Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2008-2010

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2008-2010

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Reformo de la banksistemo kiu ne maltrankviligas Wall Street

La usonaj prezidantoj pasas, Goldman Sachs restas

La 15-an de julio, la usona senato adoptis tion, kion oni nomas “la plej granda reformo de la financsektoro iam ajn farita post la Granda Depresio”. La leĝo, pli modesta ol la komenca projekto, estas politika sukceso por s-ro Barack Obama. Fronte al banka premgrupo malfortiĝinta de la krizo, li povis profiti la malkaŝojn pri la kutimoj de Goldman Sachs.

La saman tagon, en kiu la bankleĝo nomata “Dodd-Frank” (pro la nomo de la demokrataj deputitoj Christopher Dodd kaj Barney Frank) estis adoptita de la senato, okazis ankaŭ alia fakto kiu estis preskaŭ ne atentita: la interkonsento inter la federacia agentejo, kiu devus ĝendarmi la borson, la Securities and Exchange Commission (SEC), kaj Goldman Sachs. Kontraŭ monpuno de 550 milionoj da dolaroj, la investbanko seniĝis je plendo pro fraŭdo koncerne financan produkton, “Abacus”, kiu ebligis al ĝi ŝirmi sin kontraŭ la prezfalo de la obligacioj ligitaj kun la nemoveblaĵoj en la momento kiam ĝi instigis siajn klientojn investi en tiun merkaton ... La SEC, longajn tempon kritikata pro sia pasiveco, povis fanfaroni pri skandalo. Kaj Goldman Sachs demonstris la amplekson de sia politika kompetento: ĝi koncedis la “erarojn de la surmerkatigo de la produkto — sen ke tiuj eraroj iel tuŝis la gvidan skipon. Resume, la aferbanko povas turni la paĝon. La puno, ŝajne grava, estas nur la ekvivalento de du semajnoj da siaj profitoj. Aŭ, tri elcentoj de la kromdonacoj, kiujn ĉi distribuis en 2009.

Ŝminkado de la grekaj kontoj

Tiu kapablo ludi per la potenco — aŭ spiti ĝin — ne povas mirigi. Komence de la 1990-aj jaroj, unuaranga politika kariero kronis, logike, ĉiun ĉefon de Goldman Sachs (vidu la artikolon “Amikoj en altan ragon”). La samfamilieco kun la politika mondo klarigas la implikecon de la banko en la grandaj financ-manovroj: ĝi ludis same centran kiel dusencan rolon en la afero de la subprime kaj de la savado de la bankoj; ĝi helpis Grekion ŝminki siajn kontojn, kio akcelis la krizon de la eŭro; ŝajnas ke ĝi ankaŭ, spekulante per la krudmaterialoj, kaŭzis artefaritan prezaltigon de petrolo. Aliflanke, ĝi sciis fari, en bonaj kiel en malbonaj jaroj, konsiderindajn profitojn, ankaŭ post la kreviĝo de la veziko al kies pufiĝo ĝi larĝe kontribuis. La egaj enspezoj de la grasaj jaroj ne surprizas. Sed, post la disfalo de la kartodomo kaj la sekvanta purigo, tiuj de la malgrasaj jaroj ja ŝokis la publikan opinion, kiu demandis sin: ĉu la malfeliĉo de (tre multaj) viktimoj de la vezikkreviĝo estas la feliĉo de Goldman Sachs?

La entrepreno, fondita en 1869 de Marcus Goldman, enmigrinta bavara judo, al kiu baldaŭ aliĝis lia bofrato Samuel Sachs, estis komence specialisto pri maklerado [“kurtaĝo”] de “komercaj paperoj” (mallongtempaj pruntoj elmetitaj de entreprenoj), restis longtempe for de financa potencularo preskaŭ komplete wasp (white anglo-saxon protestant — blanka angladevena protestanto). Ĝi estis akre trafita de la krizo de 1929 kaj spertis veran sukceson nur post la dua mondmilito; en la jaro 1956 la investbanko ludis decidan rolon dum la enborsigo de la aŭtomobilfabriko Ford. Iom post iom ĝi akiris enviindan famon, pro sia profesia kompetento same kiel pro la laborkapablo de siaj skipoj kun tre unueca spirito kaj kun forta entrepren-kulturo. Dominata de malnovstilaj financistoj kiel Sidney Weinberg aŭ Gus Levy, ĝi iom post iom trudiĝas fronte al la tradicia potencularo, kun kiu ĝi fine eĉ kunfandiĝas.

Goldman Sachs restas tamen alia ol ĝiaj konkurantoj. La banko havas la famon esti metodeca kaj prudenta, kaj ke ĝi neniam partoprenis en operacioj de “malamikaj” trudiĝoj. Al unu el ĝiaj sloganoj — “Rapidu malrapide” — ĝi dankas la kromnomon “testudo”. Kontraste al iuj ĝiaj konkurantoj, ĝi evitas grandajn elspezojn. Por bone montri ke la mono devas ne esti la sola instigilo de la trupoj, ĝiaj kadruloj estas malpli alte pagataj ol tiuj de la konkurenco, de kio venas certa “simpleco”. Alia ĝia slogano, “Avida pri longa tempo” trudas al ĝi paciencan manieron de investado kaj implicas ke ĝi scias konsenti al financaj oferoj, kondiĉe ke tiuj certigu al ĝi la senmankan fidelon de ĝiaj klientoj. La kulturo de la firmao esprimiĝas en la famaj “dekkvar ordonoj”. La sepa prave asertas: “Ĉe ni ne estas loko por tiuj kiuj metas siajn proprajn interesojn antaŭ tiujn de la entrepreno kaj tiujn de la klientoj.” En la tre fermita klubo de la averbankoj, la kodoj de profesia moralo kaj la respekto de farita promeso estas ankoraŭ validaj.*

* Charls D. Ellis, The Partnership: The Making of Goldman Sachs, Penguin Books, Novjorko, 2009.

Ĉiuj ĉi belaj principoj estas pli kaj pli forgesitaj dum la financa malregulado de la 1980-aj jaroj. La plej supera kriterio fariĝis tiu de ĉiam pli granda profito, atingebla nur per dubindaj metodoj: levilefiko (spekula aĉeto financata per enŝuldiĝo) danĝere alta; ĉirkaŭirado de la kelkaj restantaj reguloj; ĉioriska ennovigo*. De tiu periodo datiĝas la samfamilieco kun la potenco (eĉ se la oficiala retoriko daŭre celebras la merkaton super ĉio), la internaciigo kaj la freneza vetkuro al profitoj.*

* Kp Suzanne McGee, Chasing Goldman Sachs: How the Masters of the Universe Melted Wall Street Down... And Why They’ll Take Us to the Brink Again, Crown Business, Novjorko, 2010.
* Vd “Les assises du système bancaire ébranlées par la dérégulation [La bazoj de la banksistemo ŝanceliĝas pro la malregulado]”, Le Monde diplomatique, januaro 1991.

Malrapide sed certe, la “testudo” fariĝas “polpo” kiu volas siaprofite reverki la regulojn de la financo — kiuj permesos kvazaŭ ĉion. Eksterlande ĝi rekrutas konsilistojn je altega prezo el la politika-financa elito por ke ili helpu ĝin tiri profiton el la ondo de malregulado kaj de privatigoj. En Francio ekzemple la banko elektas s-ron Jacques Mayoux, financ-inspektisto kaj antaŭe prezidanto de la Société générale, ĝenerala direktoro de la Caisse nationale de Crédit agricole kaj prezidanto de Sacilor. S-ro Charles de Croisset, financ-inspektisto, prezidinto de la Crédit commercial de France (CCF), administristo de Bouygues, de Renault, de LVMH kaj de Thales, anstataŭas lin.

Alia granda ŝanĝo okazas en 1999. Goldman Sachs akiras la statuson de entrepreno notata en la borso.* Hieraŭ societo de personoj, komandite — kies kapitalo kaj la profitoj apartenis al societanoj respondecaj, koncerne siajn proprajn havaĵojn, pri la riskoj kiujn la entrepreno faris, en kiun ili cetere devis reinvesti la esencan parton de siaj profitoj —, “la firmao” fariĝas “publika societo” (kies valoro “difinita de la merkato” estis 3,6 miliardoj da dolaroj), ĉe kiu la ducent dudek unu partneroj de Goldman Sachs, posedantoj de 48 elcentoj de la kapitalo, enpoŝigas ĉiu mezume po 63 milionojn da dolaroj.* ... Jen la fino de la financa disciplino kaj de la avido “pri la longa tempo”. En la horo de la finacismo, la sukceso mezuriĝas per la nombro da generitaj dolaroj en ĉiu bilanco. Goldman Sachs fariĝas la unua el la bankoj de Wall Street koncerne rentabilitaton (13,4 miliardoj da dolaroj de neta rezulto en 2009). Ĝi montras publike la krompagojn de siaj dungitoj.

* Lisa Endlich, Goldman Sachs: The Culture of Success, Simon and Schuster — Touchstone, Novjorko, 2000.
* Nomi Prins, It Takes a Pillage: Behind the Bailauts, Bonuses an Backroom Deals from Washington to Wall Street, Wiley, Hoboken, 2009.
La ludisto kiu konas ĉiujn kartojn

EN LA FINANCKAZINO la banko plenumas plurajn rolojn: tiun de krupiero, kiu enpoŝigas procentaĵon de ĉiuj transakcioj; tiu de konsilisto kiu, kontraŭ kontanta mono, ellaboras strategiojn kaj liveras konfidencajn informojn al siaj klientoj — registaroj, instituciaj investistoj aŭ ĝisostaj malŝparemuloj kiel la hedge funds (spekulaj fondusoj). Ĝiaj analizistoj kaj ĝiaj ekonomikistoj estas inter la plej aŭskultataj de la planedo, kaj iliaj deklaroj influas ofte la iradon de la aferoj. Sed, ĉe la ludtablo, Goldman Sachs aperas ĉefe kiel la ludisto kiu konas la kartojn de ĉiuj aliaj: iliajn vetojn metas li, krom la siajn ...

La plej granda parto de la profitoj de la firmao venas efektive el la komercado (trading) per propra mono. La banko investas siajn proprajn kapitalojn en ĉiuj financmerkatoj, en nemoveblaĵojn kaj en societojn kun grandaj perspektivoj. Cetere, per la akiro de J. Aron & Company en 1981 ĝi fariĝis grandulo en la merkato de krudmaterialoj kaj influas, ĉu scie aŭ ne, la ekonomian sanon de la produktistoj kaj de la konsumantoj de la tuta mondo. Nek la aferoj ligitaj kun la petrolmerkato nek tiuj ligitaj kun la klimatvarmigo (kun la orminejo de la “karbonkreditoj”) eskapas al ĝi.*

* Matt Taibbi, “The Great American Bubble Machine”, Rolling Stone, Novjorko, 5-a de aprilo 2010.

La intereskonfliktoj estas imanentaj al tiu superbazaro de financo kiu ofertas tutan gamon da servoj kaj strebas konstante maksimumigi sian profiton. La afero Abacus, lanĉita de la maldiskretaj retmesaĝoj de la franca makleristo Fabrice Tourre (vidu la artikolon “Tiuj matematikistoj kiuj faras oron el plumbo”) estas ekzemplo de tio. Goldman Sachs estis akuzita de la SEC esti trompinta siajn klientojn vendante al ili en 2007 collateralized debt obligations (CDO), kompleksajn derivitajn produktojn apogitaj sur riskaj nemoveblaĵ-kreditoj (subprime), sen informi ilin ke ĝi samtempe vetis sur ilia falo. Unuflanke, la banko estis mem likvidinta sian stokon da subprime, kion ĝi ja rajtis fari. Sed, ĉefe, ĝi kaŝis al siaj klientoj ke ĝi estis ricevinta el la spekulfonduso Paulson 15 milionojn da dolaroj por munti tiun aferon. Pli bone (aŭ pli malbone), s-ro Henry Paulson, la spekulisto mem, laŭ la akuzo estis partopreninta flanke de la spekulistoj de la banko en la elektado de tiuj kreditoj kiuj estis plej supozataj fali.

Alivorte, Goldman Sachs, konscia pri la tuj venonta krizo de la subprime, daŭre instigis siajn klientojn veti sur altiĝo de la senmoveblaĵoj, dum ĝi, kune kun spekulfonduso, vetis sur ilia malaltiĝo, kio havis la efikon akceli la falon de la titoloj. La investistoj, kiuj ne antaŭsupozis la duoblan ludon, perdis pli ol unu miliardon da dolaroj en la aventuro.* Antaŭ ol koncedi “erarojn” kaj pagi fortan punon, la banko neis, juĝante la plendon “senfonda”. La kazo de Grekio liveris alian ekzemplon: la novjorka establo pagigis al si kiel konsilbankisto de la registaro de tiu lando, kaj spekulante pri la ŝuldo.

* Vd “Des Français qui gagnent [Francoj kiuj gajnas]”, Le Monde diplomatique, julio 2010.

El leĝa vidpunkto, tamen, Goldman Sachs eble pravis. Kio estas malmorala, ne estas nepre kontraŭleĝa. Antaŭ malpli ol dudek jaroj, dum la skandalo de la ŝparkasoj. proksimume mil kvincent bankistoj sidis en malliberejo, punataj laŭ la leĝoj nomataj anti-racketeering, iam starigitaj por kontraŭbatali la mafion kaj la organizitan krimularon. Nuntempe la bankistoj ĝuas tute alian statuson: regas nova leĝa kaj ideologia kadro. Multaj praktikoj (kiel la asekuro de ŝuldoj konata sub la nomo de credit default swaps, aŭ CDS) eskapas al ĉia regulado. La principo de caveat emptor (“aĉetanto, atentu”) trudiĝas. Ek Goldman Sachs ripetadas ke ĝi nur respondis al la peto de siaj klientoj, kiuj cetere estis spertaj investistoj supozataj ke ili faras sisteman kontroladon (due diligence). Tiom pli ke ĉiuj laŭleĝaj dokumentoj entenis averton kaj uzrezervon.

En la mondo de alta financo, la netravideblo rezultas ofte el ekscesa travideblo. Ĉiu produkto estas akompanata de plurcentpaĝa dokumentaĵo ofte nelegeblaj, kiun oni estas supozata legi kaj kompreni — kio klarigas, kial certaj investistoj fidas la notojn de la notagentejoj, kiuj ofte trompiĝas. Kiel konstatas s-ro Rama Cont, direktoro de la Centre de Financa Teĥniko ĉe la universitato de Kolumbio, elvokante la riskojn de la titoloj eldonitaj de Goldman Sachs kaj notitaj AAA (la plej bona noto), “la informo disponeblas, sed ĉiu subprime-titolo estas redaktita sur kvindek ĝis sesdek paĝoj, kaj ofte malsame laŭ la juristoj. Oni devintus mobilizi taŭgan personaron por trakribri la kvin mil sepcent paĝoj de la ŝuldo-derivaĵo Abacus”*

* Sylvain Cypel, “Les “conflits d’intérêts” d’Abacus [La “intereskonfliktoj” de Abacus]”, Le Monde, 4-a de majo 2010.

Post longan tempon veki admiron, la grupo suferas nun problemon de sia bildo. Meze de monda ekonomia krizo, al kies eksplodo ĝi larĝe kontribuis kun la ceteraj gigantoj de Wall Street, la banko permesis al si krompagojn, kiujn oni juĝas “maldecegaj”. Aperis aliaj skandaloj aŭ akuzoj, kiuj instigas demandi sin, ĉu por ĝi la relative feliĉa trairo trans la financa ŝtormo ne ŝuldiĝas al la fakto ke ĝiaj eksuloj troviĝas ĉie. Nun estas modo kritiki ĝin, ankaŭ por tiuj kiuj antaŭe ĝuis ĝian larĝanimecon. S-roj Barack Obama kaj Gordon Brown, s-ino Angela Merkel uzis vortojn relative akrajn kontraŭ entrepreno kiu iun tagon povus proponi al ili dungon.

La afero Goldman Sachs almenaŭ ebligis la reformon de la usona financsistemo. La leĝo Dodd-Frank estas tute klara pri la grandaj principoj: malhelpi la kolapson de la grandaj financaj institucioj, savi ilin pere de la impostpagantoj, minimumigi la spekuladon de la bankoj limigante ĝin al iliaj propraj fondusoj, trudi pli da travideblo en la merkato de derivitaj produktoj interŝanĝataj per komuna akordiĝo, kaj fine protekti la konsumantojn kontraŭ la predaj kaj uzuraj praktikoj. Aliflanke, ĝiaj du mil tricent paĝoj ŝajnas malpli kontentigaj pri la efektivigo de tia programo. Eĉ se la nombroj de la Komerca Ĉambro de Usono estas certe intence troigitaj, la leĝo Dodd-Frank implicus la redaktadon, fare de dek diversaj registaraj agentejoj, de kvincent tridek tri novaj reguladoj, de sesdek enketoj kaj de naŭdek kvar raportoj, en tempospaco de tri monatoj ĝis kvar jaroj ...

La banka premgrupo batalos sur ĉiuj ĉi terenoj. Ĝi kalkulas kun la iom-post-ioma malapero de la publika kolero kontraŭ la financaj institucioj por retrovi sian tutan iaman liberecon. Ankaŭ en tio, Goldman Sachs scias ludi sian ludon.

Ibrahim WARDE.