Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2008-2010

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2008-2010

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Financa Glosareto

ENŜUTO DE NOVA MONO (angle QUANTITATIVE EASING) — Kreado de mono, fare de centra banko. Aĉeto de akcioj aŭ obligacioj (suverenaj aŭ entreprenaj) fare de centra banko. De la 10-a de majo 2010, la Eŭropa Centra Banko (ECB) aĉetas dubemajn ŝuldobilojn kaj enŝutas kompense monon en la financan cirkviton. Tiu “monigo de ŝuldoj” (antaŭe esprimata per “funkciigi la mon-presilon”) estas teorie malpermesata de artikolo 123 de la Traktato pri Funkciado de la Eŭropa Unio.

INTERNA POSTULO — Kvanto de varoj kaj servoj akiritaj de la ekonomiaj unuoj, aparte la familioj. Kejnso- politiko estas politiko, kiu stimulas la postulon.

PAGMANKO — Nepago, je donita dato, de promesita mono. Ŝtato estas pagmankanto kiam ĝi anoncas al siaj kreditoroj, ke ĝi ne povas pagi sian ŝuldon.

PAGMANKA ASEKURO (angle CREDIT DEFAULT SWAPS — CDS) — Asekurkontrakto, kiu ebligas al sia posedanto esti protektata kontraŭ valorperdo de donita aktivo (ekzemple ŝtata obligacio) kontraŭ pago de kotizo. Male al normala asekuristo, tiu kiu vendas tiun kontrakton (CDS) ne havas devigon mobilizi monon por alfronti eventualan valorperdon de aktivo, kaj sekve repagpostulon.

SUVERENA ŜULDO — Publika ŝuldo, per emisio de obligacioj kaj similaĵoj fare de ŝtatoj. Tiuj biloj estas surmerkate interŝanĝataj, kaj ilia valoro varias inverse kiel la interezkvotoj (ju pli la interezkvotoj altiĝas des pli la obligaciaj valoroj malaltiĝas). La ĉefaj posedantoj de tiaj suverenaj ŝuldoj estas bankoj, internaciaj investantoj (pensifondusoj, asekurkompanioj), entreprenoj kaj simplaj civitanoj.

ŜULDO-RESTRUKTURADO — Tekniko konsistanta el reorganizi la repagojn de ŝuldanto, kiu havas malfacilaĵojn teni siajn promesojn. Tio povas konkretiĝi per atribuo de novaj kreditoj, aŭ per forlaso de kelkaj ŝuldoj.