Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2008-2010

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2008-2010

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Enterigo de la dosieroj pri la genocido survojas

Francujo — Ruando, la prezo de repaciĝo

Triumfe reelektita la 9-an de aŭgusto 2010, fone de perforto kaj atencoj kontraŭ liberecoj, la ruanda prezidanto severigas sian reĝimon. Sed, de februaro, lia rimarkinda repaciĝo kun Francujo ja nutras demandadon.

“NI volas, ke la respondeculoj de la genocido estu trovitaj kaj punataj. Neniu dubo pri tio”, deklaris la prezidanto Sarkozy dum sia vizito en Kigali — la unua de franca prezidanto de 1994 — la 25-an de februaro 2010. Ĉu tiu anonco markos finon de senpuneco en Francujo? “En 15 jaroj, la prokuroraro neniun jure persekutis. Se ne estus nia laboro, neniu dosiero estus en juĝista oficejo”, bedaŭras s-ro Alain Gauthier, prezidanto de la kolektivo de la viktimoj por Ruando (france CPCR). Li ne dubas, ke nur manko de volo ebligis al ruandaj suspektatoj vivantaj en Francujo eviti persekutojn. “La politika bremsado estis evidenta, li substrekas. Dekstro kaj maldekstro, kiuj kunregis en Francujo en la tempo de la genocido, havis ja intereson, ke nenio eliru el tiuj aferoj.” Tamen, la rimarkata repaciĝo de Francujo kaj Ruando tute ne forigas ĉiujn obstaklojn.

La du landoj ĉesigis siajn rilatojn fine de 2006, kiam la registaro de Kigali indigniĝis pro la arestordonoj deciditaj de la enketa juĝisto Jean-Louis Bruguière kontraŭ proksimuloj de la ruanda ŝtatestro, Paul Kagame. La franca juĝisto suspektis ilin esti iel ligitaj al la atenco de la 6-a de aprilo 1994 kontraŭ la aviadilo de la prezidanto Juvenal Habyarimana; tiu evento ja estas konsiderata kiel antaŭanonco de la genocido.

Post trijara malamikeco, tiu repaciĝo ŝajnas rapida, kaj ne estas unuanime akceptata*. Ĝi grandparte ŝuldiĝas al la laboro de la franca ministro pri eksterlandaj aferoj, Bernard Kouchner, kiu konis s-ron Kagame, la tiaman ribelestron, okaze de homelpa misio dum la genocido. Francujo devas reakiri krediton en grava strategia regiono, kie nenio povas realiĝi sen la “eta” Ruando, tre influa al la najbara Demokratia Respubliko Kongo (DRK), kiu enhavas egajn minejajn riĉaĵojn. Cetere, same kiel s-ro Sarkozy, s-ro Kagame sin montras senkondiĉa aliancano de Usono.

* Vd ekzemple reagon de la asocio France-Turquoise (www.france-turquoise.fr).
Interŝanĝo de servoj

OKAZE de la vizito de la franca prezidanto en Kigali, la ruanda prezidanto, kiu de sia ekregado ne ĉesis postuli per tre akraj vortoj pardonpeton de Francujo, montris sin pli humila: “Trans nia deziro kompreni kaj esplori la okazintaĵon, venis tempo starigi novan rilaton, novan partnerecon bazitan sur komprenemo kaj ĝusta mastrumado de vereco, li deklaris. Ni rifuzas esti ostaĝoj de pasinteco. Eraroj estis rekonataj, ni pri tio ja diskutis. Kaj dum ni laŭgrade aliras ĉi tiun realon, la esenca afero estas rigardi al estonteco.” Siaflanke, s-ro Sarkozy la unuan fojon konfesis “politikajn erarojn” de Francujo en Ruando, sen plia precizo.

La interŝanĝo de servoj aspektas klara: unuflanke, oni mallaŭtigas la akuzojn koncerne la rolon de Francujo en la genocido; aliflanke, antaŭeniro por la dosieroj de la ruandanoj rifuĝintaj en Francujo kaj paralizo de la enketo de la juĝisto Bruguière.

Jam, en 2008, la “intertraktita” arestado de s-ino Rose Kabuje, etiket-estrino de s-ro Kagame, unu el la celataj arestotoj de s-ro Bruguière, ebligis al Kigali-registraro aliri la dosieron. De tiam, pluraj ŝlosilaj atestantoj malatestis, kaj la tradukisto de la juĝisto Bruguière estis identigita kiel eksagento de la ruandaj sekretaj servoj, bofrato de unu el la fuĝintaj akuzatoj de la Internacia Puntribunalo pri Ruando (IPTR), s-ro Félicien Kabuga. Posteulo de s-ro Bruguière, la juĝisto Marc Trevidic do rekomencis la enketon sur bazoj apriore malpli favoraj por la genocida reĝimo.

Kvankam s-ro Sarkozy zorge memorigis, ke li estas “submetita al la sendependeco de justico”, tamen aperas pli kaj pli da signoj de juĝistara oportunismo. Aresto, kelkajn tagojn post la vizito de s-ro Sarkozy en Ruando, de s-ino Agathe Kauziga, vidvino de la eksprezidanto Habyarimana, estas unu el ili. Estas ja malfacile ne vidi la ligon: jura antaŭenketo estis ja ekigita de la komenco de 2008, sekve de plendo de CPCR kaj de la rifuzo de ŝia — malfrua — azilpetado*, sed la suspektato vivis malkaŝe en la pariza regiono. En 1994 ŝi estis “elŝtelita” el Ruando per francaj soldatoj, okaze de la Amarylis-operaco*.

* La franca Oficejo por protekto de rifuĝintoj kaj senpatrujuloj (france OFPRA) pravigis sian decidon per la ekzisto de “seriozaj indikoj”, ke ŝi estas ligita al krimoj kontraŭ la homaro.
* Same kiel multaj altranguloj de la ekstremista hutua reĝimo. Vd raporton de la informo-misio prezidatan de la deputito Paul Quilès, n-ro 1271, Assemblée Nationale, Parizo, 15-an de decembro 1998.

Ankaŭ rilatigendaj al tiu diplomatia repaciĝo estas la anonco, komence de januaro 2010, de starigo de faka centro “genocido kaj krimoj kontraŭ la homaro” ĉe la unua-instanca tribunalo de Parizo. Se oni konsideras la nombron de nejuĝitaj plendoj ligitaj al la genocido de 1994, tiu ĉi decido evidente favorigis reproksimiĝon kun Ruando. En la ministrejo pri eksterlandaj aferoj, oni nomas tion banala administra “raciigo”: “Feliĉe, ne ĉiutage okazas genocidoj, kaj hazarde tio ŝajne koncernas precipe ruandanojn.” S-ro Gauthier tamen skeptikas: “Ni atendas faktojn.” La CPCR, kiu iniciatis dek-kvinon da dosieroj, deponis sian unuan plendon en 1995 ... Rimarkinda estas la kontrasto kun Belgujo. La ekskolonianto jam finis kvar krimajn procesojn ligitajn al la genocido. La plentempa laboro de faka enketo-centro ja ebligis la fintraktadon de la dosieroj. Kio pravigas la utilon de tia strukturo ankaŭ en Francujo.

Sed la franca juĝistino Fabienne Pous, kiu aparte laboras pri tiuj demandoj, restas singarda;“Pri kiuj rimedoj [la faka centro] disponos? Kiel ĝi estos organizata? Ni ne scias, kaj ni esperas, ke ne temas pri “anonc-efekto”*.” Malriĉeco de Justico jam nun kruele sentiĝas: “Neniu propra faksilo, neniu faka asistanto, limigita ciferecigo de dokumentoj ...” Tamen, iom antaŭ la anonco pri la diplomatia repaciĝo, s-ino Pous fine sukcesis vojaĝi al Ruando kun sia kolegino Michèle Ganascia. Tio estas evento neokazinta de la genocido, s-ro Bruguière ja neniam iris surloken. Grandaj rimedoj necesus por kompreni Ruandon, aŭskulti dekojn da atestantoj ... Kiel esperi, en la fino, fidindajn procesojn? “Konsiderante la malfacilon por justico akiri minimuman kompetenton — mi pensas pri Belgujo-, mi demandas min kiel okazos kun la francoj, kiuj ne havas la rimedojn de sia aŭtonomeco? Ili estos superruzitaj!, maltrankviliĝas s-ro André Guichaoua*, fakulo pri la regiono de la Grandaj Lagoj kaj ekspertizisto ĉe la IPTR, aludante pri la falsaj atestoj, kiuj makulis similajn enketojn en Kanado kaj en Svislando.

* Agentejo France-Presse (AFP).
* André Guichaoua, Rwanda, de la guerre au génocide, La Découverte, Parizo, 2010.

Koncerne krimojn okazintajn en Ruando, leĝo jam permesas al Francujo plenumi “universalan kompetenton*”. Tamen, s-ro Kouchner kaj s-ino Michèle Alliot-Marie (du francaj ministroj) precizigis, ke la kreado de la faka centro “genocidoj kaj krimoj kontraŭ la homaro” ne celas instali tian proceduron*. Laŭ s-ro Patrick Beaudoin, honora prezidanto de la Internacia Federacio por Homaj Rajtoj (IFHR), tiu nekohereco konfirmas “la impreson, ke Parizo strebas pli restarigi siajn rilatojn kun Kigali, ol agi por justico.” Francujo neniam modifis sian leĝaron por igi aplikeblaj la de ĝi subskribitajn internaciajn konvenciojn, kiuj enhavas la universalan kompetenton, krom pri la internacia konvencio kontraŭ torturo de 1984*. La du nuraj procesoj okazintaj nome de tiu proceduro (tiu de maŭritania oficiro en 2005 kaj tiu de tunizia funkciulo en 2009) estis cetere bazitaj sur tiu konvencio.

* Leĝo de la 22-a de majo 1996 adaptinta la francan leĝaron al la rezolucio n-ro 955 de la Unuiĝintaj Nacioj (UN), kiu kreis la IPTR.
* Le Monde, Parizo, 6-an de januaro 2010.
* Transskribita en la artikolo 689-2 de la pun-procedura kodo. La artikolo 689 de la sama kodo planas ankaŭ universalan kompetenton en diversaj precizaj kazoj: terorismo, atomarmila komerco, pirateco, armil-komerco, sabotado. La 26-an de januaro 2010, la apelacia kortumo de Parizo sur tiu bazo relanĉis enketadon pri krimoj plenumitaj en Kamboĝo inter 1975 kaj 1979.

La 13-an de julio 2010, adopto, fare de la parlamento, de leĝo adaptanta la francan leĝaron al la statuto de la Internacia Puna Kortumo (IPK), — kiu devigas la ŝtatojn puni militkrimojn, krimojn kontraŭ la homaro kaj genocidon, kie ajn tiuj okazis kaj kiu ajn estas la ŝtataneco de la plenumintoj — konfirmas la hezitemon de Francujo rilate la internacian justicon. Tiu leĝo de la 13-a de julio ja igos kvazaŭ neebla la persekutadon: la suspektato devus havis sian “kutiman loĝlokon” en Francujo, kaj nur la prokuroraro rajtos iniciati persekuton. Viktim-kolektivoj, kiel ekzemple la CPCR, estos do forigitaj. Sed ni ja vidis kiel timema estas la prokurorejo koncerne Ruandon ... “Estas nur du eblecoj, aŭ oni subtenas la universalan kompetentecon, kaj oni do apliku ĝin al ĉiuj, ne nur Ruando kaj Kosovo. Aŭ oni favoras la “realpolitikon” kaj la “leĝon de la plej forta”, resumas s-ro Beaudoin.

Timemo de la gvidantoj

LA FRANCA justico jam tre malfruas koncerne la genocidon de 1994. “Oni iom lasis prokrastiĝi tiujn dosierojn”, konfesas la socialista deputito Paul Quilès*, kiu gvidis en 1998 la parlamentan enketo-mision pri la rolo de Francujo en Ruando. Laŭ s-ro Gauthier, okazis multaj ŝanĝoj de enketa juĝisto kaj necesis plurfoje rekomenci. Kazo resumas la senzorgemon de la justico kaj la timemon de la gvidantoj: tiu de s-ro Wenceslas Munyeshyaka, ruandana pastro, nun zorganta pri asocio “Skoltoj de Francujo” en Gisors (Francujo), de 2001.

* “Le Débat”, France 24, 25-an de februaro 2010.

Tiu eksparoĥestro de la paroĥo Sankta Familio en Kigali estas objekto de plendo de 1995, sed nur kiam la IPTR elsendis internacian arest-ordonon kontraŭ li, en 2007, li fine estis metita sub jurisdikcia kontrolo. La IPTR tiam delasis la dosieron, same kiel tiun de s-ro Laurent Bucyibaruta, eksprefekto de Gisonkoro), taksinte ke Francujo havas kompetenton kaj sufiĉajn rimedojn por juĝi la du homojn. Preskaŭ dek jarojn antaŭe, en 1998, la plej alta franca tribunalo atingis la saman konkludon, sen sekvo ... En 2004, la Eŭropa Kortumo pri Homrajtoj, petita de unu el la plendintoj, kondamnis Francujon pro la malrapideco de sia proceduro. Antaŭ s-inoj Pous kaj Ganascia en 2010, la dosiero pasis ĉe tri esplorjuĝistoj...

Ankaŭ la kazo de s-ro Augustin Ngirabatware, ministro pri planado en la provizora ruanda registaro en 1994, estas ekzempla. Instalita en Gabono, li ricevis de la franca servo pri imuneco kaj privilegioj, en 1998, specialan karton, kiu ebligas restadon en Francujo. La IPTR decidis arestordonon kontraŭ li en aŭgusto 1999. Sed, la planitan tagon, s-ro Ngirabatware jam forlasis sian parizan loĝejon por iri al Libreville ... Petitaj de la IPTR, la gabonaj regantoj lasis lin malaperi. Li fine estas arestita nur en 2007, en Frankfurto, kaj translokita al la IPTR en Arusha (Tanzanio), kie li estas nun juĝata. Laŭ s-ro Guichaoua, la subteno kiun profitis la suspektato klariĝas per la timo pri rivelo de liaj ligoj kun eksterlandaj gravuloj “ne profesiaj ligoj, sed ja politikaj ligoj kaj ankaŭ kelkaj negocaj ligoj*. Kaj la fakulo aldonas, ke dosieroj kiel tiu de la pastro Munyeshyaka — maldika laŭ li — kaŝus aliajn, pli enhavajn ...

* André Guichaoua, cit.

Ĉu finfine juraj proceduroj donos rezulton en Francujo? Tiu koncernanta s-ron Simbikangwa, eksa ĉefo de la sekretaj servoj, arestita en Majoto en 2008 (pro komerco de falsaj dokumentoj!) laŭdire disvolviĝas normale. Krome Francujo promesis al la IPTR okazigi la proceson de s-roj Munyeshyaka kaj Bucyibaruta. Tiuj aferoj estas malrapidigitaj, ĉar la francaj juĝistoj penas uzi la informojn provizitajn de la IPTR, kies normoj kaj proceduroj malsamas. Sed la vera problemo estas la fakto, ke la rolo de Francujo en Ruando en 1994 restas tre diskutebla. S-ro Gauthier substrekas ekzemple, ke s-ro Bucyibaruta“estis prefekto de Gikongoro, kie troviĝis francaj trupoj de la armea-homhelpa operaco “turquoise”. Lia proceso nepre esplorus pri ilia rolo.” Ĉiu proceso tiel povus havi kiel rezulton nerektan ekzamenadon de la franca tiama politiko*.

* Vd André-Michel Essoungou, “Aux racines du contentieux franco-rwandais”, Le Monde diplomatique, januaro 2009.

Benoît Francès