Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2008-2010

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2008-2010

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

“Ni ne plu altiĝu unu super la aliajn”

Ilia ekologio kaj la nia

Viziulo, la filozofo André Gorz antaŭvidis, en tiu teksto publikigita en 1974, la reutiligadon de ekologio fare de industrio, financistaj grupoj ... unuvorte, kapitalismo.

ELVOKI ekologion, estas kvazaŭ paroli pri universala voĉdono kaj dimanĉa ripozo: en unua momento, ĉiuj burĝoj kaj ĉiuj subtenantoj de ordo diras, ke vi volas ilian ruinigon, triumfon de anarkio kaj obskurantismo. Poste, en dua momento, kiam forto de aĵoj kaj popola premo fariĝas nerezisteblaj, oni konsentas tion, kion oni rifuzis hieraŭ, kaj fundamente nenio ŝanĝiĝas.

Ekkonsidero de la ekologiaj postuloj havas multe da kontraŭuloj en la dungantaro. Sed ĝi havas jam sufiĉe da kapitalistaj subtenantoj, por ke ĝia akceptado de la potenculoj fariĝu serioze verŝajna. Do prefere ni ne kaŝu al ni la realon: la ekologia batalo ne estas celo en si mem, estas etapo. Ĝi povas kaŭzi malfacilaĵojn al kapitalismo kaj devigi ĝin ŝanĝiĝi; sed kiam, post longa rezisto per forto kaj ruzo, ĝi fine cedos ĉar la ekologia sakstrato estos fariĝinta neevitebla, ĝi integrigos tiun devigon, same kiel ĝi integrigis ĉiujn aliajn.

Tial necesas dekomence sincere meti la demandon: kion ni volas? Kapitalismon, kiu akceptas la ekologiajn devigojn, aŭ revolucion ekonomian, socian kaj kulturan, kiu nuligu la kapitalismajn devigojn kaj, tiel starigas novan rilaton de homoj al kolektivo, al ilia medio kaj al naturo? Reformon aŭ revolucion?

Nepre ne respondu ke tiu demando estas malĉefa kaj ke pleje gravas ne malpurigi la planedon, tiomgrade, ke ĝi fariĝos neloĝebla. Ĉar ankaŭ pluvivo ne estas celo en si mem: ĉu valoras la penon pluvivi, kiel sin demandas Ivan Illich, en “mondo transformita en planeda malsanulejo, en planeda lernejo, en planeda prizono, kaj kie la ĉefa tasko de la anim-inĝenieroj estos dizajni homojn adaptitajn al tiu kondiĉo”? ( ... )

Prefere difini de la komenco por kio oni batalas, kaj ne nur kontraŭ kio. Kaj prefere provi antaŭvidi kiel kapitalismon efikos kaj ŝanĝos la ekologiaj truddevigoj, ol kredi, ke tiuj kaŭzos ĝian malaperon, tutsimple.

Sed unue, kio estas, laŭ ekonomikaj terminoj, ekologia truddevigo? Konsideru ekzemple la gigantajn ĥemiajn kompleksojn de la Rejnvalo, ĉe Ludwigshafen (BASF), Leverkusen (Bayer) aŭ Roterdamo (Akzo). Ĉiu komplekso kombinas jenajn faktorojn:

naturaj riĉaĵoj (aero, akvo, mineraloj), kiujn ĝis nun oni konsideris senpagaj ĉar ne necesis ilin reprodukti (renovigi);

produkadtrimedoj (maŝinoj, konstruaĵoj), konstanta kapitalo*, kiu eluziĝas, kaj kiun oni sekve devas reprodukti, prefere pli potence kaj efike, por doni al la firmao avantaĝon kontraŭ konkurantoj;

* Konstanta kapitalo estas tiu parto de la kapitalo kiu investiĝas en produktadrimedoj kiuj ne iras al la laboristo en formo de salajro ktp (tiu estas “varia” kapitalo). Ĝi do ne kreas plusvaloron, male al la varia kapitalo, el kiu sole fontas la profito. Vd pri tio Karlo Markso: La kapitalo, Volumo 1, Kritiko de la politika ekonomio, Libro 1: La produktadprocezo de la kapitalo, Ĉapitroj unua ĝis naŭa, Elgermanigita de Vilhelmo Lutermano, Monda Asembleo Socia (MAS), 2009, ISBN 978-2-918300-13-7 -jmc

homa laborforto, kiun ankaŭ necesas reprodukti (necesas nutri, flegi, loĝi, eduki la laboristojn).

En kapitalisma ekonomio, kombino de tiuj faktoroj ene de la produktadprocezo ĉefe celas kiel eble plej grandajn profitojn (kio signifas, por firmao zorganta pri estonteco, ankaŭ maksimumon da potenco, kaj do da investado kaj ĉeesto sur la monda merkato). La strebo al tiu celo profunde influas la manieron laŭ kiuj la faktoroj estas kombinataj kaj la relativan gravecon donitan al ĉiu. La firmao, ekzemple, neniam demandas sin kiel fari, por ke la laboro estu plej agrabla, por ke la fabriko plej bone prizorgu la naturajn ekvilibrojn kaj la vivspacon de homoj, por ke ĝiaj produktoj servu la celojn deciditajn de la homkomunumoj. ( ... )

Sed jen en la Rejnvalo ĉefe, la homamasiĝo, la poluado de aero kaj akvo atingis tian gradon, ke la ĥemia industrio, por plu kreski aŭ eĉ nur plu funkcii, estas devigata filtri siajn fumojn kaj siajn eligaĵojn, tio estas reprodukti kondiĉojn kaj riĉaĵojn kiuj, ĝis nun, estis konsiderataj “naturaj” kaj senpagaj. Tiu neceso reprodukti la hommedion havos evidentan reefikon: necesos investi pri malpoluado kaj do pliigi la kvanton de konstantaj kapitaloj; necesas ankaŭ certigi amortizon (renovigon) de la purig-instalaĵoj; kaj la produkto de tiuj (la relativa pureco de aero, akvo) ne povas esti profite vendata.

FINFINE, estas samtempa kresko de la investita kapitalkvanto (la organika konsisto*), de ĝia reproduktado-kosto, kaj de la produktokostoj, sen responda kresko de vendoj. Sekve, kaj nepre: aŭ la profitkvoto malaltiĝos, aŭ la varo-prezoj kreskos.* La firmao kompreneble provos altigi siajn vendoprezojn. Sed ne estos tiel facile: ĉiuj aliaj poluantaj entreprenoj (cementejoj, metalejoj, ferfabrikoj ...) provos altigi la prezojn de siaj produktoj al la konsumantoj. La enkonsidero de la ekologiaj postuloj fine havos tiun konsekvencon: prezoj tendencos altiĝi pli rapide ol la realaj salajroj, la popola aĉetpovo estos kunpremita, kaj ĉio okazos kvazaŭ la kosto de la malpoluado estus prenita el la riĉaĵoj disponeblaj de homoj por aĉeti varojn.

* La “organika konsisto de la kapitalo” signifas la parton de la kapitalo investitan kiel konstantan kompare kun tiu elspezita kiel varia kapitalo, vd Karlo Markso, v.c. — jmc
* Tiu fenomeno estas analizita de Karlo Markso, en “La kapitalo” kiel “la tendenco de falanta profitkvoto” kiel nepra sekvo de la evoluanta kapitalismo. Tamen tiu fenomeno per si mem ne povas konduki al altigo de la varprezoj nur per ekonomiaj leĝoj. -jmc

La produktado de tiuj varoj tendencos ne kreski aŭ malkreski; la recesiaj tendencoj estos do pliigitaj. Kaj tiu retroiro de la kresko kaj produktado, kiu, en alia sistemo, povus esti bonaĵo (malpli da veturiloj, malpli da bruo, pli freŝa aero, pli mallongaj labortagoj ...) efikos tie tute negative; la poluantaj produktoj iĝos luksaĵoj, nealireblaj de homamasoj, sed ja de la privilegiitoj; malegalecoj kreskos; malriĉuloj fariĝos relative pli malriĉaj, kaj riĉuloj pli riĉaj.

La enkalkulo de la ekologiaj kostoj produktos samajn efikojn sociajn kaj ekonomiajn kiel la petrola krizo. Kapitalismo, kiu ja ne mortos pro la krizo, mastrumos ĝin same kiel ĝi ĉiam faris: bone lokitaj financaj grupoj profitos el malfacilaĵoj de konkurencantoj por engluti ilin malmultekoste kaj pli etendi sian regadon de la ekonomio. La centra registaro plifortikigos sian regadon de la socio: teĥnokratoj kalkulos la “plej trafajn” normojn por malpoluigo kaj produktado, ellaboros reglamentojn, plivastigos la sferojn de “programita vivo” kaj la agadkampon de la subprem-aparatoj. ( ... )

Ĉu vi diras, ke nenio el ĉi tio estas neevitebla? Eble, sed tiel ja okazos se kapitalismo estas truddevigita enkalkuli la ekologiajn kostojn sen ke politika atako, plurnivele lanĉita, elŝiros de ĝi la regadon de la situacio kaj oponos al ĝi per tute alia socio- kaj civilizo-projekto.

Ĉar la kreskado-subtenantoj pravas almenaŭ pri tiu punkto: enkadre de la nuna socio kaj nuna konsummodelo, bazitaj sur malegaleco, privilegio kaj profitavido, la senkresko aŭ negativa kresko povas signifi nur stagnon, senlaborecon, pliigon de diferenco inter riĉuloj kaj malriĉuloj. Enkadre de la nuna produktadmaniero, ne eblas limigi aŭ blokadi kreskon kaj samtempe disdoni pli juste la disponeblajn aĵojn.

Rezonante en la limoj de tiu malegaleca civilizo, ekonomia kresko aperas al homamaso kvazaŭ promeso — tamen tute iluzia — ke ili iam ne plu estos “malprivilegiitoj”, kaj la nekresko kvazaŭ ilia kondamno al senespera malkontentigo. Tial oni ne ĉefe ataku kreskon, sed la mistifikadon, kiun ĝi nutras, la dinamikon de kreskantaj bezonoj, ĉiam frustritaj, sur kiu ĝi estas bazita, la konkuradon, kiun ĝi starigas, instigante individuojn al deziro altiĝi unu “super” la aliajn. La moton de tiu socio oni povas formuli tiel: Kio bonas por ĉiuj valoras nenion. Vi estos respektebla nur se vi posedas ion pli bonan ol la aliaj.

Sed la malon ni devas aserti, por disigi nin de la kresko-ideologio: Indas je vi nur tio, kio estas bona por ĉiuj. Estu produktata nur tio, kio nek privilegias, nek malaltigas iun ajn. Ni povas esti pli feliĉaj kun malpli da riĉaĵoj, ĉar en socio sen privilegioj, ne estas malriĉuloj.

André GORZ