Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2008-2010

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2008-2010

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Fotoj sen “Lumoj”

LASTAN MONATON, s-ino Bibi Aiŝa estis sur la titolpaĝo de Time Magazine (la 9-an de aŭgusto 2010). Kripligita, oni asertas, fare de la afganiaj talibanoj, s-ino Aiŝa havas jam nek orelojn nek nazon.* En Irano, s-ino Sakineh Mohammadi-Aŝtiani, vipita pro adulto, estis krome kondamnita je puno de ŝtonumo. Ŝia ankoraŭ integra vizaĝo fariĝis signo de unuiĝo kontraŭ la reĝimo de Teherano. La du bildoj de virinoj pensigas, sed pri kio?

* En realo, precizigis usona ĵurnalistino kiu konas s-inon Ajŝa, kripligis ŝin ties bopatro, por venĝi sian “honoron”, kun antaŭa konsento de la ĉefoj de sia vilaĝo. Vidu Ann Jones, “Afganaj virinoj estas jam forlasitaj”Ann Jones, “Afghan Women Have Already Been Abandoned”, The Nation, 12-a de aŭgusto 2010.

Ne pri la sovaĝeco de la afganaj islamistoj: la sovetianoj spertis tion jam en epoko kiam, kun la beno de la komunikilaj intelektuloj, la okcidentanoj armis la fundamentistojn. La fotoj montras al ni ankaŭ nenion pri la reĝimo de la prezidanto Maĥmud Ahmadinejad: la elektaj fraŭdoj de liaj subtenantoj kaj la subpremado de liaj kontraŭuloj, inkluzive de pendumadoj, fariĝis la naturo de tiu reĝimo.

Anstataŭ veki pripensadon, ĉu tiuj bildoj eble ne malhelpas ĝin, per tio ke ili — intence aŭ ne — aldonas nerezisteblan simbolon (kripligon kiun oni emus puni, ekzekuton kiun oni volus forigi por ĉiam) al riska strategia projekto (daŭrigo de la milito en Afganio, akrigo de la sankcioj kontraŭ Irano)? Ju pli potenca estas la simbolo, des malpli la projekto bezonas argumentojn, ĉar la emocio allasas tion, kion la pripensado haltigus. Por doni sencon al sia raporto pri la sufero de s-ino Ajŝa, Time Magazine titolis: “Jen kio okazos se ni forlasus Afganion”. Kelkajn tagojn antaŭe, 77.000 dokumentoj publikigitaj de Wikileaks tamen konfirmis la moralan, politikan kaj militan fiaskon de la okcidenta milito (vd ...). Sed la ŝoko de bildo bezonas malpli da tempo ol la analizo de plurmil paĝoj. Foto kontraŭ la Lumoj*.

* Lumoj estas alia esprimo por klerigo, klereco, racio. -vl

Dum longa tempo la subtenanoj de la mortpuno pravigis tiun punon argumentante kontraŭ horora murdo, prefere de infano. Superrigardaj kameraoj, sistemigo de testoj por laŭspuri drogojn, ne mildigeblaj punoj je malliberejo, ĥemia kastrado de seksaj krimuloj: sufiĉaj disponoj kiuj atencas la publikajn liberecojn — inter ili iri kaj veni sen esti observata nek enslipigata — estis adoptitaj en la sekvo de ŝoka foto, de krimo kion la koncerna dispono eble malhelpintus. Tutcerte, “simbolo” povas ankaŭ emfazi ĝustajn batalojn — se oni pensas pri Gernika aŭ Abu Graib. Sed mobilizo impulsita de tiu sola tipo estos rapide anstataŭigota de aliaj emocioj, kontraŭaj, tiom ne elĉerpeblas la stoko da disponeblaj viktimoj.

Ĉu kripligoj okazos, “se ni forlasos Afganion”? Ĉiukaze, “nia” ĉeesto ne malhelpis tiujn kiuj estis tie faritaj ... Al la talibanoj ne mankas fotoj pri civiluloj amputitaj aŭ mortigitaj de okcidentaj misiloj. Ĉu iun tagon Time Magazine publikigos iun da ili? Ĉu tiu servos al ĝi kiel titolpaĝo? Kaj kia estos la komento?

Serge HALIMI.