Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2008-2010

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2008-2010

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Kulpas la britoj

MALGRASIGI LA ŜTATON, redukti la ŝtatajn intervenojn, batali kontraŭ la pezeco de la burokrataj funkciadoj, tia estas la alvokiĝo de la New Public Management (NPM) [Nova Publika Administrado (NPA)], tendenco, kiu trapenetras la plimulton de la “reformoj” entreprenitaj en la okcidentaj landoj ekde la komenco de la 1980-aj jaroj. Ĝia doktrina kerno restas vera “puzlo”* en kiu interkruciĝas teorioj pri la individuo — racia aganto klopodanta maksimumigi sian intereson-, administraj ekspertizadoj kaj “bonaj praktikadoj” listigataj de la Organizaĵo por Ekonomia Kunlaboro kaj Disvolvado (OEKD) [France OCDE, angle OECD] aŭ de la Monda Banko. La NPA certe trovis siajn plej fervorajn heroldojn en la Britujo de Margaret Thatcher. Ĉar ĝi estis antaŭen portita de certaj politikistoj, inter kiuj s-ro Keith Joseph, ministro pri industrio en la unua registaro de la “Fera Damo”, kaj de manpleno da privataj esploradinstitucioj (think tanks), kiel la Instituto pri Ekonomiaj Aferoj kaj la Centro pri Politikaj Studadoj — el kiuj kelkaj esploristoj poste okupis ministrejajn instancojn post la konservativa venko en 1979-, tie prosperis al tiu “nova publika administrado” kelkaj el ĝiaj plej sukcesaj realigoj*

* Philippe Bezes, Réinventer l’État. Les réformes de l’administration française (1962-2008) [Reinventado de la ŝtato. Reformoj je la franca administrejo], Presses universitaires de France, Parizo, 2009, paĝo 3.
* Antaŭsciigaj signoj estas troveblaj. Por ekzemplo, jam en 1968, raporto ordonita de laborisma registaro lamentis pri la “malforta produktiveco” ĉe la ŝtatservoj.

Kontraktumado kaj taksado en la ŝtato, engutado de konkurenceco kaj de iloj de entreprena administrado en la ŝtatservoj*, “raciigado” de la elspezoj aŭ, ankoraŭ, revalorigado de la centra politika povo, malprofite al la publika funkcio, reduktita al rolo de simpla plenumanto... Ĝiaj rekomendoj profunde gvidis la reformojn kaj administrajn eksperimentojn irigitajn dum la registaroj de s-ino Thatcher (1979-1990) kaj ]?John Major] (1990-1997).

* Vidu Denis Saint-Martin, Building the New Managerialist State [Konstruado de la Nova Administrisma Ŝtato], Oxforf University Press, 2000.

Ni rememorigu interalie la kreadon de la National Audit Office [Nacia Oficejo pri kontrevizorado], taskita kontroli, ke ĉiu publika pagata elspezo pagiĝu konforme al la sanktega rilato kosto/efikeco; la starigon de la Financial Management Iniciative [Iniciato pri Financa Administrado], celanta ĝeneraligi la indikilojn pri efikeco ĉe la ŝtatservoj; aŭ la programon Next Steps [Sekvontaj Ŝtupoj], kiu organizis la anstataŭigon de tutaj partoj de la administrejo per centoj da oficejoj relative aŭtonomaj kaj malrigidaj, atakante tiel la povon de la alta publika funkciado, akuzita je arkaismemo kaj nekompetenteco fare de la standardistoj de la taĉerismo [thatcherism]*.

* Certaj altaj ŝtatfunkciuloj aktivis en la irigado de tiuj reformoj. Vidu Jack Hayward kaj Rudolf Klein, “Grande-Bretagne: de la gestion publique à la gestion privée du déclin économique” [Britujo: de la publika administrado al la privata administrado de la ekonomia kadukiĝo], ĉe Le tournant néo-libéral en Europe [Novliberala turnopunkto en Eŭropo], Bruno Jobert (sub lia direk.), L’Harmattan, Parizo, 1994.

Tiu kontestado de la publika potenco kaj ĝiaj limoj estis akompanata, samtempe, de la fortikigo de la centra povo, cele, ĉefe, al malo de la interaj niveloj (la sindikatoj, precipe) kaj de la lokalaj povoj, bastionoj de la laboristoj.

La enpoviĝo de la novlaboristaj regantoj ne modifis, unuavide, ĉi starpunkton pri la publikaj aferoj. Atestas tion la preskaŭ fetiĉigo de la revizorado, de la efikec-kontrolo kaj de la sankcio de la “malbonaj lernantoj” ĉe la registaraj praktikado kaj diskursoj post 1997. En 2003, s-ro Anthony Giddens, kiu delonge estis montrata kiel la “preferata sociologo” de s-ro Anthony Blair, agnoskis, cetere, ke “la ideoj de la ‘tria vojo’ koncernantaj la reformon de la ŝtato estis forte influencitaj de la NPA”*.

* “Neoprogressivism”, en The Progressive Manifesto [Progresema Manifesto], Anthony Giddens (sub lia direk.), Polity Press, Kambriĝo, 2003, p. 14.

Certe, sub la laboristaj mandatoj la efikec-taksado surmetis pli demokratiajn vestojn tra la obligo de boards, tiuj instancoj ebligantaj asocii la civitanojn kun la kontrolo de la “publika kvalito”. Tiu ĉi ricevis kriteriojn (socialajn, mediajn, kvalitkoncernajn) aliajn ol la sola koncentriĝo sur la kosto de la servo. La blairisma kredo je la ĉiopoveco de la merkato — “Se vi kontraŭstaras la merkaton, ĝi sankcios vin” — cetere ne ĉiam kapablas atingi senoponecon inter la “modernigantoj” mem. Ĝi estis objekto de multnombraj ĉirkaŭiroj, kion atestas la ŝtata savo (se ne diri reŝtatigo), en 2002, de la fervojaj instalaĵoj, ĝis tiam konfidataj al privata entrepreno pli ol stumblanta.

Malgraŭ tio, la principoj mem de la NPA ne malaperis sekve de la balota disvenkiĝo de la konservativuloj. Ilia ĝeneraligata disvastiĝo komence de la 2000-aj jaroj kontribuis, male, ankoraŭ pli al ilia banaliĝo. Ekzemple, ne estas malgrave, ke la terminoj “ĉefoj” (leaders), “strategiistoj” [strategists), “entreprenistoj” (contractors), “komercaj estroj” (business managers) aŭ “aĉetistoj” (purchasers) anstataŭis ĉe la plej kuranta laborista esprimado la terminojn “ŝtataj servistoj” (public servants), “administrantoj” (administrators) kaj “praktikistoj” (practicioners) por nomi la ŝtatajn agentojn*. Plie ankoraŭ, la precipaj porparolantoj de la “registara maldekstrularo”, tre inspirataj de la instruoj propraj al la business schools, videble fortigis tiun enklasig-, travideblec- kaj kontrol-filozofion.

* John Clarke kaj Janet Newman, The Managerial State [La administra ŝtato], Sage, Londono, 1997, p. 92.

El tiu agmaniero rezultis, ekzemple, ke la agentoj de lokaj kaj naciaj administrejoj troviĝas en situacio de preskaŭ konstanta praviĝado pri siaj plenumadoj kaj rezultoj. Tiel, la obligo de la la indicoj kaj efikoceloj kaj ilia apliko al la plej malgranda decido nutris, ironio de la sorto, tiun ŝvelon mem de la burokratiaj aktivecoj, kiujn la aplikado de la NPA estas supozata, tamen, elimini.

La registaroj Blair iufoje ŝajnis eĉ voli iri pli antaŭen en la logiko de la NPA ol iliaj antaŭantoj, transpasante tiel la esperojn de la OEKE [France OCDE, angle OECD]. Transe de la administra aŭtonomeco promesita al la plej bonaj malsanulejoj aŭ lernejaj institucioj, ili, ekzemple, larĝe insistis pri la graveco de la “elekto” en la ŝtatservoj. Ĉar la civitanoj agus de nun kiel “konsumantoj” — se transpreni la terminon uzitan de la Estraro pri la Reformo de la Ŝtatservoj apud la Ĉefministro-, kaj ĉar la ŝtatfunkciuloj estas supozataj tradicie favori la “paternalismon” kaj la tutaĵan ofertadon de servoj por pli bone utili iliajn interesojn, la pluvivo de la ŝtato kuntrenus de nun la diversigadon de la servoj kaj de la ofertistoj (publikaj aŭ privataj).

S-ro Blair ne diris alion kiam, prezentante la reformojn plenumotajn en 2002, li asertis, ke la ŝtatservoj estas recentrendaj sur “la bezonoj de la kuracatoj, de la instruatoj, de la pasaĝeroj kaj de la ĝenerala publiko prefere ol sur tiuj de kiuj liveras la servojn”. La elekto, tiel etendita al la sektoroj de sano aŭ instruado, devas ebligi, se kredi pri tio ĝiajn partizanojn, respondecigi la uzantojn, de nun rajtigitaj elekti la lernejon de siaj infanoj aŭ la strukturon en kiu ili deziras esti flegataj (se ne paroli pri la naturo de la kuracado, kiu estas ankaŭ submetita al ilia elekto!). Ĝi devus egale estigi superemon en la sino de administrejo metita en situacio de ena konkurenco kaj ankaŭ de konkurenco kun la privata ofertado.

Oni povas, pli sobre, demandi sin ĉu tia tendenco, ŝajnigante plibonigi la kvaliton de la servo, ne klopodas por individuigi la rilaton ŝtato-civitano kaj por akceli la transigon de la administrado pri la risko de la unua al la dua.

Jérôme TOURNADRE-PLANCQ.