Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2008-2010

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2008-2010

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Lernante lingvolecionojn

BRITAJ POLITIKISTOJ ŝajne enoficiĝas por ke ili lernu lecionojn. Post la listo de lecionoj lernataj de la ĉefministro Gordon Brown, kiun li antaŭ nelonge detaligis al la Enketo Chilcott, nun ŝajnas, ke plua brita politikisto estas lernonta lecionojn. Sed ĉi-foje ne estos je kosto de la brita impostopaganto, aŭ de la homoj de Irako; ĉion pagos la francoj.

Mallonge post la alveno en Bruselo de la nova EU-ministro pri eksteraj aferoj, Baronino Catharine Ashton, kun nur balbuto de la franca, la franca ministro pri eŭropaj aferoj Pierre Lellouche proponis sendi ŝin al la ekskluziva loĝlernejo de Millefeuille en Provenco, apud Avinjono — “loko mirinda por esti”, ŝi diras — kiel gasto de la Organisation Internationale de la Francophonie. “Dum semajno ĉe la 18a-jarcenta kastelo Correnson ŝi povos mergi sin en 50 horoj da lecionoj kaj aktivecoj — ne menciante la subĉielan naĝejon — en loĝkurso kiu kostas € 3.780”, raportis The Times la 23-an de marto 2010.*

* Vd http://www.timesonline.co.uk/tol/ne...].

Baronino Ashton diris, ke ŝi sin dediĉis mastri lingvon kiun laŭ ŝi ŝi bone komprenas, sed por kiu mankas al ŝi la vortprovizo por flue paroli. Ŝi promesis lerni ankaŭ la germanan, sed ne diris, ĉu ŝi ĉeestos ankaŭ somerlernejon en la Nigra Arbaro, laŭ la sama raporto.

La optimismo de Baronino Ashton pri sia kapablo mastri lingvon en unu semajno en mirinda loko estas en ekvilibro kun la altaj esperoj kiujn ŝi disradiis kiel prezidanto de la Languages Strategy Group (Strategia Grupo pri Lingvoj) de Tony Blair en 2002, kiam ŝi inĝenieris la registaran “Nacian Strategion por Lingvoj en Anglio”. Ĝi estis katastrofo.

En 2002 estis vokoj de politikistoj kaj diplomatoj de EU por ke la britoj fariĝu pli kapablaj rilate al fremdaj lingvoj. Tiutempe mi produktadis lingvorilatan novaĵleteron, kaj mi raportis pri tiuj plendoj*. Klare, io devis esti vidata kiel farita pri tio. Mi ankaŭ konstatis pri diskutado de la supera ĉambro de la parlamento, la lordoj, pri nova strategio por lingvolernado en la lernejoj, kaj do mi kontaktis malnovan amikon, kiu estis lernejestro kaj lingvoinstruisto, kiel ankaŭ prezidanto de Brita Esperanto-Asocio en la 1970-aj jaroj. Li verkis interesan pecon por mi, dirante “La plej lasta iniciato de la registaro rilate al lingvoinstruado similas al la plimulto de registaraj iniciatoj — parte bona”, kaj tiam pli poste li sugestis, “Kaj por certigi, ke nur tre malgranda nombro iam ajn atingos la stadion de flueco en alia lingvo, ili permesos al la plimulto ĉesi en aĝo 14”.*

* Vd http://www.esperanto.org/uk/eabnetn...].
* Vd [http://www.esperanto.org/uk/eabnetn...].

Iom da tempo poste mi povis raporti pri estonta nova lingvostrategia dokumento, aperonta pli poste en 2002.*. Tion anoncis en la Lordoj iu Baroness Ashton of Upholland. Mi ja scivolis tiutempe pri la ideo de Baroness Ashton, ke hispana instruisto en Hispanio povus instrui al klaso da lernejaj infanoj en Anglio pere de Interreto, sed mi pensis, ke ili devas scii kion ili faras. Poste en aprilo 2003 mi raportis pri takso de mia lingvoinstruista amiko, kiu jam nun estis realiĝinta al la asocio kaj fariĝinta ties porparolanto pri edukado. “Jam estas akuta manko de lingvoinstruistoj”, li skribis, “Se oni realigos tiun ĉi strategion, post kelkaj jaroj estos pli-malpli tute neniuj, tiel malebligante ke lernantoj atingu eĉ moderan fluecon en lingvo alia ol la propra”.

* Vd [http://www.esperanto.org/uk/eabnetn...].

La registaro antaŭeniris, daŭre ignorante avertojn. Ni ĉiuj sciis, ke lingvolernado en la lernejoj kolapsadas, kaj la registaro tutsimple lasis tion okazi. Ŝajnas al mi nun, ke mi pravis: ili ja sciis kion ili faras. La Nacia Strategio pri Lingvoj en Anglio nun ŝajnas unu el tiuj “projektoj destinitaj al malsukceso” pri kiuj Clare Short skribis en sia libro pri Irako. Ĉu estis regata malkonstruo? Nun Baronino Ashton parolas pri universala strategio por la Okcidentaj Balkanoj.* Mi scivolas kio estos la finrezulto de tio.

* Vd [http://euobserver.com/9/29646/?rk=1].

La Nacia Centro pri Lingvoj (CILT) faradis enketojn pri Lingvaj Trajtoj depost 2002, kaj en 2009 la enketo montris, ke la nombro de studentoj kiuj elektas lerni lingvon en aĝo de 14 ankoraŭ malpliiĝadas.* La recepto ŝajnas klara. Formortigu fremdlingvan lernadon en la lernejoj hejmlande, iru al EU, dirante al ili, ke ili ĉiuj parolu angle ĉar vi ne povas paroli fremde, akcepti francan kaj eventuale germanan gastemon ĉe iu mirinda loko, dirante, ke vi esperas mastri iliajn lingvojn en semajno, kaj daŭre ridetu, dum vi faras al lingvoj en EU ĝuste tion kion vi jam faris al lingvoj en la hejmlandaj lernejoj.

* Vd [http://www.cilt.org.uk/home/researc...].

Tiam, same kiel Gordon Brown, vi povos sidi antaŭ iu estonta enketo, kaj diri al ili pri la mirinda tempo kiun vi havis en lernado de lecionoj. Angle, kompreneble.

Ian FANTOM.