Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2008-2010

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2008-2010

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Diskriminacio pliiĝas

Ĉu la papuoj de Indonezio neeviteble malaperos?

Kvankam prezidanto Susilo Bambang Yudhoyono elektiĝis per granda plimulto en junio 2009, tiel definitive ĉesigante diktatorecon, lia trakto de malplimultoj ankoraŭ estas markata de la malnovaj metodoj, precipe en Papulando (aŭ Okcidenta Nov-Gvineo): malakordigo de la popolo, fragmentigo de la teritorio, prirabado ...

SBY aŭ iu alia, vi scias ... La kuboj estis ĵetitaj antaŭlonge.” Kaj post mallonga silento: “Por ni, ĉiam estas iu generalo. Generalo bum-bum!”. Linus sin turnas al sia amiko Agus, tridek-iom-jara, papuo kiel li. Por ili, kiel por multaj aliaj, la reelektiĝo je la 8-a de junio 2009 de Susilo Bambang Yudhoyono — SBY — kiel prezidanto de la Respubliko Indonezio, estis antaŭvidebla. Ambaŭ estas el Ĝajapuro, la provinca ĉefurbo de Papulando, la okcidenta parto de la insulo Nov-Gvineo. Baldaŭ postenigotaj kiel oficistoj, ili trejnas en Surabajo, dissterniĝanta urbo de la provinco Orienta Javo, kun ĉirkaŭ dek kvin kolegoj, plejparte javanoj. Ekde januaro 2002, Papulando ĝuas la statuson de aŭtonomeco, sed multaj kondiĉoj de la leĝo restas malobservigataj.

Anstataŭ sendependeco”, diras Agus, “ni havas specialan aŭtonomecon — tiel speciala, ke ĉiuj malfidas ĝin. Koncerne min, mi nur scias ke mi fine min trovos en laborposteno en alia distrikto, en suda Papulando. Laŭ papuaj kampanjantoj por sendependeco, mi estas perfidulo. Por la plimulto de niaj instruistoj, kiuj estas javanoj, mi estas makako kiun ili provas tenti malsupreniri el la arboj. Por mi, mi nur volas nutri mian familion.” Li paŭzas dum grupo eliras el la hotelo. La temo estas ekstreme delikata ...

La centra registaro dividas la teritorion kaj ĝiajn popolojn

Antaŭ kelkaj monatoj, papuoj armitaj per arkoj kaj sagoj atakis policejon en la periferio de Ĝajapuro. La polico ekpafis, kaj mortigis unu ataktanton. La indonezia gazetaro kondamnis la papuajn sendependismajn movadojn pro tio, ke ili provis saboti liberan balotadon en jam demokratia lando. “Libera? Demokratia? Kial, do, Papulando ankoraŭ kalkulas siajn mortintojn?” postulas scii Agus kolere.

En 1998, post tridek jaroj, la absolutisma regado de la diktatoro generalo Suharto ĉesis, esperigante multajn homojn. Kvin mil kilometrojn longa, kun dek sep mil insuloj el kiuj ses mil estas loĝataj, Indonezio estas la plej granda insularo de la mondo. Ĝia rasa, etna kaj religia heterogeneco estis reguligata de reĝimo de centralizita absolutismo kiu sin apogis sur la armeo, sed ĉi tio nun diseriĝas; de Aceh al Papulando, centrifugaj fortoj ĉie agadas. Preter Ĝakarto, la ĉefurbo, multaj etnoj volas reakiri sian sendependecon kaj kun ĝi identecon sufokitan de la superrega javana kulturo komuna al la plejmulto de du cent kvardek milionoj da indonezianoj, 90% de ili islamanoj.

La popoloj de okcidento Nov-Gvineo* akceptis nek sian aneksadon fare de Indonezio en 1962 nek sian oficialan enkadrigon en la insularon en 1969 post maskerada referendumo* kiu nur rajtigis al ili statuson de speciala aŭtonomeco. Tion indoneziaj naciistoj kondamnis kiel “troan indulgon”. Ili argumentas, ke la konstitucio jam estas multfoje ŝanĝita por kontentigi la pretendojn ekflorantajn tra la tuta insularo: rekono de regionaj diferencoj, kreo de aŭtonomaj regionoj, malcentralizo de la povo determini impostojn ... tiel multe da juraj ennovaĵoj kiuj, iliaopinie, minacas la fundamenton de la naciŝtato. Laŭ ili, jam venis la tempo por fortigi la unuecon, kaj ne por asigni novan statuson de aŭtonomeco kiu ne nur havigos al Papulando certan travadŝtonon al sendependeco, sed ankaŭ instigos pluajn postulojn fare de sendependistoj.

* Okcidenta Nov-Gvineo, aŭ Irian Jaya, aŭ Papulando, kiel ĝi nun nomiĝas, konsistas el du provincoj: Okcidenta Papulando, kiu inkluzivas la plej okcidentan parton de Nov-Gvineo (efektive, duoninsulo nomata “Vogelkop”, t.e. “birda kapo”, kaj ĝiaj ĉirkaŭaj insuloj, naŭ distriktoj entute); kaj Papulando, al kiu estis asignita la restanta teritorio (tio estas, dudek sep distriktoj).
* Vd precipe ‘Les Papous dépossédés de l’Irian Jaya’, kaj Damien Faure, ‘La guérilla oubliée des Papous’, Le Monde diplomatique, oktobro 1996 kaj aŭgusto 2002 respektive.

Ekde la komenco, la Prezidantaro de la Konsilio de Papulando (Presidium Dewan Papua, PDP), la ĉefa sendependista grupo, malakceptis la Leĝon pri Aŭtonomeco aprobitan je la 21-a de novembron 2001 de la tiama prezidanto s-ino Megaŭati Sukarnoputri. Dek kvin tagojn poste, la senviva korpo de Ili Eluay, la karismeca prezidanto de la PDP, estis trovita en la ĉirkaŭaĵo de Ĝajapuro. Papulando ekflamiĝis. Kvankam tiu murdo apenaŭ havis efikon en la indonezia socio, ĝi kontentigis tiujn, kiuj kredis ke la nacia unueco estas minacata de la agoj de la kampanjantoj por sendependeco.

Naciismo estas tre forta. Indonezianoj rigardas ĉiun provon dividi sian landon kiel atakon kontraŭ la integreco de la ŝtato, ĝia teritorio kaj la nacia koncepto de Indonezio. Ĉi tiuj ideoj estas aprobitaj de la tuta politika retoriko, edukado kaj la reinterpreto de la indonezia historio. Aldone, Ĝakarto atingis internacian agnoskon pri la integrigo de Papulando en Indonezion — kaj tial pravecon derivitan de la internacia juro,” diras Jacques Bertrand, profesoro pri politika scienco ĉe la Universitato de Toronto, Kanado*.

* Jacques Bertrand, Papuan and Indonesian Nationalisms: Can they be reconciled?, Refugees Studies Center, Universitato de Oksfordo, 2007.

Dum la ŝtato mobiliziĝis por trovi la murdintojn de Eluay (armeanoj de la specialaj fortoj, la terura Kopassus), s-ino Megaŭati, konscia ke en malfacilaj tempoj la balotantaro povus sin turni al pli radikalaj gvidantoj, klopodis subfosi la Leĝon pri Aŭtonomeco. Dum tumultis la regiono, ŝi promulgis dekreton* kiu dividis Okcidentan Nov-Gvineon en tri provincojn. Tio estis sagaca manovro. “La papua identeco estas juna kaj malforta kompare al pli lokaj identecoj (inter unu miliono kvin cent mil kaj du milionoj da papuoj estas dividitaj en tri cent dek etnolingvajn grupojn). Per divido de la teritorio en provincojn, la registaro senigis al papuoj la eblecon paroli unuvoĉe ene de aŭtonoma (kaj riĉa) teritoria registaro kiu povos argumenti favore al siaj pretendoj pli konsekvence”, diras profesoro Bertrand. “Efektive, la indonezia registaro ekspluatas la malharmoniigan emon de la papuoj.”

* Dekreton n-ro 1/2003.

Por parto de la loka elito, kiu revas pri kiel plibonigi sian socian pozicion kaj pliigi sian riĉecon kaj prestiĝon, la kreo de novaj teritoriaj entoj estas donaco de la ĉielo. “Ju pli da provincoj kaj distriktoj, des pli da oficoj de guberniestro kaj de bupati (distriktestro) devas esti okupitaj kaj rimedoj asignitaj fare de la centra registaro”, klarigas la esploristo Richard Chauvel de la Universitato de Viktorio en Melburno, Aŭstralio. Ĉi tiu malutila politiko legitimas dividojn: la nova dismultiĝo de demokratiaj institucioj ebligas la elektadon per la universala balotrajto de lokaj reprezentantoj el ĉiu el la 33 provincoj kiuj hodiaŭ konsistigas la indonezian insularon. “Balotadoj en Papulando kreas novan sferon de konkuro inter papuaj respondeculoj, kio estas ofte malutila, komentas profesoro de la Universitato Cenderaŭasih en Ĝajapuro. La armeo helpas la kandidaton kiu promesas faciligi por ĝi la vivon. Sekve, ankaŭ estas furioza konkuro inter frakcioj ene de la militistaro kaj/aŭ la polico.” Fine, estis kreitaj nur du provincoj — Papulando kaj Okcidenta Papulando — el la proponitaj tri.

Sed, kun kompensaj transpagoj de 24.000 miliardoj da rupioj en 2009 (proksimume 1,7 miliardoj da eŭroj) asignitaj de la centra registaro al la du provincoj, estas multe da premgrupado por instigi la ŝtaton pliigi la nombron de regionaj dividoj kaj la akompanantaj administraciaj strukturoj kiuj estas fonto de laborpostenoj rezervitaj por la privilegiuloj: la indiĝenaj papuoj kiuj anstataŭis la originalajn javanajn migrintojn post la Leĝo pri Aŭtonomeco. “La ĉagreno estas direktata al la alia flanko, komentas unu observanto, sed la loka loĝantaro ankoraŭ suferas la nekompetentecon kaj korupton de siaj oficialuloj.”

En Ĝakarto, oni argumentas ke disdividi la teritorion tiel ĉi, kune kun gravaj fluoj de financo, estas signo de seriozeco kaj ankaŭ ilo por plibonigi aliron al sanprizorgo kaj edukado en regiono de malfacila tereno. “Ĉi tia teritorieco, rebatas papua aktivulo, plejparte estigas la kreon de ŝvelintaj registaroj, policejojn, kaj lernejojn kiuj instigas la uzon nur de bahasa indonesia [la oficiala lingvo de la respubliko] instruata de migrintoj, plejparte javanoj.”

Tiuj ĉi lastaj jam konsistigas 48% de la du milionoj kvar cent mil homoj loĝantaj en Papulando, laŭ la plej fidindaj taksoj. La plejmulto de indiĝenaj papuoj kredas ke ĉi tiu “javanigo” estas antaŭlonge planita de la registaro. Krom politikaj motivoj, estas ekonomia realaĵo kiu apenaŭ donas motivon por espero pri estonta sendependeco post la referendumo, malkiel la kazo de Orienta Timoro, plene sendependa ekde 2002. Papulando abundas je naturaj rimedoj: oro, kupro, uranio, nikelo, petrolo, tergaso, arbaroj (kun kvarono de la arbaroj de Indonezio). El ĝiaj kvardek du milionoj da hektaroj da tropikaj arboj, Ĝakarto juĝas pli ol duonon komerce ekspluatebla, sen enkalkuli ĉirkaŭ plian naŭ milionojn da hektaroj asignitajn al agrikultura ekspluato, interalie por olepalmoj. Sekve, ruiniginte la insulojn Sumatro kaj Kalimantano, la produktado de palmoleo — ege postulata de agrikulturaj entreprenoj kaj por biobruligaĵoj — invadis Papulandon, kiu, kun Malajzio, produktas 85% de la monda provizo. Sinar Mas, la plej granda rikoltisto de Indonezio, akiris preskaŭ tri milionojn da hektaroj.

Riĉaĵoj kiuj multe nutras monavidon

Nedisputeble la plej granda fremda investanto en Indonezio estas la minkompanio Freeport-McMoRan (Phoenix). Ĝi ankaŭ estas la plej disputiga pro siaj metodoj de ekspluato.

Ĝia enspezo estis proksimume 18 miliardoj da dolaroj en 2008 kiun ĝi parte akiris per la delokado de papua komunumo, la Amungme, kiu estis devigita foriri de la malvarmetaj montaroj de la regiono Tembagapura por reloĝiĝi en la marbordaj malsekejoj de la malariaj malaltebenaĵoj de Timika, pli suden. Tio estis ekologia katastrofo homa kaj socia, kondamnita eĉ de BP Indonezio kiu, en 2009, komencis eksporti sian unuan milionon da tunoj da likva tergaso el Golfeto Bintuni, kvincent kilometrojn for, plejparte al Ĉinio. La gaskampo estas vastega, laŭ grandeco la tria en Indonezio ...

La plejmulto de papuoj ne profitas de ĉi tiu riĉeco. La nivelo de malriĉeco estas duoble pli alta ol la nacia mezumo kaj infanmortado, laŭregione, inter du- kaj sesoble pli alta. La indico de aidoso-infektoj, kvardekoble pli alta, reflektas la facilan disvastiĝon de la malsano pro tio, ke la armeo apenaŭ faras al si skrupulon pri la sano de la prostituitinoj de kiuj ĝi estas granda provizanto.

For de la ĉefurbo geografie kaj finance (la ŝtato nun asignas al ĝi nur 30% de ĝiaj enspezoj), la armeo daŭrigas siajn operaciojn, eĉ semante malordon kaj morton por fortikigi sian legitimecon kaj certigi siajn fontojn de enspezo: prostituado, sed ankaŭ vetludado, ŝakrado de armiloj kaj alkoholaĵoj, kontraŭleĝa arbohakado, fiksado de prezoj kaj fientreprenoj en ĉiuj sektoroj (vojkonstruado, transportado, gardado ...). Sed ŝancoj malmultiĝis post la sendependiĝo de Orienta Timoro, la pacigo de la Molukoj kaj Sulaveso kaj la finiĝo de la interna milito en Aceh; sekve, pliintensiĝas la konkurenco inter trupunuoj en Papulando por alproprigi la plej profitigajn kontraktojn.

Malalte salajrata, la armeo ŝajnas esti la plej granda predanto

Devigata trovi grandan parton de siaj propraj rimedoj, la armeo kondutas kiel vera predanto. Inter 1963 kaj 1983, laŭ oficialaj fontoj, povus esti ke cent kvindek mil papuoj estis mortigitaj, cifero kiu estas konstante citata malgraŭ tio, ke militaj operacioj daŭris plenforte dum kvardek jaroj. Neniu monato pasas sen ke organizaĵoj kiel Human Rights Watch aŭ Survival International raportas novajn fitraktojn: persekutojn, seksperfortojn, torturadon, mortigojn, delokadojn, detruojn de vivejoj kaj brutoj* ... Fronte al ĉi tiu senfina listo, iuj diras ke gentekstermo okazas. Almenaŭ, verŝajne jam estos pli da enmigrintoj ol da papuoj en 2015.

* Vd, ekzemple, Human Rights Watch, “What did I do wrong?”: Papuans in Merauke facing abuses by Indonesian Special Forces, junio 2009, www.hrw.org

Eĉ se ĉi tiu demografia revolucio ne estas per si mem gentekstermo, ĝi estas potenca faktoro en la diseriĝo de la papua socio. Ekde 2001, pli ol dudek mil homoj jam estas delokitaj, kaj dek tri mil kvin cent rifuĝintoj vivas en ekzilo trans la landlimo en Papuo-Nov-Gvineo, ilia sendependa najbaro.

Ĉu la indonezia ŝtato intencas detrui la papuajn popolojn? Malfermi la regionon al la internacia gazetaro, Neregistaraj Organizoj kaj defendantoj de homaj rajtoj, helpus refuti la akuzon. Kiel ankaŭ reformi la justecsistemon. Sed dum la ŝtato restas neaktiva, ĉu pro senpoveco aŭ kiel intenca politiko, la konkludo estas klara: indonezia demokratio ne funkcias en Papulando. Kaj kie la zonoj de anarkio komenciĝas, neniu scias, ĝis kie ili povus etendiĝi. Indonezianoj, kaj ne nur papuoj, estas minacataj eltrovi tion je sia kosto.

Philippe Celerier PLOTKIN.