Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2008-2010

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2008-2010

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Novaj spertoj pri agro-forstado

Kiel Sahelo reverdiĝas

En Niĝero, duonon de la loĝantaro minacas malsatego; en Ĉado, la alarmo-sojlo estas transpasita. Eksplodo de prezoj, sekeco, malpliiĝo de la internacia helpo, parte klarigas la nunan katastrofon. Tamen novaj agrokulturaj teknikoj transformis kelkajn duondezertajn zonojn en pli produktivajn terojn. Spertoj limigitaj, sed atente observataj.

JEN Burkina Faso, en Okcidenta Afriko. Sunsubiro, ĉe la fino de nova premvarmega tago. Sed ĉi tie, en la ekspluatejo de s-ro Yacouba Sawadogo, aero estas pli malvarmeta. Kun hakilo surŝultre, tiu barbula agrokulturisto laŭiras siajn arbarojn kaj kampojn senĝene, kvazaŭ multe pli juna homo. S-ro Sawadogo, kiu scipovas nek legi nek skribi, tamen estas pioniro pri agroforstado, aliro bazita sur integrado de arboj en la agrikultura produkt-sistemo. Tiu ĉi tekniko, kiu transformis la okcidentan Sahelon ĉi-lastajn jarojn, estas unu el la plej promesplenaj ekzemploj de la maniero laŭ kiu malriĉaj loĝantaroj povas alfronti la klimatŝangon.

Vestita el bruna kotona robo kaj blanka ĉapo, s-ro Sawadogo sidiĝas apud akacioj kaj jujubarboj, kiuj donas ombron al birdokorto, kie vivas dudeko da numidoj. La ĉefa parto de lia dudek hektara ekspluatejo, sufiĉe granda laŭ la lokaj kriterioj, apartenas de pluraj generacioj al lia familio. Tiu ĉi forlasis ĝin post la terura sekeco de 1972-1984: 20% malkresko de la mezaj pluvkvantoj tiam nuligis la produktadon de nutraĵoj en Sahelo, transformis vastajn savanojn en dezertojn kaj kaŭzis centmilojn da mortoj pro malsatego.

“Homoj troviĝis en situacio tiom katastrofa, ke ili devis ŝanĝi sian pensmanieron”, rakontas s-ro Sawadogo. Li mem reprenis malnovan teknikon, uzitan de jarcentoj de la lokaj kamparanoj, la “zai”, kiu konsistas el fosi “semtruojn” alivorte neprofundajn truojn, kiuj koncentru la maloftajn pluvojn al la radikoj de plantoj. Por kapti pli grandan kvanton da akvo, li pligrandigis la truojn. Sed lia plej grava novigaĵo estas ke li aldonis sterkon dum la seka sezono, tekniko kiun la aliaj taksis malŝparo.

Koncentrante akvon kaj fekundon en la truoj, li pligrandigis la rendimenton de siaj agroj. Sed li ne antaŭvidis alian, plej gravan, rezulton: plantidoj de arboj, elkreskintaj el grajnoj kuŝantaj en la sterko, aperis meze de liaj milio- kaj sorgo-linioj. Post pluraj sezonoj, li malkovris, ke la arboj, nun plurfutajn altaj*, kontribuis kreskigi la rendimenton de la agroj, fekundigante la grundon. “De post kiam mi aplikas ĉi tiun teknikon por rebonigi damaĝitan teron, mia familio estas ŝirmata kontraŭ nutraĵmanko, en bona kiel en malbona jaro.”

* Unu futo estas ĉirkaŭ 30 centimetroj.
Ne temas pri “planti arbojn”

LA AGROFORSTADO enkondukita de s-ro Sawadogo jam disvastiĝis tra vastaj zonoj de Burkina Faso, Niĝero kaj Malio, kaj transformis centmilojn da hektaroj duondezertaj en pli produktivajn terojn. “Temas verŝajne pri la pozitiva ekologia ŝanĝo kun plej granda amplekso en Sahelo, kaj eble en tuta Afriko”, opinias s-ro Chris Reij, nederlanda geografo, kiu vivis 30 jarojn en la regiono.

Tiu metodo teknike nomiĝas “natura helpata regenero” (NHR). Sciencaj studaĵoj konfirmas la multajn avantaĝojn de la enkonduko de arboj ene de la nutraĵkultivejoj: ili protektas junajn plantidojn de vento, kontribuas teni humidecon en la grundo, dum ilia ombro ŝirmas la plantojn kontraŭ varmego. La falintaj folioj utilas kvazaŭ “pajlotavolo”, pliigas la fekundecon de grundo kaj provizas manĝaĵon por brutaro. En kazo de malsatego, homoj eĉ povos manĝi foliojn de kelkaj arboj. “Antaŭe, kamparanoj estis kelkfoje devigitaj semi 4- aŭ 5-foje siajn kampojn, ĉar vento forblovis la grajnojn, klarigas s-ro Reij, kiu rekomendas la NHR kun entuziasmo de misiisto.Arboj agas kiel ŝirmiloj kaj firmigas la grundon; necesas semi nur unufoje.”

La zai kaj aliaj teknikoj por rikolti pluvakvojn ankaŭ kontribuis reprovizi la subterajn akvo-rezervojn. “Dum la 1980-aj jaroj, la nivelo de la subteraj akvotavoloj malkreskis ĉiujare je ĉirkaŭ unu metro, diras s-ro Reij. De kiam la NHR kaj la akvokolektado-teknikoj disvolviĝis ĉi tie, kaj malgraŭ la demografia kresko, ĝi altiĝis kvin metrojn.” En kelkaj zonoj, oni mezuris ĝis 17-metrajn plialtiĝojn. Kaj studaĵoj parolas pri similaj efikoj de akvo-reprovizado en Niĝero.

Iom post iom, s-ro Sawadogo evoluigis veran pasion por arboj. Lia ekspluatejo nun pli similas arbaron ol agrojn.“En la komenco, mi miksis arbojn kaj kulturaĵojn. Sed mi nun preferas arbojn, ĉar ili havas aliajn avantaĝojn.” Ili povas esti ekspluatataj, iliaj branĉoj hakitaj kaj venditaj ĉiujare, kaj ilia bonefiko al la grundo faciligas kreskon de novaj arboj: “Ju pli da arboj, des pli da enspezoj”.

Kreskigante sian arbaron, s-ro Sawadogo povis vendi brul-lignon, servo-lignon kaj konstru-lignon. Arboj ankaŭ estas uzataj por la tradiciaj medikamentoj, kio estas vera avantaĝo en regiono, kie modernaj medicinaj flegoj estas maloftaj kaj multekostaj.

Ni precizigu, ke tiuj kamparanoj ne plantas arbojn, kiel la Nobel-premiita Wangari Maathai kaj ŝia movado “verda zono” instigis fari en Kenjo: tio estus por ili tro kosta kaj riska afero. Ili nur protektas kaj flegas tiujn, kiuj spontane kreskis. Raportoj pri okcidenta Sahelo rivelas, ke 80% de la plantitaj arboj mortas post unu aŭ du jaroj. Male, la arboj kiuj kreskas nature estas lokaj specioj, do pli rezistaj kaj, evidente, ili kostas nenion.

Ankaŭ en Malio, arboj kreskas ĉie meze de agroj. En la tre malriĉa vilaĝo Sokouma, domoj estas el branĉoj kovritaj de koto; estas nek akvo, nek elektro; infanoj havas malpurajn kaj ŝiritajn vestaĵojn, kaj multaj havas ŝvelintajn ventrojn pro misnutrado. Tamen, laŭ la loĝantoj, vivo pliboniĝas, danke al la arboj.

S-ro Oumar Guindo posedas 6 hektarojn sur kiuj li kultivas milion kaj sorgon. Antaŭ dek jaroj li komencis aŭskulti la konsilojn de Sahel Eco, angla-malia neregistara organizaĵo (NRO), kiu rekomendas agroforstadon. Lia tero estas hodiaŭ kovrita je arboj, preskaŭ unu ĉiun kvinan metron, kaj la akvo-rezervoj kreskis. En la vilaĝo, li montras la grenejojn rektangulajn, kiuj, same kiel la domoj, estas konstruitaj el lignaj kadroj kovritaj per koto. Ĉiuj entenas sufiĉajn milio-provizojn: la nutraĵsekureco estas certigita ĝis la venonta rikolto, eble eĉ pli longe. “Antaŭe, diras kamparano, multaj familioj disponis pri nur unu grenejo. Nun ili havas du aŭ tri, kvankam iliaj teroj ne estas pli grandaj. Ni havas ankaŭ pli da brutaro.”

Por atingi tiajn rezultojn, ankaŭ la registaroj faris gravajn decidojn. S-ro Salif Guindo (neniu rilato kun Oumar), agrokulturisto en la malia vilaĝo Ende, rakontas kiel la vilaĝanoj revivigis malnovan asocion de kamparanoj “Barahogon”, kiu progresigis dum multaj generacioj mastrumadon de arboj, ĝis oni forlasis ĝin kiam dehaki arbojn fariĝis kontraŭleĝe. La franca kolonia registaro deklaris, ke ĉiuj arboj estas ŝtato-posedaĵo, kio ebligis al ĝi vendi hakad-rajtojn al hakistoj. Samspecaj reguloj daŭris post la sendependiĝo: la kamparanoj, kiuj dehakis branĉojn aŭ arbojn, estis punataj. Tial, ili eltiris la plantidojn por eviti postajn malagrablaĵojn. Daŭrigado de tiuj praktikoj dum pluraj generacioj nudigis la grundon, kaj ĝin pli kaj pli sekigis.

Komence de la 1990-aj jaroj, la Malio-registaro, eble pro tio ke kamparanoj, koleraj pro la suferitaj mistraktadoj, mortigis forsto-agentojn, voĉdonigis leĝon, kiu donas al kamparanoj proprieton de la arboj kreskintaj sur siaj teroj. La koncernuloj eksciis pri la leĝo nur kiam Sahel Eco organizis informkampanjon. De post tiam, la NHR rapide disvolviĝis. En Niĝero, klarigas s-ro Toni Rinaudo, aŭstralia agronomo kaj misiisto, ĝi vere disvolviĝis nur post kiam la regantoj suspendis la regularojn malpermesantajn dehaki arbojn: por ke agrokulturistoj kreskigu arbojn, ankaŭ necesas ke ili rajtas dehaki ilin ...

Tre multekostaj “vilaĝoj de la jarmilo”

SAMA skemo validas en la tuta okcidenta Sahelo: la NHR disvastiĝis ĉefe “kontaĝe”, de agrokulturisto al agrokulturisto, kaj de vilaĝo al vilaĝo, kiam homoj konstatis propraokule la rezultojn. Danke al la agroforstado, oni povas nun ekvidi sur satelitaj fotoj, analizitaj de la usona geologia instituto (US Geological Survey), la landlimon inter Niĝero kaj Niĝerio. Ĉe la Niĝer-flanko, oni malkovras abundan arban kovraĵon; ĉe la Niĝerio-flanko, kie vastaj projektoj de arboplantado videble malsukcesis, la grundo aperas preskaŭ nuda.

Kiam ili vidis tiujn bildojn, en 2008, la aktivuloj de la NHR, kiel s-ro Reij kaj Rinaudo, ricevis ŝokon: ili ne imagis, ke tiom da kamparanoj kreskigis tiom da arboj. Kunmetante la faktojn montratajn de la satelitaj fotoj kaj la rezultojn de surlokaj enketoj, s-ro Reij taksas, ke, nur en Niĝero, la agrokulturistoj kreskigis 200 milionojn da arboj kaj rebonigis ĉirkaŭ 3.125 kvadratajn kilometrojn da damaĝitaj teroj.

Lastaj datumoj ŝajne indikas ke la regionoj, kiuj sude de la lando praktikas la agroforstadon, estas tiuj, kiuj plej efike rezistas la aktualan sekecon. S-ro Reij substrekas, ke la arboj ankaŭ provizas ekonomian armilon por alfronti ĝin: en 2005, dum antaŭa sekeco, la ligno dehakita kaj vendita ebligis al la kamparanoj havi monon por aĉeti cerealojn.

La NHR, bazita sur senpaga scio, implicas neniun dependecon de ekstera helpo. Tial, klarigas s-ro Reij, ĝi tre diferencas de la disvolvo-modelo de la “vilaĝoj de la jarmilo”, iniciatitaj de s-ro Jeffrey Sachs, la tre influa direktoro de la Tero-instituto de la Kolumbia Universitato(Columbia university). Tiu projekto provizas al la vilaĝoj tion, kion oni konsideras “pakaĵoj de integritaj servoj necesaj por evoluado: semoj kaj modernaj sterkoj, putoj por pura akvo, klinikoj. “Tiu vizio por solvi la problemon de malsato en Afriko estas alloga, diras s-ro Reij. Problemo estas, ke ĝi ne funkcias. La projekto “vilaĝoj de la jarmilo” necesigas grandan investon en ĉiu vilaĝo, kaj eksteran helpon dum pluraj jaroj, kio ne estas daŭrigebla solvo. Malfacilas kredi, ke la ekstera mondo provizos la necesajn miliardojn da dolaroj por krei dekojn da “vilaĝoj de la jarmilo” en Afriko.” La eksterlanda helpo efektive ĉesis post la financa krizo de 2008.

La eksteraj agantoj tamen povas ludi rolon: ili povas financi, tre malmultekoste, la diskonigon de la informoj, kiu origine ebligis, ke la NHR tiel efike disvastiĝis en la okcidenta Sahelo. Kvankam la kamparanoj estis la unuaj strebantoj diskonigi la avantaĝojn de la NHR ĉe siaj najbaroj-kamparanoj, ili tamen ricevis esencan helpon de manpleno da aktivuloj kaj NRO, kiel ekzemple s-roj Rinaudo kaj Reij, kaj Sahel Eco. Tiuj esperas diskonigi la NHR en aliaj afrikaj landoj danke al la “iniciatoj por reverdigi Afrikon”, asertas s-ro Reij, kiu transdonis la ideon al la etiopa prezidanto.

Sed ankaŭ aliaj decidoj nepras, por lukti kontraŭ la klimat-varmigo, kiu igas Sahelon tiom neakceptema loko. Ja ĉiu adaptiĝ-formo havas siajn limojn: se oni ne reduktas la kvanton de forcejefikaj gasoj elsenditaj en la atmosferon, la temperaturaltiĝo fine venkos eĉ la plej inĝeniajn barilojn.

Mark HERTSGAARD.