Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2008-2010

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2008-2010

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

DORNA DIVIDO DE PALESTINO

Unu sola ŝtato por du revoj

Komencitaj la 2-an de septembro sub la alta protektado de la prezidanto Barack Obama, la israelaj-palestinaj intertraktadoj kolizias ne nur kontraŭ la daŭrigo de la koloniado, sed ankaŭ kontraŭ la radikale malaj konceptoj de la du partioj pri Jerusalemo, la rifuĝintoj, la landlimoj, la akvo. Tiu sakstrato kondukas certan nombron da respondeculoj, inkluzive israelaj, rekomendi la starigon de unu sola ŝtato sur la tuta teritorio inter la Mediteraneo kaj la rivero Jordano.

LA PLEJ MALGRANDA danĝero, la plej malgranda malbono, estus la starigo de unu sola ŝtato por ĉiuj ĝiaj civitanoj”, anoncas la prezidanto de la parlamento. Iu alia, eksministro, figuro de la politika vivo, aldonas: jam ne ekzistas alia opcio ol la proklamo de unu sola ŝtato sur la tuta historia teritorio de Palestino, de Mediteraneo ĝis Jordano. Juna deputitino kun tre ankritaj religiaj konvinkoj defendas la samajn konkludojn. Ĉu tri palestinaj eminentuloj? Ĉu anoj de la islamisma organizaĵo Hamaso? Ĉu tri eŭropaj kontraŭcionistoj? Ne: tiu diagnozo estas formulita de tri eminentaj membroj de la israela dekstrularo.

La unua, s-ro Reuven Rivlin, refutas la ideon de araba demografia minaco kaj rimarkigas ke tiu pensmaniero kondukas al propono de transigo de la araboj aŭ mortigi ilin. Mi sentas hororon ĉe tiaj proponoj. Mi iras en la lernejojn, kie, dum ŝajnelektoj, Lieberman [la ministro pri eksterlandaj aferoj, gvidanto de la ekstremdekstra partio Israel Bejtenu] akiras 40 elcentojn da voĉoj kaj mi aŭdas infanojn diri ke necesas mortigi arabojn. (...) Tia sinteno estis kreita de la kompleza sinteno de la socialistoj [la laborista partio] kiuj asertas: “Ni [la judoj] ĉi tie kaj ili [la araboj] tie.” Mi neniam komprenis tion. Kia Jabotinski* diris: “Ciono apartenas al ni”, li volis diri juda ĉefministro kaj araba vicĉefministro”.*

* Vladimir Zeev Jabotinski (1880-1940), gvidanto de la cionista dekstrularo. Liaj tezoj inspiris la dekstrajn partiojn.
* Haarec, Tel-Avivo, 15-a de julio 2010.

La dua, s-ro Moŝe Arens, elstariĝis kiel ministro pri defendo kaj ministro pri eksterlandaj aferoj en la 1980-aj jaroj. Kiel politika baptopatro de s-ro Benjamin Netanjahu, konata kiel “falko”, li esprimiĝis en tribuno de la taggazeto Haarec: “Kio okazus, se la israela suvereneco aplikiĝus al Judeo kaj al Samario kaj se oni donus al la palestina loĝantaro la israelan civitanecon? Tiu, kiuj en Israelo kaj eksterlande konsideras la “okupadon” neeltenebla malbonaĵo, estus senpeziĝintaj per ŝanĝo kiu liberigus Israelon el tiu ŝarĝo.”*

* “Is there another option?”, Haarec, 2-a de junio 2010.

Sed kiel sorbi tiun loĝantaron? Israelo, respondas li, enhavas jam bone integritajn malplimultojn, kiel la druzojn kaj la ĉerkesojn. Koncerne la arabajn islamanojn, iliaj malfaciloj integriĝi “estas pro la sinsekvaj israelaj registaroj, kiuj ne faris efikajn disponojn”: por li, necesas aliri tiun unuavican taskon.

La tria eminentulo kiu pridubis la israelan unuecan pensadon estas s-ino Cipi Hotoveli, la plej juna membro de la parlamento, leviĝanta stelulo de la Likud-partio, al kiu ŝi aniĝis laŭ la persona konsilo de s-ro Netanjahu. Malamika al la forlaso de Gazo en 2005, ŝi asertas ke tiu pruvis la fiaskon de ĉia ideo de retiriĝo. Ŝi krome volas konservi la koloniojn: “La judoj vivis en Ĥebrono en Bejt El. Tiuj estas bibliaj lokoj. Davido komencis konstrui sian reĝlandon en Ĥebrono. Mi ne pensas ke ni povas forlasi ilin, alie kion signifus la cionismo? La cionismo estas la reveno al Ciono, reveni al Jerusalemo, reveni al ĉiuj ĉi bibliaj lokoj. Ni devas do komenci pacprocezon sen elradikigi la loĝantojn de la kolonioj.”* Do, sola ebleco: etendo de la israela leĝo al tuta Cisjordanio kaj doni la civitanecon kaj voĉdonrajton al la palestinanoj. Mallonge, unu sola ŝtato, kiu, por ŝi kiel por s-ro Rivlin aŭ s-ro Arens, povas esti nur “juda ŝtato”.

* TheJewishPress.com, 10-a de julio 2009.

Tiuj proponoj provas solvi unu el la fundamentaj kontraŭdiroj de la liberala alo — en politika senco — de la israela dekstrularo: kiel pacigi sian postulon de suvereneco super la tutaĵo de “Judeo kaj Samario” (Cisjordanio) kun demokratiaj principoj? Kiel eviti la instaliĝon de rasdisiga sistemo (apartheid) en kiu la palestinanoj estus senigitaj je siaj politikaj rajtoj?

Jam Menahem Begin, kiu kondukis por la unua fojo en 1977 la dekstrularon al la venko, provis solvi tiun dilemon. Post akcepti la egiptan prezidanton Anuar El-Sadat en Jerusalemo, en novembro 1977, li proponis planon kiu difinis lian koncepton de palestina aŭtonomeco kaj kiu proponis al la loĝantoj de Cisjordanio kaj de Gazo decidiĝi inter la israela aŭ jordania civitaneco, kaj do la voĉdonrajton en unu el la du parlamentoj.

Tiu ideo estis rapide forlasita, ĉar ĉi trafis sur obstaklo kiun ankoraŭ hodiaŭ neniu el la tri menciitaj eminentuloj sukcesas superi: kiel pacigi la postulon de “juda ŝtato” kun la koncedo de voĉdonrajto al la palestinanoj? S-ro Arens asertas, ke ili estos nur 30 elcentoj de la totala loĝantaro, sed li subtaksas la nombron de loĝantoj de Cisjordanio kaj “forgesas” Gazon. Kiel tia plano povus limigi la palestinan loĝantaron ĉe la fatala sojlo de 50 elcentoj? Eĉ kun 40 elcentoj nenia registaro povus konsistiĝi sen la apogo de partio de la palestinanoj, de kiu oni ne povus atendi ke ĝi apogu registaron de “juda ŝtato”.

Longtempa intera solvo

KIAJ AJN ESTAS ĝiaj limoj kaj kontraŭdiroj, tiuj ikonrompismaj tezoj respegulas la ĝeneralan pesimismon kiu akompanas la sakstraton de la “pacprocezo”, kiu estas de jaroj tenata en vivo per artefaritaj rimedoj. Malgraŭ la rekomenco de la israelaj-palestinaj intertraktadoj, la 2-an de septembro 2010, sub la alta protekto de la prezidanto Barack Obama, malmultaj komentistoj pensas ke eblas revivigi la mortanton. La malcerteco etendiĝis, kaj ĝi tuŝas unuavice la usonajn respondeculojn kiuj de jardekoj ludis rolon en tiu afero.

Inter 1988 kaj 2003, s-ro Aaron David Miller servis kiel konsilisto al ses sinsekvaj ŝtatsekretarioj, sub tri prezidantoj. Li partoprenis en ĉiuj intertraktadoj, publikaj kaj sekretaj. En artikolo kun granda eĥo, kies titolo resumas lian penson, “La falsa religio de paco en Proksimoriento kaj kiel mi fariĝis nekredanto”*, li klarigas ke la israela-palestina konflikto jam ne estas centra por Vaŝingtono: aliaj kiel Irako, Afganio aŭ Pakistano, kaj ĉefe la alfrontiĝo kun Irano, akaparas ĝian tutan atenton, kaj eĉ granda potenco kiel Usono ne povas ĉion fari samtempe, precipe en tiuj ĉi krizaj tempoj.

* “The false religion of Miedeast peace: And why I’m no longer a believer”, Foreign Policy, Vaŝingtono, majo-junio 2010.

“La kredantoj devas reekzameni sian kredon, dum la etendiĝo de ĝia potenco tra la mondo superas la kapablojn de Usono, skribas s-ro Miller. Usono devas fari kion ĝi povas, labori kun la israelanoj kaj la palestinanoj por intertrakti pri la centraj demandoj de la fina stato (...), helpi la palestinanojn disvolvi siajn instituciojn, instigi la israelanojn helpi la palestinanojn per tio ke ili permesas al ili ekonomie spiri, etendi sian aŭtoritaton kaj konservi la kalmon en Gazo. (...) Sed Usono devas konscii ke ĝi ne povas fari tiom kiom ĝi povas fari.”

Alia influhava aganto, s-ro Robert Malley, kiu partoprenis kiel konsilisto de la prezidanto William Clinton en la intertraktadoj de Camp David (julio 2000), tiras ankaŭ el siaj spertoj pesimismajn konkludojn kaj disvolvas radikalan kritikon al la solvo de palestina ŝtato apud Israelo: “Tiu ideo ne respondas al la problemoj kiuj ĝi pretendas solvi. Ĝi promesas fini konflikton kiu naskiĝis en 1948 kaj certe antaŭe, sed okupiĝas nur pri problemoj aperintaj en 1967. Ĉesigi la okupadon de la palestinaj teritorioj estas esenca (...), sed la radikoj de la konflikto estas multe pli profundaj: por la israelanoj temas pri la palestina rifuzo agnoski la legitimecon de juda ŝtato; por la palestinanoj, pri la israela respondeco en la senposedigo kaj dispelo kiuj akompanis la naskiĝon de Israelo.”* La starigo de palestina ŝtato, la debato pri la elcentaĵo de teritorio kiun ĉiu ricevos, ne pacigos “la plej profundajn kaj plej ĝisostajn emociojn, la nostalgiojn kaj la venĝemon”.

* Verkita kun Hussein Agha, “Israel and Palestine: Can they start over?”, The New York Review of Books, 3-a de decembro 2009.

Kion fari, dum s-ro Malley asertas samtempe kontraŭi la solvon de unu sola ŝtato? Kiel multaj usonaj komentistoj, li aliĝas al la ideo de “longtempa intera solvo”, kies konturaj varias, sed kiu ebligus prokrasti (ĝis kiam?) la plej tiklajn dosierojn, tiujn de Jerusalemo kaj tiun de la rifuĝintoj.

Roger Cohen, grava ĉefartikolisto ĉe la New York Times, resumis tiun vidpunkton jene:* Obama, kiu jam ricevis la Nobel-premion, devus malaltigi la atendojn, ĉesi paroli pri paco, forlasi tiun vorton, ekparoli pri malstreĉigo. Jen kion volas Lieberman, jen kion vola la Hamaso, jen la senco de la respondevitoj de Netanjahu. Tion ne volas Abbas, sed li estas senpova. Kiel diris al mi specialisto pri israela politiko, Ŝlomo Avineri, “stato tia, sed ne perforta, tute ne estas kontentiga, sed ĝi estas ankaŭ ne malbona. Kipro ne estas tiom malbona”. (...) Necesas anstataŭigi la pacon de la bravuloj per batalhalton de la malperfektuloj.”

* “A Mideast truce”, The New York Times, 16-a de novembro 2009.

Tiu pesimismo nutriĝas el la malĝusta simetrio kiu stampas ekde 1993 la agadon de la grandpotencoj: du popoloj vivas sur tiu teritorio, ili devas alveni al interkonsento, kio premisas la “bonan volon” kaj la izoladon de la ekstremistoj “de la du tendaroj”. Tiu pozicio kaŝas la apartajn respondecojn de la okupanto kaj metas lin sur la saman nivelon kiel la okupaton, kaj ĝi forgesas ke ĉiuj israelaj registaroj sekvis sian politikon de konkero de la tero eĉ post la Oslaj Interkonsentoj: inter la momento de ilia subskribo en 1993 kaj hodiaŭ, la nombro da koloniantoj pasis de cent mil al tricent mil, sen kalkuli la ducent mil instalitaj en Orient-Jerusalemon. Paralele al tio, “la aldono de la teroj situantaj okcidente de la disiga muro, de la teroj okupataj de la oficialaj kaj sovaĝaj kolonioj, de la spacoj uzataj de ĉirkaŭiraj vojoj kaj de la fermitaj militistaj zonoj de la Jordanvalo, kiujn la israelaj instancoj volas konservi ĉiel ajn”*, konsistas el 45 elcentoj de la teritorio de Cisjordanio. La israelaj politikaj partioj, dekstraj kiel maldekstraj, rifuzas senpune la rezoluciojn de la Unuiĝintaj Nacioj kaj la internacian leĝecon.

* Denis Bauchard, “L’Etat palestinien en question. La solution des deux Etats est-elle encore possible?”, noto de la Franca Instituto pri Internaciaj Rilatoj, Parizo, marto 2010.

En septembro 2000, la lanĉo de la dua Intifado ebligis al la tiama ĉefministro, s-ro Ehud Barak, konvinki la grandan plimulton de la israela juda opinio, ke ne ekzistas, ke eĉ neniam ekzistis, “palestina interparolanto”.* Eĉ la historia decido de la pintkunveno de la arabaj landoj de Bejruto en marto 2002 — akcepti ĝeneralan pacon kun Israelo interŝanĝe kun la starigo de palestina ŝtato en la landlimoj de 1967 — estis malestime rifuzita. Kaj tiun rifuzon la registaro pagas per nenia prezo, ĉar la precipaj mondpotencoj, Usono kiel la Eŭropa Unio, Ĉinio kiel Rusio, pritraktas ĝin kvazaŭ la okupado ne ekzistus — eĉ se la bildo de Israelo en la opinio senteble erozias.

* Vd “Le “véritable visage” de Ehud Barak, Le Monde diplomatique, julio 2002.
Egaleco aŭ nenio

PLI PROFUNDE, LA israela gvida grupo rifuzas fakte agnoski la palestinanojn kiel egalajn. La Oslaj Interkonsentoj ne malpliigis tiun arogon, nek la ideon ke la vivo de palestinanoj ne valoras la sekurecon de israelano. Argumentante per la malamikeco de siaj najbaroj, per la gentekstermo de la judoj dum la dua mondmilito, la israelaj gvidantoj konstruis koncepton de absoluta sekureco, neatingebla de ajna potenco, kaj kiu trenas la landon en senfinajn militojn. Ĉu eblas solvo, se la principo de egaleco inter ĉiuj homaj estuloj kiuj loĝas sur tiu teritorio ne estas agnoskata? “Egaleco aŭ nenio”, proklamis la usona-palestina intelektulo Edward Said*: ideo kiu de tiam estas portata de diversaj protagonistoj, kaj unue de la palestinanoj de Israelo, kiuj postulas ĝin pli kaj pli forte.

* Israël, Palestine, l’égalité ou rien, La Fabrique, Parizo, 1999.

Pro tio la maltrankvilo de israela ĵurnalisto, aŭtoro de unu el la unuaj libro dediĉitaj al la Fataho*, Ehud Jaari. En artikolo de la printempo 2010, li asertas ke, en kelkaj jaroj, la apogo al la duŝtata solvo malgrandiĝos, ke aliaj ideoj aperos, ke la malapero de la Palestina Aŭtoritato sekvigos la faktan aneksadon de okupataj teritorioj kaj ke la palestinanoj tiel sukcesos “per enrompiĝo la demografian dominadon, kiun la israelaj gvidantoj asertas timi de jardekoj kaj kiun ili provis eviti per okupado prefere ol per aneksado. Tiu kontraŭdirekta anekso lasos nenian alian elekton ol ekzisti kun araba plimulto”.* Por li do necesas batalhalto, kiu faciligeblus per retiriĝo de Israelo al la linio fiksita per la “muro de sekureco”, kio sekvigos la malmuntadon de sesdek kolonioj kaj la revenigon de kvindek mil koloniantoj (el kvincent mil ...).

* Strike Terror: The Story of Fatah, Sabra Books, Novjorko, 1970.
* “Armistice now”, Foreign Affairs, Novjorko, marto-aprilo 2010.

Ĉiuj projektoj de “intera solvo” en la realo, en la kadro de la aktualaj fortrilatoj, nur daŭrigus la okupadon en aliaj formoj, per kiu la palestinanoj estas enfermitaj en rezervejojn, sen teritoria unueco, se kontrolo de siaj landlimoj, sen ekonomia nek politika povo.

La minaco, svingata de la Palestina Aŭtoritato proklami la sendependecon de la palestina ŝtato, ŝajnas ridinda.* Unu kialo estas, ke tiu ŝtato estas jam proklamita de la Organizaĵo de Liberigo de Palestino (OLP) en 1988 kaj agnoskita de pli ol cento da ŝtatoj. Eĉ se ankaŭ la Eŭropa Unio agnoskus ĝin, ĉu ĝi pretus tiri el tio la konsekvencojn kaj trakti Israelon kiel okupantan potencon kiun necesas sankcii por devigi ĝin retiriĝi el ŝtato kiun ĝi okupas?

* La scenaroj estis tre inteligente ekzamenitaj de Jean-François Legrain en “Palestine: un Etat? Quel Etat? [Palestino: ĉu ŝtato? Kia ŝtato?]”, Gremmo.mom.fr, 11-a de decembro 2009.

La perspektivo de unu sola ŝtato sur la tuta historia teritorio de Palestino levas ne malpli da problemoj*, kiel montras la debato kaŭzita en la “porpalestina tendaro” de la proponoj de s-roj Rivlin aŭ Arens.

* Kp Dominique Vidal, “Palestine: à propos de l’Etat binational [Palestino: pri la dunacia ŝtato]”, France-Palestine.org, 23-a de novembro 2009.

S-ro Uri Avneri, veterano de la porpaca batalo, forte denuncas la mankojn de tiuj projektoj: ili ekskludas Gazon; la ŝtato estos juda; la anekso de Cisjordanio permesus la daŭrigon de la koloniado; la dono de la voĉdonrajto por la palestinanoj etendiĝos almenaŭ al jardekoj, eĉ generacio. Kaj li konkludas: “En la filmo de Roman Polanski Rosemary’s Baby, juna virino naskas belan bebon kiu montriĝas la filo de la Diablo. La tiom simpatia maldekstra vizio de unusola ŝtato fariĝas dekstra monstro.”*

* Uri Avnery, “Rosemary’s Baby”, Gush-Shalom.org, 24-a de julio 2010.

Tiu vidpunkto estas kontestata de Ali Ali Ali Ali Abunimah, usona-palestina intelektulo, mastrumanto de la retejo The Electronic Intifada kaj aŭtoro de argumentita libro kiu rekomendas unusolan ŝtaton.* Kvankam li montras, kiel Avneri, la limojn de la dekstrulaj projektoj, li daŭrigas: “Post kiam la israelaj judoj koncedas la neceson de egalrajteco por la palestinanoj, ili ne povos unuflanke trudi sistemon kiu konservas senrajtajn privilegiojn. Komuna ŝtato devos konsideri la pravajn kolektivajn rajtojn de la israelaj judoj, sed ĝi devos fari tion ankaŭ por ĉiuj aliaj.”

* Ali Abunimah, One Country, Metropolitan Books, Novjorko, 2006.

Kaj li faras paralelon kun tio kio okazis en Sud-Afriko: “Meze de la 1980-aj jaroj la granda plimulto de la blankuloj komprenis ke la stato de rasdisigo [apartheid] estas netenebla, kaj ke ili komencis pensi pri “reformoj” tre malproksimaj de la postuloj de la Afrika Nacia Kongreso (ANC) por universala egaleco. (...) Ĝis la fino la enketoj indikis ke la granda plimulto de la blankuloj rifuzus la universalan voĉdonrajton, sed akceptus ian potenc-dividon, se ili konservus vetorajton pri la strategiaj decidoj.”*

* “Israelis embrace one-state solution from unexpected direction”, Electronicintifada.net, 21-a de julio 2010.

La Hamaso siaflanke tenas sin ekster la debato, limigante sin al akcepto de starigo de palestina ŝtato en Cisjordanio kaj en Gazo kaj al promeso, en tiuj kondiĉoj, de pli aŭ malpli longa hudna (batalhalto) kun Israelo, sed sen tiun agnoski. Pri la demando, kion signifas la “liberigo de tuta Palestino” kaj kia estus la estonteco de la juda loĝantaro, la islamisma movado limigas sin al deklaroj ke la islamo akceptas religiajn malplimultojn.

Dum la du plej reprezentaj organizaĵoj de la palestinanoj, la Fataho kaj la Hamaso, restas ekster la debato tamen malnova pri la unueca ŝtato vidu la artikolon “La irado de ideo”, intelektuloj kiel Edward Said aŭ Tony Judt, parto de la movado de solidareco kun Palestino, signifa, sed malplimulta frakcio de la palestina opinio subtenis aŭ subtenas la utopion de unueca kaj demokratia ŝtato.* Tiu, kiel la propono de la Fataho fine de la 1960-aj jaroj, restas tamen en la malfacilo de siaj malprecizecoj: ĉu temas pri ŝtato de ĉiuj ĝiaj civitanoj, laŭ la sud-afrika modelo? ĉu pri dunacia ŝtato laŭ la modelo de la iama Ĉeĥoslovakio? Kia estus ĝia konstitucio kaj kiajn garantioj ĝi donus al la diversaj komunumoj, naciaj kaj religiaj? Kiel tiu ŝtato poziciiĝus al sia ĉirkaŭaĵo? Ĉu ĝi aliĝus al la Araba Ligo?

* Vd Leila Farsakh, “Ĉu venis la horo de dunacia ŝtato?”, Le Monde diplomatique en Esperanto, marto 2007-art1206].

Tia projekto konstrueblas nur per komuna batalo de la palestinanoj kaj almenaŭ de signifa frakcio de la israela juda loĝantaro. La ekzemplo de Sud-Afriko estas ofte menciata. Sed, trans la demando, ĉu Israelo estas aŭ ne ŝtato de rasdisigo, la sud-afrika modelo de konfliktsolvo estis ebla, ĉar la ANC, pere de sia alianco kun la Komunista Partio, havis “blankan bazon”. Krome, ĝi adaptis sian retorikon kaj siajn batalmetodojn al sia volo konstrui “ĉielarkan” socion kaj eviti la eliron de la blanka loĝantaro, kion spertis ekzemple Angolo kaj Mozambiko. Ĝi estis uzinta la armilon de terorismo nur limigite, pro timo ke tio fremdigus al ĝi la subtenon de la opinio, ĉefe blankula.* La ANC, samtempe senkompromise batalante por la principo “unu persono, unu voĉo”, sciis konsideri la timon de la blanka komunumo.

* Kp Nelson Mandela, Un long chemin vers la liberté [Longa vojo al libereco], Le Livre de Poche, Parizo, 1996, p. 341.

Tia aliro en Proksimoriento premisus novajn formojn de organiziĝo, ĉe la palestina kiel de la israela flanko, por superi la timojn, la malamojn kaj la antaŭjuĝojn, kiuj disigas la du protagonistojn. Elvokante la malfacilan pilgrimadon en sia domo de Jerusalemo, la granda palestina poeto Mahmud Darviĉ skribis:

“Ĉu mi petus al nekonatoj kiuj dormas

en mia lito ... la permeson de vizito

de kvin minutoj al mi mem?

Ĉu mi respekte kliniĝus antaŭ la loĝantoj

de mia infanrevo?

Ĉu ili demandos: Kiu estas tiu stranga fremdulo

maldiskreta? Ĉu mi povus paroli

pri paco kaj milito inter viktimoj kaj viktimoj

de viktimoj, sen unu sola komento?

Ĉu ili diros: Ne estas spaco por du revoj

en la sama alkovo?”*]

* Comme des fleurs d’amandier ou plus loin [Kvazaŭ floroj de l’ migdalujo aŭ pli malproksime], Actes Sud, Arlezo, 2007.

Alain GRESH.