Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2008-2010

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2008-2010

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

“LA SOVETIA JARCENTO”

La homo kiu volis reformi ikon

En “La sovetia jarcento”, kiun Le Monde diplomatique kaj Fayard ĵus kune editoris, Moshe Lewin proponas, apogante sin sur ĝis nun ne eldonitaj dokumentoj, larĝan vidon sur la historio de Sovetunio. La eltiraĵo kiun ni ĉi tie publikigas, koncernas unu el la lastaj grandaj provoj radikale reformi la sistemon: tiu farita de Andropo (Juri Andropov), kiu sekvas al Leonid Breĵnev, mortinta en novembro 1982. Sed lia morto, en februaro 1984, interrompas por iom da tempo tiun entreprenon, kiun Miĥail Gorbaĉov, post la interludo de Ĉernenko, rekomencas kiam li fariĝas ĝenerala sekretario de la Komunista Partio en marto 1985. Tro malfrue, multe tro malfrue ...

Juri Andropov*, kiu konis persone iujn el la disidentoj (interalie Roj Medvedev, estis studinta ilian personecon. Li estis leginta kaj ofte aprezinta iliajn verkojn. Sed lia tasko kiel ĉefo de la politika sekureco estis multe pli larĝa. Li taksis, ke la nombro da tiuj personoj, kiuj ĉe la unua okazo povus ekagi, estis 8,5 milionoj. Tiu kvanto ebligis al iuj el la eminentaj disistentoj ludi la rolon de katalizuloj kaj kunigistoj.

* En la sekvo: Andropo. -vl

Laŭ Andropo oni devis nepre uzi policajn metodojn fronte al tiaj fajrejoj, tiom pli ke ne neglektinda nombro da disidentoj deklaris sin malkaŝe “de la alia tendaro”. Tamen li estis konvinkita, ke lastanalize la decida elemento sidas en la kapablo de la sistemo montriĝi efika. Nu, la diferenco inter la kreskantaj bezonoj kaj la konstante malpliiĝantaj rimedoj (inkluzive de la intelektaj resursoj — tre limigitaj — de la gvidantoj) ne ĉesis grandiĝi. Tio koncernis ne nur la ekonomion, sed ankaŭ la politikajn fundamentojn de la sistemo.

En 1982 ĝis 1983, por havi ŝancon de sukceso, la gvidantoj devis, paradokse, agnoski ne nur ke la sistemo estis malsana — kion Juri Andropov kaj Aleksis Kosigin (mortinta en 1980) sciis jam de iom da tempo —, sed ke pluraj el ĝiaj vivnecesaj organoj estis jam mortaj.

La ekonomikisto Vasili S. Nemcinov antaŭvidis jam en la jaro 1965 ke la aferoj iros malbone kiam li atakis “ostiĝintan meĥanikan sistemon, kie ĉiuj esencaj parametroj estas antaŭe fiksitaj, tiel ke la sistemo estas paralizita de supre ĝis malsupre”. Kiam individuo mortis, neniu kredas je ebla reviviĝo. Sed, kiam temas pri regadmaniero, la ebleco rompi kaj rekonstrui ĝin restas alirebla.

Evidentas ke Kosigin kaj Andropov konis la situacion pli bone ol iu ajn okcidenta historiisto, ĉefe danke al la raportoj kiujn ni povas ekkoni nur dudek kvin jarojn poste. Inter ili estas ne publikigita, solida verko, mendita de Kosigin, tiam ĉefministro, al la ekonomia sekcio de la Akademio de Sciencoj. Tri jarojn post la avertoj de Nemcinov, la akademianoj faras sisteman komparon inter Usono kaj Sovetio, laŭ la ekonomiaj strukturoj, la vivnivelo, teĥnikaj progresoj, materiaj stimuloj, mastrumado kaj orientado de la investoj. La verdikto estas jena: Sovetio estas batita ĉiukampe, escepte en la sektoro karbo-ŝtalo. Tiu estas la fiero de la reĝimo, sed ĝi atestas la postrestintecon de la lando: ĝi estis referenca sektoro en la pasinta jarcento. La mesaĝo estis klara, simila al la antikva enskribo en aramea lingvo sur la muroj de la palaco de Baltazaro, en Babilono. Sed tiu jam ne diris mneh mneh thel ufarsin laŭvorte: Li pensis, pensis. Li decidis, li rompis), sed mneh rhnch... Usono (Li pensis, pensis ... kaj venkis Usono). La minaco do jam ne venas de Dio, sed de la potenca Usono. Ne restas eĉ minuto por perdi por radikale transformi la sistemon.

Komence de la stagnado, sed tio estis ankaŭ ĝia ĉefa simptomo, estis politburoo vere morta, kuniĝinta ĉirkaŭ Breĵnevo kun estingita cerbo, humiliga sakstrato montrata al la tuta planedo. Ne eblis forigi Breĵnevon, ĉar, male ol kio okazis al Ĥruŝĉovo, nenia plimulto formiĝis favore al nova ĉefo. Alia aspekto de la bildo: tentakla korupteco. Certaj membroj de la familio de Breĵnevo partoprenis en ĝi preskaŭ parademe. La florado de mafiaj retoj, kun kiuj multaj altaj respondeculoj de la Partio estis asociitaj, estis kroma fenomeno, pri kiu la lando, sed ne ĝiaj gvidantoj, konsciis. Ĝi neniam antaŭe estis tiom ampleksa.

Precize en la momento, kiam la lando komprenas ke la KGB pretiĝas forte ataki tiun plagon, kaj kiam la situacio fariĝas jam netenebla por la familio Breĵnevo kaj kelkaj aliaj potenculoj de la reĝimo, subite sonas pafo en la politika ĉielo: la 19-an de januaro 1982, la unua viculo de Andropo, Semen Cvigun, la ombro de Breĵnevo sur Andropo, memmortigas sin. Pliaj samtipaj pafoj sekvas. Kelkajn tagojn poste, la dua personeco de la politburoo, ĝisosta konservativulo, Miĥail Suslov, mortas per natura morto. Tiu forpaso estas la ŝlosilo por la ŝanĝo de la fortrilatoj ene de la politburoo, malfavore al la “marĉo”.

Kiam tiuj du viroj malaperis, Andropo okupiĝas pri la dosieroj de korupto kaj komencis esplori iom pli profunde. Tio forte ŝancelis la kapablon de la “marĉo” konservi siafavore la ekvilibron ene de la politburoo kaj de la Centra Komitato. Kaj jen kiel la maltipa ĉefo de la KGB, Andropo, povis fariĝi ĝenerala sekretario, preskaŭ hazarde. Li restis nur dek kvin monatojn en la potenco (kio estas ankaŭ hazarda), sed tiu mallonga periodo levas interesajn problemojn.

Tiu paralizo de la sistemo, dum neniu vere tenis la stirilon, ne malhelpis ke aperu en donita momento vera stiristo kapabla trudi kursoŝanĝon, komence per ŝanĝegoj ĉe la pinto. Senkonteste, la hazardo komence ludis rolon.

Sed notindas la rapideco per kiu la “marĉo” tiam sekigeblis per energia forpurigado de ĝiaj apogoj sine de la partia aparato. Novaj iniciatoj fariĝis eblaj, danke al la alveno de novaj gvidaj kadruloj. Kaj ĝuste tio okazis kun Andropo.

Unu el liaj proksimaj kunlaborantoj en la KGB, Vjaĉeslav Kevorkov, kiu havis altan rangon en la kontraŭspionado, liveras al ni kelkajn aliajn trajtojn de la personeco. Laŭ liaj diroj, Andropo pensis pri la ebleco fari interkonsenton kun la intelektularo por ke tiu helpu reformi la sistemon. Lia modelo estis videble Anatolo Lunaĉarsko*, kiu, sub Lenino, sciis komuniki kaj kunlabori kun tiu socia grupo. Andropo perfekte komprenis ke la ĉefa malfortaĵo de la Partio estis la intelekta malfortaĵo de ĝiaj kadruloj kaj de la altaj gvidantoj.

* Anatolo (Anatolij Vasilj’eviĉ) LUNAĈARSKIJ. -vl

Ĉio kion iuj povis skribi pri lia aliĝo al la “breĵnevismo” montras ilian malsincerecon. Unu afero klaras: lia posteno dependis de decido de Breĵnevo. Kevorkov citas la opinion de sia ĉefo: “Preskaŭ neniu el la nunaj gvidantoj de la Partio aŭ de la ŝtato apartenas al la klaso de talentaj politikistoj kiuj povus alfronti la malfacilaĵojn kiujn la lando havas.” Por li, Andropo ĉiukaze apartenas al tiu klaso, kaj li finas sian libron per tiu frazo: “Andropo estis sen ajna dubo la lasta ŝtatisto kiu kredis je la vigleco de la sovetia sistemo, sed ne je tiu kiun li heredis kiam li aliris la potencon: li kredis nur je tiu de la sistemo kiun li volis krei per radikalaj reformoj.”

Tiu atesto kaj aliaj ŝajnas pruvi ke inteligenta politikisto kiel Andropo komprenis ke la sistemo estis rekonstruenda, ĉar ĝiaj ekonomiaj kaj politikaj fundamentoj estis en mizera stato. Rekonstrui ĝin povis signifi nur anstataŭigi ĝin per io alia, kun transiraj fazoj. Ĉu li vere pensis tiel? Sendepende de la fakto ke liaj personaj arĥivoj restas nealireblaj, la decidoj kiujn li faris aŭ intencis fari ebligas respondi jese.

Li alprenas la potencon rapide kaj milde. Li komencas ago kun multa prudento, sed tre rapide la lando komprenas ke en la Kremlo preprariĝas aferoj seriozaj. La unuaj paŝoj estas tiuj kiujn ĉiuj atendas: Andropo volas restarigi la disciplinon en la laborlokoj. Krom la laboristoj estas koncernataj ankaŭ la reedukendaj elitoj, kiuj ne elstaras per sia laboretiko. Li kritikas ilian malmoderan guston por la luksaj somerdometoj (“daĉoj”) kaj por aliaj plezuroj de la vivo (pri li mem estas konate ke li vivas simple). Ekde kiam tio sciiĝas, lia populareco grandiĝas. La lando havas ĉefon, kaj tio estas videbla.

Reformo bezonas preparon kaj tempon: oni starigas grupojn de pripensado kaj komisionojn. Certaj disponoj estas provizoraj, aliaj iras pli malproksimen, eĉ estas neinversigeblaj. Tio koncernas la purigon, faratan publike kontraŭ tuta tavolo de respondeculoj de la aparato inter la plej rezistemaj, pilieroj de la antaŭa skipo.

Kroma granda kontentigo de la intelektularo: la eksigo de Sergej Trapeznikov, ankaŭ protektato de Breĵnevo, kiu konsideris sin ĉefideologiisto de la Partio. Kvazaŭ Granda Inkvizitoro de la reĝimo, ĝisosta stalinisto, li persekutis per sia venĝemo la verkistojn kaj universitatanojn kiuj diris ion kio malplaĉis al li.

Sub Andropo, la rolo de Gorbaĉovo ne ĉesas grandiĝi. Novaj homoj venas en ŝlosilajn postenojn en la aparato de la Partio. Andropo proponas al Vadim Medvedev gvidi la departementon “esplorado kaj universitatoj”. Nu, Medvedev estis akre kritikita pro “malobeemo”, kiam li provis fari la Akademion de Sociaj Sciencoj de la Partio, kies direktoro ili estis, veran esplor-instituton. Andropo informas lin ke novaj metodoj estas nepraj por akceli la teĥnikan kaj sciencan progreson kaj por plibonigi la situacion de la sociaj sciencoj, speciale mistraktitaj de Trapeznikov: la Akademio de Sociaj Sciencoj devas dediĉi sin al veraj laboroj, anstataŭ produkti totale senenhavajn ideologiajn tekstojn.

Vladimir I. Vorotnikov, vica ĉefministro de la Federacia Respubliko Rusio, nomumiĝas ĉefministro de tiu respubliko kaj membro de la politburoo en 1983. En sia taglibro li diras, ke li estis tre impresita de la inteligento kiun Andropo montris dum konversacioj kiujn ili havis kune. Liaj notoj, skribitaj dum kunvenoj de la politburoo, montras Andropon energian kaj drastan, kiu ne timas aliri problemojn ĉiam pli kompleksajn: disciplino en la laborlokoj, sed ankaŭ funkciado de la ekonomio kaj serĉado de nova modelo. Lia maniero aliri la ŝanĝon estas tre pragmata; li deziras procedi per iom-post-ioma larĝigo de la kampo de reformoj.

La unua grava paŝo en la ekonomia kampo konsistas en lasi la fabrikojn labori “surbaze de kompleta memfinancado” (polnij hozrascet), konsiderante la kostojn kaj gajnojn. Sed Vorotnikov, nove veninta, ankoraŭ ne tre informita pri la menuo de la politburoo, diras nenion pri la komisionoj kiuj kunvenigas altrangulojn por prepari tiujn ŝanĝojn. Li ankaŭ ne estis informita pri la projektoj de Andropo celantaj reformi la Partion.

Farante siajn unuajn iniciatojn, Andropo preparas jam aliajn, kaj li parolas pri tio: “Ni devas ŝanĝi la ekonomiajn meĥanismojn kaj la plansistemon.” Grupo de laŭtema pripensado, kiu eble ekzistis en alia formo antaŭ lia enpotenciĝo, eklaboras. Intertempe la privata parceleto, kiun Nikita Ĥruŝĉovo estis reduktinta aŭ malpermesinta, estas “rerajtigita”. Kaj la administracio ricevas severan averton: la ministraj servoj ne sciis esti la modelo de bona organiziĝo, kaj ili malsukcesis krei la kondiĉojn de “alte produktiva laboretoso”.

La faritaj ŝanĝoj estas gravaj, kaj kromaj, antaŭvideblaj, ŝajnas prepariĝi. Eltiraĵoj el la protokoloj de la kunvenoj de la politburoo (nun disponeblaj) igas la okazantan strategion de ellaborado ankoraŭ pli miriga. En la momento, kiam la kampanjo por reelekto de la grandaj organoj de la Partio proksimiĝas, akompanata de la kutimaj raportoj, Andropo deklaras subite en oficiala rezolucio, en aŭgusto 1983: “La elektitaj asembleoj de la Partio obeas scenaron starigitan antaŭe, sen serioza kaj sincera debato. La poziciiĝoj de la kandidatoj estas jam pretaj por publikado; ĉia iniciato aŭ kritiko estas sufokata. Nun, nenio tia povas esti tolerata.”

Jen vera bombo. Kritiki la ĉefojn de la Partio obsedataj de siaj interesoj kaj komprenigi ke ili elpostenigeblas, en la sama momento kiam komenciĝas la kampanjo por la reelektoj, tio kreas situacion absolute novan por la tuta gvidanta tavolo. La plej multaj el ili estis ĝis nun aŭtomate reelektitaj, sendepende de sia rango.

La preparata ŝanĝi estis do gravega. Se “elekto” jam ne signifis “nomumado”, la etoso de la kampanjo povis esti tute alia. Andropo deklaris publike, ke li volas verajn elektojn. Tio signifas ke li sciis, ke la pretendita “Partio” estis kadavro, ke estus vane esperi revivigi ĝin kaj ke la sola afero farenda estas detrui ĝin. Kaj ĝuste tion la gvidantoj komprenis. La fama “stabileco de la kadruloj” (la certeco konservi sian postenon, egale kion oni faras) estis malaperonta, kaj, kun ĝi, la senpuneco de la “bona malnova tempo”. La komforta kaj parazita potenco de la klaso de ĉefoj de la Parti-ŝtato estis finiĝonta. Veraj elektoj ene de la Partio signifis la reaperon de tendencoj kaj la aperon de novaj ĉefoj; el tio povus naskiĝi nova partio, kun kia ajn nomo. Tia partio en la potenco, programanta reformojn, povus servi kiel piloto de la lando en la malfacila transiro al nova modelo.

Ĉio ĉi, kompreneble, estas historio kun multaj “se ...”. Andropo, kiu suferis nekuraceblan renmalsanon, malaperis rapide, en 1984. Oni anstataŭigis lin per Konstantin Ĉernenko, senvizaĝa partimoŝtulo, ankaŭ grave malsana, kies regado daŭris nur dek tri monatojn. Post tio, la pretendita “Partio” spertis premieron: en 1985, ĝenerala sekretario juna, Miĥael Gorbaĉovo, heredanto de Andropo, kun ideoj ofte ĝustaj, estis alvokita por sperti falegon same lamentindan kiom lia enpotenciĝo estis impresa.

Moshe LEWIN.