Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2008-2010

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2008-2010

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Fantomo premokupas Eŭropon

Renaskiĝanta mito pri konkeravida islamo

La “ne” al konstruado de minaretoj, kiu larĝe venkis en Svislando en la popola voĉdonado de la pasinta 29-a de novembro, metis en staton de ŝoko la landon kaj samtempe estigis konsternon kaj koleron tiom en Eŭropo, kiom en la islama mondo. Nek la ksenofobio nek la kresko de la ekstrema maldekstrularo klarigas tian rezulton (la 57% de la kontraŭ-minaretaj voĉdonantoj larĝe superas la tradician klientaron de la severa maldekstrularo favora al la referenduma iniciato). Ili ne pli ebligas kompreni la aktualajn incitadojn organizatajn de la franca registaro rilate la nacian identecon aŭ la senfinajn polemikojn pri la burkuo. Transe de ĝia internacia dimensio, kun la ripetiĝema temo de la “islama terorismo” kaj la nova “verda danĝero”, kiu estus anstataŭinta la “komunisman danĝeron”, la debato temas ankaŭ pri la loko en Eŭropo de la islama religio — temo ĉiam pli apartigata disde la temo de la enmigrado. Ĝi baziĝas sur neracia timo pri konkerema islamo, kiu apogus sin sur agresema projekto, sur la progresado de la kredo kaj de la demografio.

DEMANDO MALTRANKVILIGAS Eŭropon: ĉu la Islamo estas esence ekspansiisma kaj konkeravida? Jes, kriegas, en Svislando, la iniciatintoj de la referendumo kontraŭ la konstruo de minaretoj, sin apogante sur la skriboj de nova kuranto kritika je la islamo*. Tiu ekspansiismo baziĝus sur volo je politika hegemonio alkalkulata jen al la naturo mem de la “islama ideologio” (naskokreskiga, prozelitisma kaj invadema), jen al la strategioj de kelkaj el ĝiaj aktivuloj (la “islamistoj” kaj iliaj “projektoj”*. S-ro Jusufo al-Karadavijo, la plej populara el la moderaj sunaismaj ŝejkoj ŝajnas pravigi ilin, kiam, en lia gvida elsendo ĉe Al-Ĝazirato [Al-Jazira], “La ŝario kaj la vivo”, dediĉita, la 6-an de decembro 2009, al la svislanda voĉdonado, li certigas, ke la konkero okazos, kaj ke ĉiuj homaj estuloj troviĝos unuiĝintaj per la parolo de Dio.

* Tiurilate, legu Olivier Moos, “Du minaret à la question musulmane: la nouvelle critique de l’islam” [De la minareto al la demando pri la Islamo: la nova kritiko je la Islamo], ĉe Patrick Haenni kaj Stéphane Lathion (sub la dir. de), Les Minarets de la discorde. Eclairage sur un débat suisse et européen [minaretoj de malkonkordo. Klarigo pri eŭropa kaj svislanda debato], Infolio, Parizo, 2009.
* Vidu interalie Sylvain Besson, La conquête de l’Occident. Le projet secret des islamistes [La konkero je Okcidento. La sekreta projekto de la islamistoj], Seuil, Parizo, 2005.

La demandoj pri la islamo parte praviĝas: fundamente ĝi — kiel la kristanismo — disfamigas sin kiel savon por la homaro kaj mesaĝon finsigelan de la profetaĵoj. Sed, ĉion funde konsiderante, kion signifas konkrete religia ekspansiismo? El sociologia vidpunkto, ĝi povas apogi sin aŭ sur aktivula agado (politika, propaganda aŭ milita), aŭ sur la disvolviĝo de religieco (reveno al la kredo aŭ konvertado), aŭ sur la demografio.

En Eŭropo subtenas politikan projekton la Islamaj Fratoj kaj la turka organizaĵo Milli Görüs* Estiel deponprenantoj de imagaĵaro ne nur universalisma sed krome superregisma (Hassano al-Banna, la fondinto de la Islamaj Fratoj, atribuis al ĝi kiel celon “gvidi la mondon”, ili volas la kreadon de islama ŝtato. Tamen, ili ne rifuĝis en Eŭropo, ekde la 1950-aj jaroj, por tia celo, sed pro tio, ke ĝi disponigis al ili malantaŭan bazon, netrafeblejon, kadre de la bataloj, kiujn ili kondukadis en Nord-Afriko kaj en la Proksima Oriento. Kaj la daŭra enloĝiĝo de islamaj loĝantaroj en tiu kontinento trafis ilin surprize, samtempe, ke ĝi metas problemon al ili. La fakto, ke ili estas malplimulto en Eŭropo senvalidigas la strategiajn perspektivojn de la aktivuloj de politika islamo, enfermante ilin en dilemo: ĉu predikado aŭ kampanjado? La unua elekto lokas ilin sur tereno jam larĝe okupita de la salafisma tendenco aŭ de la organizaĵo Tabligo*, de la grupoj montritaj de la politikologo Olivier Roy* kiel novfundamentismaj.

* Tiu movado, fondita en 1970 de s-ro Necmettin Erbakan, turka eksa ĉefministro, estas bone enradikiĝinta ĉe la turkaj loĝantaroj en Eŭropo.
* La salafismo estas reformisma movado estiĝinta en la 19-a jarcento kaj koncernanta la instruojn de la profeto Muhamado kaj la unuan islamanan generacion — el kio, salaf, “praulo”, derivas ĝia nomo; legu Wendy Kristianasen, “Qu’est-ce que le salafisme [Kio estas la salafismo]?”, Le Monde diplomatique, februaro 2008. La Tabligo estas organizaĵo kreita en la 1920-aj jaroj en Barato, kiu dissvarmis tra la mondo kaj difinis al si kiel precipan celon liveri la mesaĝon de Islamo.
* Vd Olivier Roy, L’Islam mondialisé [Islamo tutmondigita], Parizo, Seuil, 2004.

La dua elekto baraktigas ilin kontraŭ la malfacilo havigi al si sufiĉan nombron da partizanoj en la eŭropa kunteksto; plie, instigante ilin transformiĝi al eminentuloj, ĝi havas la duoblan malavantaĝon limigi ilian influon al lokala nivelo kaj elmeti ilin al suspekto pri kompromitiĝoj kun la povo.

La situacio de la Islamaj Fratoj bone montras tion: kunagante kun la institucioj ili perdis tra la tempo parton de sia revolucia vervo, forlasis grandajn kaŭzojn kiel Palestinon, rezignis mobilizi sin por tiklaj aferoj — por ekzemplo, en Francujo, la koltuko; kaj ili suferas la kritikon de junaj islamanoj, kiuj iufoje eĉ ne plu solidariĝas kun ili pro ilia “burĝiĝo” aŭ iliaj akordiĝoj kun la aŭtoritatoj. Tariko Ramadano mem estis mallaŭdita de kelkaj el siaj eksaj partizanoj kiam li aliĝis, en 2005, al skipo taskita elpensi, por la brita registaro de s-ro Anthony Blair, rimedojn por haltigi la religian ekstremismon.

La malfacilaĵoj, por la reprezentantoj de politika islamo, koncerne la ellaboradon de kredinda strategio, profitigas la novfundamentismajn movadojn, kiuj malakceptas siavice la klasikajn politikajn engaĝiĝojn. En la nebulozo formata de tiuj grupoj precipas la “scienca” vahabija salafismo (ilmijja salafismo) naskiĝinta en Saŭd-Arabio. Tiu salafismo, karakterizata de netolerema rigorismo kaj de dogmema radikalismo, altiras grandnombre la disreviĝintojn de politika islamo aŭ de novfundamentismaj grupoj hejmantaj de pli longe en la eŭropa kontinento, kiel Tabligo. Sed anstataŭ proponi rebakadon de programo celanta politikan hegemonion, ĝi ofertas la amaran frukton de senpolitikigita islamo kaj ideologiajn instrukciojn kiuj rekomendas retiriĝi el la okcidentaj socioj kaj eviti ilin, rezulte de kio la komunumo de kredo anstataŭas la kulturan komunumon (tunizian, marokan). Tiel la salafismo metiĝas en sektecan logikon. Ĝiaj partizanoj estas silentaj pri la koltukdemando kaj organizas neniun apogon kiam iliaj imamoj estas elĵetitaj kaj ankaŭ ne partoprenas manifestaciojn de solidareco kun la palestinanoj.

Tiu rekomendita retiriĝo efektiviĝas malpli en la familia kaj komunuma rondo ol en la bando de reislamigitaj junuloj, rigardata kiel “savita grupo”(firkatu naĝijatu). La salafismo, kritikanta la familiojn kaj kontestanta la imamojn, malakceptas la realan islaman mondon kaj akiras kelkan sukceson nur ĉe plene oponaj individuoj kiuj rompis kun la socio, aparte en la junularo. Ĝi do varbas malmulte tie, kie la komunumaj solidarecoj fortas, kiel ĉe la komoranoj aŭ la turkoj.

Elmigrado al islama mondo

Ĉar ĝia idealo estas nek konkero je Okcidento, nek estigo de islamigitaj getoj, sed la hiĝratu, la elmigrado, al islamaj teroj — aŭ, limokaze, al landoj rigardataj kiel pli akceptemaj, tiaj, kiaj Britujo aŭ Kanado-, la junuloj, malplimultaj, kiujn ĝi varbas, troviĝas lokitaj en la sama situacio je malmobiliza atendumeco, rilate eblajn engaĝiĝojn en la okcidentaj socioj, kiel la generacio de iliaj gepatroj. Se tiuj lastaj vivis en la mito reveni al sia devenlando, tiuj aliaj vivas kun la deziro forlasi sian hejmolandon ...

La konceptado de kredinda politika projekto, blokata pro malplimulta kunteksto, kaj la misiistaj impetoj sekvantaj sektecajn dekliniĝojn, ne estas subtenataj de strebado al “islamisma rekonkero”. Ankaŭ ne la armita ĝihado*. Ĉar en Eŭropo la ĝihadismo estas travivata kiel serĉado al sinofero, ne kiel politiko per aliaj rimedoj. Ĝiaj batalantaj grupoj (Al-Kaidatu aŭ la movado de s-ro Metin Kaplan*, same kiel la nebatalantaj salafistoj, karakteriziĝas per sekteca sinteno. La ĝihadismo senpravigas per la takfir — akuzo pri senkredeco — ĉiujn kontraŭulojn, kiujn ĝi intencas kontraŭbatali: la judojn kaj la kristanojn, la islamanojn, kiujn ĝi ne sufiĉe ŝatas, kaj... la Islamajn Fratojn. Ĝi ne klopodas, do, por krei en Okcidento getajn kontestkulturojn. Male, ĝia radikaleco kondukas ĝin al rompo kun la komunumo kaj la kvartalo* — same, kiel kun la preĝejo, tro facile kontrolebla de sekretaj servoj kaj kondamnenda pro kompromitiĝo, ĉar ĝi nepre estas loko por traktado kun la ĉirkaŭanta socio. La ĝihadisma varbado sekve efektiviĝas en aliaj lokoj: de la retkafejoj ĝis la sportkluboj, sen forgesi la malliberejojn.

* Sankta milito kontraŭ la alireligianoj, sed ankaŭ alvoko al la veraj fido, klopodo kaj diligenteco. -jh.
* Radikala grupo fondita en 1984 en Germanio kaj partopreninta plurajn terorajn faraĵojn.
* Olivier Roy, saml.

Tamen, pro tio, ke ili pelis la anatemon ĝis ĝiaj ekstremaj limoj, la novaj ĝihadistoj ne havas plu popolojn por liberigi. Ili ne strebas al preciza celo (teritorio aŭ ŝtato sieĝotaj, politikaj forto-rilatoj modifotaj, reĝimoj faligotaj), sed al armita alfrontado kaj al ĝia amaskomunikila efekto same, kiel al detruo de la simboloj de la politika imperiismo (tio estas, de Usono aŭ ties aliancanoj).

Ĉar la impeto de la aktivula islamismo ankaŭ ne strebas al konkerado, ĉu ĝi povas efektiviĝi “el la bazo”, pere de religia renoviĝo kapabla pezi sur la politikajn ekvilibrojn de la eŭropaj socioj, aŭ almenaŭ krei islamigitajn teritoriojn ene de ili?

Ofte oni fakte intermiksas la pli grandan videblecon de islamo en Okcidento kun la amasa reveno al pieco ĉe la islamaj komunumoj: en Francujo, de dekdukelke da jaroj, la religia praktikado stagnas, eĉ milde malprogresas*. Ĝia reapero (eĉ se ĝi rezultas el deziro de komunuma solidareco) plenumiĝas unue ĉe la individuo kaj ne el kolektiva projekto kaj, antaŭ ĉio, respondas al aspiro retrovi “identecajn” radikojn.

* “Décriptage: l’islam en France et en chiffres [Malĉifrite: la Islamo en Francujo kaj en nombroj], 1989-2009”, http://religion.info.

Du grandaj tendencoj distingiĝas en la aktuala religia revigliĝo. Unuflanke, la merkata islamo*, religieco liberiĝinta el la islamista obsedo pri politiko, kaj stampita per strebo al kultura “normaligo” de la islama identeco. Islama streetwear [stratvestmaniero]*, laŭmoda koltuko, halal[permesata]-a popmuziko kaj Muslim Up (franca marko de trinkaĵo el kolanukso) spegulas la aplombon de islamo surbaze de amaskulturo. La religio ne plu prezentas ĉioman solvon, sed etikan zorgon ene de la okcidenta kulturo akceptata en sia tuteco. Aliflanke, la novfundamentismo, kiu, oni tion jam vidis, rigardas sin en rompo kun la okcidenta ordo, sed ene de atendad-sinteno rilate la eliron.

* Patrick Haenni, L’Islam de marché, l’autre révolution conservatrice [Merkata islamo, alia konservativa revolucio], Seuil, Parizo, 2005.
* Vestmaniero, kiu devenas el la strato, kaj kiu, ekzemple, kombinas ĝinzon kaj basketbalŝuojn kun religiaj simboloj, kiel la koltuko.

Koncerne la konvertadojn, ili ja ekzistas, sed etnombre kaj dusence, eĉ se la pesilo kliniĝas favore al islamo: en Francujo, laŭ la Ministrejo pri Internaj Aferoj, proksimume kvar mil personoj turnas sin al tiu lasta, kontraŭ okcentaj islamanoj, kiuj adoptas la kristanismon, precipe la evangelismon*

* Linda Caille kaj Marie Caleb, “France: qui sont les musulmans convertis au christianisme [Francujo: kiuj estas la islamanoj konvertiĝintaj al kristanismo ]?”, http://religion.info.

La reveno al religieco aperas certe okulfrape, interalie pro la korpa kaj vesta aspekto de kiuj reeltrovas la kredon born again [renaskiĝintoj] kaj de la konvertiĝintoj — barbo kaj kamis [ĝispieda ĉemizo, albo -jh.] por viroj, kompleta vualo [burku’] por virinoj... — sed ĝi estas apenaŭ direktata (la iniciatoj ekas ĉe la individuoj kaj malmultee dependas de organizaĵaj engaĝiĝoj).

Tiu nova religieco aperas do samtempe pli publika kaj malpli politika. Ĝi metas ideologian problemon en landoj, kiel Francujo, kun forta laikeco, sed ĝi ne konsistigas, ĝustadire, minacon politikan, eĉ ne malsekurecan — escepte ja de la ĝihadistoj.

Apartenas egale al fantazio retoriko pri getoj — komprenataj kiel islamaj enklavoj tuj falontaj sub kuratoreco de islamismaj agentoj efektivigantaj projekton de kolektiva rompo kun la socio. Eĉ se la koncentriĝo de loĝantaroj en certaj kvartaloj povas kuntreni la aperon de socia kontrolo, tiu ĉi ne rilatas al politika strategio de komunumigo, sed pluas kiel konsekvenco de malsimplaj sociaj, ekonomiaj kaj politikaj procezoj, same kiel... de la sinteno de la povo — ne nur en landoj kun komunumeca ideologio (kiel Nederlando kaj Britujo) sed ankaŭ en Francujo, spite ĝian laikan kredadon. La varbado por la “islama voĉo”, la iufoja atribuado de sociala loĝejo surbaze de gentaj kriterioj, la serĉado de “komunumaj” perantoj por “administri” la ĉirkaŭurbojn, kaj la volo kontroli la islamon desupre — la Franca Konsilistaro pri Islama Kulto (CFCM, france), kreita en 2003, estas tute subtenata de la ŝtato — povas naski komunumajn kondutojn.

Tamen, la Islamaj Fratoj, kiuj troviĝas iom pli ĉe la mezaj klasoj, apenaŭ regas la ĉirkaŭurbojn — la ĉioma senefikeco de la fatva [jura avizo aŭ anonco — jh.] alvokanta kvietecon, eldirita de la Unuiĝo de Islamaj Organizaĵoj de Francujo (UOIF, france), dum la tumultoj en 2005, atestas pri tio. Kaj kvankam ili tie ĉeestas, la salafistoj ilin ne plu kontrolas. Unue, tial, ĉar ilia influo restas limigata; due, pro tio, ke ili havas nenian sperton pri strukturado de forta socia movado ebliganta al ili plenumi tiun rolon; fine, pro tio, ke ilia daŭra celo, oni ĝin jam konsideris, konsistas ne en la starigo de islamigitaj aŭ ribelantaj urbaj spacoj, sed en la reveno al la Dar al-Islam (“la tero de islamo”).

En la kvartaloj, kie loĝas plimulto da islamanoj, aperas hodiaŭ amase kaj eksterordinare, paralele kun la konsumado, individuismaj valoroj. Pri tio atestas la multiĝo de miksedziĝoj, inkluzive de enmigrintaj virinoj*, sed ankaŭ la malfacileco de la kungrupiĝa religia vivo aŭ la ekstrema malmulteco de la religiaj lernejoj — se ne paroli pri la sensacia fiasko de kelkaj komunumecaj listoj, kiuj provis stariĝi okaze de lokaj balotelektoj.

* Emmanuel Todd montras tiusence, en Le Destin des immigrés [La sorto de la enmigrintoj], (Seuil, 1997), ke la elcento de miksedziĝoj de alĝerianinoj pasas de 6,2 al 27,5% de 1975 ĝis 1990. Koncerne la marokaninojn, tiu elcento progresas de 4% al 13%.
En la foraj spacoj de la mileniismo

PARADOKSE ANTAŬ dek jaroj, kiam la “islama kvartalo” ne ekzistis, la reveno al la religio ĉiam okazis memvole kaj sub gvidado; dum, niatempe, la islama medio, kun ĝiaj sociaj normoj kaj ĝiaj praktikoj — kiel la ramadano (granda fasto) — same kiel ĝiaj librejoj, ĝiaj kultejoj, ĝiaj kulturcentrejoj kaj ĝiaj lokaj komercejoj, favoras la reislamigadon sur individua bazo, eĉ koncerne la unuajn migrintojn.

La eŭropa kunteksto — aŭ, pli precize, la malplimulteca situacio de Islamo en Eŭropo — forte reliefigas ĝian malfacilon pripensi laŭ programaj kriterioj la kunfunkciadon de religio kun politiko kadre de moderneco fondita sur la ŝtat-nacio kaj demokratio, el kiu ĝi ne povas eskapi. El kio la tendenco, ĉe la permesitaj islamismaj rondoj, partopreni en la politika ludado, voli apartigi la davuatu (predikon)* disde la politiko — kaj la estiĝo, antaŭ ilia nekapablo formuli bone aranĝitan projekton, de aliaj formoj de novfundamentismo, kiuj, kiel la salafismo serĉanta “puran religiecon” kaj priskribita de Roy, forpuŝas la politikecon en la forajn spacojn de mileniismo.

* kredadon, kredkonfeson, preĝadon -jh.

Kiuj strategie strebas al publika agnosko, tiuj, male, vidas sian estontecon en la “pura politikeco”, laŭ esprimo de s-ro Yamin (Jamino) Makri, eksa reganto de la Unuiĝo de Junaj Islamanoj: kelkaj Fratoj turnas sin al aktivado en klasikaj politikaj partioj, dekstraj aŭ maldekstraj; kaj la postulo de rajtoj por la loĝantaroj devenintaj de la enmigrado manifestiĝas, ankaŭ ĝi, surbaze de laikigitaj kulturaj identecoj (la Landidoj de la Respubliko, en la 2000-aj jaroj, post la Islamaj Fratoj, kiuj superregis la islaman scenejon en la jaroj 1990-aj) ...

Ĉiel, tiuj diversaj itineroj pri intenca rompo de la religieco kun la politiko spegulas la implican agnoskon, ke la ideo de konkero estas iluzia. Tute ne gravas, do, ke oni sciiĝu ĉu ekzistas ekspansiismaj emoj; oni precipe rimarku ilian nevalidigon fare de sociologiaj transformadoj.

Patrick HAENNI kaj Samir AMGHAR.

Sociologia aborto de “baby-boom”

Paroli pri ekspansiismo signifas paroli pri nombroj, pri senbrida demografio. La islamanoj disponus fortan fekundecon rezultantan de la naturo mem, esence konkeravida, de ilia religio. La timoj naskitaj de tiaj kredoj, fortikigataj de la iufojaj naskoinstigaj eldiroj de certaj islamismaj predikantoj, estas malkonfirmataj de la faktoj.

Unue, observeblas fekundeca malaltiĝo en la tuto de islamaj landoj*. De po 6,8 infanoj je virino en 1975, la fekundec-meznombro falis ĝis 3,7 en 2005. Jen kelkaj ekzemploj koncerne tiujn tri jardekojn: en Maroko, la fekundec-elcento pasis de 7,3 al 2,4; en Alĝerio, de 8,4 al 2,6; en Saŭd-Arabio, de 8,5 al 3,6. Tunizio, same kiel Irano, ne plu atingas la elcenton reproduktiĝan de sia loĝantaro; ambaŭ spertas falon de fekundeco, de 7,3 ĝis 2, kio metas ilin sur la nivelon de... Francujo.

* Youssef Courbage (Jusifo Kurbage) kaj Emmanuel Todd, Le Rendez-vous des civilisations [Rendevuo de civilizacioj], Seuil, Parizo, 2007.

Nur tribaj socioj rezistas (iom) pli bone: Libio malaltiĝas “nur” de 7,6 ĝis 2,8; Jordanio, de 8 ĝis 3,5; Omano, de 8,6 ĝis 3,6. Se la malaltiĝo de la demografio naskata de la moderneco efektiviĝis ja en rekorda limtempo kaj pluas en sia impeto.

Poste, tiu malaltiĝo konstateblas eĉ en landoj, kie plenumiĝas reislamiga procezo kaj kie estiĝas islama ŝtato: nek unu nek la alia kompensis la aliĝon de la islamaj loĝantaroj al modernecaj kanonoj rilate la demografion. En Irano, ĉirkaŭ 1985, ĝuste en la mezo de la islamisma revolucia elano, falegis la fekundec-procento (po 6,8 infanoj virine en 1985 kontraŭ 2,1 aktuale). Kaj, en Lubnano [Libano], la rezistad-spirito, kiu animas la ŝijatistojn [ŝijaistojn], ne malhelpis falon de ilia fekundeco ankoraŭ pli rapidan ol tiu de la maronitoj.

Dum en la kristana mondo la senkristanismiĝo plenumis centran rolon (per la senanalfabetigo) en la evoluo al malaltiĝo de la demografia kresko sekve de tiu moderneco mem, en la islama mondo ia senislamiĝado ne estis necesa por ĝin akiri. Probable, pro tio, ke la nova islama religieco inspiriĝas de individuecaj kaj ne komunumecaj valoroj.

P. H. kaj S. A.