Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2008-2010

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2008-2010

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Du miliardoj da viktimoj sur la tuta planedo

Por agrokultura modelo en la Sudo-landoj

“la problemo pri malsato jam estis maltrankviliga kiam nutraĵprezoj estis moderaj kaj la mondo travivis prosperan periodon. Sed la tutmonda nutraĵa krizo (2006-2008), sekvata de la ekonomia krizo, kreis katastrofan situacion”, konstatas s-ro Daniel Gustafson, estro de la UN-Organizaĵo pri Nutrado kaj Agrikulturo (ONA). Sed la Tutmonda Nutraĵprogramo (TNP) reduktis sian buĝeton de 6 ĝis 3 miliardoj da dolaroj inter 2007 kaj 2008. Laŭ la ONA 39 miliardoj da dolaroj jare sufiĉus por duonigi la nombron de malsatantoj en 2015. Tio estas malpli ol dekono de la subvencioj donitaj al agrokulturo en la riĉaj landoj. En la momento de la Tutmonda Pintkunveno pri nutraĵa sekureco, kiu okazas la 16- kaj 18-ajn de novembro en Romo, fundamenta problemo staras: Kia agrokultura modelo permesos nutri la naŭ miliardojn da homoj, kiuj vivos sur la planedo en 2050?

PLENUMI la nutraĵajn bezonojn de la naŭ miliardoj tricent milionoj da homoj vivontaj en 2050 sur la Tero, estas veto apriore ne evidenta; sed por la plej malriĉaj landoj, kie estas atendata forta demografia kresko, la defio estas aparte timinda. Ĉar tie ja vivas la plejmulto de la kronikaj subnutratoj, kaj eksplodis en 2007 kaj 2008 la “malsato-popolribeloj” rilataj al la rapida kresko de la agrokulturaj prezoj. Tie, la plej bonaj teroj, nun ne sufiĉe ekspluatataj manke de sufiĉaj financoj, estas pli kaj pli akaparataj de okcidentaj landoj, kiuj zorgas pri sia importado de agro-brulaĵoj, aŭ de aziaj kaj arabgolfaj landoj, kiuj deziras certigi al si longdaŭran nutraĵprovizadon, prognozante ĝeneralan altiĝon de agrokulturaj prezoj. Kaj finfine, ĉar tie ja la klimata varmiĝo plej multe reduktos la potencialajn agrokulturajn rendimentojn — de 15 ĝis 30% en subsahara Afriko, laŭ la Organizaĵo pri Nutrado kaj Agrikulturo (ONA).

La subita altiĝo de agrokulturaj prezoj en 2007 kaj 2008 elstarigis ilian grandan variemon kaj detruis la dogmon pri “memregulado de merkatoj”. Fronte al varpostulo stabila en mallonga daŭro, produktado varias laŭ la klimathazardoj, kio estigas grandan prezo- kaj enspezo-varion — tial precize la ŝtatoj, jam de la egiptaj faraonoj, ĉiam reguladis la importadon kaj funkciigis stoko-politikojn.

Malgraŭ tio, en la agrokultura sektoro, liberaligo de interŝanĝoj estis trudata al la ŝuldantaj landoj, komence de la 1980-aj jaroj, de la Internacia Mon-Fonduso (IMF) kaj de la Monda Banko; en 1994, premoj de la agronutraĵaj firmaoj por malaltigi prezojn de agrokulturaĵoj rezultigis, ene de la Monda Organizaĵo pri Komerco (MOK), la Interkonsenton pri Agrokulturo (IPA). Tiu kompromiso, kiu havis kiel “longdaŭran celon (...) iom-post-iomajn kaj gravajn reduktojn de la monsubtenoj kaj protektoj al agrokulturo”, rompis la GATT-interkonsentojn de 1947, kiuj ja ne malhelpis la protekton kontraŭ importoj, kvankam ĝi permesis subvenciojn al eksportaĵoj.

Intertraktitaj inter la Eŭropa Unio kaj Usono, antaŭ ol esti vastigitaj al ĉiuj MOK-membroj, la IPA-reguloj estas aparte maljustaj al evolulandoj. Tio ĉefe veras kiam temas pri la difino de vorto “dumpado”*. Laŭ MOK, povas esti akuzata pri dumpado lando, kiu subvencias eksportanton, sed ne lando, kiu eksportas je la prezo de la interna merkato — eĉ se tiu prezo estas sub la reala kosto, pro internaj subvencioj. Ekde 1992, La EU kaj Usono do grave malkreskigis siajn internajn prezojn, por daŭre eksporti sen esti akuzataj pri dumpado.

* Dumpado estas vendo de komercaĵoj je prezo pli malalta ol la produkt- aŭ akir-kosto por ruinigi konkura(j)n kompanio(j)n aŭ simple vendi pli por akiri valuton. Ni preferas tiun formon proponitan de F. Munniksma en sia Internacia komerca-ekonomika vortaro en 9 lingvoj, Kluwe-Deventer, 1974, al la kutima “dumpingo”, ĉar ĝi kongruas kun la esperanta vortfarada sistemo: dumpi, dumpado. Laŭ Munniksma, dumpado estas: “ofertado de varoj aŭ servoj al la eksterlanda merkato kontraŭ prezoj sub la normala valoro por vendi pluson da varoj aŭ subfosi la normalan prezonivelon de la konkurencaj firmaoj” -jmc
Kreskigi la nutraĵproduktadon

KROME, La distingo, kiun faras la MOK inter la subtenoj permesataj (“verda skatolo”) kaj tiuj, kiuj devos reduktiĝi ĉar “distordas komercon” (“bluaj” kaj “oranĝaj” skatoloj)* estas mistifikado; la sinsekvaj reformoj de la komuna agrikultura politiko (KAP) en EU kaj de la Farm Bill en Usono de 1990, tamen esence baziĝas sur tiu trompaĵo. Dum la intertraktado de la Doha-rondo*, Usono kaj la EU konsentis redukti siajn “distordajn” subtenojn de respektive 80% kaj 70% kompare kun ilia nivelo permesata dum la periodo 1995-2000, kondiĉe ke la evolulandoj malfermos sufiĉe por iliaj eksportaĵoj siajn neagrikulturajn merkatojn kaj servo-merkatojn; sed ili poste ne ĉesis friponi pri tiuj “distordaj” subtenoj. Usono taksis siajn je 8,5 miliardoj da dolaroj en 2007, dum ili vere atingis 28,2 miliardojn da dolaroj; same, la EU anoncis 43,1 miliardojn da eŭroj por 2005-2006 (lasta jaro kalkulita), kontraŭ reala valoro de 72,9 miliardoj da eŭroj*! Konklude, ilia redukto-propono ne konvinkas.

* La MOK klasifikas subvenciojn laŭ kategorioj, en “skatoloj” diverskoloraj: verda por senlime permesitaj helpoj; blua por la nur tolerataj helpoj; oranĝa por la evitendaj aŭ reduktendaj helpoj.
* La Doha-rondo estas trijara ciklo de intertraktado, sub egido de la MOK. Ĝi temis precipe pri “liberaligo de la internacia komerco”, kaj eksplicite celis disvolvadon de tio, kion oni antaŭe nomis “La Tria Mondo”. La interministra konferenco de Doho (Kataro) okazis de la 9-a ĝis 13-a de novembro 2001 -jmc.
* “Usono ne povas redukti siajn agrokulturajn subvenciojn en la Doha-rondo”, “La Eŭropa Unio ne povas redukti siajn internajn agrokulturajn subvenciojn en la Doha-rondo”, respektive la 2-an de aŭgusto kaj 2-an de septembro 2009, www.solidarité.asso.fr.

Tiuj du grandaj eksportantoj havas kiel kunkulpulon la sekretariaton de la MOK kaj la prezidanton de ĝia komitato pri agrokultura intertraktado. Krome, malgraŭ ke la apelacia organo*de la MOK decidis, la 3-an de decembro 2001 — kun la afero de la kanadaj lakto-produktoj — , ke dumpado signifas ankaŭ la internajn subvenciojn al eksportataj produktoj kaj, la 3-an de marto 2005 — kun la afero de la usona kotono — , ke la usonaj rektaj fiksaj monhelpoj ne apartenas al la “verda skatolo”, tiuj decidoj estas tamen konsiderataj tempe limigitaj, kaj ne enkondukos veran ŝanĝon de la regularoj.

* Nomo ofte donita al la Organo por Solvado de Konfliktoj (OSK) de la MOK. Vd Monique Chemillier-Gendreau, “Ĉu ilo por mastrata tutmondiĝo”, Le Monde diplomatique, nov. 2007

Sciante, ke unu miliardo da homoj suferas pri kronika subnutrado kaj ke du aliaj miliardoj estas viktimoj de mankoj pri proteinoj aŭ oligoelementoj, la ONA taksas, ke necesas kreskigi la mondan nutraĵan produktadon je 70% antaŭ 2050. Dum la tutmonda pintkunveno pri nutrado, en 1996, du ĉefaj decidoj estis tiucele proponitaj: unuflanke, jaraj alŝutoj de publika mono, de la nordaj landoj al la sudaj landoj, por ilia agrokulturo — unue taksitaj je 25 miliardoj da dolaroj, poste je 44 miliardoj, tiuj alŝutoj nun estas nur 7,9 miliardoj da dolaroj; aliflanke, liberaligo de la komercaj interŝanĝoj. Sed, kvankam tiom gravaj monaj alŝutoj estus ja bonvenaj, ili ŝajnas ne kredindaj en la aktuala situacio; kaj pri la liberaligo de interŝanĝoj, ĝi rezultigus samtempe grandan redukton de la buĝetaj enspezoj kaj ruiniĝon de la kamparanoj en la evolulandoj.

Ja, vera disvolviĝo de la plej malriĉaj landoj, kiaj tiuj de subsahara Afriko, ne povas ekzisti sen starigo iliaprofite de tiu protektodona agrokulturo, kiu tiel bone sukcesis por la Eŭropa Unio kaj por Usono. Estas cetere rimarkinde, ke ju pli disvolvitaj la landoj, des pli ili protektas sin kontraŭ importado de bazaj nutraĵproduktoj, kaj tio spite al averaĝa agrokultura doganimposto malpli alta ol tiu de la evolulandoj. Verdire tiu averaĝa doganimposto signifas nenion. Juĝu mem: kvankam ĝi atingas 22,9% sur la 2.202 agrokulturaj tarif-linioj de Bruselo (EU) (kaj 10,5% se oni enkonsideras la importaĵojn je favora tarifo) la averaĝa doganimposto sur cerealoj restas 50% en la EU, kontraŭ 5% en la Ekonomia kaj Mona Okcidentafrika Unio (UEMOA); se temas pri laktopulvoro: 87% kontraŭ 5%; pri sukeraj produktoj: 59% kontraŭ 20%; pri frostigitaj viandoj (bovaĵo, porkaĵo kaj kokaĵo): 66% kontraŭ 20%.

Cetere, ju pli disvolvitaj estas landoj, des malpli granda estas la proporcio de importitaj bazaj nutraĵproduktoj. Koncerne la periodon 2001-2004, ekzemple, tiu proporcio, ĉe cerealoj, kiu estas 1,4% en Usono kaj 5,9% en EU, estas 12,6% en la evolulandoj, 19,3% en subsahara Afriko kaj 18,9% en Okcidenta Afriko. Ĉe laktaj produktoj, ĝi estas 2% en Usono kaj 2,7% en EU, kontraŭ 10,3% en evolulandoj kaj 39% en Okcidenta Afriko.

La efikeco de la protekto al agrokultura produktado bone elstaras se oni komparas Kenjon kaj la UEMOA-n: doganimposto sur laktopulvoro en la unua pasis de 25% en 1999 al 35% en 2002 kaj al 60% de 2004, dum ĝi restis 5% en la dua. Kenjo estas kreskanta neta eksportanto de laktoproduktoj, kun interna konsumado de 112 litroj por ĉiu loĝanto; inverse, la importado de la lakto-ekvivalento estas 64% de la laktoprodukto de Okcidenta Afriko, kaj la loĝanta konsumado estas nur tridek kvin litroj.

Tiuj faktoj montras, ke oni devas reorganizi ĉiujn agrokulturajn politikojn, naciskale same kiel en la IPA, laŭ la principo de nutraĵa suvereneco*: ĉiu lando (aŭ grupo de landoj) devus havi rajton difini sian agrokulturan kaj nutraĵan politikon laŭplaĉe, se ĝi nur ne malutilas al la aliaj, uzante ekzemple dumpadon — kaj en tiu praktiko oni inkluzivu la internajn nerektajn helpojn, kiajn la subvenciojn al la brutaro-nutraĵo.

* Gérard Choplin, Alexandra Strickner kaj Aurélie Trouvé, Souveraineté alimentaire. Que fait l’Europe?, Syllepse, Parizo, 2009.

Konsideri ke la EU ne plu bezonas protekti sian agrokulturan merkaton, krom kontraŭ la importaĵoj devenantaj de landoj, kiuj ne respektas hommedion kaj la minimumajn socialajn normojn — , kiel opinias la verduloj kaj la socialistoj en la eŭropa parlamento, kaj ankaŭ multaj NeRegistaraj Organizaĵoj (NRO) — ŝajnas tre danĝere. La altaj doganimpostoj trudataj de Bruselo por la fundamentaj nutraĵoj malaltiĝus se interkonsento estus farita en la kadro de la Doha-rondo kaj eĉ pli, se la interkonsento pri libermerkato kun la komuna merkato de la Sudo (Mercosur)* sukcese finintertraktiĝus, kiel deziras Hispanujo — prezidonta la EU en la unua semestro 2010. Sed la pluvivo de la eŭropaj agrokulturistoj estas ligita al ilia regado de la interna merkato, sur kiu ili vendis 77,5% de siaj produktoj inter 2005 kaj 2007.

* Argentino, Brazilo, Paragvajo kaj Urugvajo. Venezuelo estas aliĝanta, kaj Bolivio, Kolombio, Ĉilio, Ekvadoro kaj Peruo havas statuson de “asociiĝintaj landoj”.
Rezigni pri la ĝeneraligita dumpado

ESTAS DO en la intereso de la EU refondi la KAP kaj la IPA surbaze de nutraĵa suvereneco, kaj produkti siajn nutraĵojn por brutaro, rezignante pri la ĝeneraligita dumpado*. Tio ne malhelpos ilin eksporti, kiam la mondaj agrokulturaj prezoj estos pli altaj ol la internaj prezoj sen subvencioj. Konkrete, eblas fiksi profitdonajn prezojn, garantiitajn per varieblaj impostoj sur importaĵoj, por ke la agrokulturistoj, kiuj estas proksimaj de la Eŭropunia meza produktokosto, ne bezonu subvenciojn por vivi. Subvencioj, limigitaj kaj varieblaj laŭ la membro-ŝtatoj, estu nur por la kamparanoj, kies kostoj estas pli altaj, aŭ kiuj, kvankam ili tre malmulte produktas, bezonas subtenon pro sociaj aŭ mediaj kialoj (multfunkcieco)*.

* Vd 2.
* Koncepto aperinta fine de la 1990-aj jaroj. Krom ĝia klasika produkto-funkcio, “multfunkcia” agrokulturo devus havi ekologian kaj socian dimension.

Koncerne kvantojn, kial ne fiksi “plafonojn” laŭ produkto kaj disdoni ilin inter la Dudek sep Landoj*, strebante al justa ekvilibro inter la avantaĝoj ricevitaj de ĉiu lando kaj la neceso antaŭenigi multfunkcian agrikulturon, samtempe minimumigante la transportkostojn? Tia reformo estus inverso de la absurda malregulado nun farata de la Eŭropa Komisiono.

* La EU -jmc.

Sed la neceso refondi siajn agrokulturajn politikojn eĉ pli trudiĝas al la evolulandoj, se oni konsideras ilian kreskantan nutraĵan deficiton — kiu atingis, sen konsideri fiŝaĵon, 13,3 miliardojn da dolaroj en 2007. Konsiderante, ke la reduktado de la protekto kontraŭ importado kaj de la distordaj agrokulturaj subvencioj estas la interŝanĝ-mono de la Unio kaj de Usono, en la intertraktadoj de la Doha-rondo, kontraŭ malfermiĝo de la merkatoj de neagrokulturaj produktoj kaj de servoj de la evolulandoj, tiuj ĉi havas gravan atuton enmane: ili povas misfamigi la difektan interpretadon de la IPA-reguloj fare de la EU kaj Usono, kaj ankaŭ iliajn grandkvantajn subtaksadojn, kaj persekuti ilin ĉe la MOK. Se ili sukcesos klare pruvi, ke iliaj redukt-ofertoj estas nur iluzioj, la evolulandoj ne plu estos devigataj malfermi siajn neagrokulturajn kaj priservajn merkatojn, kaj spaco aperos por refondi la agrokulturajn politikojn kaj la IPA surbaze de nutraĵa suvereneco.

Jacques BERTHELOT