Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2008-2010

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2008-2010

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Debato pri la suvereneco de Kosovo

Magio kaj kapturno de la serba diplomatio

La sendependeco de Kosovo, unuflanke proklamita en 2008 sed ne agnoskita de plej multaj ŝtatoj, estos diskutata dum la UN Ĝenerala Kunsido de la Unuiĝintaj Nacioj (UN), kiu malfermiĝas en septembro 2010 en Nov-jorko.De tri jaroj la serba diplomataro strebas deadmoni la aliajn landojn agnoski la apartiĝon de ĝia eksa provinco; ĝi trovis multnombrajn kaj neatenditajn aliancanojn.

Post la sendependiĝ-proklamo de Kosovo la 17-an de februaro 2008, la ĉefministro Hashim Thaçi certis ke li kolektos en kelkaj semajnoj “centon” da internaciaj agnoskoj. Ankaŭ la okcidentaj subtenantoj de la nova ŝtato estis konvinkitaj, ke la procezo estos relative rapida. Eĉ Serbujo mem ŝajne ne tro esperis: ĝi elektis tre moderan rebat-strategion, ĝi nur revokis, dum kelkaj monatoj, siajn ambasadorojn el la unuaj landoj, kiuj agnoskis Kosovon.

Tamen, komence de aŭgusto 2010, ĝin agnoskis ankoraŭ nur 69 ŝtatoj el la 192 membroj de la Unuiĝintaj Nacioj (UN). Nombro, kiu blokas la registaron de Priŝtino ĉe la sojlo de multaj internaciaj organizaĵoj kaj institucioj, kaj kiu sonas kiel granda neatendita sukceso de Beogrado*. Serbujo ja sciis, ke ĝi povas kalkuli pri siaj du potencaj aliancanoj, konstantaj membroj de la UN-Sekurec-konsilantaro: Rusujo kaj Ĉinujo. Sed el Afriko kaj Azio ja venis la ĉefaj rezistoj kontraŭ agnosko de la nova ŝtato. Granda nombro da landoj ja alfrontas malfermajn aŭ latentajn apartigajn postulojn, kaj tre kritike rigardas la precedencon, kiun konsistigas Kosovo. La subteno donita al Serbujo de Maroko, Indonezio kaj, ene de la Eŭropa Unio (EU), de Hispanujo, do facile klariĝas.

* Kosovo povis aliĝi nur al la Internacia Mon-Fonduso (IMF) kaj la Monda Banko, en junio 2009. La voĉdonrajtoj de la membro-ŝtatoj de tiuj institucioj estas kalkulitaj laŭ ilia ekonomia graveco, kio donas avantaĝon al la grandaj okcidentaj landoj, favoraj al aliĝo de Kosovo.

La mapo de la ŝtatoj, kiuj ne respondis la alvokon de Priŝtino desegnas surprizan politikan geografion. Troviĝas tie la kvazaŭ tuteco de Latinameriko, tri kvaronoj de Afrika Unio, kaj eĉ la plimulto el la membroj de la Organizaĵo de la Islama Konferenco. En tiu lasta kazo, la kontraŭ-Usona sento ŝajne estis pli forta ol la solidareco kun islama lando, ĉar la sendependiĝo de Kosovo estis perceptata kiel rezultato de rekta elekto de Vaŝingtono. Nur ŝtatoj tre ligitaj al Usono agnoskis la novan ŝtaton: Afganujo, Saŭda Arabujo, Kuvajto kaj Barejno, same kiel Turkujo, kiu havas historie privilegiajn rilatojn kun Kosovo.

Male, la magrebaj landoj same kiel la konataj oponantoj al usona politiko, Sirio, Libio aŭ Irano, firme subtenis la tendaron de Serbujo. Tiu lasta do lasis sin porti de la ondo, farante nur kelkajn diplomatiajn gestojn, ekzemple dum la vizito en Beogrado de s-ro Maĥmud Abbas, en julio 2009. Flanke de la prezidanto de la Palestina Aŭtoritato, la ŝtatestro Boris Tadic denove asertis sian fidelon al la UN-rezolucioj: tiuj koncernantaj Palestinon same kiel la rezolucio n-ro 1244 de la 10-a de junio 1999, kiu memorigas la serban suverenecon super Kosovo.

La sukceso de Beogrado estis same notinda en Afriko, kie supozeble multaj ŝtatoj estus influataj de la “konsiloj” aŭ premoj de siaj ekskoloniaj mastroj, kiel Francujo aŭ Britujo. Dum la unua semestro de 2010, la rezultoj de Francujo estis malgrandaj: nur Ĝibutio konvinkiĝis agnoski la novan ŝtaton. Serbujo, kiu ankoraŭ havas larĝan reton en la nigra kontinento, tre aktivis diplomatie, ĉeestante ĉiun pintkunvenon de la Afrika Unio, kie ĝi havas statuson de observanto. La 22-an de julio 2010, kiam la Internacia Kortumo (IK) publikigis sian decidon agnoskantan la legitimecon de la sendependo-proklamo de Kosovo, la serba vicĉefministro Bozidar Djelic esprimiĝis ĉe la pintkunveno de la tutafrika organizo en Kampala (Ugando).

En tiu influ-milito, Beogrado origine havis pli da atutoj ol Priŝtino, novnaskita ĉefurbo, devige dependanta de siaj potencaj eŭropaj kaj usonaj aliancanoj kaj protektantoj. Multaj en Kosovo kritikis la supozatan pasivecon de la ministro pri eksterlandaj aferoj, s-ro Skënder Hyseni. Dum preskaŭ 2 jaroj, por pli bone pruvi sian ligitecon al la okcidenta mondo, la ŝtato ne volis aktivigi la “islaman solidarecon”. Tiu politiko ŝanĝiĝis, kaj nun la granda muftio de Priŝtino, s-ro Naim Ternava, sukcese efektivigas lobiajn aktivaĵojn tra la mondo.

Reviviĝo de la “nealiancitaj landoj”

Serbujo aliflanke sukcesis uzi kadrojn kaj retojn de organizaĵo, kiun oni kredis mortanta: la Movado de Nealiancitaj Landoj (MNA), de kiu la Jugoslavujo de Marŝalo Tito estis unu kunfondinto. La militoj de la 1990-aj jaroj profunde dividis tiun movadon, ĉar iuj landoj kun islama plimulto subtenis Bosnio-Hercegovinon dum aliaj restis ligitaj kun Beogrado. La specifa situacio de Serbujo ebligis al ĝi religi rilatojn kun la MNA: bombardita en 1999, la lando restas armee neŭtrala, kaj ne estas kandidato al membreco de la Nord-Atlantika Traktat-Organizo (NATO).

La decido de la IK, kiun multaj ŝtatoj atendis por decidi sian pozicion, povus ŝanĝi la situacion. Laŭ prognozoj de la serba ministro pri eksteraj aferoj Vuk Jeremic, cirkaŭ 50 ŝtatoj estas hodiaŭ “hezitantaj” — aparte en Afriko kaj Karibujo, influeblaj de la okcidentaj premoj. La registaro tamen ne intencas revizii sian strategion. Escepta kunveno de la registaro la 26-an de julio 2010 aprobis la daŭrigadon de ties kampanjo, kiun oni eĉ planis pliintensigi por prepari la UN-Ĝeneralan Kunsidon de septembro 2010. Kvindek kvin senditoj estis dissenditaj tra la mondo por deadmoni la “hezitantojn”.

Serbujo tamen estas alfrontata al seriozaj malfacilaĵoj. Heredita de eksJugoslavujo, ĝia reto de diplomatiaj reprezentejoj estas sendube eksterproporcia. En 20 jaroj, nur manpleno da ili estis fermitaj, dum la problemoj de heredo ne estas solvitaj: la proprieto de kelkaj konstruaĵoj estas ankoraŭ pridisputata, kaj Beogrado ofte devas pagi tre altajn luprezojn por pluuzi ejojn nun atribuitajn al aliaj respublikoj. Tial, la serba reprezentado limiĝas ofte je malgrandaj teamoj, kun ridindaj agadrimedoj, kaj foje ruiniĝantaj ejoj.

La situacio estas des pli malfacila, ke Serbujo subskribis printempe 2009 kadro-interkonsenton kun la Internacia Mon-Fonduso (IMF): interŝanĝe kun tri-miliarda kredito por stabiliĝo, ĝi konsentis severan ŝpar-kuracadon, kiu aplikiĝas al ĉiuj ministrejoj, inkluzive tiun pri eksterlandaj aferoj. “Ĉiuj aliaj projektoj estas haltigitaj. Nur unu mision ni havas: deadmoni la landojn, kie ni estas, agnoski Kosovon”, bedaŭras, anonime, diplomato ĵus enpostenigita en Afriko.

Sed kun kiuj perspektivoj? En julio 2009 la prezidanto Tadic revenis tre kontenta el la pintkunveno de la Movado de Nealiancitaj Landoj en Charm-el-Cheikh (Egiptujo), konvinkita ke li povas kalkuli kun gravaj aliancanoj kaj retrovi gravajn kontraktojn. Missonantaj voĉoj ja leviĝis, kiel tiu de s-ino Tanja Miscevic, eksdirektorino de la serba oficejo pri eŭropa integrado, kiu memorigis, ke la subskribitaj kontraktoj tre verŝajne estos nuligitaj tiam, kiam Serbujo eniros la 27-ŝtatan Eŭropon. Tiu horizonto ankoraŭ malproksimas; sed Beogrado ankaŭ anoncis sian ideon organizi pintkunvenon en 2011, okaze de la 55-a datreveno de la deklaracio de Brijuni*, oficiala naskiĝ-akto de la MNA. Manke de rimedoj kaj politika volo, la projekto ŝajnas malsukcesonta.

* Restadejo tre ŝatata de Josip Broz Tito, la eta Brijuni-insulo troviĝas en Kroatujo. Tie kunvenis en julio 1956 la ŝtatestroj Gamal Abdel Nasser (Egiptujo), Tito (Jugoslavujo), Norodom Sihanuk (Kamboĝo) kaj Jawaharlal Nehru (Hindujo).

La celoj de la serba diplomatio limiĝas je du principoj: opono al ĉia agnosko de la Kosovo-sendependeco kaj integrado en la Eŭropa Unio — integrado, kiun Bruselo ne kondiĉigis ĝis nun je la normaligo de rilatoj kun Priŝtino. Tame, la aliĝo malfacile povos konkretiĝi se la landlimoj de la nova membro-ŝtato ne estas objekto de ĝenerala interkonsento*. La 27 eŭropaj landoj, malgraŭ siaj dividoj*, provas de nun difini minimuman komunan pozicion: tiu pozicio estas, ke la du landoj sukcesu establi “bonajn najbar-rilatojn”, eĉ se neniu esperas, ke Beogrado baldaŭ akceptos la detranĉadon de sia eksa provinco. Daŭrigante sian diplomatian atakon, la serboj riskas troviĝi en tikla pozicio kun Bruselo.

* Vd “Interminables fiançailles entre Bruxelles et les Balkans”, Le Monde diplomatique, novembre 2009
* Kvin membro-ŝtatoj de EU ankoraŭ ne rekonis la sendependecon de Kosovo: Hispanujo, Slovakujo, Rumanujo, Grekujo kaj Kipro. Nur Grekujo eble povus baldaŭ revizii sian pozicion.

Dum la UN-Ĝenerala Kunsido, du kontraŭdiraj rezolucioj, unu prezentata de Beogrado, alia de la Eŭropa Unio, estos eble voĉdonigataj. Serbujo, kun siaj multaj subtenantoj, havas kelkajn ŝancojn sukcesi. Sed ĝia sukceso estus danĝera, ĉar ĝi ŝajne ne havas alian strategion ol prokrasti, kiel eble plej, la internacian agnoskon de Kosovo. Ĝi afiŝas sian volon ekigi novan intertraktadon pri la statuso de la teritorio, kio estus eble konsiderebla, se la decido de la IK estintus favora.

Samtempe ĝi hezitas riski malkaŝan alfrontiĝon kun la okcidentaj ŝtatoj. La eŭropaj diplomatoj la tutan someron strebis deadmoni ĝin deponi tro postuleman rezolucion ĉe la UN-Ĝenerala Kunsido. Tiuj premoj povus cetere estigi krizon ene de registaro, en kiu kelkaj elementoj estas pli sentemaj ol aliaj je la logeco de Bruselo. La “eta miraklo” realigita dum la pasintaj jaroj de la serba diplomataro povus ja ne longe daŭri.

Jean-Arnault DERENS