Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2008-2010

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2008-2010

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Kulpa blindeco aŭ aktiva kompliceco?

Madoff, sub la nazoj de la financaj reguligistoj

Oni ofte imputas la nunan ekonomian krizon al la riskoj devenintaj de “financaj ennovaĵoj” (altriskaj kreditoj, valorpaperigo, ktp.). Preteratentata estas la fakto, ke grandegajn sumojn pulvorigis la mekanismoj de klasika kapitalismo. Tiel estis kun “la kazo Madoff”, kies ĉefa arkitekto estas kondamnita al cent kvindek jaroj da enprizonigo. Ĉi tiu fraŭdo utiligis la malnovan teknikon de “Ponzi-piramidoj” pri kiuj la trokredemaj viktimoj konvinkiĝis, ke ili povas atingi la ĉielon...

La ekonomia krizo malkovris vastan gamon de financaj fraŭdoj. Post produktoj de ekstrema komplekseco kiuj promesis orajn montojn kaj poste disfaligis la tutan financan sektoron, ni nun havas ion, kio ŝajnas esti la plej primitiva formo de fraŭdo: la piramida. Por eviti la riskon fari malprofitajn investojn, la varbantoj de tiaj transakcioj ne klopodigas sin por investi la monon de siaj deponantoj; ili nur ĝin prirabas aŭ, pli ĝuste, ili uzas la monon deponitan de la plej lastaj investantoj por repagi la pli fruajn kaj enpoŝigas la restaĵon.

Ni kredis, ke ni scias ĉion scieblan pri Ponzi-fraŭdoj, kiuj ŝajnis limigitaj al la pli rudimentaj financaj medioj kaj komunumoj kiuj ankoraŭ ne spertis modernajn bankajn praktikojn*. Kutime, iliaj elpensintoj estis krimuloj kiuj aperis kvazaŭ el nenie kaj senigis al trokredemaj klientoj la monon pere de brilaj promesoj. Sed ĉi tiuj piramidoj tre rapide disfalas, ĉar ju pli ili kreskas, des pli da mono necesas por ilin daŭrigi. Fine, la nombro de naivuloj fariĝas nesufiĉa kaj la fraŭdo riveliĝas.

* Vid “De la Russie à l’Albanie, le vertige de l’argent facile”, Manière de voir, n-ro 102, “Le krach du libéralisme”, decembro 2008 — januaro 2009, aĉetebla sur nia retejo: http://boutique.monde-diplomatique.fr

Sed kun la afero Bernard Madoff, ofte nomata “la plej granda fraŭdo de ĉiuj tempoj”, ĉio, kion ni kredis pri piramidaj fraŭdoj estas pridubigita. Ĝuste en la koro de la monda financa sistemo, respektata membro de ĝia elito sukcesis dum almenaŭ dudek jaroj fraŭdi nekalkuleblajn nombrojn de viktimoj, inter ili la kremo de la tutmonda ekonomio. Grandaj internaciaj bankoj — UBS, Banco Santander, HSBC, BNP Paribas, Union Bancaire Privée (UBP), Royal Bank of Scotland (RBS), Nomura — falis en la kaptilon, kune kun instituciaj investantoj, prestiĝaj spekulfondusoj (hedge funds) kaj bone konataj miliarduloj*.

* Henry Bladget, “Bernie Madoff’s victims: The list”, The Business Insider, la 23-a de decembro 2008.
“Mi estas finita, mi perdis 50 miliardojn”

La afero eksplodis sur la mondon je la 11-a de decembro 2008 kiam la novjorka financisto konfesis, ke li neniam investis eĉ unu groŝon el la sumoj konfiditaj al lia firmao, Bernard L. Madoff Investment Securities (BMIS). Se la aktoj de la tribunalo estas kredindaj, la antaŭan tagon li diris al sia edzino, sia frato kaj siaj du filoj (ĉiuj estis dungitoj de lia entrepreno) ke lia investofirmao estas nura Ponzi-fraŭdo. “Mi estas ruinigita”, li supoze diris. “Mi perdis 50 miliardojn da dolaroj. Ĉio estis nur grandega fraŭdo.” Laŭ li, liaj filoj kontaktis siajn advokatojn kiuj konsilis, ke ili informu la Federal Bureau of Investigation (FBI). La sekvan tagon, la Securities and Exchange Commission (SEC), la kontrolorganizo de la borsoj, prezentis denuncojn al la tribunalo kaj Madoff estis arestita. Li estis liberigita kontraŭ kaŭcio de $10 milionoj por loĝi en sia luksa apartamento en Manhattan.

Je la 12-a de marto 2009, Madoff deklaris sin kulpa pri dek unu denuncoj — inter ili fraŭdo, ĵurrompo, monpurigo kaj ŝtelo — kaj estis malliberigita. Je la 29-a de junio, en la aĝo de 71 jaroj, li estis kondamnita al la maksimuma puno preskribita de la leĝo kiel postulis la publika prokuroro: 150 jaroj da enprizonigo. En la vortoj de la prokuroro Lev Dassin, “La amplekso, tempodaŭro kaj naturo de la krimoj de Madoff faras lin aparte inda je la maksimuma puno permesata de la leĝo.” Laŭvice, juĝisto Denny Chin parolis pri “la nekredeble malbonegaj” krimoj de Bernard Madoff kiu “kaŭzis mirigajn homajn perdojn” kaj pri “fraŭdo kiu estis, laŭ objektiva vidpunkto, miregiga, farita de aparte malvirta krimulo kaj kiu daŭris dum pli ol 20 jaroj”*.

* Tom McElroy, “Madoff ordered to forfeit over $170 billion”, The Boston Globe, la 26-a de junio 2009; kaj Diana B. Henriques, “Madoff is sentenced to 150 years for Ponzi scheme”, The New York Times, la 29-a de junio 2009.

Antaŭ sia falo, Madoff estis modelo de la usona revo: junulo el la laborista kvartalo Queens, siatempa savnaĝisto sur Long Island, kiu establis sian propran firmaon en la aĝo de 22 jaroj kun 5.000 dolaroj; fidela edzo, neapartigebla de sia edzino Ruth, la karulino de sia junaĝo; la estro de familia entrepreno ĉe kiu estis dungataj — krom lia edzino — lia frato, ambaŭ filoj kaj lia nevino.

Post preskaŭ duonjarcento da penlaboro, li sin trovis la ĉefo de malgranda imperio kaj ĉe la pinto de financa respektindeco. Prezidanto ekde 1990 ĝis 1993 de la Nasdaq, la borso de teknologiaj akcioj, Bernard Madoff estis la premgrupisto por ĉiuj asocioj kaj profesiaj organizaĵoj de la valorpapera industrio, laboranta senlace por la demokratiigo kaj modernigo de la valorpapera merkato.

Ĉi tiu nesuspektebla viro estis la ĉampiono de etikaj koncernoj, de la protekto de malgrandaj akciuloj kaj de la neceso malaltigi la koston de financaj investoj. Ekster la rondo de la borsoj, Madoff estis plej konata kiel filantropo kiu monkontribuis malavare al gravaj humanitaraj aferoj, kaj kiu nature sidis en la administraciaj konsilantaroj de prestiĝaj bonfaraj kaj kulturaj organizaĵoj*.

* Julie Creswell kaj Landon Thomas Jr., “The talented Mr.Madoff ”, The New York Times, la 24-a de januaro 2009.

Resume, Madoff inspiris konfidon. “Kredito”, “kredo”, “kredemo”, ĉiuj ĉi vortoj havas komunan latinan devenon: “credere” (kredi). Bonfaraj societoj precipe estis liaj preferataj celobjektoj*. Elie Wiesel perdis 22 milionojn da dolaroj el sia propra monhavo kaj ankaŭ 15 milionojn da dolaroj kiuj apartenis al la Fonduso Elie Wiesel por la Homaro. Li lamentas: “Ni donis ĉion al li, ni kredis ke li estas Dio”*. La nobelpremiito pri paco renkontis la financiston nur du fojojn, kaj dum ĉi tiuj renkontiĝoj ili diskutis nur edukadon kaj etikon.

* Ross Kerber kaj Hinda Mandell, “Trust was the undoing of many charities: A wide swath of philanthropies entrusted significant portions of their portfolios to Bernard Madoff”, The Boston Globe, la 21-a de decembro 2008.
* “Wiesel lost “everything” to Madoff”, Portfolio.com, la 26-a de februaro 2009.

Flankenmetante ĉian nekredemon, multaj filantropoj (interalie la filmreĝisoro Steven Spielberg kaj la miliarduloj Mortimer Zuckerman kaj Carl Shapiro) juĝis la “metodon Madoff”, kun ĝiaj alta kaj stabila rentumo, perfekte konvena por bonfaraj societoj. Kiel Wiesel klarigis, “ĉiu en la mondo de financo diris al ni: ‘Vi povas mondonaci multe pli al indaj aferoj danke al Bernie Madoff la Savinto’”*.

* Saml.

La financisto efektive konstruis al si la reputacion de financa geniulo kiu kapablas generi profitojn de inter 10% kaj 15% en tempoj malbonaj kaj bonaj, kaj eĉ pli alte por iuj privilegiaj investantoj serĉantaj pli bonan rentumon interŝanĝe por pli grandaj deponoj.

Madoff emis impresi kiel modestulo: li klare komprenigis, ke li preferas rentumon el investoj kiuj ne provas atingi la altojn de iuj spekulfondusoj kaj investoj kiujn li juĝis tro riskaj. Male, li fanfaronis pri la stabileco de la rentumo kaj la sekureco de la investo. Spite ĉiaj malfaciloj, malgraŭ la fluktuado de la merkatoj, profitoj ene de mallarĝa gamo aperis kvazaŭ metronome. Investantoj ne nur riĉiĝis sed povis dormi pace. Al vidvino, kiu konfidis al li sian tutan ŝparmonon, la financisto certigis: “Via mono estas sekura kun mi”*.

* Robert Frank kaj Amir Efrati, “‘Evil’ Madoff gets 150 years in epic fraud”, The Wall Street Journal, Nov-Jorko, la 30-a de junio 2009.

Kerna elemento de iu piramida sistemo estas la “sekreta formulo” kiu supoze klarigas la sukceson de la investo. En la kazo de Charles Ponzi, estis internaciaj respondkuponoj kiuj, almenaŭ teorie, ebligis ke li faru profitajn arbitraĝojn. Por Madoff, la sekreta armilo estis la tekniko nomata “split-strike conversion”* kiu ebligis, ke liaj fondusoj daŭre liveru skandalan rentumon eĉ kiam merkatoj estis en recesio aŭ kraŝintaj. Se iu havis dubojn, ilin plejparte subpremis la rentumo, kaj kiam oni pridemandis la financiston pli detale, li rifuĝis malantaŭ muro de profesia sekreteco.

* Per ĉi tiu tekniko, oni akiras la akciojn de grandaj firmaoj — tiuj de la indekso S & P 100 — kaj samtempe aĉetas vendopcion (“a put” ) pri tiuj akcioj kaj vendas aĉetopcion (“a call”), por limigi la fluktuadon de la akciaro.

Harry Markopolos, konkurencanto de la firmao de Madoff, provis akiri similajn rezultojn per la sama tekniko, sed vane. Konvinkiĝinte ke la financa geniulo estas fraŭdanto, li lanĉis solulan kampanjon por averti la SEC-on pri siaj suspektoj. Inter 1999 kaj 2005, li sendis tri raportojn (el kiuj la fina titoliĝis “la plej granda spekulfonduso de la mondo estas fraŭdo”) en kiuj li detalis la “alarmsignalojn” kiuj devus atentigi investantojn kaj reguligistojn. Markopolos havis du hipotezojn: unue, kaj pli probable, la sistemo de Madoff estas giganta Ponzi-fraŭdo; due, la profitoj estis la rezultoj de masiva misuzo de privilegia informo (“insider trading”).

La viktimoj sin kredis privilegiitoj

Efektive, Madoff kondukis du entreprenojn: laŭleĝan maklerejon, kaj entreprenno fraŭdan kiu administris investaĵarojn. La unua, delonge establita kaj leĝobeema, servis por maski la duan. Ĉi tiu kombinaĵo ankaŭ klarigas la volontecon de iuj por investi kun Madoff. Laŭ onidiro ĉe financaj profesiuloj, la vera sekreto de lia neerarema intuicio kaj perfekta altempiĝo troviĝis en lia rego de “front running”, kontraŭleĝa praktiko per kiu li uzis sian maklerejon por certigi, ke estis li kiu unue sciiĝis pri mendoj kaj vendoj de financaj instrumentoj kiuj probable havos fluktuigan efikon sur la merkatojn. Li investis konforme.

Estas kompreneble kial iuj klientoj, kiuj suspektis grandskalan misuzon de privilegiaj informoj sed kredis ke ili nerekte profitas de tio, elektis pridemandi nek sin nek aliulojn pri la mirakla metodo kiu garantias tian malavaran rentumon.

Ponzi-fraŭdoj bezonas influajn konatojn. Tiaj sistemoj ofte viglas ene de iuj komunumoj etnaj, religiaj, aŭ geografiaj, en tiel nomitaj “grupoj de afineco”. Tio estis la kazo ekde la komenco kiam Madoff celis varbi sian propran socian rondon kaj la judan komunumon en Nov-Jorko. La sistemo poste disvastiĝis al Palm Beach (Florido) kaj Bostono antaŭ ol ĝi etendiĝis al ĉiaj komunumoj, komence en Usono kaj poste aliloke en la mondo. Kontraste kun la kutima laŭta reklamado fare de varbistoj pri piramidoj, Madoff dependis de buŝa informado kaj subtilaj artifikoj de merkatumado ĉar li konis la allogon de rareco kaj ekskludo. Kiel Groucho Marx, kiu deklaris ke li ne volus membriĝi en klubo kiu akceptus lin kiel membron, por multaj ne rezisteblis la logo de aprezindaĵo el kiu oni estas apriore ekskludita.

La varbantoj de Madoff ĉasis sian predon en la privataj eksterurbaj kluboj kaj golfkluboj de la elito. Komence, ili informis al potencialaj klientoj ke la famaj fondusoj de Bernie Madoff estas fermitaj kaj jam ne akceptas novajn investantojn. Tiam, post kelkaj tagoj, tiuj samaj varbantoj ilin tentis per nebula ebleco de akcepto aŭ eĉ renkontiĝo kun Madoff, sed samtempe emfazis ke nenio estas certa.

Pri tio, kio sekvis, ĉiuj atestantoj akordas: dirante malmulton, Madoff komence estis neentuziasma antaŭ ol konsenti fari iom da spaco por la nova investanto. Ĝoja esti membro de ĉi tiu ekskluziva klubo, la kliento malstreĉis la singardon, apenaŭ demandis pri la detaloj kaj akceptis la regulon resti absolute silenta aŭ esti elpelita. “Se vi investos kun mi”, Madoff kutimis diri “vi devas neniam sciigi tion al aliulo. Tio, kio okazas ĉi tie koncernas neniun alian personon”*. Plejparto de la investantoj kredis, ke ili estas anoj de privilegia rondeto kaj ne sciis pri la vasta etendiĝo de la sistemo Madoff.

* Erin E. Arvedlund, “Don’t ask, don’t tell: Bernie Madoff is so secretive, he even asks investors to keep mum”, Barron’s, Nov-Jorko, la 7-a de majo 2001.

Kutime, kiel ni vidis, Ponzi-fraŭdoj rapide disfalas. La longan vivdaŭron de la sistemo Madoff klarigas ĝia laŭpaŝa geografia vastiĝo kaj, aldone al la varbantoj supre menciitaj, precipe la sistemeca utiligo de tutmonda reto de “nutranto-fondusoj” (“feeder funds”)* kaj grandaj bankoj kiuj promesis profitegajn investojn, sed ofte sen mencii Madoff.

* Nutranto-fonduso estas investfonduso kiu faras preskaŭ ĉiujn siajn investojn pere de alia, multe pli granda, mastro-fonduso — ml

Ĉi tiel, kun la plejebla diskreteco, li povis rikolti ŝparmonojn el la tuta mondo por generi la necesan spezon por daŭrigi la fraŭdon. Praktike, la plimulto de investantoj ne deponis sian monon rekte kun la financisto sed pere de fondusoj kiel Fairfield Greenwich Advisors ($7,5 miliardoj), Tremont Group Holdings (3,3 miliardoj), Ascot Partners ($1,8 miliardo) kaj Access International Advisors ($1,5 miliardo).

Same, multaj bankoj merkatumis al siaj klientoj fondusojn investitajn ĉefe aŭ eĉ tute kun Madoff: Banco Santander (2,87 miliardoj da dolaroj), Banko Medici (2,1 miliardoj), Fortis (1.35 miliardo), HSBC ( 1 miliardo), UBP (700 milionoj), Natixis (554 milionoj) kaj RBS (493 milionoj)*.

* “Madoff’s victims”, The Wall Street Journal, la 6-a de marto 2009.

Laŭ la unuaj taksoj de la Autorité des marchés financiers (AMF), la kvanto de franca ŝparmono englutita de la afero Madoff sume estas ĉirkaŭ 500 milionoj da eŭroj kaj koncernas inter tri kaj kvin mil investantojn. Kelkaj havis rektan kontakton kun Madoff, kiu posedis vilaon en Antibes kaj regule vizitis Francion, sed la plejparto de la investoj estis farita de la nutro-fonduso Access International Advisors estrata de Thierry Magon de La Villehuchet.

Hekatombo ĉe la la riĉuloj kaj famuloj

Siatempa altranga kadrulo de Paribas kaj Crédit Lyonnais, iun tagon, malfeliĉe por li, li estis ensorĉita de Madoff kaj deponis ĉe li la tuton de la mono de siaj klientoj. El ili, la ĉefo estis la luksemburga fonduso LuxAlpha kun vendistaro kiu inkluzivis princon Miĥaelon de Jugoslavio, kaj Philippe Junot, eksedzo de princino Caroline de Monako. La modisto Daniel Hechter perdis la plimulton de sia riĉaĵo; Liliane Bettencourt, la heredantino de la grupo L’Oréal, perdis ĉirkaŭ 30 milionojn da eŭroj, dum la industriisto Bernard Arnault apenaŭ eskapis, likvidinte la plimulton de siaj akcioj en la somero de 2008.

Kial grandaj financaj institucioj vole investis ĉe Madoff, ofte sen informi siajn klientojn? La kialoj estis la alta rentumo kaj la tre alloga sistemo de makleraĵoj kaj rabatoj. Trafa ekzemplo estas Ezra Merkin, siatempa estro de GMAC, la financa filio de General Motors, kaj fakulo pri neprofitocelaj organizaĵoj. Li rikoltis por si mem 470 milionojn da dolaroj el entute 2,4 miliardoj deponitaj ĉe Madoff dum la pasintaj jaroj pere de lia spekulfonduso Ascot Partners.

La financa krizo de 2008 sonorigis la mortsonorilon de la sukcesa formulo de Madoff. Unuavide, investaĵoj ĉe Bernard L Madoff Investment Securities estis pli profitaj ol iam ajn antaŭe, rifuĝejo en la ŝtormo. Ju pli disfalis merkatoj, des pli ŝajnis elstari la fikciaj profitoj de Madoff .

Sed tro da investantoj estis trafitaj de malfacileco dum la krizo pliintensiĝis, kaj ili kontraŭvole decidis retrati siajn investojn. Madoff tiam faris unu finan klopodon por savi sian entreprenon: la viro, kiu estis ĝis nun tiel diskreta kaj nealirebla, persone iris al la bankoj kaj instituciaj investantoj por peti ke ili disponigu al li suplementan financon. Li provis, sen sukceso, lanĉi eĉ pli profitajn produktojn kaj postulis ke liaj nutro-fondusoj limigu siajn retratojn. Je la komenco de decembro li alfrontis retratojn de 7 miliardoj da dolaroj, dum li havis malpli ol 1 miliardon da dolaroj en la banko.

Pro tio, ke Madoff deklaris sin kulpa, ne estis proceso kaj sekve neniuj gravaj riveloj kiuj povus prilumi la fraŭdon. Kiel juĝisto Chin notis kiam li anoncis sian verdikton, la fraŭdisto rivelis preskaŭ nenion pri siaj maĥinacioj. Oni ankoraŭ ne scias kiam kaj kial li komencis sian vastegan operacion. “Frue en la 1990-aj jaroj”, diris Madoff kripte, kvankam enketistoj suspektas ke la fraŭdo komencis 10 jarojn pli frue, eble pli.

Oni scias nenion pri liaj motivoj. Ĉu li provis kovri perdojn suferitajn en laŭleĝaj aktivaĵoj aŭ el malprofitaj investoj, aŭ ĉu li planis grandegan fraŭdon jam de la komenco? Kiuj estis liaj kunkrimuloj? Madoff asertis, ke li agis sola, aserto apenaŭ kredebla. Ĝis nun, nur unu aliulo estas akuzita: lia financa konsilisto David Friehling, delonge la kontrevizoro de BMSIS. Kion pri la rolo de lia edzino kiu, antaŭ lia aresto, retratis 15 milionojn da dolaroj el la konto de la firmao, kaj tiu de lia frato, lia filo kaj lia nevino, ĉiuj el ili dungitoj de la firmao?

Spuri la monon estos premsonĝo kontada kaj jura. Pro tio, ke mankas klaraj respondoj, onidiroj kaj konjektoj abundas. Unue, kiom estis la totala fraŭdo? La kalkulo estas malfacila, ĉar ĝi koncernas realajn perdojn kaj fikciajn profitojn. La tribunalo menciis 65 miliardojn da dolaroj, la financisto diris 50 miliardojn, sed enketistoj ne povis konfirmi tiujn sumojn. La viktimoj volas scii kiom restas. Intertempe, tamen, la enketistoj retrovis nur $ 1,2 miliardon.

Kompreneble, en tia komplika sistemo de nutro-fondusoj nenombreblas ombraj zonoj. Ne ĉiuj viktimoj sin anoncis, precipe tiuj, kiuj, pro embaraso aŭ diskreteco, preferas eviti asociiĝi kun la nomo Madoff. Ankoraŭ aliaj aferoj komplikas la enketon: ĉu la fraŭdo servis kiel kanalo aŭ kovraĵo por imposta fraŭdo kaj kapitalfuĝo? Tra kiuj impostoazoj la mono pasis?

Ne malpli ol 15.400 procesoj estas iniciatitaj kontraŭ Madoff*. Nenombreblaj plendoj nomas la multajn fondusojn kaj instituciojn rekte aŭ nerekte implikitajn en la kazo. Kompreneble, niveloj de respondeco varias, de aktiva kompliceco ĝis ekstrema malzorgemo. Malpleje, la perantoj malobservis siajn fiduciarajn devojn: iliaj salajroj estis kaj troaj kaj nepravigeblaj, ili ne plenumis sian devon de kontrolado kaj konfirmado (“due diligence”) kaj ignoris la multajn avertosignojn*.

* Larry Neumeister, “Madoff won’t appeal 150-year sentence”, The Boston Globe, la 10-a de julio 2009.
* Ekzemplo de dubinda praktiko: BMIS sendis al siaj klientoj fikciajn kontresumojn, sed ĝi tion faris nur telefakse aŭ poŝte. Kial firmao, kiu fanfaronis pri la supera kvalito de sia teknologio, rifuzis enretigi la kontresumojn de siaj klientoj?

Plia kaprompaĵo estas problemoj pri la kalkulado de repagoj kaj kompensaĵoj. El la “tri milionoj” da viktimoj de la fraŭdo* ĉiuj tute ne dividas la saman sorton. Estas miliarduloj kaj malgrandskalaj investantoj, spekulfondusoj kiuj apenaŭ estas tuŝitaj kaj familioj kiuj perdis ĉion, eĉ sen mencii bonfarajn organizaĵojn kun iliaj vicoj de nevideblaj viktimoj. Distingo jam estas farita inter rektaj investantoj ĉe la firmao de Madoff — kiuj povus esti kompensitaj per maksimume $500.000 fare de la Securities Investor Protection Corporation (SIPC), la instanco kiu respondecas pri la protekto de investoj — kaj nerektaj investantoj kiuj ne rajtas fari tiajn depostulojn.

* Kp. Peter Sander, Bernard Madoff, l’escroc du siècle: 50 milliards de dollars détournés, 3 millions de victimes, Music & Entertainment Books, Marne-la-Vallée, 2009.

Irving Picard, la fideikomisulo de la valoraĵoj de Madoff konfiskitaj fare de la tribunalo, ankoraŭ ne adoptis iun pozicion pri la demando de investantoj kiuj faris profiton (tiuj, kiuj retratis pli da mono ol ili investis kaj tiel fariĝis nevolaj kunkrimuloj), nek pri la demando de privilegiaj investantoj kiuj rajtis pli altajn intereznivelojn ol la aliaj pro specialaj interkonsentoj kun Madoff.

De malzorgemo ĝis malkompetenteco

Post la skandalo Madoff, estas rivelita epidemio de Ponzi-fraŭdoj kaj similaj ĉarlatanaĵoj*. La plej konata kazo estas tiu de la teksasa miliardulo Allen Stanford, kiu ŝtelis ĉirkaŭ 9 miliardojn da dolaroj de klientoj de sia Stanford International Bank en Antigvo. Kiam la limo inter la virtuala kaj la vera estas malklara, kredi je la realeco de fikciaj profitoj fariĝas relative facile, precipe ĉar la politika, ideologia kaj reguliga kadro de financa malreguligo kreis novan potencrilaton inter la privata kaj publika sektoroj.

* Kp. Jeremy Grant, “Ponzi schemes seek mercy after Madoff case prompts confessions”, Financial Times, Londono, la 19-a de januaro 2009; kaj Joanna Chung, “Tough times bring ‘Ponzimonium’”, Financial Times, la 29-a de junio 2009.

Nenio estis pli simpla ol trompi la publikajn kontrolorganizaĵojn. Evidentaj estas la malkompetenteco kaj nekapableco de la SEC, kiu faris tri enketojn pri la aktivaĵoj de Madoff sen ion ajn eltrovi. La “milito kontraŭ terorismo” kaj la ideologio de sinreguligo de merkatoj sendube flankenpuŝis la batalon kontraŭ krimado fare de blankkolumuloj*. Fine, investantojn kvietigis trankviligaj vortoj pri la “paradizo” de financa tutmondiĝo kaj la preskaŭ pura perfekteco de la reguliga reĝimo*. En la vortoj de Madoff mem en oktobro 2007: “En la reguliga medio de hodiaŭ, estas preskaŭ neeble eviti la regulojn kaj malobei la leĝon”*.

* Kp. The Price of Fear: The Truth Behind the Financial War on Terror, University of California Press, Berkeley, 2007, p. 82-85; kaj Propagande impériale & guerre financière contre le terrorisme, Agone — Le Monde diplomatique, Marsejlo-Parizo, 2007, p. 174-178.
* Eric Briys kaj François de Varenne, La Mondialisation financière. Enfer ou paradis?, Economica, Parizo, 1999.
* “Roundtable discussion with Bernard Madoff”, spekteblas en YouTube.

Ibrahim WARDE.