinte tion dum du jaroj, devis agnoski, ke ĝiaj aluminiaj boteloj entenis “spurojn” da ĝi. En Kalifornio, la ŝtatasembleo tamen rifuzis, la 11-an de septembro 2009, la leĝprojekton SB 797, celantan malpermesi la BPA-n en la porbebaj suĉboteloj kaj tasoj. En Koreujo, la agronutraĵa societo Samyang ĵus anoncis kun-entreprenadon kun la japana ĥemia firmao Mitsubishi, por konstrui fabrikon, kiu jare produktos 15.000 tunojn da bisfenol A.

La BPA estas nur unu produkto inter aliaj. Post jarcento da senkontrola disvolvado de la industria ĥemio, neniu tago pasas, sen ke unu el ĝiaj ĉirkaŭ 50.000 produktoj de ĉiutaga uzo estas agnoskita toksa.

Philippe RIVIÈRE.