Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2008-2010

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2008-2010

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Hispanio fartas malbone

FINIĜIS LA SOCIA paco. La ĝenerala striko okazinta la pasintan 29-an de septembro kontraŭ la labor-reformo de la registaro de José Luis Rodríguez Zapatero signifas la komencon de agitata periodo en la socio.

La registaro promesis prezenti al la parlamento, antaŭ la fino de la jaro, novan leĝo-projekton, kiu celas altigi de 65 al 67 jaroj la laŭleĝan aĝon de emeritiĝo kaj ankaŭ etendi la periodon, sur kiu baziĝas la kalkulo de la pensimono, de la lastaj 15 al la lastaj 20 laborjaroj... Ĉi tiu projekto — kune kun la labor-reformo kaj la pasintmaja haste aprobita dekreto, kiu malaltigis la salajron de la ŝtatoficistoj, frostigis la plialtigon de la pensimono kaj tranĉis la elspezojn por publikaj laboroj — pliigas la koleron de la sindikatoj kaj de granda parto de la salajruloj.

La prezidanto de la registaro anticipe prezentis siajn decidojn kiel nerevokeblajn: “Tuj post la ĝenerala striko — li fanfaronis en Tokio la 1-an de septembro — ni plu agos same”. Kaj tio spronas la sindikatojn antaŭvidi novajn protestagadojn.

En sia necedemo la hispanaj registoj sekvas la modelon de aliaj eŭropaj registaroj. En Francio, malgraŭ tri freŝaj amasmobilizadoj kontraŭ la reformo de la pensioj, prezidanto Nicolas Sarkozy insistis, ke li ne modifos la leĝon. En Grekio, ses ĝeneralaj strikoj en ses monatoj estis ignorataj de la ĉefministro Jorgos Papandreu.

Argumentante, ke en demokratia sistemo la politikon decidas la parlamento kaj ne la komunaj homoj, la estroj ignoras la misfarton de larĝaj sociaj tavoloj, kiuj devas turni sin al strikado aŭ al surstrata manifestacio — ja esprimoj de socia demokratio — por elmontri siajn specifajn zorgojn*. Tiel agante, tiaj registaroj eraras. Ili kondutas, kvazaŭ la prielekta legitimeco trudus sin super la aliajn formojn de legitimeco kaj reprezentado, kaj precipe super la legitimecon de la socia demokratio*. Kiel ajn, tiu nefleksebla sinteno povas, en posta fazo, inciti la malkontentajn amasojn al malakcepto de la socia dialogo kaj al rekta kontraŭstaro.

* La demokratia voĉdono, ĝuste por esti ĝenerala kaj universala, ne ĉiam permesas la esprimon de apartaj sentemoj.
* Legu Pierre Rosanvallon, “Le pouvoir contre l’intérêt général”, Le Monde, Parizo, 21 septembro 2010.

Precipe rimarkindas, ke, post la sciigo pasintan majon pri la brutale ekonomi-ĝustiga plano, la ĉagreno de granda parto de la hispana socio ne ĉesis akriĝi*. Ĉe la preskaŭ kvin milionoj da senlaboruloj, ĉe la laboristoj kun nestabilaj laborkontraktoj, la senpostenaj gejunuloj, la salajrataj virinoj, la malaltaj ŝtatoficistoj kaj ankaŭ ĉe la familioj de ili ĉiuj disvastiĝas la konvinko, ke la registaro ilin foroferis.

* Laŭ freŝa enketo de la Centro de Sociologiaj Esploroj la hispana socialisma laborista partio, PSOE, perdis 3,1 poentojn. Nur 2,5% de la enketitoj asertas, ke la ekonomia situacio estas bona aŭ tre bona, dum 22,6% ĝin konsideras mezbona kaj 74,4% ĝin difinas kiel malbonan aŭ tre malbonan.

Samtempe, tra la fonduso de resanigo de la banka sistemo, la registaro transpagis al bankoj kaj ŝparkasoj (respondecaj pri la hispana spekulad-periodo pri nemoveblaĵoj) ĉ. 90 miliardojn da eŭroj... La registaro ne konsideris signife plialtigi la impostojn super la plej altaj salajroj, nek krei imposton pri riĉaĵoj, nek redukti la buĝeton de la armeo (ĉ. 8 miliardoj da eŭroj jare), nek la financadon de la katolika eklezio (ĉirkaŭ 6 miliardoj da eŭroj), eĉ ne la buĝeton de la reĝa familio (preskaŭ 9 milionoj da eŭroj)...

Kio ĉagrenas multajn civitanojn, tio estas la certeco, ke la registaro alprenis tiujn malprogresigajn rimedojn kontraŭ la salajruloj ne pro konvinkiĝo pri ilia ĝusto, sed pro altrudo de la Eŭropa Unio kaj de la Internacia Mon-Fonduso. Kaj ankaŭ pro premo de la financaj merkatoj, kiuj, sub minaco de neinvestado, postulas malaltigon de salajroj kaj redukton de la vivnivelo. Fakte, tion agnoskis antaŭ grupo de japanaj investantoj prezidanto Zapatero mem: “Ni entreprenas — li konfesis — la reformojn plej maltrankviligantajn la internaciajn investantojn”*. Kaj antaŭ la ĉefaj gvidantoj de la plej gravaj bankoj kaj investo-fondusoj de Usono li ripetis, ke tiujn rimedojn li alprenis, “por ke la investantoj kaj la merkatoj pozitive taksu mian firman celon igi la hispanan ekonomion pli konkurenckapabla”.*

* El País, Madrido, 1 septembro 2010.
* El País, Madrido, 21 septembro 2010.

La labor-reformo ne havas rilaton kun la tranĉado de la publika deficito nek kun la redukto de la ŝtata buĝeto — ĉefaj postuloj de la financaj merkatoj. Sed la registaro, ne povanta devaluti sian monunuon por stimuli la eksportadon, decidis favori la falon de la salajroj por pliigi la konkur-kapablon.

Plej malbone estas, ke tiaj mallertaj rimedoj donas malgrandan garantion de sukceso. La datumoj pri senlaboreco registritaj pasintaŭguste, kiam la reformo jam validis, pruvas, ke 93,4% de la labor-kontraktoj tiam subskribitaj estis portempaj — t.e., nestabilaj postenoj plu regas la labormerkaton. La sola diferenco estas, ke nun, por entreprenistoj, maldungi estas malpli koste.

Post la krizo de la 1990-aj jaroj la senlaboreco bezonis dek tri jarojn por refali al la eŭropa mezumo; dum tiu epoko la kreskado estis tre forta kaj Hispanio ricevis amason da mono el la eŭropaj strukturfondusoj. Hodiaŭ, ĉe ĉi tiu labor-reformo kaj ĉe prognozo de nana long-daŭra kresko, “la dungiteco en Hispanio — laŭ la usona ekonomikisto Carmen Reinhart — ne reatingos la nivelon de 2007 ĝis... 2017”*.

* El País, Madrido, 12 septembro 2010.

Dume, repuŝita de siaj propraj voĉdonintoj, ĉi tiu registaro estos probable perdinta la povon kaj cedinta la gvidadon de la lando al la konservema kaj popol-flatema opozicio. Ĝenerale, ĝuste tio okazas — kiel oni konstatis en Germanio, Britio kaj ĵuse en Svedio —, kiam la maldekstraj partioj forneas sin mem kaj elektas politikojn senhonte dekstremajn.

Ignacio RAMONET

Aperinta en la hispania eldono de “Le Monde diplomatique”, oktobra numero 2010, el la reta eldono.