Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2008-2010

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2008-2010

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Grandaj manovroj kaj malgrandaj kalkuloj — Wall Street savita

ANDREW ROSS SORKIN, respondeca pri la rubriko “kunfandiĝoj kaj akiroj” de la New York Times dum dek jaroj, longtempe flegis kiel bona praktikisto de “alir-ĵurnalismo” siajn fontojn ĉe Wall Street kaj en Vaŝingtono. Li publikigas nun detalan kronikon de la financa krizo de 2007-2008 surbaze de proksimume ducent interparoladoj kun ĝiaj ĉefaj protagonistoj, sen nombri la aliron al iliaj retmesaĝoj, notoj kaj aliaj personaj dokumentoj.*

* Andrew Ross Sorkin, Too Big to Fail: The Inside Story of How Wall Street and Washington Fought to Save the Financial System — and Themselves, Viking, Novjorko, 2009, 660 paĝoj, 32,95 dolaroj.

La aŭtoro sukcesas la veton konstrui krimromanon surbaze de historio sufiĉe komentita kaj kies epilogo estas konata. La verko enhavas, certe, malkaŝojn: la fakton ke la programo Troubled Asset Relief Program (TARP) de rekapitaligo de la bankoj, konsiderata kiel improvizita, en realo troviĝis jam dum kvin monatoj en la tirkestoj de la departemento pri Trezoro, aŭ la rakonto pri surpriza (kaj tenata sekreta) en Moskvo, en la somero de 2008, inter la estraranoj de Goldman Sachs kaj la financministro Henry Paulson, kiu estis antaŭe ĝia ĉefo. Sed la ĉefa intereso de la libro de Sorkin kuŝas en la priskribo, per detalega restarigo de la grandaj manovroj kaj la kalkuloj, de la “kulturo” de Wall Street.

La ideologio, la valoroj kaj la spirito de sekreta interkonsento kiu karakterizas la reprezentantojn de la financaj institucioj same kiel tiujn de la publika potenco klarigas multon de certaj decidoj, ekzemple tiu komplete pagi al la bankoj ties perdojn ĉe iliaj operacioj je kreditderivaĵoj* en la kadro de la savo de la American International Group (AIG). Ĉiuj krome alprenis stilon — facila fivorto, paroloj de normala interrilato sed elpafitaj aŭtoritate, en konstanta moviĝo kvazaŭ necesa por ekvilibro, kun la Black-Berry ĉiam mane atingebla — kiu ne kondukas al serena pripensado.

* Kreditderivaĵoj estas instrumentoj kiuj ebligas transigi ĉion aŭ parton de la risko koncerne krediton. Ili troviĝas en la kerno de la krizo de la subprime.

En la koro de la sistemo, la obsedo de labor-kompensaĵo kaj la tabuo de la logdonacoj. Dum decida kunveno en Vaŝingtono, dum kiu la naŭ ĉefgvidantoj de financaj institucioj estis kunvenigitaj por ke oni komuniku al ili la decidon de parta ŝtatigo interŝanĝe kun rekapitaligo, s-ro John Thain, la ĉefo de Merrill Lynch, kiu kondukis sian kompanion al rando de abismo, abrupte alparolis la oficialulojn: “Kiajn garantiojn vi donos pri honorarioj?”

Por Sorkin, la krizo “enterigis la ideon ke la financgenioj kreis novan eraon de profitoj kun limigita risko kaj ke la usontipa financ-arto estas tutmonda ora normo”. Oni povas tamen pridubi tion: ni daŭre atendas la restarigon de la reguladsistemo; la frenezaj vetoj akompanataj de eksterordinaraj logdonacoj rekomenciĝas; kaj tiuj kiuj kaŭzis la katastrofon estas daŭre sur la komandaj postenoj. Eble ĉio okazis tutsimple, kiel diris Tancrédi en Le Guépard, ke ĉio ŝanĝiĝis por ke nenio ŝanĝiĝu.

Ibrahim WARDE.