Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2008-2010

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2008-2010

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Kritikata helpo

La Kvara Forumo pri la ĉina-afrika kunlaborado (FOCAC) okazis en Charm El-Cheikh (Egiptujo), en novembro 2009. Cele tiun kunvenon, la prezidanto Hu Jintao faris naŭ monatojn antaŭe turneon tra Malio, Senegalo, Tanzanio kaj Maŭricio. Li tiam reasertis fidelecon al la rezolucioj de Pekino en 2006.

Tiun jaron, Ĉinujo tre zorge kaj solene preparis la 3-an FOCAC. La vojoj irantaj de la delegitaraj hoteloj al la kunvenejo kaj ekskursejoj estis eĉ malpermesitaj al la publiko. La evento plene similis familian feston kie la memdeklarita “patriarko” Hu Jintao pozigis siajn “afrikajn fratojn” — kiel li ŝatas nomi la 48 invititajn ŝtatestrojn — malantaŭ li por la memoriga foto. Sed, de post la Mao-epoko, la “ideologian fratecon” anstataŭis “ekonomia kunlaborado”. Tiel estas metitaj la bazoj: “ambaŭgajnantaj” partnerecoj kaj forviŝo de la afrika ŝuldo.

Ĉi-foje, en Egiptujo, la ĉina ĉefministro tuj volis silentigi kritikantojn: “La ĉina helpo al Afriko ne estis kaj ne estos ligita al politikaj kondiĉoj. ( ... ) Afriko kapablas mem alfronti siajn problemojn.” Kaj la ministro pri komerco Chen Deming emfazis: “La subteno de Pekino estas senprofitcela kaj senkondiĉa”. Multaj okcidentaj fakuloj ja riproĉas al la imperio de la Mezo predeman kaj novkoloniisman sintenon. Grandskala importado de naturaj riĉaĵoj kontraŭ “faraonaj” investoj pri infrastrukturoj estas praktikata sen konsideri la socian aŭ politikan disvolvon de ties partneroj. Ene de dek jaroj, Afriko fariĝis la tria ekonomia partnero de Ĉinujo, post Usono kaj EU . Sed tiu “helpo” kiel diras s-ro Wen Jiabao, apogas sin sur dumpado*, uzante ĉinan servutan kaj precipe malmultekostan dungitaron. Kaj ni ne parolis pri la prirabado de la kongaj minejoj aŭ la senarbarigo en Centra Afriko ...

* Dumpado estas vendo de komercaĵoj je prezo pli malalta ol la produkt- aŭ akir-kosto por ruinigi konkurantojn. NPIV kaj Vikipedio uzas la formon “dumpingo”, sed F. Munniksma, en Internacia komerca-ekonomika vortaro en naŭ lingvoj, Kluwer-Deventer, 1974, uzas “dumpado”. -jmc

Malgraŭ la domina pozicio de Ĉinujo en multaj afrikaj landoj, ĝia ĉefministro insistis: “Estas la afrika modelo, kiu efektivigos la evoluigon de Afriko.” Ĉu per ĉinaj kapitaloj? “Senprofitcele”, Ĉinujo promesis dek miliardojn da dolaroj en formo de favorprezaj pruntoj al la afrika kontinento. Sed la deklaracio de Charm el-Cheikh ne povas resumiĝi je tio. Por silentigi tiujn, kiuj akuzas Pekinon pri malhonesta konkurado, s-ro Chen Deming promesis malfermi pli larĝe la ĉinan merkaton al afrikaj eksportaĵoj kaj forigi la doganimpostojn por 95% el la produktoj de la malplej evoluintaj landoj de Afriko. Krome, interŝanĝo de teknologio kaj plibonigo de agrokultura kunlaborado estis diskutataj, same kiel la provizado de medicinaj ekipaĵoj je sumo de 700 milionoj da dolaroj, kaj la instalado de kvindek Confucius Institutes antaŭ 2012.

La lasta promeso de la ĉinoj estas simpligo de la proceduro por ricevi vizon. La afrikanoj de Kantono, nuraj spektantoj, atendas vidi tion por ĝin kredi.

Tristan COLOMA