Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2008-2010

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2008-2010

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

La irado de ideo

ILI ESTIS KONVINKITAJ cionistoj kaj “la demando, ĉu ekzistas juda nacio, eĉ ne leviĝis. Ĝi ne nur ekzistis, sed ĝi havis la rajton reveni al Palestino kaj fariĝi modelo de justeco por la mondo”.* Tamen por la filozofo Martin Buber (1878-1965) kiel por la rabeno Judah Magnes (1877-1948), unua prezidanto de la hebrea universitato de Jerusalemo, fariĝi “modelo de justeco” ne povas kongrui kun subpremado de la indiĝenoj. Kiel aliaj enmigrintoj, ili malkovris kun surprizo ke Palestino ne estis “senpopola tero” kaj ili devis do inventi formulon de kunekzistado inter judoj kaj araboj.

* Susan Lee Hattis, The Bi-National Idea in Palestine During Mandatory Times, Shikmona, Tel-Avivo, 1970, p. 25.

Pozicio esence morala, ilia dunaciismo trovis politikan apogon ĉe Haĥomer Hacair (la juna gvardio), potenca organizaĵo kiu integris ĝin en sian programon en la jaro 1929. Ĝi rifuzis la ideon starigi judan spiritan centron en Palestino kaj provis respondi al la “juda demando” per starigo de ŝtato. Ĝiaj gvidantoj, influataj de marksismo, estis konvinkitaj ke nur la ekspluatistoj kaj riĉaj araboj kontraŭas la cionistan projekton. La defendantoj de la dunaciismo, tute ne marĝenaj, ricevis 40 elcentojn de la judaj voĉoj en 1944. Sed Haĥomer Hacair, kiel la ceteraj maldekstraj cionismaj organizaĵoj, estis nekapabla solvi la kontraŭdiron inter sia retoriko kaj sia naciisma praktiko kiu kondukis al la slogano “juda laboro”, al la forpelado de la arabaj kampkulturistoj el siaj teroj. Ĝi do trovis inter la du mondmilitoj nenian influhavan araban interparolanton kiu akceptus la pravecon de la juda instaliĝo en Palestino.

Komence de la jaro 1947, Britio decidis forlasi la mandaton kiun ĝi estis ricevinta de la Socio de la Nacioj (SDN) pri Palestino, kaj la problemo estis metita antaŭ la tute juna organizaĵo Unuiĝintaj Nacioj. Oni starigis komisionon por ekzameni la diversajn opciojn. Bojkotita de la araboj, ĝi aŭskultis la cionistajn movadojn. Haĥomer Hacair kiel ankaŭ Buber respondis favore al dunacia ŝtato, sed la plimulto de la komisionanoj, kun la escepto de Hindio, Irano kaj Jugoslavio, rifuzis tiun opcion. La 29-an de novembro 1947, la Ĝenerala Asembleo de la Unuiĝintaj Nacioj voĉdonis por la divido de Palestino en du ŝtatojn kaj en zonon sub internacia kontrolado ĉirkaŭ Jerusalemo, ĉe kio ĉio estu integrita en ekonomian zonon kiu devus inkludi la monon, la transportojn, la doganojn ktp.

TIAM, LA PLIMULTO de la palestinaj organizaĵoj rifuzis ne nur la principon de divido, sed ankaŭ la transdonon de politikaj rajtoj al la enmigrintoj venintaj el Eŭropo. Nur la Ligo de Nacia Liberigo, komunista movado, rekomendis ŝtaton kiu garantiu la egalecon de ĉiuj siaj civitanoj, inkluzive de judoj. Tiu projekto, forgesita dum du jardekoj, renaskiĝis post la israela-araba milito de 1967, ĉi-foje portata de la Fatahode ser Arafat, apogata de la batalantoj kiuj agis ekde Jordanio. La 1-an de januaro 1969 ĝia centra komitato proklamis ke ĝi ne batalas “kontraŭ la judoj kiel etna kaj religia komunumo”, sed “kontraŭ Israelo, esprimo de koloniado bazita sur teokratia sistemo rasisma kaj ekspansiisma. (...) La Fataho solene proklamas ke la fina celo de sia batalo estas la restarigo de la sendependa kaj demokratia palestina ŝtato en kiu ĉiuj civitanoj, kia ajn estas ilia religia konfesio, ĝuos egalajn rajtojn”.*

* Citita enLes Palestiniens et la crise israélo-arabe [La palestinanoj kaj la israela-araba krizo], Editions sociales, Parizo, 1974.

Tio estis grava turnopunkto, kiu montras ke la palestinanoj akceptas, ne la legitimecon de la cionista projekto, sed la intertempe faritan fakton, nome la ĉeeston sur la teritorio de Palestino de pluraj milionoj de judoj, pri kiuj la Fataho konstatas ke estus absurde kaj maljuste pensi ke ili iru “hejmen” aŭ ke ili povus sperti la saman sorton kiel la francaj koloniintoj de Alĝerio.

La kvina sesio de la palestina Nacia Konsilantaro de la Organizaĵo de Liberigo de Palestino (OLP) okazis en januaro-februaro de 1969 kaj elektis Jasir Arafat prezidanto de sia plenumkomitato. Rezolucio konfirmas ke la celo de la OLP estas “konstrui liberan kaj demokratian socion en Palestino, por ĉiuj palestinanoj, ĉu islamanoj, kristanoj aŭ judoj”*

* Citita en International Documents for Palestine 1969], Institute of Palestine Studies, Bejruto, 1970.

EN 1970, LA eldonejo Editions de Minuit, en Parizo, publikigis certan nombron da tekstoj de la Fataho en verko titolita La palestina revolucio kaj la judoj*, kies eĥo faciligis en Eŭropo la agnoskon de la praveco de la palestinaj aspiroj: “La novaĵo, legeblas tie, estas ke la ekzilitaj nejudaj araboj, elpelitaj el siaj domoj kaj forigitaj el sia lando fare de la judoj instaliĝintaj en Palestinon povas ankoraŭ (...) alvoki al ŝtato kiu grupigu la eksviktimojn kaj iliajn agresintojn kaj persekutintojn. Tiu ideo estas revolucia ...”

* Originale: La Révolution palestinienne et les juifs.

Revolucia, tiu propono estas certe tia. Sed ĝi estis ankaŭ malpreciza: kia ŝtato estu kreota? Kia konstitucio garantius la rajtojn de ĉiuj ĝiaj civitanoj? Kian statuson havus la juda kulturo? Aliflanke, per akcepto de la neinversigeblo de la juda ĉeesto en Palestino, la Fataho starigis malfacilaĵon kiun ĝi neniam superi: la starigo de unueca ŝtato premisas la kunlaboradon de parto de la israelaj judoj. Nu, malgraŭ la komencitaj diskutoj kun malgrandaj kontraŭcionismaj grupoj, la Fataho ne sukcesis konstrui pontojn kun signifaj sektoroj de la israela loĝantaro.

Tiu grava manko kaŭzis la forlason de la projekto de demokratia ŝtato, kiu, paradokse, per agnosko de la neinversigebleco de la juda ĉeesto, preparis la palestinanojn al la ideo de divido. La internacia agnosko de la palestina aspiro, speciale post la milito de oktobro 1973, la pozicio de subteno al la OLP — speciale de Sovetio, kiu akceptis, kiel la grandega plimulto de la ŝtatoj, la legitimecon de Israelo —, la malmulta eĥo de la projekto de unueca ŝtato en la israela socio, kondukis iom post iom la organizaĵon de Arafat al akcepto de la ideo de du ŝtatoj unu apud la alia. La Oslaj Interkonsentoj, en 1993, aperis kiel vojo al tiu celo decidita de la okcidentaj landoj, unuavice de Eŭropo, poste de Usono. En 2003, rezolucio de la Konsilantaro pri Sekureco de la UN konfirmis tiun interkonsenton. Fine, eĉ se nur formale, la ĉefministro Benjamin Netanjahu aliĝis al ĝi la 14-an de junio 2009.

PIRUETO DE LA historio: ĝuste en la momento, en kiu, surloke, la divido en du ŝtatojn ŝajnas fariĝi praktike malebla, ĝi ricevas la unuaniman subtenon de la “internacia komunumo”.

Alain GRESH.