Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2008-2010

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2008-2010

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Ĉu la porprezidanta baloto okazos?

Generacio impete atakanta Eburbordon

Jam plurfoje prokrastita de 2005, la prezidanta elektado en Eburbordo estas fiksita je la 29-a de novembro 2009. Tamen, malfruiĝo por identigo de la voĉdonantoj eble provokos denovan prokraston de la baloto. Malgraŭ reveno de paco en 2007 post 5 jaroj da armita konflikto kaj perfortoj, la landon daŭre trairas fortaj sociaj streĉoj. En necerta stato, sed kun forta volo, balancanta inter lukto por travivo kaj por povoakiro, la junularo estas samtempe la vetmono kaj la ŝlosilo de la krizo.

LA STUDENTA kaj Lerneja Federacio de Eburbordo (Fesci) “kapablas paralizi la elektoprocezon. Oni parolas pri malmobilizi la miliciojn, sed necesas komenci ĉe la Fesci”, opinias s-ro Patrick Ngouan, prezidanto de la Eburborda Ligo por Homrajtoj (ELPHR) (en la franca Lidho*). Planata por la 29-a de novembro, la prezidanto-elekto ja povus — se ĝi ja okazos* — okazigi novajn perfortaĵojn fare de la Fesci.

* Jeune Afrique, Parizo, 2-a de februaro 2009.
* La procedoj por identigo de voĉdonontoj (disdonado de identigiloj) kaj la starigo de balotaj listoj malfruiĝis.

De preskaŭ 20 jaroj tiu sindikato ludas centran rolon en la politika kaj socia vivo de Eburbordo. Gvidanto de la Junaj patriotoj, subtenanto de prezidanto Laurent Gbagbo, s-ro Charles Blé Goudé — morale kondamnita de la Unuiĝintaj Nacioj (UN)* pro sia respondeco en la “perfortaĵoj plenumitaj de stratmilicioj” de la komenco de la konflikto en 2002 (Vd kronologion) — estis ĝia ĝenerala sekretario inter 1998 kaj 2000. Lia antaŭulo ĉe la kapo de la studenta federacio (1995-1998) estas s-ro Guillaume Soro, la estro de la armita ribelantaro, kiu fariĝis ĉefministro sekve de la pac-interkonsento de Uagaduguo en marto 2007. La eksaj “fesci-istoj” Navigué Konaté kaj Yayoro Karamoko, estras respektive la junularojn de la Eburborda Popola Fronto (EPF), partio de la prezidanto, kaj tiun de la “Kuniĝo de la Respublikanoj” (KDR) de la opoziciulo Alassane Dramane Ouattara, kiu estis ekskludita de la prezidanta elekto en 2000 pro sia ne eburbordeco*.

* De februaro 2007 s-ro Blé Goudé estas malpermesata vojaĝi; liaj bonhavoj estas frostigitaj.
* Redukteca difino de la nacia identeco, laŭ kiu devas pruvi sian eburbordan originon, tiu, kiu deziras partopreni la balotan konkuradon — por kandidatoj — aŭ eĉ nur voĉdoni — por simplaj civitanoj.

La Fesci fondiĝis en 1990, okaze de la demokratiigo decidita de la prezidanto Felix Houphouët-Boigny, por kontraŭstari la movadon de la lernantoj kaj studentoj de Eburbordo, kiu estis proksima de la reganta partio, la Demokratia Partio de Eburbordo (DPE). En tiu lando, kruele frapita de la prez-malaltiĝo de kakao, kies ĉefa produktanto en la mondo ĝi estas, la junularo kun malcerta sorto fariĝas la avangarda taĉmento de la komenciĝanta opozicio. Houphouët-Boigny tion bone komprenis, ĉar li ja apogas sin sur la “fiknaboj” — senlernejaj junuloj, kiuj aperis en la 1980-aj jaroj. Liberaj je ĉiuj devoj, ili akiras famon kaj teritorion per siaj muskoloj aŭ siaj tranĉiloj. La maljuna prezidanto proponas al la plej fama el tiuj bandoj, tiu de John Pololo, fariĝi siaj dungitoj. La Volontuloj por Sekureco (VS), kiujn la ĉefaj koncernatoj renomis “Vaguloj Salajritaj”, konsistigis tute novan sekurecservon, zorgantan pri la subtenmarŝoj de la DPE, kaj implikantan kverelojn en tiujn de la opoziciuloj. Tiu alianco de la “la reĝo kaj la strato” estis promesplena je sukceso.

La “fiknaboj” havas propran lingvon: la noushi. Bazita sur la popola franca lingvo, tiu lingvaĵo pruntas vortojn al la lokaj lingvoj kaj al la angla, deturnas la aktualecajn vortojn, transformas proprajn nomojn en verbojn kaj verbojn en komunajn nomojn... La studentoj adoptas tiun lingvon, kiu portos la zouglou-muzikon* inventitan por rakonti ilian kompatindan ĉiutagaĵon kaj ilian socian defalon. Ĝis la 1980-aj jaroj ja, studentoj, kiuj sukcesis abiturientan ekzamenon aŭtomate ricevis stipendion por daŭrigi studadon (plej ofte en Francio). Sed dum la sekva jardeko, pro la kakao-krizo kaj la plano de strukturaj alĝustigoj, la mono de stipendioj alvenas ne regule. En la studentaj loĝejoj, homoj dormas foje ok-ope en duopa ĉambro. Ili nomas sin “kamboĝanoj”. Inter 1980 kaj 2009 la malriĉo-proporcio pasis de 17% al 50%.

* Zouglou signifas “rubaĵo, elĵetaĵo, balaaĵo”. Vd Yacouba Konaté, “Génération Zouglou”, Cahiers d’études africaines, vol. XLII, p. 772-796, Parizo, 2002.
Militarto kontraŭ pafiloj

DEFENDANTE la “kamboĝanojn”, la Fesci frate rilatas al la ĉefaj opozicipartioj, ĉiuj fonditaj de universitataj profesoroj, inter kiuj la plej fama, s-ro Gbagbo, fondinto de la EPF, estas la aktuala prezidanto de la Respubliko*. Ili kundividas “la esperon de lukto” (moto de la Fesci) por vivkondiĉoj kaj demokratio. Kune, ili elpaŝis kontraŭ la reĝimo de Houphouët-Boigny kaj suferis pro ĝiaj rebatoj. Perforto tiam instaliĝas en la universitato; la Fesci “fiknab-iĝas”, alprenante la perfortajn metodojn de siaj kontraŭuloj. Thierry Zébié — fiknabo-studento-, kiu perforte regis, timigante la studentan loĝejon, estas murdita per ŝtonĵetado, fare de Fesci-studentoj, la 13-an de junio 1991. Li estis suspektata servi la DPE

* Profesoro pri historio, li tiam estis membro de Synares, ĉefa sindikato de universitataj profesoroj kaj esploristoj.

La studenta sindikato estas tiam malfondita. Denove laŭleĝa en 1997, la Fesci havas kiel ĝeneralan sekretarion s-ro Soro, studento el la nordo de la lando. Serĉata de la polico, li aŭdacas animi publikajn kunvenojn, malaperante tuj poste: la organizaĵo fortikiĝis dum ĝi estis eksterleĝa kaj kaŝita. Unu el ĝiaj naciaj sekretarioj, s-ro Blé Goudé, nelacigeble trairas la landon por fondi lokajn sekciojn. Danke al la regado de la universitataj loĝejoj, la Fesci povas, en kelkaj horoj, mobilizi milojn da studentoj por ampleksigi manifestaciojn de la Respublika Fronto, ene de kiu alianciĝis la EPF de s-ro Gbagbo kaj la KDR de s-ro Ouattara. Ade ĝenata, la reĝimo de la prezidanto Henri Konan Bédié (1993-1999), kiu postsekvis Houphouët-Boigny, fermas ĉiujn studentajn loĝejojn.

En 1998, dum kongreso de la Fesci, en kiu partoprenas interalie s-ro Gbagbo, dividoj subite aperas, antaŭanoncantaj malsukceson de la demokratia transiro. La kunveno fariĝas vera batalo per maĉetoj inter subtenantoj de s-roj Gbagbo kaj Ouattara, kiuj prepariĝas por la prezidanta elekto de oktobro 2000. Fine la kongreso elektis s-ron Blé Goudé kiel ĝeneralan sekretarion. Sed perforto fariĝis la komuna politika lingvaĵo. La Fesci ne ĉesos ĝin uzi, profite al la kandidato, kiu kapablos ligi ĝin al si.

Post la puĉo de la 24-a de decembro 1999, la generalo Robert Gueï formas registaron de nacia unuiĝo, en kiu partoprenas s-roj Ouattara kaj Gbagbo. Tamen konfirmiĝas ekmalakordo inter la du viroj, ĉar la dua alprenis kiel sian la koncepton “eburbordeco”, kies viktimo fariĝas la unua. Permaĉetaj bataloj fariĝas pli multaj sur la universitataj kampusoj. S-ro Blé Goudé ricevas rajton mastrumi la studentajn loĝejojn. La Fesci eltiris el tio gravajn enspezojn, pligrandigitajn per ricevo de procentaĵo el stipendioj, aŭ eĉ per deviga pagigo de la etaj komercistoj instalitaj rande de la studentaj loĝejoj. La amasa alveno de pafiloj, el la apuda Liberio, daŭre militanta, pliigas streĉojn. Multiĝas atakoj. La “historiaj” fiknaboj, formitaj je militaj artoj, sed ne je pafarmiloj, estis forpelataj. Pololo estas ekzekutita surstrate.

Je la porprezidanta baloto en oktobro 2000, la lim-aĝo por voĉdoni estas malaltigita ĝis 18 jaroj, do 400.000 junuloj aldoniĝas al la vicoj de voĉdonantoj*. Konvinkita, ke li estas perdanta la baloton, la generalo Guei kuras al la televiddomo kaj memdeklaras sin gajninto. La Fesci, kiu subtenas s-ron Gbagbo, sian historian patronon, manifestacias. Ankaŭ la aktivuloj de la KDR, kies gvidanto, s-ro Ouattara, estas ekskluzivita el la elekto pro “ne-eburbordeco”. La povo estas prenebla ... surstrate. La subtenantoj de s-ro Gbagbo “simpatias” kun la ĝendarmoj, kiuj ekzekutas dekojn da aktivuloj de la KDR. La 27-an de oktobro 2000, kvindek sep kadavroj estas trovitaj sur kampo en Yopougon, nordokcidente de Abiĝano.

* Christian Bouquet, Géopolitique de la Côte d’Ivoire, Armand Colin, Parizo, 2006.

Tiuj perfortaĵoj lasos daŭrajn spurojn. Des pli ke s-ro Gbagbo, gajninto de la prezidanta elekto, faras nenion por haltigi la “infero-maŝinon” de “eburbordeco”. Sur la vojoj, ĝendarmoj kaj policistoj perforte pagigas la nordajn aŭ eksterlandajn loĝantojn, de nun egale traktataj. En julio 2001, la senkulpiga ordono de la tribunalo en la proceso pri la kadavrejo en Yopougon, konfirmas la senpunecon de la novaj fiknaboj de la Respubliko. La forumo por nacia repaciĝo organizita ĉe la fino de la jaro ne efikis.

Frustriĝo eksplodas en formo de armita ribelo en septembro 2002. Norde de la lando staras la Novaj Fortoj. Ilia ĉefo estas s-ro Soro. Sude, la normala armeo, baldaŭ helpata de la Alianco de la junaj patriotoj por la nacia releviĝo, kiu firme subtenas la prezidanton Gbagbo. Ilia ĉefo estas Blé Goudé. En la eburbordaWestern-filmo, la duarangaj roluloj — junaj aktoroj — ĵus ŝtelprenis famecon de la steluloj. La “milito de maĉetoj” veninta de la kampusoj, fariĝis nacia afero.

En januaro 2003, la interkonsento de Marcoussis (apud Parizo) trudas al s-ro Gbagbo dividi la regadon kun la Novaj Fortoj. La prezidanto kontraŭvole subskribas ĝin kaj atendas dek kvin tagojn por paroladi al la lando, lasante liberan terenon al siaj subtenantoj. La patriotoj trarompas la francajn lernejojn kaj Kulturan Centron. Tiu subteno ebligos al la prezidanto miskreditigi la interkonsenton, kaj iom post iom malplenigi ĝin el ĉia enhavo. “Se mi ne estus prezidanto de Respubliko, li diris, mi estus manifestacianta surstrate kun vi*. Jen apenaŭ vualita kuraĝigo. S-ro Blé Goudé, la “generalo de la junularo”, fariĝas la ŝlosila homo de tiuj mobilizoj, kiuj ebligas neglekti la rezoluciojn de la Unuiĝintaj Nacioj (UN) kaj paneigi la pacprocezon.

* Radiodifffusion télévision ivoirienne — RTI (Eburborda Radio-televido), 7 februaro 2003.

Raporto de la asocio Human Rights Watch* publike malgloras la ege perfortajn devojiĝojn de la Fesci kaj kondamnas ĝian senpunecon, kiu daŭras de la prezidantiĝo de s-ro Gbagbo. “La strukturo”, (kiel nomas ĝin siaj membroj) formas fiknabaĉan ŝtaton ene de la ŝtato. Cetere, polico nur malofte eniras en la kampusojn. Ekstere, ĝi ne enmiksiĝas kaj malkonsilas al civitanoj meti juran plendon. La junaj patriotoj de s-ro Blé Goudé, sekvantoj de la Fesci, estas armitaj, vestitaj kaj formitaj per prezidantaj fondusoj. Ili formas milicion: la Grupo de Patriotoj por Paco (GPP). Ankaŭ ili devige elprenas monon de homoj. En kelkaj jaroj, la perforto-kulturo disvastigis tra tuta Eburbordo sian kontraŭ-modelon, laŭgrade kiom kreskis malriĉeco.

* Human Rights Watch, “La meilleure école. La violence estudiantine, l’impunité et la crise en Côte d’Ivoire”, Nov-jorko, majo 2008.

Post kiam la regantoj neniigis la interkonsenton de Marcoussis kun apogo de la strato, nova intertraktado ekis en Uagaduguo (sen Francujo, rifuzita de s-ro Gbagbo), sub patronado de la prezidanto de Burkino, s-ro Blaise Compaoré. En marto 2007, la partioj interkonsentas pri kalendaro por malarmigo de la ribelantoj kaj de milicioj, kaj pri daŭrigo de la elekto-procezo. S-ro Soro tiam fariĝas ĉefministro de s-ro Gbagbo. S-ro Blé Goudé ankaŭ ricevas belan kostumon, kaj anstataŭas sian kromnomon “generalo de la junularo” per tiu: “prezidanto” de la Panafrika Kongreso de Junuloj kaj Patriotoj (Cojep). Ili ambaŭ havas povon, monon, kaj veturas per 4X4-veturiloj. Unuvorte ili “sukcesis”. Iliaj luktokamaradoj ankaŭ ofte trovis laboreblecojn. Tiel s-ro Kakou Brou, alinomite “Marŝalo KB”, tre influa konsilanto de la Fesci — laŭ iuj, ĝia “militista ĉefo”-, kiu, diplomita de la eburborda Nacia Altlernejo por Administrado (NAA) — kie nun oni ne plu eniras laŭmerite — estis nomumita ĉe la direkcio de la maraj kaj havenaj aferoj, kun grado de majoro.

Kun s-roj Soro kaj Blé Goudé, la Fesci-generacio, generacio “sen kredo nek leĝo”, atingis la lokon, kiun ĝi volis*. Kiel oni diras en noushi, tiuj junuloj “kreis situacion” de kiu ili tiras sian vivopanon. Tio estas plia kialo por pluigi ĝin kaj prokrasti la elektojn, unue planitajn en 2005. Ironio de sorto, la universitato de Abiĝano, kiun oni kromnomis “Sorbono”, fariĝis podio de la ekstremnaciistoj, kiuj skurĝas Francujon. Kvazaŭ la juna generacio volus deturni la simbolojn, kiuj revigis la pliaĝan generacion. Kaj treti tion, kio prosperigis la Eburbordon de Houphouët-Boigny, fidela aliancano de Francujo, prospero, el kiu ili ne profitis.

* Vd Richard Banégas, “Côte d’Ivoire: les jeunes ‘se lèvent en hommes’. Anticolonialisme et ultranationalisme chez les jeunes patriotes d’Abidjan”, Les Etudes du Centre d’études et de recherches internationales (CERI), n-ro 137, Parizo, julio 2007.

Vladimir CAGNOLARI