Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2008-2010

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2008-2010

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Inter sudafrika dominado kaj tutmonda konkurenco

Avido ĉirkaŭ Mozambiko

Dek sep jarojn post la longa kaj ruiniga interna milito (1975 – 1992) Mozambiko estas konsiderata kiel ekzemplo de sukcesa rekonstruo. Tamen, la lando devas alfronti la mankojn de sia ekonomio, konceptita de la portugala koloniado, por kontentigi unue la bezonojn de la najbaraj landoj, aparte Sudafrikon. La alveno de novaj partneroj (Aŭstralujo, Brazilo, Barato, ktp.) povus ŝanĝi la donitaĵojn en la ŝlosilaj sektoroj de energio, infrastrukturoj kaj minejoj.

ĈE CAIA, en Sofala-provinco, meze de Mozambiko, la prezidanto Armando Guebuza solene inaŭguris ponton trans Zambezo-riveron, laŭvice la kvara plej longa riverego en Afriko, la 1-an de aŭgusto 2009. Tiu solenaĵo havis apartan politikan gravecon. Zambezo-regiono, kie finiĝas la ponto, ja estas unu el la regionoj, kiuj plej suferis el la interna milito, kiuj de 1977 ĝis 1992 alfrontigis la Fronton por Liberigo de Mozambiko (Frelimo), tiam marksisman*, kontraŭ la Nacia Rezistado de Mozambiko (Renamo), subtenata de la sudafrika apartismo-reĝimo. De jardekoj, ne nur ĝiaj estraroj, sed ankaŭ tiuj de la norda parto de la lando, postulis konstruadon de ponto, kiu ligu ilin al la sudo, pli riĉa kaj sidejo de la politika povo.

* La Frelimo poste konvertiĝis al merkat-ekonomio.

La prezidanto Guebuza plene kontentiĝis: dum la ĝeneralaj elektoj de la 28-a de oktobro, la Zambeza-regiono, same kiel la aliaj ribelemaj regionoj de Sofala kaj Nampula, la unuan fojon voĉdonis plejmulte por la reganta partio Frelimo. La “ponto de unuiĝo” tutcerte kontribuis al tio...

Mozambiko estas ekzemplo de sukcesinta postkonflikta rekonstruo. En sia jarraporto 2009 pri Afriko, la Afrika Banko de Disvolvado (ABD) kaj la Organizaĵo pri Ekonomiaj Kunlaboro kaj Evoluigo (OEKE) tiel substrekas la “makroekonomian kaj politikan stabilecon” de la lando, “imponan 8% mezan kreskon inter 2000 kaj 2006”*. Krome, tiu ŝtato dediĉas grandan parton de sia buĝeto por edukado (22%). Malgraŭ tio, kun 230 eŭroj da meza persona enspezo, Mozambiko restas inter la plej malriĉaj landoj de la mondo, kun kreskantaj malegalecoj inter regionoj, el kiuj kelkaj ofte suferas naturajn katastrofojn — inundojn kaj sekecon. Maputo tial estas unu el la ĉefaj ricevantoj de la publika helpo por disvolvado en subsahara Afriko*.

* “Perspectives économiques en Afrique”, 2009, www.oecd.org/bookshop.
* La tuta neta helpo estis 873 milionoj da eŭroj en 2008, el kiu triono destinita por la ŝtata buĝet-deficito.

De la lasta periodo de la portugala koloniado (1895-1975) Mozambiko estas fortike konektata kun la dinamikaj zonoj de la eksa Rodezio (nun Zimbabvo kaj Zambio) kaj de Sudafriko, kies natura merkato ĝi estas. La enspezo de la “koridoroj” (fervojo kaj aŭtovojo) de Maputo kaj de Beira, en la centro de la lando, kiuj komunikigas tiujn ŝtatojn — al kiu aldoniĝas la fervojo de Nacala, en la nordo, celita por malenklavigi Malavion — estis longtempe unu el la ĉefaj enspezfontoj de Mozambiko (kun la monsendado de la migruloj laborantaj en la sudafrikaj minejoj). Tiuj enspezoj malkreskis dum la interna milito ĉar Sudafriko estis reduktinta siajn investojn kaj privilegiinta ligojn kun Durbano-haveno.

Ĉar la konflikto finiĝis, Mozambiko provas diversigi sian ekonomion. Ne mankas al ĝi atutoj: energio (gaso, akvoenergia elektro, kaj verŝajne submara nafto), minejoj (karbo, titano, oro, gemoj), turismo — senteble kreskanta-, kaj kompreneble agrokulturo kaj fiŝado, kiuj estas daŭre 27% de la malneta enlanda produkto (MEP).

Aro de “projektegoj” naskiĝis dum la 2000-aj jaroj en la sektoro de peza mineja industrio. Ili ilustras la kontraŭdirojn, en kiuj baraktas la mozambika ekonomio. Inter tiuj, mobilizante miliardojn da dolaroj por investado, troviĝas disvolvado de gas-ekstrakto — el kiu 95% eksportiĝas tra gasodukto ĝis Sudafriko-, en la provinco Inhambane, de la sudafrika firmao Sasol, kaj la alumini-metalfabriko Mozal. Fondita de konzerno estrata de la brita-aŭstralia giganto BHP Billiton*, Mozal duobligis sian kapaciton inter 2000 kaj 2002.

* Kun la japana Mitsubishi, la Industrial Development Corporation of South Africa kaj la registaro de Mozambiko, kiu posedas 3,9% de la kapitalo.
Eksportanto kaj ... importanto de elektro

TAMEN, plej granda parto de tiuj operacioj okazis kadre de “liberaj zonoj” instigitaj de la internaciaj financaj institucioj, kaj enspezigas nur tre malmulte al la ŝtato. Ne estas do mirige, ke, malgraŭ la eksponenciala kreskado de la eksportaĵoj, la fina deficito de la pagobilanco estis, en 2008, 800 milionoj da dolaroj. Onidire la imposta enspezminuso estas preskaŭ egala al la deficito de la ŝtatbuĝeto, nune financata de la donacantoj.

Laŭ la ekonomikisto Carlos Nuno Castel Branco, instaliĝo de Mozal en Mozambiko ne vere estas rezulto de la ricevitaj impostreduktoj. Ĝi precipe rezultas el la reĝimo de ekonomia disvolviĝo en Sudafriko, ĉefa lando de la regiono kaj partoprenanta dukiale tiujn projektojn: kiel akciulo de la konzerno kaj kiel elektroprovizanto.La investado de BHP Billiton estis ja ligita al la kontrakto subskribita kun la elektrofirmaoj de Mozambiko (EDM), de Svazilando (SEB) kaj de Sudafriko (Eskom), kiuj fondis la sendependan transport-kompanion Mozambique Transmission Company (Motraco) cele alprovizi la metalfabrikon. “Eskom kondiĉigis sian longdaŭran kontrakton kun Mozal je lokado de la metalfabriko en Mozambiko, klarigas s-ro Castel Branco, por vivebligi sian regionan elektroreton.”

Suferante pri grava manko de energio, kaj de kelkaj jaroj alfrontita al manko de elektro, Sudafriko pli ol iam ajn konsideras strategie grava la valorigon de la akvoelektra potencialo de sia najbaro, Mozambiko*. La nacia sudafrika kompanio, kiu provizas 95% de la elektro de tiu plene kreskanta “bunta nacio” estas la ĉefa aĉetanto de la elektro produktita de la Cahora Bassa-baraĵo (Hidroelectrica de Cahora Bassa, HCB).

* La kontraktoj subskribitaj de Eskom kun Mozal kaj aliaj multnaciaj firmaoj, je prezoj sub tiuj de merkato, parte respondecas pri la grava financa krizo de la sudafrika firmao, kies direktoro ĵus eksiĝis.

Konstruita en 1974 en la norda provinco Tete de portugala konzerno, HCB estis celita por provizi prioritate Sudafrikon, ĉar Mozambiko tiam ne disponis pri industria fabrikaro sufiĉa por igi profitdona tian investon. La altatensia elektra linio eliranta el la baraĵo trairas la proksiman landlimon zimbabvan kaj pluiras ĝis Sudafriko, ekster la mozambika teritorio.

Mozambiko aĉetas al Eskom la bezonatan elektron, aparte por la suda parto, la plej disvolvita de la lando, je streĉe intertraktitaj prezoj. Pro neekzisto de nordsuda ligo interne de Mozambiko — kies koston oni taksis je 2,3 miliardoj da dolaroj-, tiu dependeco pluestos. El la 2.000 megavatoj, kiujn povas produkti HCB, nur 400 estas destinitaj por Mozambiko, 200 por la najbara Zimbabvo — kiu havas multajn ŝuldojn! — kaj 1.400 por Sudafriko, konforme al la kontrakto, kiu validas ĝis 2029!

Strebante konkeri prienergian sendependecon, la mozambika registaro celis do akiri la regadon de HCB, nun posedata je 82% de Portugalujo. Longtempe paralizita de la sabotado de la Renamo, HCB akumulis ŝuldojn je preskaŭ 2 miliardoj da eŭroj.

Finfine la ŝuldo estis reduktita je 700 milionoj da dolaroj (470 milionoj da eŭroj). La ministerio pri energio sindevigis repagi ĝin en dek du jaroj, el la enspezoj de HCB, al banka konzerno, kiu, estrata de la franco Calyon, alpruntis la sumon. En novembro 2007 Mozambiko finfine estis posedanta 85% de HCB, vera juvelo de la ŝtato: “Tio estis por ni kvazaŭ dua sendependeco”, konfidas la direktoro de la ministerio pri energio, s-ro Pascoal Bacela. Sur lia tablo, sep novaj projektoj celas produkti pli ol 6.000 megavatojn da elektro kaj transformi la landon en gravan regionan eksportanton.

La sudafrikaj kapitaloj estas 35% de la eksterlandaj rektaj investoj en Mozambiko. Ducent kvindek sudafrikaj kompanioj estas tie instalitaj. La sudafrikaj eksportaĵoj al tiu lando estas dudekoblo de la mozambikaj eksportaĵoj al Sudafriko.

Konsiderata kiel lando kun meza enspezaro, komparebla al Brazilo, Sudafriko, kies ekonomia potenco estis parte konstruita danke al sia longtempa dominado al la suda parto de Afriko — kun konsento de la portugalaj kaj britaj koloniigintoj-, ludas kernan rolon en la loka disvolvado, kie ĝia ekspansio travivis fulman progreson post la fino de la apartisma reĝimo. Tamen, enveno de aliaj mondaj agantoj, motivitaj de la subgrundaj riĉaĵoj, iom eklipsis ĝin en Mozambiko. De 2007, la sumo de la investoj de Brazilo kaj Aŭstralio preterpasas tiun de Sudafriko. Karbo — kaj, iom malpli, titano — troviĝas en la centro de tiu furoro.

Longe perceptata kiel malgrava riĉofonto, karbo subite allogis la minejajn gigantojn. Unue la brazila Vale (eksa Vale do Rio Doce, dua tutmonda entrepreno) gajnis la unuan adjudikaĵon por la loko Moatize. Poste, la aŭstralia Riversdale, asociita kun la barata Tata Steele, ricevis duan koncesion en loko proksime de tiu de Vale. Kaj, surprizo, la unuaj esploroj rivelis ekziston de unu el la plej vastaj kuŝejoj de terkarbo en la mondo. Ĉiu el la du kompanioj planas atingi, en kelkaj jaroj, produktadon — ja grandegan — de 20 ĝis 25 milionoj da tunoj jare. De tiam, aliaj priŝtalaj industriistoj, kiel Arcelor-Mittal, estas kandidatoj.

La problemo de transporto tamen ne estas solvita, ĉar la infrastrukturoj estas subevoluintaj aŭ misorientitaj. La fervoja linio tiel nomata “de Sena” (650 km ligantaj Moatize al Beira-haveno), kaj tiu tiel nomata “de Beira” (de la hinda oceano al Zimbabvo kaj pli fore, al la angola haveno de Lobito, ĉe la atlantika marbordo), datumas de la komenco de la antaŭa jarcento. La Sena-linio ne atingos la postulatan kapaciton, malgraŭ renovigo lanĉita en 2002. La prilaboro, finota komence de 2010, estis konfidita al konzerno Rites & Ircon, filio de la nacia fervoja kompanio de Barato (Indian Railways), kiu mastrumos la linion kaj tiel plenumos sian unuan ekonomian enpenetron en afrika tero. Riversdale, siaflanke, prikonsideras transporti parton de la karbo surboate, laŭlonge de la riverego, trans Zambezon, centojn da kilometroj oriente.

Ambaŭ kompanioj planis konstruadon de elektra centralo sur siaj respektivaj lokoj (1.800 megavatoj) por energi-provizi la minejojn kaj la landan reton. Vale kaj Riversdale konkuras je promesoj pri uzo de modernegaj senpoluaj procedoj — la mozambikaj ekologiistoj ja atentas ĉiujn tiujn projektojn.

Inter dependeco rilate al Sudafriko, neevitebla partnero, ne ĉiam facile traktebla, kaj dependeco de la internacia helpo, la vojo de Mozambiko estas mallarĝa. Sed eble ne plu longe.

Aŭgusta CONCHIGLIA.