Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2008-2010

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2008-2010

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

AL KIO SERVAS LA SEKUNDARA EDUKADO?

Atako al la instruistoj

Dum en Usono kelkaj gvidantoj — i.a. eksa usona vicministro pri edukado — kritikas la konkurencigon de la lernejoj kaj la taksadon de la lernantoj, tiu logiko inspiras la francajn reformojn. La registaro provas malfortigi la statuson de la instruistoj, grupo tradicie postulema, per tio ke ĝi individuigas la karierojn.

“VIGLA KAJ REAGEMA”, “disponebla”, “granda kompreno de natura aŭtoritato, ligante firmecon kun malrigideco”, “spirita malfermiteco”, “kapablo gvidi projektojn”, “kapablo ennovigi”. La postuloj de la dungistoj kiuj deponis antaŭ la somero 2010 siajn “rekrut-slipojn” sur Interreto apenaŭ mirigas. Malpli kutima estas tamen la profesia kategorio al kiu ili direktiĝas: la instruistoj. Ĉu profunda ŝanĝo? Ne vere.

De proksimume deko da jaro, diversaj ministroj klopodis por adapti la publikan servon de la nacia edukado al la principoj de la “moderna” entreprenregado. Kun la volo imiti la modelon de sociaj rilatoj de la privata sektoro, transformante ĉiun lernejon en malgrandan aŭtonoman entreprenon.

Anoncita kun malmute da bruo fare de la ministro pri edukado, s-ro Luc Chatel, dum la Ĝeneralaj Statoj de la Sekureco en Lernejo, en aprilo 2010, la programo Clair (Collèges et lycées pour l’ambition, l’innovation et la réussite [Kolegioj kaj liceoj por ambicio, ennovigo kaj sukceso]) estas la lasta formo de tiu “revolucio”. Ankoraŭ en eksperimenta fazo kaj limigita al cento da establoj kiuj “koncentras la plej multajn malfacilaĵojn koncerne lernejan etoson kaj perforton”*, tiu dispono donas la eblecon al la establestroj “rekruti instruistojn laŭ la profilo”.* Alivorte, la instruistoj, inkluzive de tiuj kiuj havas la diplomon Capes (Atesto de kapableco pri instruado en la sekundara nivelo*) aŭ agrégation (“agregacio”, kun kroma rajto prelegi en universitato), estas ekde nun nomumataj sen pasi tra la ŝtata organismo pri atribuado de instruistoj al lernejoj, kiu de jardekoj garantiis al ili sendependecon de siaj administraj ĉefoj.

* Bulletin officiel, cirkulero n-ro 2010-096 de la 7-a de julio 2010.
* Luc Chatel, Le Monde, 28-a de aŭgusto 2010.
* Originale: Certificat d’aptitude au professorat de l’enseignement du second degré.

Kroma grava dispono: “Studprefekto estas nomumita por ĉiu nivelo. Centra elemento de la kohereco de la praktikoj, de la respekto de la komunaj reguloj kaj de la partopreno de la familioj, ĝi praktikas respondecon sur la pedagogia kaj eduka nivelo.”* Kun la kreado de tiuj “prefektoj”, iaj submastroj, naskiĝas intera hierarĥio inter la instruistaro, kiu estis ĝis nun relative egaleca.

* Bulletin officiel, saml.

Malantaŭ la preteksto de interkonsenta batalo kontraŭ la perforto en lernejo, “la aferoj estas klaraj, se mi povas permesi al mi tiun vortludon [Clair (la programo), clair (en la franca: klara)], grimacas s-ro Willy Leroux, de dek ses jaroj instruisto pri teĥnologio en Grande-Synthe, proksime de Dunkerko. “Tiu ĉi reformo ekzistas por ataki nian statuson” — statuson hereditan el la 1950-aj jaroj.

Maŝinoj por fabriki projektojn

S-ro Leroux havas kialon por maltrankviliĝi, li laboras en lernejo de kvin jaroj klasita “RAR” (réseau ambition réussite [reto ambicio sukceso]). Li povis observi la realigon de tiu politiko de malreguligo — lanĉita de la registaroj de s-roj Jean-Pierre Raffarin, Dominique de Villepin kaj François Fillon — per etaj tuŝoj, per akumulado de sinsekvaj reformoj.

La starigo de la dispono RAR (fare de s-ro Gilles de Robien, tiama ministro pri edukado), sendube la plej emblemeca, okazis en septembro 2006. Ĝi estis jam reago al la urbaj perfortaĵoj larĝe traktataj en la komunikiloj: la ribelo de la antaŭurboj de aŭtuno 2005. Tiun jaron la ministrejo, inspirita de la komisiono de nacia debato pri la estonteco de la lernejo (2003-2004), prezidata de s-ro Claude Thélot, inventis “superinstruiston”, tiam nomatan “referenca instruisto”. Ties semajnaj instruhoroj estas, anstataŭ dek ok (por instruisto kun Capes) reduktitaj al naŭ, sed li devas interŝanĝe, laŭ la nova entreprenisma retoriko, “impulsi pedagogian dinamikon” kaj “favori la dinamikon de la reta projekto”.*

* “L’éducation prioritaire”, oktobro 2009, www.education.gouv.fr.

Tiuj “profil-postenoj” malfermis unuan breĉon en la statuson de oficisto. Tiuj instruistoj “referencaj”, rekrutitaj per letero de misio kaj jam ne laŭ administraj atribuadoj, dependas nun de sia lernejestro aŭ de sia inspektisto, kaj estas submetitaj al taksado laŭ celoj.

Simile kiel la subkadruloj en la entreprenoj, parto de la instruistoj RAR servis kiel transmisi-rimeno inter la direkcioj — zorgantaj por aplikado de la reformimpulsoj de la ministrejo — kaj la pedagogiaj skipoj. Ĝis tiam, “la ĝenerala ideo, ĉe la instruistoj, estas fakta egaleco: mi respektas viajn lecionojn, ĉar vi respektas miajn, rimarkigas s-ino Hélène Dooghe, instruisto pri modernaj lingvo kaj literaturo en Bubezo* Ni faras la saman laboron, kun la sama nombro da horoj, la samaj laborkondiĉoj. Tiu speco de instruistoj, kun malsama statuso, kun malpli da horoj antaŭ la lernantoj, kun aparta rilato kun la hierarĥio, kondukis al certa divido en la instruistaj salonoj. Tio povas esti malutila, ĉar, en la mezlernejoj (kolegioj) ni bezonas antaŭ ĉio solidarecon.”

* France: Roubaix. -vl — Ses publikaj mezlernejoj [collèges] el sep de la urbo Rubezo estas klasitaj “ambicio sukceso”. En 2009, tiu akademio [administracio respondeca pri la regiona eduksistemo] posedis la unuan reton “ambicio sukceso” de la teritorio, kun 28 lernejoj (el 254) tiel klasitaj.

“Mi volis la aŭtonomecon de la retoj ambicio sukceso kiel rimedon liberigi la energiojn, stimuli ennovigajn projektojn, pedagogian inventemon kaj ankaŭ la kreadon de partnerecoj kun la agantoj de la ekonomia vivo kaj de la civila socio”, ekzaltiĝis en januaro 2007 s-ro de Robien.* Ne estas surprizo, ke tiuj “superinstruistoj” tre ofte transformiĝis al veraj maŝinoj por fabrikado de “projekto”, kiel la sesaklasajn* “temarojn” (Egiptio, muziko, teatro ... astrologio ktp).

* “Séminaire des réseaux ambition réussite: l’excellence au service des élèves”, 16-a de januaro 2007.
* de la unua klaso de la kolegio

Sed la entuziasmo de s-ro de Robien ne estas unuanime dividata. En la realo, la projektoj respondas ĉefe al volo de la hierarĥio, kiu volas doni pozitivan bildon pri la malfacilaj lernejoj, speciale en periodo, en kiu la rimedoj draste malpliiĝis kaj en kiu la “lerneja karto”* estas nuligita, enŝovas s-ino Cécile Poullelaouen, instruisto pri la angla. “Neniu ŝajnas serioze zorgi pri la pedagogia efikeco de tiuj projektoj, speciale koncerne la lernprogreson de la lernantoj, konfirmas s-ino Dooghe. La projekt-koncepto tute sufiĉas al sia propra pravigo ...” (vd Sandrine Garcia: En la momento, en kiu la ŝtato postulas de la instruistoj fari pli bone per malpli da rimedoj, la debatoj intensiĝas pri la ideo de lernefikeco)

* En Francio, reĝimo laŭ kiu ĉiu infano frekventas la lernejon de sia najbareco, ktp. -vl
“Ni havas publikon konkerendan”

La agadraportoj en la RAR, redaktitaj de la referenc-instruistoj, ilustras, kelkfoje karikaturece, la antaŭrangecon de tiu nova pedagogia normo. Jen ekzemplo inter aliaj: “La starigo de transversaj projektoj al tutaĵo de lernejaj establoj de la reto respegulas la realecon de la mobilizado de la rimedoj kaj de la laboro en partnereco serve al la sukceso de la lernantoj en donita kampo”*, skribas la akademio de Klermonto en noto, en kiu la vorto “projekto” aperas dudek unu fojojn sur naŭ paĝoj.

* Réseau ambition réussite, “Contrats d’objectifs 2007-2010”, académie de Clermont-Ferrand; www.ac-clermont.fr.

Estas apenaŭ surprize, vidi ke la reformo “ambicio sukceso” de 2006 asocias disponojn, kiuj samtempe favoras la potencakiron de lernejestroj, la starigon de intera hierarĥio kaj la superabundan uzadon de kavaj projektoj. La socisciencistoj Luc Boltanski kaj Eve Chiapello montris jam en 1999 kiel, post dudeko da jaroj, la kapitalismo moderniĝis drapante sin per galanteriaĵoj kiel la konceptoj de “reto” kaj de “projekto”.*

* Le nouvel Esprit du capitalisme [La nova spirito de la kapitalismo], Gallimard, Parizo, 1999.

Franck Lepage, aktivulo de la popola edukado, atentigis pri la profitavidigaj efikoj de tiu retorika infektado en la soci-kultura sektoro: “Hodiaŭ, ni kunvenigas grupon da junuloj. Kun ili ni muntas “projekton”. Tiu projekto daŭras jaron. Ni defendas tiun projekton interŝanĝe kun subvencio, ĉi-foje kun aliaj portantoj de projektoj. Tiu ĉi projekto ankoraŭ ne finiĝis, kiam ni preparas jam la sekvan projekton por akiri la sekvan subvencion. Ekde la momento, kiam ni faras tion, gesinjoroj, ni eniras en la marksisman difinon de varo. La varo estas havaĵo aŭ servo farita en profesiaj kondiĉoj, kiu testas sian efikecon sur merkato en konkurenco kun aliaj ekvivalentaj havaĵoj aŭ servoj. Nu, gesinjoroj, la vorto “projekto” estas vorto kiu, inside, transformas nian vivon en procezon de varo.”*

* Franck Lepage, Inculture(s), vol. I: L’éducation populaire, Monsieur, ils n’en ont pas voulu ... ou Une autre histoire de la culture, Editions du Cérisier, Cuemes (Belgio), 2007.

Nun estas la vico de la ŝtata edukado: “La direktoro de nia kolegio [mezlernejo] anoncis al ni, post la ferioj, ke ni povas deponi projektojn, sed ke li ne povas igi la Departementan Konsilion subvencii pli ol kvin el ili, rakontas s-ino Dooghe. Evidentas ke tiu konkurencigo povas dividi la instruistojn kaj malfortigi tiujn kiuj ne partoprenas en la gajna projekto. Sen kalkuli ke ĝi kreskigas la povon de la lernejestro kaj malpliigas sammezure nian pedagogian liberecon.”

Cetere, tiuj “projektoj” fariĝas la argumentoj, sur kies bazo lernejestroj provas nun “vendi” sian lernejon al la gepatroj de la lernantoj. Do, ne mirigas aŭdi la respondeculon de kolegio de Rubezo deklari, post la ferioj: “Ni ne faris grandan reklam-kampanjon. Ni havas publikon konkerendan* Konkerenda per la kompleza kontribuado de la regiona gazetaro.

* Vortoj raportitaj de Marie-Claude Boidier, instruistino pri la angla.

Ekzemple, por la akademio de Lilo, la gazetoj La Voix du Nord kaj Nord Éclair regule laŭdas tiajn iniciatojn: “Butiko de la RC Lens [sportklubo] malfermiĝas en la kolegio Langevin d’Avion”, “Konkurso de parkera kalkulado en la kolegio Michel-de-Swaen”, “Muzik-edukado en la kolegio Camus: lasta jaro triumfa”, “En la kolegio Van-der-Meersch, oni parolas elstarecon kaj integriĝon”, “La edukado al ekologia civitaneco en la kolegio de Westhoek”, ktp.

Kaj tio des pli ke enketo de la ŝtata kalkulejo montris en 2009, ke 196 el la 254 kolegioj de la RAR estis perdintaj ĝis dek elcentojn de siaj lernantoj pro la malstriktigo de la “lerneja karto”. Estas vere ke la etikedo “ambicio sukceso” ŝajnas malmulte logi gepatrojn kiuj almenaŭ iomete konscias pri la akriĝo de la lernejaj konkuroj. Ĉiuj lernejoj, de nordo ĝis sudo, troviĝas tiel engaĝitaj en frenezan konkurencon.

S-ro Stéphane Rio, vicsekretario de la Nacia Sindikato de Dua Grado (SNES) en la akademio de Ajkso-Marsejlo, dum ok jaroj en posteno en la departemento Nordo, atestas pri tiu kursŝanĝo: “Multaj kolegoj raportis post tiuj ĉi ferioj pri entreprenestra retoriko ĉe la lernejĉefoj. Tiuj havas en la buŝo nur atingendajn celojn, konkurojn kaj agojn. Tio nete malproksimigas nin de la misio de publika servo de la nacia edukado.”

Vide al tiuj adaj atakoj kaj al tiuj minacoj, la profesio ŝajnas droni en dubo. “En tridek jaroj da profesia sperto, mi neniam vidis tian malordon, konfidas s-ro Michel Devred, licea instruisto pri historio-geografio kaj sindikatano. Ĉio fariĝas krome en hasto, kun drasta malpliiĝo de rimedoj. La reformo de la formado de staĝanoj, ekzemple, estas vera kaprompilo. La novaj instruistoj troviĝas dek ok horojn antaŭ la lernantoj sen ajna preparo.” Dek ses mil forigoj de postenoj aldoniĝas efektive ĉi-jare al la tridek kvar mil kvarcent registritaj de tri jaroj. La staĝaj instruistoj, kiuj ĝis tiam havis seshoran deĵoron por malkovri la metion kaj akiri pedagogiajn kaj didaktikajn metodojn, nun havas subite ŝarĝon de instruhoroj preskaŭ ekvivalentan al tiu de siaj pli aĝaj plenpostenaj kolegoj.

Tamen, la mobiliziĝo dum la striktago de la 6-a de septembro ne estis je la nivelo de la sindikataj esperoj. Estas vere ke ĝi okazis antaŭ la granda tago de la 7-a kontraŭ la reformo de pensioj, multe pli sekvata de la instruistoj. “Ni spertas veran laboron de subfosado, konstatas s-ro Devred. Ĉiujare, leĝoj, reformoj estas trudataj al la instruistoj. Jam en 1989, la starigo de intera hierarĥio, kun la kreado de superinstruisto, estis provata de certa Lionel Jospin, tiam ministro pri nacia edukado. Tio kaŭzis amasan strikon. Sed, kun la akumulado de reformoj, la defendoj malfortiĝas iom post iom. La kolegoj kaŝas sin, dirante al si: “Ho! fine, tiu estos forgesita.” Tio estas eraro: tiuj, vid-al-vide, gajnas terenon.”

Efektive, en Grande-Synthe, s-ro Leroux ne sentas ke liaj kolegoj pretas mobiliziĝi. Malplimulto kontraŭis la reformon “ambicio sukceso”, alia aliĝis al ĝi, sed, entute, la plimulto kondutis senenergie. Eble, efektive, pro la multiĝo de atakoj; eble ankaŭ pro la momenta malvigleco de la reformo. Kaj certe pro pli malfacila realeco.

“Neniam mi vidis tian malordon”

S-ino Martine Boidier, instruisto pri la angla en Lilo en kolegio samtempe RAR kaj Clair, emfazas la malfacilaĵojn de la metio en tia lernejo: “La kolegoj alkroĉiĝas kiom ili povas. Ili volas, almenaŭ parte, kredi je la anoncoj de tiuj reformoj, kaj ne nepre vidas tuj iliajn negativajn sekvojn. Ĉio bonas por esperi pli bonan labortagon.”

La socisciencisto Christophe Hélou, instruisto pri ekonomiaj kaj sociaj sciencoj en liceo de Anĝero, detektas ĉefe la signon de kreskanta sufero: “La morala eluziĝo, la sento de malsukceso kaj de socia senutilo karakterizas la profesian sperton de la instruistoj, kiuj sentas sin samtempe atakataj de la uzantoj kaj forlasitaj de la institucio.”*

* Françoise Lantehaume kaj Christophe Hélou, La Souffrance des enseignants. Une sociologie pragmatique du travail enseignant [La sufero de la instruistoj. Pragmata sociologio de la instrulaboro], Presses universitaires de France, Parizo, 2008.

Tiu politiko de malregulado de la publika servo, kiu, antaŭ ol ataki la edukadon, celis la salajrulojn de France Télécom, de la ŝtata elektromonopolo Electricité de France (EDF) aŭ de la fervojo Société nationale des chemins de fer (SNCF), atingas hodiaŭ senprecedencan intenson en tiu ĉi sektoro.

Ĝi ne povus realiĝi sen favora ideologia kunteksto. “Certaj intelektaj kaj politikaj rondoj, kiuj etendiĝas de la “dua maldekstro” ĝis la dekstro, kaj speciale eminentuloj kiel Richard Descoings, direktoro de Politikaj Sciencoj Parizo kaj konceptinto de la reformo de la liceoj, asertas, ke la instruistaro, kun sia statuso kaj sia faka elitismo, estas disvastiganto de konservativismo. Sed tiu aserto intence ignoras unuflanke la politikajn atakojn kontraŭ la instruistaro kaj kontraŭ la publika servo de la nacia edukado, kiuj estis neniam antaŭe tiom fortaj, kaj, aliflanke, la konsiderindajn detruojn de ultraliberala ekonomio kiujn la popolaj klasoj kaj iliaj infanoj suferas”, denuncas tiel s-ro Rio.

Provizorigi la statuson de instruisto por instrui loĝantarojn en provizora situacio. Ĉu ne estas tio, la “projekto”?

Gilles BALBASTRE.