Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2008-2010

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2008-2010

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Enmigrintaj laboristoj sub minaco de ellandigo

La neverŝajna epopeo de la Afrikanoj en Ĉinujo

La unuan fojon de ses jaroj, Ĉinujo anoncis komercan deficiton en marto (2,74 miliardoj da dolaroj). Ekonomio restas orientita al eksportado, de kiu Kantono estas unu el la avangardaj taĉmentoj. En tiu urbo laboras internaj migrantoj (mingong) sed ankaŭ migrantoj venintaj el Afriko.

ĈI TIE oni alkutimiĝis al ilia ĉeesto. Ĉi tie ne estas vere Ĉinujo, ankaŭ ne Afriko, cetere. Estas en Kantono (ĉine Guangzhou), en sudo de Ĉinujo, je du horoj trajne de Hongkongo, kvartalo situanta inter la stratoj Xiaobei Lu kaj Guangyuan Xi Lu. Dudek mil Afrikanoj oficiale*, sed preskaŭ cent mil laŭ esploristo de la Hongkonga universitato*, loĝas aŭ portempe restadas en tiu ĉina “Africa kvartalo” enfermita inter rapidaj vojoj, pontaj aŭtoŝoseoj kaj fervojoj. Kromnomita de la ĉinoj “ĉokoladurbo” [chocolate city], tiu 10-kvadratkilometra zono estas tute dediĉita al komerco. La igba lingvo, aŭ la volofa aŭ la lingala respondas tie al la mandarena kaj la kantona lingvoj.

*Les immigrants africains, nouveau défi pour la Chine”, Chine Informations, 6-a de oktobro 2009.
* Adams Bodono, “The African trading community in Guangzhou: An emerging bridge for Africa-china relations”, publikigota en “The China Quarterly, Londono.

De ĝia apero sur la internacia komerco-scenejo, Ĉinujo havas logan povon en la ekskoloniaj landoj. Aŭ, kiel substrekas s-ro Mark Leonard, direktoro de la fakulejo (pensfabriko)Eŭropean Council on Foreign Relations, “Ĉinujo pruvas, ke verda teo, Konfuceo kaj Jackie Chan (Aktoro, filmreĝisoro kaj fakulo pri militartoj) povas konkuri kontraŭ McDonald, Holivudo kaj la Diskurso apud Gettysburg*. Sed afrikanoj multnombre venis tien, ja malpli pro ĝia kulturo ol pro ĝia freneze alta kresko, ĝiaj pograndaj merkatoj, kie akireblas malpezindustriaj produktoj.

* Mark Leonard, Que pense la Chine?, Plon, Parizo, 2008/

S-ro Abou Kabba, gvineano, doktoro pri organika kemio, kiu de 15 jaroj komercas tra tuta Azio, miras pri la amasa alveno de “junuloj, kiuj kredas, ke Kantono estas mezhaltejo survoje al Eŭropo, aŭ ebligas atingi Tokion tra nur kelkaj metrostacioj.”

Ĉe la kerno de tiu bruega urbo kun 18 milionoj da loĝantoj kaj dekmiloj da etaj fabrikoj, la komerca aktivaĵo kontrastas kun la amasinformila murmurego ĉirkaŭ petrolaj kontraktoj aŭ grandegaj laborejoj de publikaj konstruoj de ĉinoj en Afriko. La leono venas rajdi la drakon ja por profiti el la ŝanco de ĝia eksportada febro. “Ĉu ili estas nigruloj aŭ aliaj, ne gravas se estas bone por la negoco ...” laŭte asertas, inter du telefonalvokoj kaj gluteto da teo, estrino de elektronikaĵ-vendejo en negococentro de Dongfeng. Ĉar, en Guangdong-provinco, laborejo de la mondo, kies ĉefurbo, Kantono, estas la montrofenestro, mono ne havas koloron. La afrikaj “marŝsoldatoj de la tutmondiĝo”* nepre volas ricevi sian porcion de la “ĉina miraklo”. Iliaj eksportaĵoj al Afriko similas inventarion de la poeto Prévert: elektrogeneratoroj, ŝuoj, orelpurigiloj, motorbicikloj, konstrumaterialoj, homaj hararoj, ludiloj. “En Ĉinujo troveblas ĉio, kion oni deziras, oni ja eĉ trovas nigrulojn”, ŝercas Jozefo, kameruna vojaĝanta komercisto.

* Roland Marchal, “Hôtel Bangkok-Sahara”, en Fariba Adelkhak kaj Jean-François Bayart (sub dir.de) Voyages du développement. Emigration, commerce, exil, Khartala, Parizo 2007.
La unuaj kontaktoj okazis en Bandungo en ... 1955

Tiu kaŝita flanko de la ĉinafrikaj rilatoj disvolviĝas laŭ surpriza rapideco. Ĉiujare miloj da konteneroj estas sendataj al Dakaro, Mombasa, Abiĝano aŭ Dualao. Atestas la kresko de tiuj interŝanĝoj: + 294% inter 2003 kaj 2007*. La 8-an de novembro 2009, dum la 4-a Forumo pri ĉinafrika kunlaborado (Focac), la ĉefministro Wen Jiabao entuziasme taksis la produkton de la duflanka komerco je 106,8 miliardoj da dolaroj (78 miliardoj da eŭroj) en 2008, kvanto kreskinta je 45,1% en unu jaro*. Forlasante la tradiciajn komercajn platformojn de Azio kaj Dubajo, la afrikaj negocistoj rapide delokis sian aktivadon en Ĉinujon.

* Vd Jean-Christophe Servant, “Originalité du jeu chinois”, Manière de voir, n-ro 108, “Indispensable Afrique”, decembro 2009/januaro 2010.
* Hubert Escaith (sub dir. de), “Statistiques du Commerce International 2009, Monda Organizaĵo pri Komerco (MOK), Ĝenevo, 2009. Eksportado de Ĉinujo al Afriko atingis 50,84 miliardojn da dolaroj (+ 36,3% kompare kun jaro 2008); importado el Afriko sumiĝis je 56 miliardoj da dolaroj (+54%). Hidrokarbidoj estas 71,7% de la importaĵoj, metaloj estas 14,1%.

Eĉ se tiu interproksimiĝo ŝajnas subita, ĝi tamen devenas de la bazoj metitaj en aprilo 1955 dum la Bandunga Konferenco. La projekto kunigis la nealiancitajn landojn dezirantajn rezisti tiom al la soveta regemo, kiom al la okcidenta imperiismo kaj al ĝia kolonia tendenco. Pekino tiam provizis helpon al la sendependistoj de Alĝerio, Angolo aŭ Suda Rodezio — tiu subteno rezultigos por Ĉinujo en 1971 reakiron de la ĉina konstanta sidloko en la Sekurec-Konsilio de la Unuiĝintaj Nacioj (UN), ĝis tiam okupata de Taivano. Sed nur en la jaroj 1980-aj la unuaj aventuremaj afrikaj komercistoj alvenis en Hongkongo, tiam sub brita regado. De la aliĝo de Pekino al la Monda Organizaĵo pri Komerco (MOK) en septembro 2001, la negocistoj preferas iri rekte al la fonto de la malmultekostaj varoj.

“Preskaŭ 90% de la produktoj en la afrikaj merkatoj venas de Ĉinujo, Tajlando aŭ Indonezio, analizas s-ro Sultane Barry, prezidanto de la gvinea komunumo en Kantono. En Ĉinujo eblas miksi plurajn produktospecojn en unu kontenero. Estas pli flekseblaj reguloj.” Same kiel 90% de la afrikanoj en Kantono*, s-ro Barry estas negocisto. Lulita, kiel negocisto pri gemoj, en la “usona revo” li deklaras sin fiera partopreni naskiĝon de la “Flav-rivera kapitalismo”. El sia oficejo lokita inter preĝsalono kaj salono sen arbo sed dediĉita al palabro, li regas tutan etaĝon de Tianxiu Dasha, 35-etaĝa Babelturo, kie multaj aktivaĵoj kunmiksiĝas: butikoj plenplenaj je specimenoj venintaj el provincaj fabrikoj, reprezentaj oficejoj, transport-agentejoj, afrikaj restoracioj laŭleĝaj aŭ ne, frizistoj, meblitaj luapartamentoj, ...

* En Kantono 33% de la afrikanoj estas niĝerianoj, 10% malianoj, 8% ganaanoj, 6% gvineanoj, la cetero estas konganoj, senegalanoj, eburbordanoj, niĝeranoj, tanzanianoj, gambianoj kaj kamerunanoj. Adams Bodoma, cit.

Ĉiutaga vivo kaj profesia laboro kapablu kunfandiĝi por ĉiam pli da enspezoj. S-ro Ibrahim Kader Traoré, eburborda entreprenisto, asertas ĝin: “Ni ne estas ĉi tie por amuziĝi, oni negocas rapide kaj sukcese. En Abiĝano, homoj nur pensas pri Francujo, kie ili penas ŝpari 10.000 eŭrojn en 25 jaroj, dum en Ĉinujo eblas gajni 100.000 eŭrojn en 5 jaroj.” Do pli kaj pli multaj afrikanoj deturnas sin de la malnovaj vojoj de sklavoj, kaj de la fermitaj eŭropaj landlimoj, por serĉi aventuron orienten.

Inter 2003 kaj 2007 la nombro de migrantoj kreskis je 30 aŭ 40% jare*. “La intensigo de rilatoj inter iuj el la malplej evoluintaj landoj (MEL) kaj Ĉinujo nur povas plifortigi ĉeeston de afrikaj komercistoj ĉe la unua tutmonda eksportanto”, notas Barry Sautman, esploristo ĉe la Hongkonga universitato.

* Zhigang Li, Desheng Xue, Michal Lyons kaj Alison Brown, “Ethnic enclave of transnational migrants in Guangzhou: A case of study of Xiabei”, Acta Geographica Sinica, Pekino, 2008.

La amplekso de la enmigrado surprizas la ĉinan registaron, kiu neniam alfrontis tian “problemon”. Kvankam en 2006 la ĉina prezidanto Hu Jintao solene akceptis 48 afrikajn ŝtatestrojn en Pekino, emfazante la ĉinan amikecon, 2007 estis seniluziiga jaro por la kandidatoj al enmigrado. La ĉinaj regantoj eltiris el tirkesto malnovan diron de s-ro Hao Chiyong, proparolanto de la ministrejo pri enmigrado, la 20-an de aŭgusto 2004: “Ĉinujo ne estas migrocelo, kaj la nova leĝaro celadas allogi altkompetentajn eksterlandanojn*.” Jen klara maniero anonci malpliigon de la nombo de vizoj al afrikanoj; kiuj subite sentis sin nebonvenaj personoj.

* China issues “Green Card” to foreigners”, China Daily, Pekino, 21-an de aŭgusto 2004.
Maltrankvilo ĉe la ĉinoj de “Ĉokoladurbo”

“La afrikdevena loĝantaro malkreskis, bedaŭras s-ro Barry. Antaŭe, ili havis unujarajn vizojn, kun plurfoja eniro kaj nelimigitaj restaddaŭroj. En 2008, tuj antaŭ la Olimpikoj de Pekino, la regantoj decidis radikalan ŝanĝon. Ili ĉesis renovigi vizojn surloke. Necesis reiri al sia lando por renovigi komercan vizon.” De tiam, vizo fariĝis ia “sankta gralo ”, kies ĉiutaga serĉado foje turniĝas absurde. Ladji, eburbordano sen legitimilo, ne hezitas montri la dekojn da vizostampoj, kiujn li plejofte renovigas en Makao. “La vizoj estas validaj dum tridek-taga daŭro. Oni do estas devigata eliri kontinentan Ĉinujon unufoje monate.”

Dum la Olimpikoj, la regantoj pliintensigis la identec-kontroladon. Tial la Aziaj Ludoj, kiuj okazos en Kantono en novembro 2010 maltrankviligas same la ĉinojn kiel la afrikanojn de “ Ĉokoladurbo ”. “Mi vendas al afrikanoj pli ol 50% de la produktaĵo de la televidilfabriko de mia bofrato, kalkulas vendistino, oni bezonas ilin, kaj mi timas ilian foriron.”

En julio 2009, polica interveno preskaŭ turnis al tragikaĵo. Por eskapi policon, du niĝerianoj saltis tra fenestron. Unu vundiĝis ĉe ventro per vitraĵo, la alia pro kapobato restis en komato plurajn tagojn. Ili ambaŭ pluvivis. Sed la onidiro pri ilia morto rapide disvastiĝis, kaj rezultigis la unuan manifestacion de eksterlandaj enmigrintoj en Ĉinujo. Cento da homoj sturmis la ĉefan policejon de Kantono, kaj la grandaj internaciaj amasinformiloj, certaj pri la morto de la du homoj, ne preterlasis la okazon krii pri la ĉiama perforto de homrajtoj en Ĉinujo. “Homĉasado rekomenciĝis, rakontas s-ro Kabba. Mia edzino akceptis policanojn kontrolantajn vizojn, sed estas mi, kiu havis la legitimilojn. La policanoj ekkriadis al miaj infanoj, kiuj ploris. Oni diris al ili, ke ili iros en malliberejon, kvankam mia familio estas registrita ĉe la enmigradservo. Ili scias, ke ni estas laŭregulaj.”

En artikolo de la 6-a de oktobro 2009, s-ino Mo Lian, vicdirektorino de la fako identeckontrolo ĉe landlimoj, de la provinca departemento pri publika sekureco en Guangdong, diris al la nacia gazetar-agentejo Xinhua: “70% de la eksterlandanoj enfermitaj pasintjare pro neleĝa enmigrado aŭ senvalideco de sia vizo, estas afrikanoj. En la unua semestro 2009, la proporcio altiĝis ĝis 77%.” Fronte al tio, kion la afrikanoj konsideras “persekutado ” aŭ “komploto ”, paralela komerco organiziĝas. Laŭ Ladji, la certeco ne esti ĝenata pagiĝas je forta prezo, aĉetante “laŭregulan” vizon. “Iuj afrikanoj pagis ĝis 2.000 eŭrojn. Ili simple aĉetas servon de privataj agentejoj, kiuj koruptas la ĉinajn administrejojn.”

La serpento ja mordas sian voston. “Provante limigi enmigradon, la ĉina registaro puŝas la afrikanojn en la retojn de afrikaj krimaj bandoj kaj nur plifortigas ilin, protestas s-ro Ojukwu Emma, prezidanto de la niĝeriana komunumo kaj “S-ro Afriko ”por ĉiuj. Okazas absurdaj situacioj. Novalvenintoj eĉ revendas multekoste sian pasporton kaj, kiam estas ellandigitaj, hejme ŝanĝas sian identecon, kaj revenas. Aliaj fine fariĝas drogvendistoj aŭ eniras prostituo-retojn. Tiaj aferoj donas malbonan bildon pri tuta Afriko.”

Junula teamo kun maĉetoj

Tial s-ro Emma decidis alfronti la situacion kaj soldatdisciplini la tutan afrikan komunumon de Kantono, per metodoj indaj je armea registaro. “Nia komunumo batalas kontraŭ krimoj. Ni starigis “pacgardantaron ”, teamon de 50 junuloj kun maĉetoj, kiuj kaptas krimulojn, liveras ilin al polico, por protekti nian bildon.”

Danke al tiu iniciato, li en novembro 2009 ankaŭ sukcesis subskribi kun la lokaj regantoj, specon de “ amnestio ”, kiel li mem klarigas, por ĉiu afrikano sin deklaranta proprainiciate al la enmigradservo. “La 8-an de marto 2010, kvar cent niĝerianoj kies vizo ne plu validas jam forlasis Ĉinujon. Mi ankaŭ intertraktis duonigon de la monpuno, hodiaŭ fiksita je 360 dolaroj [221 eŭroj]. Tial mi vizitas ĉiutage la enmigradoficejon, same kiel faras multaj aliaj prezidantoj de afrikaj komunumoj.” Krome, “tuj kiam ilia financa situacio tion ebligos, tiuj afrikanoj povos laŭleĝe reveni”, li klarigas, forgesante elvoki la kazon de tiuj, kiuj povas pagi nek la monpunon nek aviadilbileton — ĉar la ĉina ellandiga sistemo ne enhavas senpagan transliman forkondukon. Tiuj malriĉuloj iras en malliberejon kaj, laŭ iuj, ili devas labori en ŝtataj fabrikoj. Kiom da afrikanoj estas en tiu situacio, tion kompreneble ne diskonigas la registaro.

Tiu streĉiĝo, estigita de draste subprema sistemo kondamnas la afrikanan komunumon, priskribitan de la amasinformiloj kiel homojn, kiuj ne respektas leĝojn; tio plifortigas jam ekzistantan rasismon. “Ĉinoj ĉiam sentas timon rilate afrikanojn. Por ŝirmi la socian harmonion, la regantoj opinias, ke necesas protekti la popolon de tro granda invado”, anonime deklaras profesoro de la Guangdong-universitato.

En sia aŭtobiografia libro, kiu fariĝis sukceslibro, Les Cygnes sauvages [la sovaĝaj cignoj]*, la ĉina verkistino Jung Chang priskribas tion, kion la ĉinaj lernejanoj en la 1970-aj jaroj lernis pri afrikanoj: “Ili estas malpli evoluintaj kaj ne regas siajn instinktojn.” Granda plimulto de ĉinoj — same kiel eŭropanoj cetere — konas Afrikon nur tra la prismo de amasinformiloj, ĝi do estas ĉiam reduktita je bildo de drivanta kontinento, suferanta pro aidoso, malsato, militoj kaj sekeco. Laŭŝajne senestonta mondoparto.

* Jung Chang, Les Cygnes sauvages, Pocket, Parizo, 2001.
“Surstrate, la infanoj forkuras de mi”

Kvankam ĉinoj ne estas pli rasismaj ol la aliaj popoloj, ili ja pli volonte manifestas tiun senton. Vincent, niĝeriano instalita de kvin jaroj en la lando atestas: “Eĉ se estas ankoraŭ pli malbone en Indonezio aŭ Malajzio, oni ja daŭre aŭdas insultojn kiel “ nigra diablo ”. En la publikaj transportiloj, homoj ŝtopas sian nazon kaj kelkfoje surstrate la infanoj forkuras de mi. Oni devas vivi kun tio.” Aliaj situacioj estas humiligaj, kiel klarigas Jean-Bedel, konga studento: “En malsanulejo, eĉ por eta banala febro, la kuracistoj elprenas nekutiman nombron de sangotubetoj kaj aŭtomate faras HIV-teston. Tiel ili ne agas kun siaj samlandanoj. Ili ankaŭ surmetas protekt-gantojn antaŭ ekzameno, nur koncerne nigrulojn.”

Taksiŝoforoj foje ignoras alvokon de afrikano. “La nigraj diabloj laboras pri drogo kaj prostituado, asertas unu el ili, ili eĉ provas marĉandi la prezon. Mi neniam haltas por ili. Krome, oni neniam komprenas kien ili deziras iri.” Tiu miskompreno devenas ankaŭ de tio, ke plimulto de la afrikanoj, nur trapasantaj, ne provas integriĝi. “Ili vivas marĝene de la ĉina socio, kaj provas starigi insuleton, negoc-establon, kie ili sin ŝirmas de malsama kulturo. Ĉinoj kaj afrikanoj malbone konas unu la alian”, raportas Brigitte Bertoncello, profesoro ĉe la Universitato de Aikso Provenca kaj Marsejlo, kaj Sylvie Bredeloup, esplordirektorino ĉe Instituto de Esploro pri Disvolvado*. Siaflanke, la afrikanoj respondas al la ĉinoj: “Pliproksimiĝo malfacilas, ĉar plimulto de ĉinoj kritikas nin kaj ne konsideras nin egalulojn” konkludas s-ro Barry. “ ”

* Brigitte Bertoncello kaj Sylvie Bredeloup, “De Hongkong à Guanzhou, de nouveau “comptoirs”africains s’organisent”, Perspectives chinoises n-ro 2007/1, HongKong.

La Granda Gvidanto tamen predikis tute alian rilaton al alieco, memorigas la historiisto Frank Dikötter. “En 1963 Mao asertis, ke “en Azio, en Afriko, ĉie en la mondo estas rasismo. Vere la rasaj problemoj estas klasaj problemoj ”.La oficiala propagando antaŭenigis la ideon, ke nur okcidentanoj povas agi rasisme, dum la ĉinoj alte levas la standardon de la “haŭtkoloraj viktimoj ” en la historia batalo kontraŭ la blanka imperiismo*.”

* Frank Dikötter, The Discourse of Race in Modern China, C. Hurst & Co, Londono, 1992.

Sufiĉas anstataŭi la nocion “klaso” per “ekonomia sukceso” por malkovri la vizaĝon de moderna Ĉinujo. “La ĉinaj antaŭjuĝoj kaj rasismo baziĝas sur la sociekonomia nivelo kaj la sukceso, ĉu individua ĉu komunuma”, notas Yan Sun, profesorino pri politikaj sciencoj en la City-University de Nov Jorko*. Same kiel politiko kaj juro, rasismo ofte finiĝas tie, kie negoco komenciĝas. En “Ĉokoladurbo”, la komercaj urboj kaj la frajto-zonoj, la ĉinoj komprenis ke la afrikanoj povas servi interesojn de la gastiglando. Sed aliloke afrikanoj daŭre povas renkonti malamikajn reagojn. Por uzi vortojn de Deng Xiao Ping, “unu lando, du sistemoj”.

* Yan Sun, “Millennia of multiethnic contradictions”, forumo “China’s Changing Views on Race”, blogo de New York Times, 13-an de decembro 2009.

Malgraŭ severigo de la enmigrad-reguloj fare de la kantonaj aŭtoritatuloj, kaj la ĉina ŝovinismo, la afrikanoj de Ĉinujo konstruis “ponton”* inter la du kontinentoj. Tiuj komercistoj utilas kiel kontaktiloj inter siaj gastigantoj kaj sia deven-lando. Ĉu ili trovis pordon por eniri la kvar murojn de la piktogramo, kiu signifas “lando” en la ĉina? Tiaj popolribeloj kontraŭ nigruloj, kiaj okazis en la Nanjing-universitato en 1988 ne plu aktualas. Tiam ĉinoj batis afrikajn studentojn, kaj miloj da manifestaciantoj surstrate kriadis “morton al nigraj diabloj”. La preteksto de la manifestaciantoj estis morto de ĉina studento, sed ili riproĉis precipe al la afrikanoj amindumi kun junaj ĉininoj.

* Adams Bodono, cit.

Nun, en la stratoj de Xiaobei Lu-kvartalo, la intergentaj geedziĝoj estas pli kaj pli videblaj, same kiel miksrasaj infanoj. “Danke al malfermo de Ĉinujo al la mondo, estas espero por la koloraj eksterlandanoj ĉi tie, insistas s-ro Yane Soufian. Ni adaptiĝas al ilia kulturo kaj respektas iliajn leĝojn.” Tiu juna niĝerano alvenis antaŭ 8 jaroj, “praktike senmona kaj konanta nur nigran teon ... ne verdan”. De kvin jaroj edzo de juna ĉinino Hanna, li havas dekmonatan filon, Arafat. “Mia bofamilio neniam malhelpis mian geedziĝon. Ili timas nur, ke ni iam foriros al Niĝero. Mia edzino ne timis min, ĉar ŝi komprenis, ke afrikanoj kiuj restas en Ĉinujo montris sian adaptiĝemon. Ili estas batalemaj kaj definitive modernaj. Ni tre respektas virinojn kaj ni helpas ilin en la ĉiutagaj taskoj.”

Parolante antaŭ la katedralo de la Sankta Koro en Shizi, s-ro Emma mencias inter tricent kaj kvarcent intergentajn geedziĝojn. “Kaj mi strebas starigi asocion, por eviti laŭeble eksedziĝojn!” Ĉar, preter la kultura diverseco, iuj afrikanoj edziĝas por ricevi restadpermeson. Tion inside konfirmas Ladji: “Necesas edziĝi al ĉinino por krei entreprenon . Tion faris mia frato, kaj ni ĉiuj revas pri tio.”

Transnacia afrika burĝaro

Pli kaj pli da afrikanoj lernas la ĉinan, surloke aŭ en unu el la multnombraj Konfuceo-Institutoj, kiuj malfermiĝas en Afriko*. Plie, ili asertas sian rolon kiel mentoroj kaj eĉ edukantoj*. S-ro Barry memoras, iom konsterne, la mankojn de siaj gastigantoj: “Alveno de afrikanoj ebligis al ĉinoj lerni kiel serĉi novajn merkatojn por siaj varoj. La ĉi-tieaj sekretariinoj eĉ ne unu vorton da angla parolis. Nia ĉeesto estigis emon al lingvolernado: la anglan kaj la francan. La ĉinoj tute ne konis la bazajn regulojn de internacia komerco. Helpon de kredito, dokumentitan krediton, ili ne konis. Ili kutimis esti pagataj “de mano al mano”. Tio ne estas komerco!”

* Laŭ Confucius Institute Online, en novembro 2009 oni nombris dudek unu Confucius Institute en dek ses landoj.
* Adams Bodomo, cit.

Tiaspecaj spontanaj interŝanĝoj, neinstituciaj, ebligis krei ligojn inter komunumoj. Vivigante la flamon de la sud-suda disvolviĝo, Ĉinujo ne forgesu, ke la ekkresko de unu el inter la “malplej evoluintaj landoj” (MEL) rezultigas ĝenerale pliigon de homaj interŝanĝoj inter tiu ĉi kaj la industria lando al kiu ĝi estas ligita*. Pekino devos mastrumi tiun fenomenon sen malbeligi sian bildon, des pli ke la kritikoj kontraŭ ĉina enmigrado en Afrikon ne permesas al ĝi severigi sian akcepto-politikon pri eksterlandanoj*.

* Roland Marchal, cit.
* Laŭ Jean-Raphaël Chaponnière, esploristo ĉe la Franca Agentejo por Disvolvado, oni nombris inter 480.000 kaj 750.000 ĉinojn en Afriko.

Ĉu ni travivas naskiĝon de “Transnacia afrika komerca burĝaro”*, kiu de Ĉinujo inundos la Saharo-sudajn landojn per malmultekostaj produktoj? Tia speco de evoluado eble trovos limojn. En unu el la kafejoj ĉirkaŭantaj ĉinan “konsumtemplon”, burundano diskrete eldiras: “Ĉinujo inundas Afrikon per varoj kvar- aŭ kvinoble malpli kostaj ol tiuj importitaj el Eŭropo. Tio ja kontribuas al kresko de aĉetpovo, sed ni nenion plu produktas surloke.” La afrikaj ekonomioj krome suferas pro malhonesta konkurenco (nepagitaj doganimpostoj, dumpado*). Tiaj interŝanĝoj, pli ol la kunlabor-interkonsentoj “infrastrukturoj kontraŭ krudmaterialaj fontoj”, ja kaŭzas en Afriko impreson pri ĉina novkoloniismo. Kun la preteksto de neinterveno en la aferoj de siaj ekonomiaj partneroj, ĉu Ĉinujo ne fakte provas favorigi antaŭ ĉio sian nacian intereson?

* Politique africaine n-ro 113, “Afrique, la globalisation par les Suds”, eldono kunordigita de Sandrine Perrot kaj Dominique Malaquais.
* Dumpado estas vendo de komercaĵoj je prezo pli malalta ol la produkt- aŭ akir-kosto por ruinigi konkurantojn. NPIV kaj Vikipedio uzas la formon “dumpingo”, sed F. Munniksma, en Internacia komerca-ekonomika vortaro en naŭ lingvoj, Kluwer-Deventer, 1974, uzas “dumpado”. -jmc

“Ĉinujo provas negoci kun registaroj, notas s-ro Barry. Sed la ĉinoj baldaŭ rimarkos, ke estas ekonomie pli interese intertrakti rekte kun afrikanoj.” Pekino deziras ja ke afrikanoj komercu kun ĉinoj, sed sen loĝi tie. Tamen, 90% de la afrikanoj de Guangzhou estas perantoj inter klientoj de la nigra kontinento kaj la ĉinaj fabrikoj. Sen ili, ne estus komerco: “La tuta allogeco de Ĉinujo devenas de ĝia ekonomia povo, sed tio ne povos daŭri, analizas la esploristo pri internaciaj rilatoj Yan Xuetong. La kulto de mono ne estas sufiĉe alloga, necesas ankaŭ disponi pri morala aŭtoritato*.” Estas do la intereso de Pekino flegi siajn afrikajn enmigrantojn.

* Citita de Mark Leonard, cit.

“La merkat-malfermo en Ĉinujo estas apenaŭ nur malfermeto kaj, precipe, la alirkondiĉoj al la legitimiloj estas tro malfacilaj, protestas Zango, malia komercisto. La estonteco estas aliloke ... Ekzemple en Barato.”

Tristan COLOMA