Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2008-2010

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2008-2010

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

La “rompita socio” en Parkhead

62-jara Jim Doherty estas emerito eksterordinara. Li loĝas en Parkhead, kvartalo oriente de Glasgovo, kie la meza vivdaŭro de viroj ne estas pli ol 53,9 jaroj. Kiel supervivinto de laboreja akcidento, li ricevas handikapulan pension de 560 pundoj (660 eŭroj) ĉiun monaton kaj ĉenfumas. “Rigardu”, li diras, disŝovante la kurtenojn. “Tie, estis metalurgia fabriko. En ĝi dungiĝis ok mil homoj. Tuj malantaŭe, tri mil dungitoj laboris en la aŭtomobilera fabriko. Malantaŭ ĝi, alia ŝtalfabriko: sep mil laboristoj deklaritaj superfluaj. Ĉio translokiĝis al Azio kaj Orienta Eŭropo en 1970-1980.” S-ro Doherty mem laboris dum sia tuta vivo en okupo kiu ne suferis la efikon de la ekonomia krizo: malkonstruo. “Mi detruis tutajn kvartalojn, laboristajn gettojn kiuj estas transformitaj en novajn gettojn por iliaj senlaboraj filoj. Mi detruis tutajn ĉenstablojn en fabrikoj kiuj fermiĝis unu post la alia. Tio estis mia vivo.”

Lian domon ĉirkaŭas la ruinoj de la postindustria mondo, kvartaloj kie la fenestroj de la malmultaj butikoj estas baritaj kaj la pordoj estas ekipitaj per citofonoj, kie drogoj abundas kaj bandaĉoj multiĝas. En Glasgovo, la senindustriigo, elfarita de la registaro de Margaret Thatcher (1979-1990), sukcesis. Antaŭ kelkaj jaroj, s-ro Doherty fondis la asocion Gallowgate Family Support Group: tridek aktivuloj donas moralan kaj financan subtenon al la familioj de droguloj. “Dum la pasintaj dek jaroj, ni entombigis kvin mil el niaj knaboj.” Ĉiuj mortis aŭ pro superdozoj de drogoj aŭ perforte. Hodiaŭ, inter la sanzorga industrio kaj psikiatriaj servoj, programoj de metadono kaj interŝanĝo de injektiloj, kaj la salajroj de socialaj helpantoj, drogkonsilistoj, kaj dungitoj de asocioj, apotekoj, prizonoj kaj rifuĝejoj, eĉ sen mencii la monon gajnitan de la narkotistoj, la droga estas sendube la plej prospera industrio de Glasgovo. Jim konas pli bone ol iu ajn la sekvaĵojn de vasta senlaboreco. “Ambaŭ miaj filoj estas heroindependaj dum pli ol dudek kvin jaroj. Mi provas savi miajn genepojn” li klarigas, kun la manoj en la tabakujo, ĉi tiu viro kiu “kortuŝis” la eksan gvidanton de la konservativuloj, Iain Duncan Smith, kaj inspiris lin krei politikan sloganon: la rompita socio.

Cetere, la konservativa esplorinstituto Centre for Social Justice ĉerpis multe da siaj ideoj el diskutoj kun s-ro Doherty. En 2007, telefoninte lin, Iain Duncan Smith venis al lia kvartalo por ĉeesti la funebran solenon de junulo. Li ne informis la gazetaron, sed volis palpi la pulson de ruinigita regiono de Britio por ĉerpi el ĝi moralajn maksimojn* kaj instigi al ĉesigo de la “kulturo de helpismo”*. “Iun tagon”, memoras s-ro Doherty, “Duncan Smith demandas al mi kiel revivigi la voĉdonadon de la konservativa partio en kvartaloj kiel Parkhead. Mi respondis ke, dum Margaret Thatcher ankoraŭ vivas, la konservativa partio ne ricevos eĉ unu voĉdonon en ĉi tiuj kvartaloj. La tuta situacio estas la sekvo de ŝiaj agoj kiel estro de la brita registaro. Se ne estus eksterlandigoj, fermiĝoj de fabrikoj kaj grandskalaj maldungoj, ni ne estus en ĉi tiu situacio hodiaŭ. Mi estas damne ĝisosta maldekstrulo, eĉ se mi komunikiĝas kun Duncan Smith. Eble li estas honestulo, sed li neniam ricevos mian voĉdonon.”

* Vd Amelia Gentleman, ‘Is Britain broken?’ The Guardian, Londono, la 31-an de marto 2010.
* James Chapman, ‘Work or lose Your Benefits: Iain Duncan Smith Heralds biggest shake-up of Welfare State Since the War’, Daily Mail, Londono, la 28-an de majo 2010.

Julien BRYGO.