Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.
Proksimuma verkojaro: 2008-2010
Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”
PACA POLITIKA ALTERNO per baloto restas escepto en Afriko: Senegalo (2000), Malio (2002 kaj 2005), Benino (2006) Ganao (2008), Sudafriko (2009).
Ankoraŭ ekzistas dinastiaj heredantoj (Demokrata Respubliko Kongo [DRK], 2001), kelkfoje enpakitaj en dubindaj balotoj, kiel en Gabono (2009) kaj en Togo (2005). La senegala prezidanto Abdoulaye Wade malbone kaŝas sian deziron ke lia filo Karim heredu la prezidantecon.
La balotoj estas regule (tre ofte) bojkotataj de la oponantaro: Sudano (2000), Gvineo (2003), Ĝibutio (2005), Ĉado (2006), Senegalo (2007), Kongo Brazavila (2009).
Iliaj rezultoj estas ofte kontestataj: Togo (2007), Zimbabvo (2008), Gabono (2009).
La balotoj estas ofte sekvataj de mortigaj perfortaĵoj: Eburbordo (2000), Etiopujo (2005), Niĝerio (2007), Kenjo (2007-2008), Madagaskaro (2008).
Fine, kvankam malpli oftaj ol en la 1970-aj jaroj, puĉoj ne maloftas: Maŭritanio (2005 kaj 2008), Gvineo-bisaŭa (2003), Centr-Afrika Respubliko (2003). Eburbordo apenaŭ evitis ĝin en 2002, sed la lando fakte restas disigita laŭ du partoj.
Aldono al la artikolo de Anne-Cécile ROBERT