Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2008-2010

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2008-2010

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

AL KIO SERVAS LA SEKUNDARA EDUKADO?

Opiniŝanĝo de usona ministrino

Dum longa tempo rezervita al la elitoj, la sekundara edukado demokratiiĝis en la okcidentaj landoj post 1945: la socia progreso estis tiam akompanata de altiĝo de la diplomniveloj. Poste la lerneja konkurenco akriĝis kun la apero de novaj hierarĥioj: inter studceloj, inter establoj, inter privata kaj publika sistemoj.

Kelkaj registaroj favoras la “liberan elekton” fare de la gepatroj, kun la risko ke la malegalecoj pligraviĝas. Tio okazas en Usono. Aliaj, kiel Japanio, fine decidas la senpagecon (vd Emilie Guyonnet). En Francio la registaro atakas la statuson de la instruistoj (vd Gilles Balbastre: Atako al la instruistoj).

La rolo de la sekundara instruado kaŭzas debaton. Ĉu ĝi devas liveri bazajn kompetentojn por la novaj nekvalifikitaj dungoj, kion proponas la Eŭropa Komisiono? (vd Nico Hirtt), aŭ ĉu ĝi estas vera defio por malgrandigi la sociajn kaj kulturajn malegalecojn? (vd Sandrine Garcia: article 1656).

KIAM MI ENIRIS la administracion de s-ro George H. W. Bush, en 1991, kiel vicministrino pri edukado, mi havis nenian firman opinion pri la demando de la “libera elekto” en edukado aŭ pri tiu de la respondeco de la instruistoj. Sed, kiam mi forlasis la registaron du jarojn poste, mi defendis la principon de salajro laŭ merito: mi pensis ke la instruistoj, kies lernintoj havas le plej bonajn rezultojn, devas ankaŭ esti pli bone pagataj ol la aliaj. Mi subtenis ankaŭ la ĝeneraligon de la testoj, kiuj ŝajnis al mi utilaj por precize determini kiuj lernejoj bezonas kroman helpon. Mi do laŭte aplaŭdis, kiam en 2001, la Kongreso voĉdonis tiusencan tekston, la leĝon NCLB (“No Child Left Behind”, neniu infano lasita ĉe la vojrando), kaj denove, en 2002, kiam la prezidanto George W. Bush subskribis ĝian ekvalidon.

Hodiaŭ, observante la konkretajn efikojn de tiu politiko, mi ŝanĝis mian opinion: mi pensas nun, ke la kvalito de la instruado, kiun la infanoj ricevas, rangas antaŭ la problemoj de mastrumado, de organizado aŭ de taksado de la establoj.

La leĝo NCLB postulas ke ĉiu ŝtato prijuĝu la kapablojn de legado kaj de kalkulado de ĉiuj lernantoj, de la klaso de 9-jaraj geknaboj ĝis tiu de 14-jaraj. Oni poste kribras la rezultojn de ĉiu lernejo laŭ etna deveno, laŭ la nivelo de regado de la angla, laŭ eventualaj handikapoj kaj laŭ la enspezo de la gepatroj. En ĉiu el la tiel konsistigitaj grupoj oni devas atingi centelcentan rezulton en la testoj antaŭ la jaro 2014. Se, en iu lernejo, unu sola el tiuj grupoj ne montras konstantan progreson al tiu celo, la establo estas submetota al sankcioj kun kreskanta severo. En la unua jaro, la lernejo ricevas averton. Poste ĉiuj lernantoj (eĉ tiuj kun bonaj rezultoj) ricevas la permeson ŝanĝi la establon. La trian jaron, la plej malriĉaj lernantoj rajtas ricevi senpagajn kromkursojn. Se la lernejo ne sukcesas atingi siajn celojn en kvinjara periodo, ĝi elmetiĝas al privatigo, al ŝanĝo en charter school (vidu sube), al kompleta restrukturado aŭ, tutsimple, al fermo. Tiam la dungitoj maldungeblas. Aktuale, proksimume triono de la publikaj lernejoj de la lando (do pli ol tridek mil) estas katalogitaj kiel ne plenumantaj “kontentigajn jarajn progresojn”.

Decida punkto, la leĝo NCLB lasis la ŝtatojn difini siajn proprajn manierojn de taksado. Tio kondukis kelkajn el ili al malaltigo de sia postulata nivelo ... tiel ke la lernantoj povu pli facile atingi la celojn. Sekve, la plibonigoj de la loke afiŝita lerneja nivelo ne ĉiam konfirmiĝas en la federaciaj testoj.

La Kongreso devigas la lernejojn submeti hazarde elektitajn lernejanojn al nacia testado, la National Assessment of Educational Progress (NAEP), por povi kompari la ricevitajn rezultojn kun tiuj kiujn la ŝtatoj liveris. Tiel, en Teksaso, kie oni fieris pro vera pedagogia miraklo, la rezultoj pri legado stagnas de dek jaroj. Simile en Tenesio, kiu afiŝis la parton de siaj lernejanoj kiuj atingis la celojn de la jaro 2007 je 90 elcentoj, la testado de la NAEP — 26 elcentoj — montriĝis malpli flata.

Miliardoj da dolaroj estis do elspezitaj por ellabori — kaj poste apliki — la necesajn testojn por tiuj diversaj testsistemoj. En multaj lernejoj la normala instruado interrompiĝas plurajn monatojn antaŭ la ekzamenoj por cedi al ties intensa preparado. Multaj specialistoj konkludis ke ĉiu ĉi laboro ne utilas al la infanoj, kiuj pli lernas sukcesi la testojn ol la koncernajn fakojn.

Malgraŭ la investitaj tempo kaj mono, la niveloj de la NAEP apenaŭ plialtiĝis. Kelkfoje ili tutsimple stagnis. En matematiko la progresoj estis eĉ pli gravaj antaŭ la decido de la leĝo NCLB ol poste. En legado, la nivelo pliboniĝis por la ekvivalento de la CM1. Por la ekvivalento de la kvara, la rezultoj de 2009 estas la samaj kiel tiuj de 1998.

Tamen, la ĉefa problemo ne estas la rezultoj mem nek la maniero laŭ kiu la ŝtatoj kaj la urboj manipulas la testojn. La vera viktimo de tiu fervoro estas la instruado. Ĉar legado kaj kalkulado fariĝis antaŭrangaj, la instruistoj, konsciaj ke tiuj du fakoj decidos pri la estonteco de ilia lernejo kaj ... de ilia dungo, neglektas la aliajn. Historio, literaturo, geografio, natursciencoj, arto, fremdaj lingvoj kaj civitana edukado fariĝis duarangaj fakoj.

DE DEKKVINO DA jaroj, alia propono spronis la imagon de potencaj fondaĵoj kaj de riĉaj reprezentantoj de la mastra sektoro: la “libera elekto”, kiu enkarniĝas speciale en la charter schools. La ideo pri ili ĝermis fine de la 1980-aj jaroj. Tiuj establoj formis de tiam vastan movadon, kiu grupigas milionon kaj duonon da lernantoj kaj pli ol kvin mil lernejojn. Financataj per publika mono, sed mastrumataj kiel privataj institucioj, ili povas seniĝi je la plej multaj validaj reguloj de la publika sistemo. Tiel, pli ol 95 elcentoj de ili rifuzas dungi instruistojn kiuj estas membroj de sindikatoj. Kaj, kiam la novjorka administrejo volis kontroli la charter schools kiujn ĝi estis permesintaj, tiuj uzis la tribunalon por malebligi tion: la ŝtato devas fidi ilin kaj lasi ilin fari tiun kontroladon mem.

La nivelo de tiuj lernejoj estas tre malegala. Iuj estas bonegaj, aliaj katastrofaj. La plej multaj situas inter la du. Unu sola taksado estis farita naciskale, tiu de Margaret Raymond, ekonomikisto ĉe la universitato de Stanfordo.* Tiu, kvankam financata de la Walton Family Foundation, ĝisosta defendanto de la charter schools, montras, ke nur 17 elcentoj de tiuj establoj afiŝas pli altan nivelon ol komparebla publika lernejo. La aliaj 83 elcentoj havas similajn aŭ malpli altajn rezultojn. En la ekzamenoj de la NAEP pri legado kaj matematiko, la infanoj kiuj frekventas la charter schools atingas la samajn rezultojn kiel la aliaj, egale ĉu temas pri nigruloj, hispanlingvanoj, malriĉuloj aŭ lernantoj kiuj loĝas en grandaj urboj. Tamen la modelo famas kiel mirakla rimedo kontraŭ ĉiaj problemoj de la usona eduksistemo. Por la maldekstrularo kompreneble, sed ankaŭ por multaj demokratoj. Tiuj lastaj eĉ formis premgrupon, kun la nomo Demokratoj por la reformo de la edukado.

* “Multiple choice: Charter school performance in 16 states”, Center for Research on Education Outcomes (Credo), Stanford University, junio 2009.

Iuj charter schools estas gvidataj de privataj interesoj, aliaj de neprofitcelaj asocioj. Ilia funkcimodelo baziĝas sur forta kvoto de ŝanĝo de la personaro, ĉar la instruistoj devas laboregi (kelkfoje sesdek aŭ sepdek horojn semajne) kaj lasi sian poŝtelefonon enŝaltita, por ke la lernejanoj povu ĉiumomente kontakti ilin. La foresto de sindikatoj faciligas tiajn laborkondiĉojn.

Kiam la komunikiloj interesiĝas pri la temo, ili tre ofte enfokusigas esceptajn establojn. Intence aŭ ne, ili donas tiam la bildon de veraj “paradizoj” loĝataj de junaj kaj viglaj instruistoj kaj lernantoj en uniformo kun senriproĉa konduto kaj ĉiuj kapablaj eniri la universitaton. Sed tiuj raportoj neglektas certajn decidajn faktorojn. Unue, la bonnivelaj establoj rekrutas siajn lernantojn en la familioj kiuj plej atentas la lernejon. Krome, ili akceptas malpli da lernantoj kun fremda gepatra lingvo, handikapulojn aŭ sen fiksa loĝejo, kio donas al ili avantaĝon kompare kun la publikaj lernejoj. Fine, ili havas la rajton sendi al la publikaj lernejoj la elementojn kiuj “makulas”.

KIAM LA MOVADO favore al charter schools ekviglis, ĝi baziĝis sur la certeco ke tiuj establoj estas fonditaj kaj animataj de kuraĝaj kaj malegoismaj instruistoj, kiuj iras al la lernantoj kiuj havas la plej grandajn malfacilojn. Liberaj por fari ennoviĝojn, ili povus lerni plej bone helpi tiujn lernantojn kaj igus la tutan komunumon profiti la akiritajn konojn kiam ili poste reiras en la publikan sistemon. Sed hodiaŭ tiuj establoj malkaŝe konkurencas kun la publikaj lernejoj. En Harlemo la publikaj lernejoj devas lanĉi varbkampanjojn por la gepatroj. La buĝetoj de 500 dolaroj (aŭ malpli), kiujn ili dediĉas al libretoj kaj rabatitaj broŝuroj ne estas multo kompare kun la 325.000 dolaroj disponigataj de la potenca grupo kiu provas forpeli la publikajn lernejojn el la sektoro.

En januaro 2009, kiam la registaro de s-ro Barack Obama enpotenciĝis, mi estis certa ke ĝi nuligos la leĝon NCLB kaj rekomencos sur sanaj bazoj. Okazis la malo: ĝi aliĝis al la plej danĝeraj ideoj kaj decidoj de la erao de George W. Bush. Nomata “Race to the top” (Konkurso al la pinto), ĝia programo logproponas subvenciojn de 4,3 miliardoj da dolaroj por ŝtatoj kiuj troviĝas en la kaĉo pro la ekonomia krizo. Por profiti tiun orpluvon, tiuj ŝtatoj devas nuligi ĉiajn leĝajn limojn al la starigo de la charter schools. Tiel, ilia ekspansio realigas la malnovan revon de la businessmen de la edukado kaj de tiuj, kiuj volas ĉion merkate varigi, kiuj aspiras al malmuntado de la publika sistemo.

Nu, estas absurde, taksi la instruistojn laŭ la rezultoj de iliaj lernantoj, ĉar tiuj dependas kompreneble de tio kio okazas dum la leciono, sed ankaŭ de eksteraj faktoroj, ekz-e la rimedoj, la motiveco de la lernantoj aŭ la subteno kiun la gepatroj povas doni al ili. Tamen oni respondecigas nur la instruistojn. La “transformado” de la lernejoj, kiuj troviĝas en malfacilo, estas eŭfemismo por maski la saman specon de disponoj kiel tiujn trudatan de la leĝo NCLB. Se la rezultoj ne pliboniĝas rapide, la establoj estas transigitaj al la koncerna ŝtato, fermitaj, privatigitaj aŭ transformitaj en charter schools. Kiam la instancoj de la ŝtato Rhode Island anoncis sian intencon maldungi la tutan instrupersonaron de la sola liceo de la urbo Central Falls, ilia decido estis aplaŭdita de la ministro pri edukado, s-ro Arne Duncan, kaj de la demokrata prezidanto mem. Antaŭ nelonge, la personaro estis redungita, kondiĉe ke ĝi akceptas labori pli longe kaj liveri pli da personigita helpo al la lernantoj.

La graveco, kiun la registaro de Obama donas al la pritaksado, kondukis la ŝtatojn al modifado de siaj leĝoj esperante ricevi federaciajn fondusojn kiujn ili bezonegas. Florido ĵus voĉdonis leĝon kiu malpermesas dungi instruistojn komencantajn, dependigas la duonon de la instruistaj salajro de la rezultoj de iliaj lernantoj, nuligas la buĝetojn por pluformado kaj financas la testadon de la lernantoj per depreno de 5 elcentoj el la lerneja buĝeto de ĉiu distrikto. Gepatroj kaj instruistoj kunigis siajn fortojn kaj sukcesis konvinki la guberniestron, s-ro Charlie Crist, ne subskribi la leĝon, kio verŝajne ĉesigis lian karieron en la Respublikana Partio. Sed similaj disponoj estas deciditaj iom ĉie en la lando.

Diane RAVITCH.