Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2008-2010

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2008-2010

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Strasburgo

La Eŭropa Parlamento montras siajn novajn dentojn, rifuzante la transonadon de personaj datumoj al Usono.

La Eŭropa Parlamento rifuzis hodiaŭ la interkonsenton “Swift” pri la transdonado al Usono de donitaĵoj pri la interbankaj transakcioj en Eŭropo. Tio estas “malsukceso por la kontraŭterorista kunlaborado”, plendis la usona misio ĉe la Eŭropa Unio (EU).

Post la atakoj de la 11-a de septembro 2001, Usono efektive akiris rektan aliron al la sistemo de la eŭropa societo Swift, kiu mastrumas, por la bankoj, milionojn da ĉiutagaj internaciaj financaj transigoj. La malkaŝo en la gazetaro, en junio 2006, de tiuj operacioj de sekreta piratado de personaj kaj financaj donitaĵoj de la eŭropanoj, kun la malkovro de la usona programo kiu persekutas la financadon de terorismo (Terrorist Finance Tracking Program), kaŭzis skandalon, kiu kondukis la EU kaj Usonon formaligi interkonsenton de “kunlaborado”.

Oni nomumis “eŭropan eminentulon” por kontroli ties aplikadon. La elektito estis ... la franca “kontraŭterorista” juĝisto Jean-Louis Brughière. Ĉio okazis do plej bone por Usono, de kiu oni postulis nenian kontraŭparton — la eŭropaj instancoj ne havis aliron al la financaj transakcioj de la usonaj civitanoj.

Ve! la malfermo, fine de 2009, de nova Swift-centro en Svislando devigis al ĝisdatigo de tiu interkonsento. La eŭropaj ministroj pri eŭropaj aferoj urĝe subskribis novan version ... la 30-an de novembro 2009, ĵus antaŭ ekvalido de la Lisbona Traktato kiu fortigis la povojn de la Eŭropa Parlamento. Tio estis rimarkita kiel provo trudi la interkonsenton kaj kaŭzis novan skandalon kiu relanĉis la debatojn.

La voĉdonado okazis, ĝojas la deputitino de la Unuiĝinta Eŭropa Maldekstro/Norda Marie-Christine Vergiat, “pro la sennombraj rompoj, en la kadre de tiu interkonsento, de la dispozicioj kaj principoj de la komunumaj kaj naciaj leĝoj, de la Ĉarto de la fundamentaj rajtoj kaj de la Konvencioj de la Konsilantaro de Eŭropo”.*

* Marie-Christine Vergiat, Komunikaĵo de la 11-a de februaro.

Dum la Nacia Asembleo, la franca parlamento, debatas pri disponoj de filtrado kaj de kontrolado de Interreto kaj pri etendo de la superrigardado per filmiloj en la kadro de orientado kaj programado por la interna sekureco (Loppsi 2)*, tiu voĉdono de la Eŭropa Parlamento, per granda plimulto (378 voĉoj kontraŭ 196), indikas ke la defendo de la privata vivo ne estas nepre afero perdita, eĉ fronte al la “kontraŭterorismo”.

* Vd ekz-e [Sandrine Bélier, “Hadopi. Loppsi: les censeurs du Net s’organisent [Hadopi, Loppsi: la cenzuristoj de la Reto organiziĝas]”, Slate.fr, 29-a de januaro 2010->http://www.slate.fr/story/16479/had...].

Philippe RIVIÈRE.