Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2008-2010

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2008-2010

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

De la prizorgoŝtato al la manaĝera ŝtato

Trukoj por vendi popece la publikan havaĵon

“Dikventra” kaj “senefika” por la liberaluloj, la ŝtato bezonas novajn sangeltirojn. “Subprema” kaj “libermortiga” en la okuloj de multaj progresemuloj, ĝi devus malaperi por ke la individuo disvolviĝu. Fine, tiuj kiuj sopiras ĝian “socialan” kaj “protektan” mision pensas ke ĝi jam mortis, sub la atakoj de la “ultraliberaluloj”. En Usono, en la Eŭropa Unio kiel en Ruslando, la ŝtato ne malaperis: ĝi konstante reordiĝas. La postmilita egalisma vizio ricevis fortajn atakojn nome de la “efikeco” aŭ de la “justeco” (vidu pri tio la artikolon de Jérôme Tournade-Plancq). Reformoj forigis oficistojn, transdonis kompetentojn al lokaj kolektivaĵoj aŭ al la privata sektoro, privatigas tutajn sektorojn de transportoj (vidu la artikolon de Olivier Cyran) kaj de telekomunikadoj; aliaj transprenas por la mastrumado de la administracioj la modelon de la entreprenoj. Tamen, tiu ĝenerala fenomeno ŝajnas esti malfacile komprenebla. La “modernigo” estas teĥnika, sektora, malofte samforma. El tiu perturbado venas same ĝia forto (vidu Jérôme Tournade-Plancq: Brita invento) kiel la malforto de la rezistadoj kontraŭ ĝi. En la sekvo de la financkrizo, la publikaj potencoj servis kiel lastinstanca fajrobrigado. Ili fakte ŝtatigis General Motors, perfuzis Wall Street, helpis la pezan industrion, subvenciis la ennovigojn. Ĉu tiu mobilizado, kiu ŝajnas montri la revenon de la ŝtato en la centron de la ekonomio, ne anoncas pli ĝuste la rapidigon de la ŝanĝoj al manaĝera ŝtato, en pli restriktaj kampoj, sed ankaŭ pli aŭtoritateca?

“NI VIVAS EN stranga epoko ... Oni havas la impreson de ia ondego kiu surfalas nin, dispremas nin kaj kiu disŝpruciĝas.” La politikisto Bernard Lacroix povus tiel resumi la konfuziĝon de sindikatistoj, de intelektuloj, de elektitoj aŭ de civitanoj alfrontitaj al la restrukturiĝoj de la ŝtato.*

* Tiu ĉi artikolo aperigas esence la kolokvon titolitan “La malmuntata ŝtato”, organizita de Le Monde diplomatique kaj la Fondaĵo Copernic en la Nacia Asembleo en junio 2009. La kontribuaĵoj pri kiuj temas estos publikigitaj en verko aperonta ĉe la eldonejo La Découverte en printempo 2010.

La reformoj sinsekvas ŝajne en disa ordo; la teĥnikeco faras ilin netravideblaj; iliaj efikoj estas rimarkataj nur poste, kiam, post la deciditaj aplikad-dekretoj, venas ilia realigo. Kaj tamen, malantaŭ tiu nebulo, okazas mobiliziĝo sen antaŭeco por fabriki ŝtaton reduktitan en sia surfaco kaj fortigita en siaj komando-strukturoj.

La kunpremado de la formato de la ŝtato esprimiĝas aparte radikale en la ĝenerala reviziado de la publikaj politikoj (ĜRPP). Tiu, lanĉita en la ministro-konsilantaro, la 20-an de junio 2007, akcelas (kaj koherigas) la antaŭajn entreprenojn enfermante la publikan aktivecon en la buĝetajn nepraĵojn apriore fiksitajn. Nur ses monatojn poste, naŭdek ses disponoj programas kunfandiĝojn, regrupadojn kaj nuligojn de ŝtataj servoj. Ekde oktobro 2007, la altaj oficistoj de la justecministrejo, malgraŭ sia hezitemo, modernigas rapidmarŝe la justecan sistemon kaj projektas ke , la 1-an de januaro 2011, cent sepdek tribunaloj de unua [loka] instanco kaj dudek tri distriktaj [superaj] tribunaloj estos nuligitaj, nome de la “efikeco”. La ŝtata eduksistemo fermas la mezlernejojn kun malpli ol ducent lernejanoj, ĉar ili estas juĝataj tro multekostaj. Konforme al la deziroj de lia antaŭa ministro, s-ro [Claude Allègre], ĝi “malgrasigas la mamuton” kaj eliminas pli ol dek kvin mil postenojn de instruistoj jare.*

* Liginta kun tio estas la malpliigo de la instruhoroj por la lernantoj, grandigo de la klasoj, la neanstataŭigo de forestantaj instruistoj kaj la instigo ne enskribi la infanojn en la infanvartejojn antaŭ ilia 3-a jaro.
Rifuzo en etapoj aŭ per ĉirkaŭiro

NENIU MINISTREJO cetere riskas resti ekster la ludo. Ĉiu strebas male disponi pri iom da antaŭeco pri “redono de laborlokoj”, la nova kategoria imperativo de ŝtato kiun la ĉefministro François Fillon proklamis “bankrota” en septembro 2007. En la ministrejo pri internaj aferoj, prefektejoj kaj subprefektejoj suferas kuracadon de sengrasigo. La konkursoj de la ŝtata polico planitaj por septembro 2009 estis nuligitaj, kaj ok mil buĝetaj postenoj forigotaj ĝis 2012.* La najbara, sed konkurenca ministrejo, la defendo, faris tiun paŝon jam antaŭe: fermado de kazernoj kaj likvidado de kvardek kvin mil dungoj antaŭ 2014. La san-ministrejo forigas la naskejojn de la publikaj malsanulejoj, konsiderataj tro multekostaj kun malpli ol tricent akuŝoj jare, kaj trudas sojlon de mil kvincent operaciojn jare por la ĥirurgiaj servoj. En la ministrejo de eksterlandaj aferoj malaperas dekoj da konsulejoj, kaj tiu de la kulturo alistrukturigas la ŝtatajn arĥivojn. La financministrejo “raciigas” siajn servojn ĉiunivele.

* Le Figaro, Parizo, 17-a de aŭgusto 2009.

La kunpremado de la ŝtato estas akompanata de transigo de publikaj aktivecoj al la privata sektoro, ia popeca vendo de la publikaj entreprenoj. Tiuj privatigoj okazas per rifuzado, per etapoj aŭ per ĉirkaŭiro. Ĉe ili, la aĉetantoj anticipas la financan rentabilitaton, sed ankaŭ konsideras la historion de tiuj sektoroj, kun siaj pasintaj bataloj kaj la specifa statuso de iliaj salajruloj. La malsamaj rapidoj de la reformoj de France Télécom kaj de la Poŝto montras tion. Proksimaj meĥanismoj de Gaz de France (la franca ŝtata gas-entrepreno GDF) kaj la ŝtata elektro-entrepreno EDF, aŭ de la franca ŝtata fervojo SNCF determinas iliajn vojliniojn.

La retiriĝo de la ŝtato kondukas ĉiufoje al la struktura disigo de la branĉoj de la publika entrepreno. Tiel, la disigo de la poŝtaj kaj telekomunikaj servoj en 1990 estis la elirpunkto por “malfermi” la segmenton de aktiveco “al la konkurenco”. Jam tiam la telekomunika sektoro aperis efektive kiel aktiveco kun alta rentabilitato, male al la poŝta sektoro, kiu bezonas grandan kvanton da homoj*, krome konata pro sia sindikata batalemo. La transigo al la privata sektoro fariĝas malofte fronte, prefere per glitado. Kio kontribuas al ĝia efikeco estas ke ĉiu etapo estas spertata kiel daŭrigo de la antaŭa. La unua malfermo de la kapitalo de France Télécom okazis en 1997, la dua en 2000. Kaj, malgraŭ la investo de 78 miliardoj da eŭroj por kovri la deficiton de la entrepreno (pro la kreviĝo de la spekula veziko pri Interreto kaj la poŝtelefonoj), la ŝtato pasas en 2004 sub la sojlo de 50 elcentoj de la kapitalo, poste sub triono — kio estas la blokadkapabla malplimulto — en 2005.

* La Poŝto havis tricent mil oficistojn, preskaŭ ĉiuj ŝtataj funkciuloj en 1991.

La amas-striko de la personaroj en 1994 ebligis formale konservi ilian statuson de ŝtatoficistoj. Tio ne malhelpis ke iom post iom, sed konstante, la publika entrepreno fariĝas privata firmao en sia organiziteco: deviga moviĝemo, manaĝerado laŭ celoj kaj ĉikanadoj kune kun senĉesaj alistrukturadoj de la servoj, de malpliigo de la personaro (dudek du mil laborlokoj malpli de 2005 ĝis 2008), intensigo de la laboro ktp. La teĥnikistoj pri elektroniko devas fariĝi vendistoj de servoj. Metita en konkurencon kun Bouygues, SFR, CegetelFree, la entrepreno kiu hieraŭ havis la mision provizi la landon per retoj de telekomunikadoj kaj tiel prizorgi la teritorion, havas jam nur celojn de profito kaj gajnojn por investoj.

Ĉe la Poŝto aŭ ĉe la fervojo, la distranĉado de la publika servo alprenas malsamajn formojn. La transigo de la agado al la privata sektoro, pli malrapida, pli nerimarkebla, estas farata per diserigo (filiigo kaj delegado al la privata sektoro) laŭ la specoj de la taskoj. S-ino Hélène Adam, de la sindikato SUD-PTT, priskribas la meĥanikon: “La malfermo al la konkurenco okazas unue laŭ la pezo de la distribuendaj objektoj. La pakaĵo estas unue malfermita al la konkurenco, kaj FedEx aŭ DHL penetras en la enlandajn merkatojn trudante sian pure komercan stilon. La garantio, la rapideco, ĉio pagendas kontante. La Poŝto kreas sian filion Geopost por adaptiĝi kaj mastrumi laŭ la samaj kriterioj de pura rentabilitato. La decidita jura formo estas tiu de holdingo gvidata de unu el la direktoroj de La Poŝto [la direktoro de la branĉo pakaĵoj kaj logistiko]. La holdingo “tegmentas” sub si plurajn filiojn, inter ili Chronopost; dek naŭ mil oficistoj estas dungitaj de la filioj de la holdingo Geopost, dum sep mil restis ĉe la gepatra domo en la respektiva branĉo. La dua profitiga sektoro, la financaj servoj, estas ankaŭ filiigita per la kreado de holdingo, la Poŝtbanko, kiu viciĝas laŭ la agadoj de kia ajn banko.”

Ĉe la laboragentejo Pôle emploi la procedo estas simila. Manke de publikajjj oficistoj, la prizorgado de ltricent dudek mil l l laborpetantoj estis delegita al rekrutkabinetoj (Sodie) aŭ al interaj agentejoj (Manpower). ankaŭ per organizado de miksaĵo inter salajruloj kun diversaj statusoj (publikaj kaj privataj) la privatigoj fariĝas nepercepteble. “La personaro de La Poŝto, memorigas s-ino Adam, estas pli kaj pli provizorigita kaj dividita inter publikaj oficistoj kaj salajruloj sub privataj kontraktoj de la multaj filioj tre disigitaj pere de la holdingoj. La rekrutado de ŝtataj oficistoj ĉesis en 2002. Ne tiu de salajruloj de privata juro [en kontrakto de ne determinita aŭ determinita daŭro]. La tondil-efiko, kun la maljuniĝo de la oficistoj kaj ilia pensiiĝo, plene efikas. En 2003, La Poŝto havis 315.364 dungitojn: 200.852 ŝtatoficistojn, 114.512 privatjurajn dungitojn. En 2008, el 295.742 dungitoj ĝi havas 152.287 ŝtatoficistojn kaj 143.455 privatajn salajrulojn. Ĉi-jare la du statutoj estos samnombraj.” La privatigo de La Poŝto estas jam komencita. Ĝi okazas multe antaŭ ol la leĝo malfermos ĝian kapitalon — kaj kiu, per sinsekvaj grandiĝoj, fine transformos ĝin oficiale en akci-societon.

La dediĉitaj rimedoj ne kovras la transigitajn taskojn

FINE, ONI NE forgesu la transigon de taskoj al teritoriaj kolektivaĵoj. La malcentrigo de 1982, kaj ĝia akto II, impulsita ekde 2002 de la ĉefministro Jean-Pierre Raffarin — kiu kvalifikis ĝin “patrino de ĉiuj reformoj” —, donis al la lokaj elektitoj multajn novajn kompetentojn: profesian formadon, transporton, mastrumadon de la konstruaĵoj kaj de la teĥnikaj, laboristaj kaj servaj personaroj (TOS) de la mezlernejoj (liceoj kaj kolegioj), sociala agado, ĉio ĉi estas nun grandparte tasko de la ĝeneralaj kaj regionaj konsilantaroj. Sen ke, tre ofte, la rimedoj dediĉitaj de la ŝtato por ili kovras ĉiujn ĉi taskojn. Kiel indikas s-ro Gilles Garnier, prezidanto de la komunista grupo de la ĝenerala konsilantaro de la departemento Seine-Saint-Denis, “oni konsideris ke, pri certa nombro de rajtoj, kiel la minimuma enspezo por integriĝo [RMI], la nombrado haltas ekde la tago de la transigo. La 1-an de januaro 2004, ĉiuj rajtigitoj de la RMI estis pagendaj de la teritoria kolektivaĵo, kompreneble kun la dediĉitaj sumoj, sed ĉiu nova rajtigito fariĝas departementa rajtigito, kiun necesas financi”.

La vicprezidantino de la Verduloj de la regiona konsilantaro de la departemento Ile-de-France, s-ino Francine Bavay, faras la saman observon por la sana kaj sociala formado: “Dek milionoj da eŭroj el buĝeto de 160 milionoj ne estis kovritaj. Kaj ni estas tie post tri jaroj da diskutado pri ĉiu ero, kun retaksadon de la transigitaj kvantoj kaj kun kvar apelacioj. Fakte ni atingis nur la konservadon de kio ekzistis.” Kaj la elektitino daŭrigas ke la motivo de la reformo “ne estas provi fari la instituciojn pli ennovigaj aŭ pli proksimaj de la rajtigitoj. Temas pri limigi la publikan engaĝiĝon de la ŝtato”.

Densigi la komando-ĉenojn

TIU MULTFORMA ŝrumpigo de la ŝtata surfaco estas akompanata de malpli videbla moviĝo de “kaporaligo” de la publika sfero: fortigo de la hierarĥioj kaj de la kontrolado kiu pezas sur la dungitoj de la publika servo, kaj densigo de la komandoĉenoj. Trudi politike novajn prioritatojn al la institucioj tute ne facilas. Oni povas nomumi homojn de konfidenco al la pinto de la administracioj — la registaroj ja faras tion — sed sen garantio de efikeco de la faritaj disponoj. Ĉar la oficistoj taskitaj realigi ilin retradukas ilin, aranĝas ilin, adaptas ilin al la profesiaj rutinoj.* Certaj sektoraj elitoj eĉ rezistas. Kuracistoj, universitatanoj, juĝistoj aŭ inĝenieroj argumentas ekzemple ke ili konas eble pli bone ol ilia ministro la prioritatojn de ilia agadkampo. Same okazas ĉe parto de la ĝeneralaj inspektistoj. Devenaj el la administracioj en la tumulton kaj, laŭ funkcio advokatoj de la reformoj, ili enkondukas en ilin tamen nuancojn, peraĵojn kiuj mildigas la radikalecon de la komencaj projektoj.

* Kp precipe Vincent Dubois, La Vie au guichet. Relation administrative et traitement de la misère, Economica, Parizo, 2003.

Jen netolerebla situacio por la politikaj respondeculoj kiuj konceptis ilin. Sed ankaŭ por la altaj oficistoj de la financministrejo kiuj, de jaroj, provas trudi novan difinon de la ĝenerala intereso reduktita al konservado de la “financaj ekvilibroj” fronte al postuloj de tiuj kiujn ili malestime nomas la “elspezo”-ministrejojn.* Ĝis nun, ilia strebado estis parte malhelpata de la funkci-reguloj de la administracio kiuj protektis certajn spacojn de aŭtonomeco. Ili do entuziasme akceptis la politikajn projektojn kiuj obeigas la iamajn kolegiajn decidstrukturojn, kaj nomumas por tio mastrumantojn dotitajn de pli larĝaj povoj.

* Pri la volismaj politikoj de sekigo de la ŝtataj enspezoj kiel reform-levilo, kp Sébastien Guex, “La politiko de malplenaj kasoj. Ŝtato, publikaj financoj kaj tutmondigo”, Actes de la recherche en sciences sociales, n-ro 146-147, Parizo, marto 2003.

Tio okazas ĉe la malsanulejo. Ĉe la pinto de la novaj Regionaj Agentejoj pri Sano (RAS) troviĝas nun vera “sanprefekto”, nomumita de la ministro-konsilantaro, respondeca pri la tuta prizorgo-ĉeno sur regiona nivelo. En la unua versio de la leĝo “Malsanulejo, pacientoj, sano kaj teritorio”, voĉdonita en julio 2009, li povis eĉ elekti la direktorojn de malsanulejoj kaj ĉiumomente revoki ilin. Tiuj mobiliziĝis sukcese por amendigi la tekston pri tiu punkto, kaj samtempe zorgis pri fortigi sian propran aŭtoritaton sine de la malsanulejoj ... La leĝo etendas do ilian povon fiksi celojn kaj mastrumi la personaron, konforme al la deziroj de s-ro Nicolas Sarkozy kiu volis doni “ĉefon, unu solan, al la malsanulejo”. Tio ne faciligas la dialogon. Kiel indikis la profesoro André Grimaldi, ĉefo de la servo de diabetologio en la malsanulejo Pitié-Salpêtrière: “Antaŭe, ni estis en logiko de kuna mastrumado. La direktoro devis konvinki la kuracistojn por siaj decidoj. Nun, tio ĉesis, ili havas jam nenion por diri”.

Repreno de sektoroj kiuj ĝuas relativan aŭtonomecon

EN LA SUPERA instrusistemo, la fenomeno estas mirige simila. La leĝo pri la liberecoj kaj respondecoj de la universitatoj (LRU), kiu instalas la “aŭtonomecon”, malfortigas ĉian kolegian povon. “Kun la reformoj — tiu abortigita de 2003 kaj tiu de 2007 —. ni estas en la kadro de aŭtoritata manaĝereca mastrumado”, klarigas la socisciencisto Frédéric Neyrat. La leĝo donas al la prezidantoj, kiuj ĝenerale favoras ĝin, konsiderindajn povojn fronte al siaj universitataj kolegoj. Ili povas ekzemple rekruti oficistojn aŭ kontraktajn dungitojn aŭ nuligi la kolektivajn decidojn de la komisionoj kaj de la konsilantaroj de la universitato.

Sama dinamiko okazas en la jursistemo. Unue en la prokurorejo, kun la leĝo de la 9-a de marto 2004, kiu metas la prokurorojn sub la hierarĥia aŭtoritato de ilia ministro kaj kiu donas al tiu povon interveni kaj orienti la proceson en ĉiu afero. Ĉe la juĝistoj de la sidejo poste, kies sendependecon necesas limigi per “moviĝemo”. Se ili ne povas esti geografie translokeblaj, ili povas ricevi diversajn funkciojn laŭ la necesoj de la mastrumado de la tribunalo. Kiel memorigas la juĝisto Gilles Sainati: “Juĝisto pri libereco aŭ malliberejo, kies juĝado ŝajnas tro “malrigora” koncerne la prefektajn normojn de rekondukado de eksterlandanoj al la landlimo senprobleme sendeblas al familiaj aferoj aŭ al la kuratorecaj” ... Por kroni la tuton, ekde 2009, la juĝistoj estas malplimultaj en la Supera Konsilantaro de la Juĝistoj (CSM), taskita pri ilia nomumado kaj pri ilia fako, fronte al eksteraj personoj nomumitaj de la ŝtatprezidanto kaj de la prezidantoj de la Nacia Asembleo kaj de la Senato.

Tiu fortigo de kontrolo pasas ankaŭ tra la akaparo de sektoroj kiuj ĝuis relativan aŭtonomecon. Tion montras s-ro Noël Daucé, ĝenerala sekretario de la Unueca Nacia Sindikato de Pôle emploi, kiu parolas pri “ŝtatigo” por priskribi la kunfandadon de la Nacia Agentejo por Dungo (ANPE) kaj de la Asocioj por Dungo en Industrio kaj Komerco (Assédic) en la novan tutaĵon Pôle emploi, en januaro 2009. La ANPE estis publika establo de administra karaktero, la Unedic — kiu tegmentas la Assédic — asocio de privata juro, mastrumata parece de la mastraj kaj sindikataj organizaĵoj. La regrupado sur loka nivelo de la du strukturoj larĝe fortigas la pezon de la ŝtataj agantoj.

La estraro de Pôle emploi konsistas el kvin reprezentantoj de la ŝtato kaj du kvalifikitaj personoj elektitaj de la ministro, apud la kvin membroj reprezentantaj la dungistojn kaj la kvin delegitoj de la salajruloj.* La ĝenerala delegito — aktuale s-ro Christian Charpy, membro de la registaro de la ĉefministro de 2003 ĝis 2005, poste direktoro de la ANPE —, li estas nomumata rekte de la registaro, ĉe kio la opinio de la konsilantaro restas konsulta. Citeblus ankaŭ la kazo de la mastrumado de la fonduso de 1% da rimedoj por loĝado — kies netravideblo certe kritikindis —, sed kiu hodiaŭ grandparte eskapas al la sociaj partneroj por pasi sub la kuratoreco de la administracio.

* Leĝo n-ro 2008-126 de la 13-a de februaro 2008 pri la reformo de la organizado de la publika servo de dungo. La konsilantaro entenas ankaŭ reprezentanton de la teritoriaj kolektivaĵoj.

La kandidatoj por tiuj novaj postenoj de publikaj manaĝeroj ne mankas. Por akiri ilin, estas decidaj la personaj ligoj kun la princo aŭ liaj konsilistoj — kiuj per tio konsistigas al si klientaron de ŝuldantoj. Tiuj nomumoj estas ne nur simbolaj rekompencoj: premioj, salajroj indicitaj laŭ la “celoj” kompletigas aŭ anstataŭigas la indicitajn salajroskalojn de la publika servo.

Sub variaj formoj kaj tempaj evoluoj, tiu duobla reformmovado de la ŝtato (kunpremado, privatigo, delegado kaj transigo de kompetentoj unuflanke; ŝtatigo kaj fortigo de kontrolo aliflanke) tuŝas de unu aŭ alia maniero ĉiujn publikajn servojn. Nome de la “efikeco”, starigita kiel nova fetiĉo de la publika agado.

“Oni forgesis ke la malsanulejo kuracis la malriĉulojn”

TIA VOLO KONTROLI la administraciojn ne estas nova. La parlamento, la kalkulejo, la financ-inspektejo jam delonge okupiĝas pri tio. Sed nur lastatempe “efikec-indikiloj” superis ĉiajn aliajn konsiderojn. Tiurilate, la organa leĝo pri financaj leĝoj (LOLF), voĉdonita en 2001, montras pli ol ĉiu alia la triumfon de la konceptoj de la altaj oficistoj en la finacministrejo, konvertitaj al la manaĝeraj ideoj.* La LOLF trudas strategian gvidadon de la administracioj, kun atingendaj celoj kaj sciigendaj indikiloj. La oficistoj taskitaj pri la publika funkcio devas prezenti jaran efikecprojekton (PAP) pri kiu ili respondecas.*

* Philippe Bezes, Réinventer l’Etat. Les réformes de l’administration française (1962-2008) [Reinventi la ŝtaton. La reformoj de la franca administracio (1962-2008)], Presses Universitaires de France, Parizo, 2009, p. 451-455.
* Ĉiuj PAP alireblas sur www.performance-publique.gouv.fr/fa....

Fakte, la tuta aktiveco estas reduktita al librotena logiko, simile al la financa bilanco de entreprenoj. La profesoro Grimaldi resumas tion por la malsanulejo: “Oni artefarite kreis la ideon ke ekzistas profitigaj kaj neprofitigaj pacientoj. Kio estas profitiga? Fakte, tio kio estas facile kvantigebla, nombrebla, vendebla. Estas la teĥnikaj proceduroj, de meza graveco, programeblaj, ĉe homoj kiuj ne havas psiĥajn kaj sociajn problemojn. La karaktero simpla, en serio. Kaj kio estas ne profitiga? Ĉio kio estas kompleksa: kronika patologio, la maljunulo, la psiĥologiaj kaj sociaj faktoroj. (...) Oni simple forgesis ke la malsanulejo kuracis malriĉulojn kaj kazojn gravajn. ...”

La adaptigoj al tiu mastruma idealo esta konataj. Se la kadrulaj personaroj konsumas tro da siaj tempo kaj energio por plenumi la indikilojn, ili lernas ankaŭ pritrakti ilin. Kiel indikis tiu alta polica respondeculo dum la 32-a kongreso de la Sindikato de Komisaroj de la Nacia Polico (SCHFPN) en Montluçon en 2003: La evidenta risko estas prezenti kopion “puran”. Oni ne trompas pri la nombroj, sed oni ruziĝas.” Ekzemple, por malaltigi la registritajn deliktojn kaj altigi la kvoton de klarigoj, kiuj estas la prioritatoj de la PAP de la nacia polico, la imagpovo de la policanoj estas grandega: rifuzo akcepti plendojn, sendado de plendanto de unu policejo al alia, grupigo aŭ alikvalifikado de konstatitaj faktoj, koncentrado de la agado de la servoj sur la statistike plej “profitigaj” deliktoj (fidrogoj aŭ eksterlandanoj)*. La devo produkti “bonajn” nombrojn troviĝas ne nur en la polico. Ĝi trudiĝis al ĉiuj niveloj de la hierarĥio de la publika servo.

* Troviĝas abunda listo de tiaj praktikoj en la verko de Jean-Hugues Matelly kaj Christian Mouhanna, Police. Des chiffres et des doutes [Polico. Pri nombroj kaj duboj], Eldonejo Minuit, Parizo, 1989, p. 544.
En la ĉiutaga laboro, la metio fariĝas neebla

REVENI AL LA historio signifas kompreni la amplekson de tiu manaĝera modernigo. En okcidenta Eŭropo, la evoluo de la administracio estis la naskokondiĉo de ŝtata racio malsama ol tiu de monarĥo. Ekzemple oni pasis de privata kaj persona mastrumado de la publikaj aferoj (la reĝa Domo) al tiu, kolektiva kaj nepersona, de la administracioj. La konstruado de la moderna ŝtato apogis sin sur la apero de koncepto de la publika servo kiel “ne interesita” aktiveco, orientita al universalaj celoj.* Nu, ĝuste tiu kompreno de la ŝtatfunkcio estas la centro de la celtabulo. Kun la redifinado de la metioj — ĉu ĉe la impostoj, ĉe la konsilistoj de la dung-agentejoj, ĉe la instruistoj aŭ aliie — malaperas la rilato al profesioj hieraŭ spertataj kiel “servoj”. Multaj oficistoj spertas sian funkcion nun dolore, en malstabila situacio de sia tuta profesia agado. La senco de ĝia tasko (kaj de si mem kiel plenumanta ĝin) eniras en kontraŭdiron kun la novaj taksad-kriterioj. Ĉiutage la metio fariĝas neebla en la rilatoj kun la uzantoj. La profesia elĉerpiĝo kiu sekvas estas malkongrua kun la diversaj formoj de “mastrumado laŭ celoj”.

* Pierre Bourdieu, La Noblesse d’Etat. Grandes écoles et esprit de corps [La ŝtata nobelaro. Grandlernejoj kaj meti-solidareco], Michalon, Parizo, 2007.

Restas la fuĝo: memmortigoj, provoj de memmortigo, malsan-forpermeso, psiĥotropaj substancoj ĉe la policanoj submetitaj al la “kulpeco pri la nombro”. “Oni venas ĉiumatene maleme al la laboro. La diskutoj inter kolegoj koncernas la pensiiĝon, kiom da tempo restas ankoraŭ por elteni?” konfidas s-ro Pierre Le Goas, de la servo de la imposto de privatuloj de Lannion.* Restas la senfortiĝo. “La etoso estas tiom streĉa, kun la pliigo de la laborkvanto, ke policistoj ploras surloke”, atestas s-ino Delphine Cara, respondeculo de la departemento Vendeo de la SNU-Pôle emploi.*

* L’Humanité, Parizo, 21-a de oktobro 2009.
* Le Monde, 22-a de oktobro 2009.

Sed la “modernigo” de la ŝtato fariĝas fakto, ĉar ĝi enmiksiĝas en la plej malgravajn agojn de la dungitoj de la publika servo. Ĉar sendepende de la oferoj, suferoj, konfuziĝo kaj streĉiĝoj, la salajruloj kiuj suferas ilin ne havas alian elekton ol partopreni en ĝi kaj realigi ĝin ĉiumomente. Siamaniere. Adaptiĝante. Pli bone: ili trovas mem la plej bonajn farmanierojn, ĝis krei neelteneblajn situaciojn, malgraŭ la troa laborŝarĝo. Interalie, ĉar ekzistas el la antaŭa stato de la ŝtatmetioj ia dediĉemo, kiu estis hieraŭ la baza sinteno de la “misio de publika servo”. Tio igas, jen kazo inter aliaj, Marie-Jo, de la Pôle emploi de Nico, konservi siajn profesiajn slipojn sur sia usb-memoro, por prilabori ilin hejme. Ankoraŭ transvivas la antaŭe lernitajn manierojn plenumi sian devon, “kiam ni havis homojn, [oni prilaboru] neniajn dosierojn”, komentas Françoise, de la Pôle emploi de Grasse.*

* L’Humanité, 20-a de oktobro 2009.
Plaĉi al la ministro, al la ĉefministro, al la prezidanto

KONCERNE LA malmuntadon de la ŝtato, la efikeco ŝuldiĝas al jena paradokso: la antaŭa situacio de la publika servo — rilato al la metio, socialaj dispozicioj (de dediĉemo, de propra iniciato) konsistigaj de ĝi — ebligas apliki la reformojn kiuj detruas la kutimajn formojn de ĝia plenumado kaj la kialojn dediĉi sin en ĝi.

Tiu transformado do ne redukteblas al la mobiliziĝo de la ŝtat-nobelaroj kiuj disvolvas ĝin kaj sin gloras per ĝi, de instrukci-tabuloj ĝis kontentiga bilanco. Kompreneble, la konkuroj “por plaĉi” — al la ministro, al la ĉefministro, al la prezidanto de la respubliko — kaj la rivalecoj kiuj trairas ilin, kontribuas al tio same kiel la senĉesa cirkulado de tiuj rivalecoj de la publika al la privata parto kaj inverse.

Sed la alveno de manaĝera ŝtato rezultas ankaŭ, ĉiutage, el la senĉesa kaj akumulita agade de la miloj da publikaj oficistoj kiuj eble ne volas tion, sed kiuj, farante sian laboron, eĉ se malfacile, adaptiĝas, kaj integras ĝin kiom ili povas en la farendaĵojn.

Certe, protestoj abundas. Juristoj, advokatoj, juĝregistristoj mobiliziĝis kontraŭ la regularo de la jursistemo. Proksimume kvardek ses mil salajruloj de Pôle emploi strikis en oktobro 2009. La instruistoj de la altlernejoj longe rifuzis la reformon de sia metio. La malsanulejajn kuracistojn marŝis en la printempo por savi la publikan malsanulejon. La instruistoj de la primara kaj sekundara niveloj faras pli da protestaj tagoj. Sed, en siaj profesiaj zorgoj, en siaj heredaĵoj (ekonomiaj kaj kulturaj), en siaj sociaj devenoj kaj siaj agmanieroj (eĉ por mobiliziĝi), la profesoroj pri medicinoj ne estas poŝtistoj, dungokonsilistoj, tribunalaj raportistoj aŭ policanoj. Kiel la unuaj zorgu pri la aliaj, sponte, kaj des pli praktike?

Neniu ŝajnas do subteni iun ajn, kio nutras la ĝeneralan senton de dispremiĝo. Estas ĝuste el tiu fakto ke ĝi instalas novajn alfrontiĝojn (inter uzantoj kaj publikaj agantoj, inter publikaj agantoj de diversaj niveloj kaj de diversaj servoj), tiu ondo de transformadoj tiras sian forton. Kaj el ilia prisilentado. Montri la meĥanismojn en ilia tuteco, estas jam agi kontraŭ ili kaj rimarkigi ke temas pri defendi modelon de civilizacio.

Laurent BONELLI kaj

Willy PELLETIER.

Paroloj de fakuloj

David D. Friedman, ekonomikisto

“Ĉio kion la registaroj faras, dividiĝas en du kategorioj: taskoj kiujn ni povas jam nun forpreni de ili, kaj taskoj kiujn ni esperas forpreni de ili morgaŭ.”

The Machinery of Freedom: Guide to a Radical Capitalism, Open Court Publishing Company, Ĉikago, 1989.

Philippe Manière, direktoro de la Instituto Montaigne, Parizo:

“La ŝtatoj estas kvazaŭ fajrobrigadistoj kiu devas estingi fajregojn kaj poste reiri en siajn kazernojn.”

Citita de Eric Dupin en Le Monde diplomatique, februaro 2009.

Milton Friedman, ekonomikisto

“Maloftas la reguloj kiuj ebligas renversi tiun tiranecon de neprogresemo. Ekzistas unu, almenaŭ klara: se necesas privatigi aŭ pritondi publikan aktivecon, faru tion komplete. Ne serĉu kompromison per privatigo parta aŭ per redukto parta de la ŝtata kontrolo. Tia strategio signifas simple ke oni lasas surloke grupeton da decidemaj kontraŭuloj kiuj laboros diligente (kaj ofte sukcese) inversigi la energion.”

Le Monde, 20-a de julio 1999.

James Carter, prezidanto de Usono

“Estas limoj por tio kion la ŝtato povas fari. Ĝi ne povas solvi niajn problemojn. Ĝi ne povas difini niajn celojn. Ĝi ne povas difini nian vizion. Ĝi ne povas elimini la malriĉecon aŭ certigi la abundecon aŭ redukti la inflacion. Ĝi ne povas savi niajn urbojn, batali kontraŭ la analfabeteco aŭ havigi al ni energion.”

Parolado pri la stato de la Unio, la 19-an de januaro 1978.

Roger Douglas, ĉefministro de Nov-Zelando:

“Ne provu antaŭeniri paŝon post paŝo. Difinu klare viajn celojn kaj proksimiĝu al ili per grandaj kvalitecaj saltoj. (...) Ekde kiam la reformprogramo realiĝas, ne haltu ĝi vi finis ĝin: la pafoj de viaj kontraŭuloj estas malpli precizaj se ili devas celi ion kiu senĉese moviĝas.”

Citita de Serge Halimi, Le Grand Bond en arrière, Fayard, Parizo, 2006.

Olivier Mazerolle, direktoro de informado ĉe RTL, pri la malbonaj rezultoj de la francaj atletoj dum la Olimpiaj Ludoj

“La francoj ne estas sportemaj, ĉar ni havas la kutimon de la prizorgoŝtato1.”

France 2, la 26-an de februaro 1994.

Denis Kessler, vicprezidanto de la Movado de Entreprenoj de Francio (Medef)

“La franca socia modelo estas la pura produkto de la Nacia Konsilantaro de la Rezistado. (...) Urĝas reformi ĝin, kaj la registaro laboras por tio. La sinsekvaj anoncoj de la diversaj reformoj fare de la registaro povas doni impreson de fliktapiŝo, tiom ili ŝajnas variaj, malsame gravaj kaj je diversa atingopovo: statuso de la publika funkcio, specialaj pensi-reĝimoj, egaleco [de mastroj kaj dungitoj en certaj kuntekstoj -vl] ... Se rigardi pli proksime, oni konstatas ke ekzistas profunda unueco en tiu ambicia programo. La listo de la reformoj? Estas simple, prenu ĉion kio estis starigita inter 1944 kaj 1952, senescepte. Jen. Necesas hodiaŭ eliri el 1945, kaj metode malmunti la programon de la Nacia Konsilantaro de la Rezistado!”

Challenge, 4-a de oktobro 2007.

Henri Dorgères, deputito de la departemento Ille-et-Vilaine de 1956 ĝis 1958, fondinto de la faŝista movado de la Verdaj Ĉemizoj

“La ŝtatoficisto, jen la malamiko!”

Révolution paysanne, eldonejo Jean-Renard, Parizo, 1943.

Vincent Bénard, prezidanto de la Instituto Hayek, Bruselo

“Estas la ŝtato jen kiel reguligisto, jen kiel leĝdonanto, per tio ke ĝi volis artefarite akceli tion kion la libera ekonomio plenumis siaritme, instigis la agantojn de la kreditĉeno al senrespondeco, kaŭzis gravan financkrizon kaj premis al bankroto multajn familiojn kiujn ĝi pretendis helpi.”

Le Figaro, 9-a de septembro 2008.