Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2008-2010

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2008-2010

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Postbalotaj hezitaj provoj

Pokerludo en Sudano

Unua ŝtatestro, kiu dum sia mandato estas celo de arest-ordono de la Internacia Puna Kortumo (IPK), la sudana prezidanto Omar al-Baŝir estis reelektita la 26-an de aprilo 2010. Kvankam fraŭdoj estis malkaŝaj, s-ro Al-Baŝir ŝajnas plu havi influon en sia lando kaj en la Afrika kontinento. La “Internacia Komunumo” kaj lokaj agantoj ludas strangan pokeron kun risko lasi la krizon sen solvo en Darfuro.

LA KAPITANO Zakaria Ad-Duŝ ne voĉdonis okaze de la ĝeneralaj elektoj la 11-an de aprilo en Sudano. Unu tagon antaŭ la baloto, tiu komandanto ribelulo en Darfuro estis en la bazaro de Birak, Ĉado, je apenaŭ kelkaj kilometroj de la landlimo. Antaŭ kelkaj monatoj, tiu ĉi oficiro kun siaj soldatoj ankoraŭ libere cirkulis en ĉada teritorio, en kamionetoj plenplenaj je armiloj*.

* Vd “La guerre par procuration entre le Tchad et le Soudan et la “darfourisation” du Tchad: mythes et réalités”, Small Arms Survey, Ĝenevo, aprilo 2008.

Sed hodiaŭ li devas peti permeson de la ĉada armeo por veni al Birak, civilvestita kaj kun nur unu revolvero kaŝita sub siaj vestaĵoj. Post 5 jaroj da bataloj tra gerilanoj, Nĵameno kaj Ĥartumo komencis ĉi-lastajn monatojn pliproksimiĝon, ŝajne pli sinceran ol la antaŭajn provojn*. Kadre de tiu freŝa repaciĝo, la prezidanto Idriss Déby Itno gestis al sia sudana samrangulo Omar Al-Baŝir belan donacon por lia balot-kampanjo: li petis la “Justic- kaj Egalec-Movadon” (JEM), al kiu s-ro Ad-Duŝ apartenas, kaj kiun la Ĉado-registaro dumlonge subtenis, forlasi lian teritorion.

* Vd Gérard Prunier “Comment le conflit au Darfour déstabilise le Tchad”, Le Monde diplomatique, marto 2008.

Instigataj, aparte de la nĵamena registaro, intertrakti kun la sudana reĝimo, la JEM provis gajni tempon, postulante prokraston de la baloto. Sed la ĥartuma registaro tute ne volis: 21 jarojn post la puĉo, kiu metis ĝin en la regantan postenon, s-ro Al-Baŝir kalkulis pri tiu unua nacia kaj plurpartia baloto por akiri novan legitimecon. Kiel antaŭvidite la prezidanto venkis en la konkurado (68% de la voĉoj). Ĝia partio, la nacia Kongreso, ankaŭ plifortigis sian superregon al la parlamento — gajninte 73% plimulton kaj elimininte tie preskaŭ ĉiujn tradiciajn partiojn — kaj super la “registaro por nacia unueco” proklamita la 15-an de junio. Kaj lin ne zorgigas fraŭdoj kaj bojkotado de la opozici-partioj, la ĉefa malamiko de s-ro Al-Baŝir ja ne estas tie, sed en la persono de s-ro Luis Moreno-Ocampo. Prokuroro de la Internacia Puna Kortumo (IPK), tiu argentina prokuroro ja sukcesis ricevi en marto 2009 arest-ordonon kontraŭ la sudana prezidanto, pro militkrimoj kaj krimoj kontraŭ la homaro en Darfuro.

Ja antaŭ la proklamado de la rezultoj, s-ro Nafi Ali Nafi — influa vicprezidanto de la partio de la nacia Kongreso (NCP), partio de s-ro Al-Baŝir — malkaŝis ilian veran signifon: la reelekto de la prezidanto “pruvos, ke la akuzoj kontraŭ li estas falsaj”, kaj “montros sen iu ajn dubo, ke la loĝantaro rifuzas la poziciojn de la IPK*.

* Agence France-Presse (AFP), 26 de aprilo 2010.

La rezulto de la baloto certe malutilas al la strategio de s-ro Moreno-Ocampo, kiu neniam kaŝis sian deziron “frapi plej alte”, sen malŝpari tro da tempo pri la janjawid, tiuj milicoj armitaj de la Ĥartumo-registaro ekde 2003 por subpremi la ribeladon de Darfuro*. La kapitano Ad-Duŝ partoprenis en ili, inter 2003 kaj 2005, kaj li estis unu el la komandantoj de la ŝejko Musa Hilal, kiu estras la araban tribon de la Mahamid-oj, kaj estas hodiaŭ la plej fama el la janjawid-ĉefoj. “Komence de 2004, li rakontas, mi ricevis de Ŝejko Musa ordonon mortigi ĉiujn loĝantojn de Sura, en okcidenta Darfuro. Iuj el ili havis armilojn, sed ne estis ribeluloj. Ni proponis al Musa intertrakti kun la vilaĝanoj, por ke ili elpelu la milicanojn. Li respondis “Ne utilas. Mortigu ĉiujn.” Ni havis 50 aŭ 60 veturilojn, ĉevalojn, kamelojn, kaj 600 aŭ 700 soldatojn. Ni ĉion mortigis: infanojn kaj patrinojn, junulojn kaj maljunulojn, civilulojn kaj milicanojn. 346 homojn.”

* Vd Julie Flint kaj Alex de Waal, “Case closed: a prosecutor without borders”, World Affairs, Vaŝingtono, printempo 2009.
“Ni estis solaj, kaj ni estis malgajnintoj”

EN 2003 kaj 2004 la registaro donis plenan liberecon al la janjawid por venki la popolribelojn. Varbitaj ĉefe inter nomadaj araboj, kiel la kapitano Ad-Duŝ, la milicanoj sisteme atakis la vilaĝojn de nearabaj etnoj (Furoj, Zaghavaoj, Masalitoj, ktp ...), kiujn ili akuzis subteni la ribelulojn. Sed la lojaleco de la araboj de Darfuro rilate al Ĥartumo iom post iom eroziiĝis. “Ni ekkonsciis, ke multaj el la niaj estis mortigitaj kaj ni fuĝigis ĉiujn niajn najbarojn, rifuĝintajn en homhelpaj koncentrejoj. Ni estis solaj, kaj ni estis malgajnintoj”, klarigas s-ro Ad-Duŝ. Pli kaj pli da milicanoj ĉesis batali por la registaro, iuj eĉ ribelis kontraŭ ĝi. S-ro Ad-Duŝ aliĝis al la JEM en 2009, kun plurcentoj da siaj soldatoj. En majo 2009 la D-ro Khalil Ibrahim, prezidanto de tiu movado, asertis, ke en ĝiaj vicoj estas pli ol 200 eksaj janjawid, kiuj pretas atesti ĉe la IPK. S-ro Ad-Duŝ estas ja preta atesti, kontraŭ promeso de amnestio: “Se la IPK venas al mi, mi diros al ili kion mi faris kaj de kiu venis la ordonoj. Ŝejko Musa faris krimojn kontraŭ homaro, kaj li estas membro de mia tribo. Estas por mi honto”, li klarigas. Li ne opinias, ke tiu aresto provokus koleron de la araboj de Darfuro.

La IPK havas konsiderindan efikon al la alfrontitaj partioj en Darfuro. Unuflanke, ĝi kontribuis forigi la arabajn grupojn de la registaro. Sed aliflanke, prezentante la konflikton kiel “genocidon” de la nearaba loĝantaro fare de la registaro kaj ĝiaj “arabaj” helpantoj, ĝi ne faciligas la interkomunuman paciĝon.

En la periodo kiam s-ro Ad-Duŝ komandis tri mil milicanojn en Misteriha, s-ro Hilal enkarcerigis tie la Omda*, Ali Khidir, unu el la ĉefoj de la ĉefa etna grupo de Darfuro, la furoj. Post unu jaro li eskapis kaj rifuĝis en la montoj de Ĝebel Marra, bastiono de la Sudana Liberiga Armeo (SLA), la unua ribelanta movado en Darfuro. Li estis elektita ĉefo de la komitato de la ĝebel-triboj, kiu strebas starigi rilatojn kun la araboj vivantaj ĉirkaŭ la zono regata de la ribeluloj.

* Komunuma ĉefo.

De 2006 la Omda multobligis malfermo-gestojn al tiuj loĝantaroj — kun ĵuroj super Korano, starigo de komunaj merkatoj kaj redono de ŝtelita brutaro. “De kiam la araboj eksciis, ke la IPK estas arestonta Al-Baŝir, ili ĉiuj volas intertrakti kun ni, asertas s-ro Mujib Ar-Rahman, la vicĉefo de la komitato de la triboj. Iuj inter ni plendas, ili ne volas interpaciĝi kun krimuloj. Ni respondas al ili: “Forgesu viajn personajn plendokialojn, pensu pri la ĝenerala intereso”.”

La ribeluloj de Ĝebel Marra alfrontas ja dilemon.“Kiam mi estis malliberulo, konfidencas la omda Khidir, la araboj traktis nin kvazaŭ sklavojn. Travivinte tion, estas malfacile intertrakti kun ili.” Kvankam s-ro Khidir preferus ke ĉiuj krimuloj estu punataj, li ne povas interkonsenti kun eksaj janjawid sen flanken-meti sian justicodeziron. Kiam ili intertraktas, liaj homoj do silentas pri la plenumitaj krimoj, estas la prezo pagenda por atingi malfirmajn interkonsentojn pri loĝantara kunekzistado.

La vera repaciĝo, ĝi ja ankoraŭ ne eblas, des pli ke la internacia justico senhavigas la lokulojn pri la tradiciaj rimedoj — pardono kontraŭ konfesoj kaj kompensaĵoj — kiuj ebligas ĝin atingi. Malproksime de la batalterenoj, la IPK estas nun ĉefe armilo en la propagand-milito inter la registaro kaj la ribeluloj de Darfuro. En ambaŭ tendaroj, oni interpretas la aresto-ordonon kontraŭ s-ro Al-Baŝir kiel subtenon de Okcidento al la ribeluloj; sed Ĥartumo-registaro tial alvokas naciisman resalton, dum la ribeluloj uzas la retorikon de s-ro Moreno-Ocampo por publike mallaŭdi kiel “genocidan” la reĝimon, kun kiu ili tamen devus intertrakti.

La prokuroro ne hezitis kompari la darfurajn tendarojn de delokitoj al la naziaj koncentrejoj — tiel implice almontrante la 80 neregistarajn organizaĵojn kaj 14 UN-agentejojn, kiuj tie laboras, kiel komplicojn de tio, kion li priskribis kiel planatan ekstermadon — , dum intervjuo en julio 2008: “Ili ne bezonas gasĉambrojn, ĉar la dezerto mortigos [la delokitojn].” Kiel do miri, ke s-ro Abdel Wahid Mohamed Ahmed Nur, unu el la ĉefaj ribelestroj en Darfuro, prenas el tio argumenton por rifuzi intertrakti kun Ĥartumo? La deklaracioj, pli politikaj ol juraj, de s-ro Moreno-Ocampo provizis argumentojn al la plej radikalaj. “Se Al-Baŝir estas kulpigita, li ne estas la homo kun kiu ni intertraktu, li asertis en februaro 2009. Mi opinias, ke intertraktantoj devas lerni adaptiĝi al la realo. La IPK estas realo.*?”

* Retejo Foreign Policy, 12 februaro 2009.

La prokuroro tamen perdis sian veton, ĉar lia “historia” arestordono kontraŭ s-ro Al-Baŝir, ne nur ne malstabiligis la reĝimon, sed kuraĝigis ĝin plifortigi sian regadon super la lando, inkluzive pere de balotado.

Freŝa raporto de la esplorgrupo Small Arms Survey bazita en Svislando, eĉ opinias, ke la IPK frostigis la eblecon de demokratigo de Sudano: “La celo de la Kongres-partio ŝanĝiĝis, de la plutenado de ĝia graveco en demokrata sistemo, al la konservado de regado je kiu ajn prezo. La balotado, kiu celis ebligi pli grandan komunecon de la povo, fariĝis ilo por legitimigi Al-Baŝir, konvinkita ke lia reelekto kaj loĝado en la prezidanta palaco estas lia plej bona protekto kontraŭ aresto*.” Iuj observantoj asertas, ke, sen la arestordono, la sudana prezidanto povintus lasi alian kandidaton reprezenti sian partion.

* Julie Flint, “Rethoric and reality: the failure to resolve the Darfur conflict”, Small Arms Survey, feb. 2010.

Plifortigita de sia reelektiĝo, ĉu s-ro Al-Baŝir povas esperi, ke la Sekurec-konsilantaro de la Unuiĝintaj Nacioj haltigu la juran persekuton lin koncernantan, kiel ĝi rajtas fari por unujara, renovigebla periodo? Estas neverŝajne, ke Usono aŭ Francujo, sub premo de aktivulaj asocioj, donos al ĝi tiun ŝancon. La subtenantoj de la sudana prezidanto troviĝas precipe en Afriko: la Afrika Unio anoncis en julio 2009, ke ĝiaj membroj ne kunlaboros kun la IPK; kaj en multaj afrikaj landoj, oni miras, ke la enketoj de s-ro Moreno-Ocampo koncernas nur tiun kontinenton — Darfuro, Ugando, Demokrata Respubliko Kongo, Centr-Afrika Respubliko.

Usonaj kontraŭdiroj

MANKE de nekontesteblaj donitaĵoj, la populareco de s-ro Al-Baŝir en Sudano estas objekto de tre kontrastaj opinioj. La oponantoj al la reĝimo kontraŭdiras tiujn, kiuj en aŭ ekster Sudano rapide forbalaas la fraŭdojn konstatitajn dum la balot-organizado, argumentante, ke la ŝtatestro estintus ĉiuokaze reelektata. Iuj el tiuj friponaĵoj estis tamen tre videblaj — filmeto montranta urnoŝtopadon eĉ disponeblis en la Interreto. Laŭ balot-observantoj, fraŭdoj estis aparte gravaj en Darfuro, kie nur la reganta partio povis vere kampanji. La popolnombrado de 2008 jam montris la volon de Ĥartumo ne lasi lokon al hazardo: plej granda parto de la ĉirkaŭ tri milionoj da delokitoj kaj rifuĝintoj de Darfuro ne estis registrataj en la voĉdon-listoj.

Kion ajn ili opinias pri s-ro Al-Baŝir, la sudananoj tamen miras pri la nekohereco de Okcidento, kiu, unuflanke subtenas la IPK, kaj aliflanke, akceptas la rezulton de la prezidant-elekto, formulante nur minimumajn kritikojn. La observantoj de la Eŭropa Unio kaj de la Carter-fondaĵo nur substrekis, ke la baloto “ne konformis al la internaciaj reguloj.” Kontraŭdiroj elstaras aparte en Usono, kie la subtenantoj de la “karoto”, gvidataj de la generalo Scott Gration, la usona speciala sendito por Sudano, kaj tiuj de la “bastono”, gvidataj de la ambasadorino ĉe UN, Susan Rice, ne sukcesas agordiĝi*.

* Retejo Foreign Folicy, 29 de januaro 2010.

Dum la semajnoj antaŭ la baloto, la “Internacia Komunumo”, metante fortan premon al la darfuraj ribeluloj, aparte la JEM, por ke ili atingu pac-interkonsenton, donis impreson, ke ĝi ludas favore al Ĥartumo. La intertraktado finfine estis prokrastita, sed restas risko, se la ribeluloj subskribas “rabatitan” interkonsenton kun registaro plifortigita pro sia balota venko, ke tiu interkonsento estos, same kiel tiu de Abuĝo en Niĝerio en majo 2006*, rifuzata sur la tereno.

* Intertraktita la 5-an de majo 2006, la pac-interkonsento de Abuĝo planis senarmigon, postenojn por la ribeluloj ene de la centra kaj regiona registaroj, monkompensojn por la viktimoj kaj por la ekonomia eevoluado, repaciĝan procezon ... Sed ĝi estis subskribita per nur unu el la ribelaj grupoj.

Unu semajnon antaŭ la baloto, mediaci-teamo de la Afrika Unio kaj de UN por Darfuro dialogis kun la darfuraj rifuĝintoj de Kounoungo-koncentrejo, en Ĉado, je 50 kilometroj oriente de Birak. La celo estis aŭskulti iliajn plendojn kaj ebligi al iliaj reprezentantoj partopreni la pac-procezon. Dum pluraj horoj, la debatoj estis dominataj de amaraj deklaracioj pri baloto, en kiu la rifuĝintoj ne povos partopreni: “Tri milionoj da homoj ne estis registritaj dum la popolnombrado. Ni estis forgesitaj por tiu baloto, konstatis instruisto. Ĉu la internacia komunumo ne kapablas haltigi ĝin? Ni ne plu atendas pacon de la Unuiĝintaj Nacioj. Nur Dio povas helpi nin.”

Jérôme TUBIANA