Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2008-2010

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2008-2010

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

La movado de sciencoj, ideoj kaj ekonomiko

De magia mondo al la kreiva kirliĝo

Kiam progresas scienco kaj laŭ ĝia ritmo, la homaro malkonstruas siajn hieraŭajn reprezentadojn por ellabori aliajn, kiuj pli harmonias kun la stato de ĝiaj konoj. Je ĉiu etapo, nur unu kampo rezistas la ideprogresadon — kaj tial akumulas grandan malfruon: tiu de ekonomiko, kie la teoriajn demandojn superas povo-bataloj. Nia epoko ne estas escepto.

NI ĈIUJ similas la nudan hometon de la desegnisto Jean-François Batellier, kiu, starante sur sia planedo, angore demandas la nigran fonon de la Universo: “ĉu estas iu?”. Li volas kompreni, ĉu tiu mondo havas signifon, kiel ĝi funkcias, kaj la lokon, kiun li mem okupas. Li konstruas al si diversajn reprezentaĵojn, laŭ la potencokresko de la observ-rimedoj, kiujn li disponas. Inter la organisma “granda ĉio”, plena je misteraj spiritoj, en kiu li unue situigas sin kaj la “kreiva kirliĝo”, en kiu li hodiaŭ vidas la originon de la kompleksiĝanta evoluo de la Universo kaj de la vivo sur la planedo, li iom post iom malkovras, ke la funkciadon de tiu Universo regas kialoj kaj leĝoj. Sekvante Isaac Newton*, li pensis, ke ĝi funkcias kiel horloĝo; kun Sadi Carnot*, ke ĝi estas animata de nemateria forto — energio — , kiu ĝin movas; kaj fine, ke tiu energio, disvastiĝante kaj elĉerpiĝante en la kosmo, estas ankaŭ kreiva: la suno, estingiĝante iomete ĉiutage, sendas tra la kosmo la radiadon, kiu ebligis naskiĝon kaj evoluon de vivo sur Tero.

* Isaac Newton (1642-1727), inventinto de la teorio pri universala gravito.
* Sadi Carnot (1796-1832), fondinto de termodinamiko-scienco.

Ne estas hazardo, ke al la gravito-ekvilibro de la Universo respondas, en ekonomiko, la gravitan ekvilibron de prezoj laŭ Adam Smith, aŭ la ĝeneralan ekvilibron de Léon Valras*. Ambaŭ el ili eksplicite referencas al ĝi. Kaj la unua — tion oni malmulte scias — eĉ verkis astronomian libron. Karl Marx kaj Friedrich Engels ofte referencas al la termodinamiko de Carnot, ĉar “la tuta energio nun aganta sur tero estas transformita sunenergio”. John Maynard Keynes integras la monon al la spaco de reala ekonomio, same kiel Albert Einstein integras spacon kaj tempon en ununuran unuon; krome, la Keynes-aj famaj “psikologiaj” variantoj (kiel ekzemple la “prefero por likideco”), estas rekte inspiritaj de la freŭda psikanalizo.

* Léon Valras (1834-1910), franca ekonomikisto.

Legante la pasintecon, ni ricevas lecionon pri relativeco. Ĉar la kono ne progresas per akumulado, sed per transformado de nia rigardo al la aĵoj: antaŭ kaj post Koperniko, la samaj sciencistoj, ekipitaj per samaj iloj, ne vidis la samajn objektojn en la ĉielo. Inter la meĥanikaj leĝoj, kiuj animas horloĝon, la leĝoj de energio, kiuj gvidas la moviĝon de ĉi-mondo, kaj la leĝoj de la kompleksiĝanta evoluo, la diferencoj estas kvalitaj. Estas same ĉe la ekonomikaj konceptoj, kiuj devenas de ili. La transiron de unu al la alia akompanas renversiĝo de la regulad- aŭ disvolvo-manieroj de la ekonomiaj sistemoj. Sekve, ne ekzistas eterna kaj universala vero ĉi-teme. La konceptoj ellaboritaj en rilato kun la realoj de epoko povas respondi al ĉi-lastaj, sed montriĝi tute ne adaptitaj al tiuj de alia epoko.

Tiel, la brita ekonomikisto David Ricardo (1772-1823), verkanta en la fruaj tempoj de kapitalismo, kies evoluo bezonis prioritate kapital-akumuladon, konsideras ŝparadon virto, kaj konsumad-elspezon malvirto. Unu jarcenton poste, en Britujo, kie la origina akumulado jam realiĝis, la movforto de ekonomio ne plu estas kapitalo, sed daŭra konsumado: kio tiras la disvolvon ne plu estas konstruo de fervojoj, sed la postulo de aŭtoj. Male de Ricardo, Keynes igas elspezon virto, kaj ŝparadon malvirto. Ĉiu pravas en sia epoko. Sed en la fama debato, kiu alfrontigis lin al Keynes, Friedrich Hayek* eraris pri la epoko, firme alkroĉita al la ricardo-aj konceptoj. Same kiel eraras la aktualaj novliberaluloj, kies “solvoj” (redukti la ŝarĝojn de ŝtato, la nombron kaj salajrojn de funkciuloj, fleksebleco de dungoj, malkreskigo de salajraro, rifuzo de ĉia ajn sociala programo ... ) nelacigeble ripetas tiujn, kiuj, dum la 1920 kaj 1930-aj jaroj, kontribuis al la ekonomia marasmo.

* Temas pri la debato, kiu de 1932 ĝis 1936 kontraŭmetis Keynes, subtenanton de relanĉo-politiko per salajroj kaj elspezoj, kaj la aŭstran Hayek, estontan ĉefon de novliberalismo, subtenanton de ŝparado, malfavore al konsumado kaj salajroj.
Ĉe la limoj de la reala ekonomio

LA nuntempa krizo de la nov-liberalisma sistemo estas nur tiu de paradigmo kontraŭflue reaganta al la necesoj respektive realeco de ĝia epoko. Ja en momento, kiam disvolvado de komputilo, faranta el la mondo “unuecon spertatan en reala tempo* akompanas malfermiĝ-neceson, la novliberalisma politiko retroiras al la nura horizonto de la rentumigo de la financaj heredaĵoj ...

* Tiu esprimo apartenas al Manuel Castells, analizisto de la informada socio, kies verkoj ĉi-temaj estas famaj kaj rekonataj.

Ĉiu signifo ŝanĝiĝas en la nemateria mondo. Spaco apenaŭ ankoraŭ rilatas al distanco. Organizita laŭ retoj, ĝi konsistas el nodoj senpere komunikantaj inter si: la valorborsoj restas en kontakto trans landlimoj 24 horojn el 24; la Silicon Valley kaj Sophia-Antipolis estas pli proksimaj unu de la alia, ol de siaj respektivaj ĉirkaŭantaj regionoj.

Tempo ne plu estas daŭro, en kiu la spuro de eventoj pludaŭras kaj transdoniĝas de periodo al periodo. Pasinto, estanto kaj estonto interplektiĝas. Spekulanto aĉetas hodiaŭ, por estonta dato, per mono, kiun li ne posedas, bilojn, kiujn li ne intencas enmanigi, el vendisto, kiu ne posedas ilin kaj ne intencas liveri ilin. Kaj ĉio tio solviĝos, fine de la transakcio, per ricevo de kurzo-diferenco, rekompenco al tiu, kiu sciis ĝuste anticipi la merkat-evoluon.

Fine, diference de materiaj posedaĵoj, kiujn oni ne povas transdoni sen senhaviĝi je ili, interŝanĝo de nemateriaj posedaĵoj estas adicia: komunikita informo iras en manojn de aliuloj, sed ĝia unua posedanto ne ĉesas posedi ĝin.

En interdependa sistemo, produktas ne plu individuaj produktantoj, sed integraj sistemoj inkluzivantaj ĉiujn faktorojn. La nocio “rendimento de faktoro” — kapitalo aŭ laboro — konsiderata sola, ne plu havas sencon. La produktaĵo ne kreskas per aldono de unu peco de laboro aŭ kapitalo al la produkt-sistemo, sed akcelante la ritmon de la tuto, per preskaŭ nula kroma elspezo. Kio kostas en fabrikado de lumdisko estas la programo; la cetero estas praktike la kvazaŭ-nula prezo de la materialo. Produktado havas do kostojn malkreskantajn, tio estas kreskantan rendimenton. Kaze de troproduktado, tio kondukas — por resti konkurenckapablaj — al redukto de prezoj per pligrandigo de kvantoj, do pligrandigante la troproduktadon. La merkato tiel fariĝas pligrandiganto de malekvilibroj.

Ni atingis la limojn de la reala ekonomio. Komenĉiĝis la tempo de la “finia mondo”. Unuflanke, la troekspluatata naturo ne plu povas esti konsiderata kiel la “libera riĉaĵo”, pri kiu parolis la fruaj klasikaj ekonomikistoj, nedifektebla kaj neelĉerpebla, vera dia donaco, ekster ekonomia kalkulo. La demando pri ĝia reprodukto nun entrudiĝas en la ekonomian kampon. Aliflanke, la produktado de riĉaĵoj nun ebligus ĝenerale kontentigi la bazajn bezonojn sur la planedo. Tial la ĉefa problemo de ekonomiko estas malpli lukti kontraŭ mankoj, ol disdividi la riĉaĵojn, kelkfoje eĉ administri troabundon.

Hieraŭ — same kiel nun en la plej malriĉaj landoj —, produkti pli da nutraĵoj en situacioj de kronika manko signifis samtempe produkti pli da bonfarto. Ĉu same estas koncerne aŭtojn, kies koncentrado en iuj punktoj foje eĉ malhelpas la cirkuladon, dum aliloke loĝantoj ankoraŭ ne havas la esencajn bezonaĵojn? Ĉiu ajn produkto-kresko levas do la malfacilan demandon de la kialo, tio estas de la fina celo, de etiko kaj valoroj.

Tiu “preterpaso ĉe la limoj” induktas delokadon de la ekonomia racieco. Hieraŭ la kvanta rezulto estis la fundamenta kriterio de bonfarto, kaj la efikeco de la produkt-aparato ĝin kondiĉis. Ekde nun, oni taksas raciecon sur la tereno de homaj konsekvencoj kaj celoj. Hieraŭ “instrumenta”, la ekonomia racieco iĝis “cela”. Sed iuj ne volas vidi tion.

Tiu delokado de la tereno de la racieco, ne havante nur teorian gravecon, implicas tutan returniĝon de la kriterioj por ekonomiaj elektoj kaj mastrumado. Reduktita je alĝustiga varianto, homo retrovas nun sian statuson de celo; la regulad-principoj de internacia interŝanĝo inversiĝas; el riĉaĵo ekspluatenda kaj difektenda, naturo nun regajnas sian rolon de utero, sen protektado de kiu neniu vivformo eblas sur nia planedo. Tiu necesa transformiĝo de la mastrum-kriterioj koncernas same la naciajn ekonomiojn kiel la internaciajn rilatojn.

Al biologia aliro

Koncerne landon, la fina raporto pri la “mezuro de la ekonomiaj atingoj kaj sociala progreso”, ellaborita de la profesoro Joseph Stiglitz, Amartya Sen kaj Jea -Paul Fitoussi, prezentas rekomendojn celantajn ellabori aron de indikiloj proksimiĝantaj al la reala vivo de familioj, enkalkulantaj aparte la enspezojn kaj konsumadon (prefere ol produktadon), la heredaĵon, la dispartigon — do la malegalecojn; tiuj kriterioj ankaŭ koncernas la ne aĉeteblajn aktivaĵojn, inter kiuj la familiajn servojn. Tiuj indikiloj estas kontraŭaj al tiuj de la nov-liberalisma ekonomiko.

Koncerne la internaciajn ekonomiajn rilatojn, la instrumenta efikeco gvidata de logiko de pura konkurenco finrezultigas eliminon de la malpliefika aganto, fare de la rendimente pli efika, kiuj ajn estos la homaj konsekvencoj. Tiel la rento-agrokulturo dispremis la vivigan agrokulturon de la sudaj landoj kaj igis tutajn loĝantarojn mizeraj. Ĉiuj ĉefaj principoj de internacia komerco (klaŭzo de la plej favorata ŝtato, doni al la eksterlandaj firmaoj la samajn avantaĝojn kiel al la enlandaj, specialiĝo laŭ la “naturaj” komparaj avantaĝoj, libera cirkulado de varoj, kaj precipe de kapitaloj, ...) devenas de tiu logiko. Al tiuj kriterioj, nia aliro laŭ “cela” racieco kontraŭmetos la rajton de malplej fortaj popoloj protekti sin por ellabori siajn komparajn avantaĝojn (kiuj ne estas naturaj sed konstruiĝas per investado), la rajton organizi sin en plurŝtataj komunumoj* por ekspluati siajn komplementecojn, la rajton memplenumi siajn esencajn bezonojn, ŝirmante sin de la konkurenco de la plej fortaj ŝtatoj, ktp ...

* Simile kiel la Eŭropa Komunumo, kreita de la Romo-Traktato en 1957, kaj kiu estis poste transformita.

Koncerne naturon, fizikaj indikiloj ebligu precizigi la medio-normojn, enkadre de kiuj teniĝu ĉiu ekonomia pliboniga politiko. Tiu “biologia” aliro alportas novajn organizajn principojn, el kiuj la ekonomiaj kaj politikaj sistemoj inspiriĝu. En ĉiuj tiuj temoj, solidareco anstataŭas konkuradon; ni substreku, ke estas racieco-postulo kaj neniel bonkoreco.

Ĉar ĉiu socia logiko — kaj ĉiu politiko — rezultas el arbitracio inter la dominantaj povoj aŭ regantoj de la tutmonda ekonomio, tia returniĝo implicus, ke oni sukcesis regi la financajn povulojn, kiuj prosperas en la liberalismaj politikoj. La politikaj respondeculoj diru, ĉu ili intencas tion fari, aŭ daŭrigi servi ilin.

René PASSET