Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2008-2010

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2008-2010

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Survango por la nelongvizia ekonomia logiko

Kiel Ĉinujo gajnis la batalon de la strategiaj metaloj

Jen metaloj nemalhaveblaj por fabrikado de la alt-teknikaj aparatoj — la raraj teroj-, jen monda produktado dominata de Ĉinujo, kaj reduktado de eksportoj: komenciĝis la “granda ludo”. Por sekurigi sian regon de la strategiaj mineraloj, Ĉinujo funkciigis tion, kion la okcidenta kapitalismo rifuzas: longdaŭran industrian politikon.

ONI ATENDIS prefere la subĉielajn ekspluatejojn de Interna Mongolujo, aŭ la profundajn minejojn de la aŭstralia savano (bush).Sed ne, meze de la nebuloza orienta Ĉina Maro, ja la problemaro de la “raraj teroj”, tiuj metaloj kun alta teknika aldonvaloro, plian fojon elmergiĝis el la aktualaĵoj. La 7-an de septembro 2010, ĉina trolŝipo trenanta siajn retojn en la japanaj akvoj, estis ĉirkaŭita de la bordo-gardistoj. Provante fuĝi, ĝi koliziis kun japana armea ŝipo.La ŝippersonaro estas arestita. La incidento okazis ne malproksime de la insularo Senkaku (Diaoyu laŭ la ĉinoj). Dismetitaj je cent sesdek kilometroj nordoriente de Tajvano, tiuj 8 preskaŭ senhomaj insuloj apartenas al Japanujo, sed Pekino postulas suverenecon al ili de la 1970-aj jaroj. Postuloj antaŭe eldiritaj “unutone”, sed nun pli akre, spegulantaj la iom-post-ioman evoluon de la fortorilatoj inter kreskanta Ĉinujo, al kiu ne sufiĉas ties neprofundaj akvoj, kaj “sindefenda” Japanujo*.

* Barthélémy Cournont, Géopolitique du Japon, Artège, Perpignan, 2010. Vd ankaŭ “Pekino asertas siajn ŝipajn ambiciojn” Le Monde diplomatique, septembro 2008.

Pro la diplomatia konflikto, kiun ĝi estigis, la kolizio de la 7-a de septembro rivelas la vastecon de la truda ilaro, kiun posedas Ĉinujo por defendo de zono tre strategia por ĝi. La malliberigo de la ĉina ŝipkapitano, plilongigita de japana tribunala decido la 19-an de septembro, kondukis la ministron pri eksterlandaj aferoj minaci: “Se Japanujo pluiras sur tiu nesingarda vojo, ĝi gustumos propran amaran frukton.” De Pekino ĝis Ŝanhajo, spontanaj aŭ ne, “patriotaj” protestoj kaj brulado de japanaj flagoj multnombre okazis. Ĝis la “amara frukto” ĉirkaŭ la 20-a de septembro fine montris sian plenan signifon, en formo de liverĉeso de la ĉinaj “raraj teroj” al la japanaj havenoj. Nenio oficiala, sed de Honkongo ĝis Tokio, kaj eĉ Londono, la makleristoj pri krudmaterialoj ĝin ja konfirmas: la transportoj estas prokrastitaj, aŭ eĉ blokitaj*. La efiko estis tre rimarkata.

* Keith Bradshen, “Amid tensions, China blocks vital exports for Japan”, The New York Times, 23-an de sept. 2010.

Portante la lukton sur la terenon de prienergiaj riĉofontoj, Pekino prilumas gravegan malforton de Japanujo kaj multaj aliaj grandaj landoj dezirantaj akiri tiujn altvalorajn ercojn.

Strategio de strangolado

LA RARAJ TEROJ estas grupo de 17 metaloj kun unikaj ecoj*, uzataj pli kaj pli amase en noviga kaj alt-teknika industrio. Laseroj, poŝtelefonoj, likvokristalaj ekranoj enhavas ilin, kaj la novaj rezultoj de la lastaj generacioj de terminaloj por “amasa konekto” de la iPhone ĝis la tuŝekranoj, fontas parte el la ecoj de tiuj elementoj. Ankaŭ la novaj “verdaj” industrioj suferas tiun dependecon: baterio de hibridaj veturiloj, sunkaptaj paneloj, et-konsumantaj ampoloj kaj turbinoj de vent-generatoroj dependas de la “fortikigaj” metaloj, kiaj neodimo, lutecio, disprozio, eŭropio kaj terbio, ankaŭ promesplenaj rilate katalizon por la rafinado de petrolo. Fine, la defend-industrio uzas la rarajn terojn por gravaj sistemoj kiel longdistancaj misiloj, gvidataj municioj, reakciaj radaroj kaj blendoj.

* La grupo de raraj teroj inkluzivas la 15 elementojn nomatajn lantanoidoj, de la lantano (La, 57) ĝis lutecio (Lu, 71) al kiuj oni aldonas la itrion kaj la skandion.

La tutmonda postulo por raraj teroj kreskas pli ol 10% jare. En unu jardeko ĝi pasis de 40.000 al 120.000 tunoj jare. La usona, japana kaj eŭropa industrioj jam ne plu povas funkcii sen ili, kiel resumas la analizisto Cindy Hurst en nova Raporto por la usona ministrejo pri defendo: “Sen la raraj teroj, granda parto de la moderna tekniko estus profunde malsama, kaj multaj programoj eĉ estus tute ne eblaj. Ekzemple, ni ne ĝuus la avantaĝojn de la miniaturigo de poŝtelefonoj kaj teko-komputiloj.”* Ĝenerale, ju pli industria modelo estas noviga (fortika, malpeza, etdimensia, medi-akceptebla), des pli ĝia dependo al la raraj teroj kreskas. Japanujo estas tipa kazo: La baterioj de la hibridaj veturiloj Prius de Toyota bezonas dekmil tunojn da raraj teroj jare por esti muntitaj*. La alveno de “verda” industrio povus pli ĝenerale kreskigi la jaran tutmondan postulon ĝis 200.000 tunoj: granda turbino de ventoturbino enhavas plurcentojn da kilogramoj da raraj teroj.

* Cindy Hurst, “China’s rare Earth Elemens Industry: What can the West learn?”, Institute for the analysis of Global Security (IAGS), marto 2010.
* Makiko Kitamura kaj Jason Scott, “Toyota forms task force on rare earth metals amid China export ban reports”, 29-an de sept 2010.

“Raraj” tamen tiuj substancoj ne estas, strikte parolante. Laŭ US Geological Survey (USGS), Pekino havas nur 40 ou 50% de la tutmondaj rezervoj. Ekzistas kvantoj de tiuj ercoj en multaj landoj, Usono, Kanado, Aŭstralio, Kazaĥujo aŭ Vjetnamujo. Do kial la temo estas tiom tikla en Japanujo kaj aliloke? Ĉar en 2010, 97% de la 125.000 tunoj da oksidoj de raraj teroj eltiritaj el la planedo estas ĉinaj. Kvazaŭ monopolo. Kaj nur de antaŭnelonge.

Inter 1927, dato de malkovro de ilia grandega kuŝejo de raraj teroj en Bayan Obo, kaj la 1960-aj jaroj, la ĉinoj tre malmulte interesiĝis pri la kompara avantaĝo, kiun ili posedas. La tutmondan produktadon tiam dominis Usono. Sed sub?[Deng Xiaoping], kun la “programo 863”* en 1986, Pekino ja elektis longdaŭran strategion cele evoluigi daŭran mastradon de la ekspluatado de tiuj raraj teroj, de ekstraktado ĝis produktado de duonfinitaj produktoj, inkluzive de la disigado kaj transformado de la bazaj materialoj.

* Nomata “Programo por esploro kaj evoluado de la landa alt-teknologio”.

La agado de la profesoro Xu Guanĝian*, la “patro de la ĉinaj raraj teroj”, estis decidiga. Li starigis en 1987 la unuan ĉinan laboratorion nur dediĉitan al la aplikata ĥemio de la raraj teroj, kiu apoge plifortigis la malnovan esplorinstituton de Baotou, fonditan en 1963. Inter 1978 kaj 1987 la ĉina produktado kreskis je 40% jare* kaj ekde tiam preterpasis la usonan, kiu iom post iom malkreskis. Vetante je la alirfacileco kaj abundo de siaj propraj rezervoj en Interna Mongolio, kiuj ebligas vendi malmultekoste siajn rarajn terojn dum jaroj, la ĉinoj sufokis iom post iom la aliajn produktantojn. Tiuj preferis apliki la “leĝon” de komparaj avantaĝoj, forlasante la produktadon, tra “konkurenca” malinvestado kaj delokadoj al Ĉinujo.

* Formata en la usona Columbia-universitato inter 1946 kaj 1951, Xu estas konsiderata nacia heroo. Li ricevis en januaro 2009, el la manoj de la prezidanto Hu Jintao, la plej altan ŝtatpremion pri scienco kaj teknologio.
* Cindy Hurst, cit.

La malaperon de eksterlandaj konkurantoj dum la 20 lastaj jaroj klarigas ankaŭ la pezeco de tiu produktado: la disigado kaj valorigo de tiuj kunmetaĵoj postulas multe da kapitaloj kaj estas malutilaj al la medio. La disigo de la raraj teroj ja bezonas tre poluajn ĥemiajn substancojn, kaj ellasas radioaktivajn rubaĵojn. Oferante la sanon de la ministoj de Baotou kaj la najbaran medion, nur Ĉinujo intence elektis disvolvi amasan produktadon malgraŭ tiuj “negativaj eksteraj kromefikoj”. La elĵetaĵoj de la minejo de Baotou Steel en la flavan riveregon estas jam giganta problemo. La kancer-proporcio ĉe la laboristoj estas tute nenormala. Ekonomikisto ĉe la franca Buroo de Geologiaj kaj Minejaj Esploroj (BRGM) kaj rekonata fakulo de la temo, Christian Hocquard rimarkas, ke ekzistas “ia paradokso inter la uzo de la raraj teroj por renovigeblaj energifontoj kaj tiuj produkto-procezoj, tre poluaj.”*.

* Intervjuo kun Christian Hocquard publikigita sur Actu-Environnement.com, 2-an de junio 2010.

Tio certe ne sufiĉas por igi Ĉinujon forlasi tiun produktadon. Danke al tiuj 17 metaloj, kiujn Deng Xiaoping jam en la 1970-aj jaroj tre klarvide komparis al estonta “petrolo de Ĉinujo”, Pekino konstruas fortorilaton kun usonaj, japanaj kaj eŭropaj klientoj, kiuj dependas de tre mallongaj cikloj de novenkonduko, “stimulataj” per raraj teroj. Iom post iom, tiu supereco de la provizanto kompare kun la konsumanto instigas politikan instrumentigon, kiel okazis en la afero de la Senkaku-(Diaoyu)-insuloj.

Iuj konsideras, ke Ĉinujo povus iom post iom reorienti sian politikon pri la raraj teroj, kaj iri de dependiga politiko al tiu de sufoko. Se tiel, Pekino iompostiome reduktus sian eksportkvanton. Tio kun du celoj: unuflanke, kreskigi la prezojn, kaj tiel igi pli profita sian faktan monopolon (neodimo atingis prezon de 32.000 dolaroj tune en aŭgusto 2010, tio estas kresko de 60% en unu jaro); aliflanke, rezervi siajn rarajn terojn por la gam-plilarĝigo de la interna ĉina industria produktado. Ĉar, produktinte “krudajn” rarajn terojn kaj duonfinitajn produktojn, kaj kreinte sian monopolon, Ĉinujo nun celos fabrikadon de finitaj produktoj, kun pli alta aldonvaloro, kun tute integrita produktado, de ekstraktado ĝis fina produkto. Apogita sur kvazaŭ-ĉeso de erco-eksportado, tiu politiko donus al ĝi konsiderindan strategian atuton. La mediaj oferoj, kiujn Ĉinujo ne faras senpripense, kontraŭe al tio, kion iuj kredas, estus tiel pravigitaj per la longdaŭra rezulto, se tamen tia ekologia katastrofo entute povas esti pravigita de ekonomiaj kialoj.

Kontraŭe al iuj raportoj emfazantaj la industrian makiavelismon de Pekino, tiu movado ne estas detale kondukata de la altranguloj de la centra komitato. Ĉar la strategio de “gam-vastiĝo” akompanas eksplodan akcelon de la ĉinaj ekonomia kresko kaj konsumado, kiuj danĝere trorapidigas la procezojn kaj devigas Ĉinujon, pli rapide kaj verŝajne pli abrupte ol ĝi volus, provizi prefere siajn proprajn industriistojn por respondi iliajn postulojn. Sekve, pro aro de komplementaj kialoj, iuj intencaj (politik-influa strategio, industriaj ambicioj) kaj aliaj ne (pligraviĝo de la interna konsum-merkato), Ĉinujo ja reduktis je 40% siajn eksportaĵojn de raraj teroj, dum la sep lastaj jaroj, kaj anoncis en julio 2010, ke ili denove malkreskos je 70% en la dua semestro de 2010, nome ok mil tunoj kontraŭ dudek ok mil tunoj en la sama periodo de la pasinta jaro*. Eĉ se ili tion dezirus, la ĉinoj malfacile povus kreskigi la produktadon je la ritmo de la monda postulo. Pro tio okazas blokado de la provizado al ĝiaj eksterlandaj klientoj, kiu metas Pekinon en delikatan situacion rilate la regulojn de la Monda Organizaĵo pri Komerco (MOK) kaj estigas oficialajn protestojn kaj komplot-teoriojn en la cetera mondo.

* Ĉina ministrejo pri komerco kaj Bloomberg News, “China cuts rare earth export quota 72% may spark trade dispute with US”, 9-an de julio 2010.

Sed la maltrankvilo de la japanaj, eŭropaj kaj usonaj industriistoj baziĝas ankaŭ sur objektivaj elementoj. De aŭgusto 2010 la ĉina produktado reorganiziĝas ĉirkaŭ kelkaj grandaj ŝtataj kompanioj. Baotou Steel, kiu jam konsistigas 75% de la landa produktado, tiel ekregis la malgrandajn firmaojn de sud-Ĉinujo, kiel ekzemple Xinfeng Xinli Rare Earth. La celo estas pli bone mastrumi la mediajn problemojn, sed precipe ĉesigi la kontraŭleĝan komercon de raraj teroj, kiu pezas, laŭ ies taksoj, preskaŭ trionon de la tuta kvanto eliranta ĉiujare el Ĉinujo. Ligita avantaĝo: la monopola kovrilo eliminus vastan breĉon, ebligante al Baotou Steel vere forte influi la merkaton. La eksterlandaj fabrikantoj de alt-teknikaj produktoj estus tiel devigitaj deloki sin en Ĉinujon, por certigi al si daŭran aliron al la bazaj elementoj. Multaj jam faris tion. Laŭ iuj analizistoj, ekzistas eĉ pli granda minaco: celante nepre daŭrigi sian monopolon, Pekino laŭ ili instigas siajn industriistojn ekregi per kapitalaĉetoj la kelkajn eksterlandajn kompaniojn koncernatajn multe (aŭstraliajn ekstraktantojn, kanadajn metalistojn) aŭ iomete (eŭropajn transformistojn) de la produktado de raraj teroj.

En 2009, China Investment Corp akiris 17% de Teck ressources Ldt, tre grava mineja kompanio en Kanado. En Aŭstralio la agresemo de Ĉinujo, kiu provis akiri Lynas Corporation, okazigis reziston de la registaro en Canberra fine de 2009, kiu tamen ne malhelpis, la saman jaron, alian ĉinan firmaon akiri 25% de loka produktanto de raraj teroj, Arafura ressources Ldt*.

* Por Lynas, la ĉina aganto estas la China Non-Ferrous Metal Mining Company. En la kazo de Arafura, estas Jiangsu Eastern China Non-Ferrous Metals Investment Co. Vd www.australianrareearths.com.

Mountain Pass, la ĉefa “dormanta” kuŝejo de raraj teroj en Usono, ja preskaŭ pasis sub ĉina regado: en 2005, iom post la fermo de la kalifornia minejo, la China National Offshore Oil Corporation (CNOOC) deponis oferton por akiri la usonan petrolkompanion Unocal. Apriore, neniu rekta ligo, ĉu? Krom ke Unocal, tra Molycorp, aĉetita en 1978, fakte kaj jure estis la posedanto de Mountain Pass. Fine Unocal restis usona, pro kolera reago de la parlamento kaj de la publika opinio koncerne la energi-aŭtonomecon de Usono, sed malmultaj observantoj tiam notis, ke Ĉinujo pasis tre proksime de “duobla sukceso” (petrolo kaj raraj teroj) per tiu oferto.

Pli ĝenerale, Pekino de kelkaj jaroj montras sian emon — kaj kapablon — fajne strukturi ĝeneralan strategion, bazitan sur ĝia “levila agado” al la merkatoj, ĝiaj minejaj riĉaĵoj, ĝia kapitala frapforto kaj la unueca decid-povo de ĝia registaro. Sed, krom tiuj gravaj ecoj, ĝia ĉefa atuto eble estas la nekunordigo de la politikoj por energi-aŭtonomeco de la okcidentaj agantoj.

La vekiĝo de “industriaj landoj” (kia malmoderna esprimo) estas des pli amara, ke gi elvokas ironian parabolon ilustrantan la absolutan kontraŭecon inter mallongvida kapitalisma logiko kaj longdaŭra strategio. La usona ekzemplo estas trafa: inter 1965 kaj 1985, Usono mastris la tutan produktoĉenon de raraj teroj. La “malsupro” (Mountain Pass en Kalifornio) provizis la “supron” (ekzemple la firmaon Magnequench en Indianao, filion de General Motors, produktantan konstantajn magnetojn el neodimo, fero, boro, kiuj hodiaŭ estas nemalhaveblaj por la tuta aŭtomobila industrio). Tiam venis la tempo de la ĉina kreskego kun ties premo al la prezoj.

En 1995, dum tiu dumpado* daŭre malfortigas la profitdonecon de Mountain Pass, cetere alfrontata al mediaj problemoj, du ĉinaj firmaoj, ĉi-okaze aliancitaj kun usona investanto, faras aĉetoferton al Magnequench. La usona registaro fine konsentas, kondiĉe ke la ĉinoj plutenos la firmaon sur la usona teritorio dum kvin jaroj. Post tiu templimo, la dungitoj estis maldungitaj kaj la entrepreno malmuntita kaj translokita al Tianjin en Ĉinujo*. Aliaj produktistoj, interalie germanaj kaj japanaj, tiam fermis siajn usonajn fabrikojn kaj delokis ilin en Ĉinujon. Hodiaŭ sur la usona teritorio restas praktike nenio el tiu sektoro.

* Dumpado estas vendo de komercaĵoj je prezo pli malalta ol la produkt- aŭ akir-kosto por ruinigi konkurantojn. PIV kaj Vikipedio uzas la formon“dumpingo”, sed F. Munniksma, en Internacia komerca-ekonomika vortaro en naŭ lingvoj, Kluwer-Deventer, 1974, uzas “dumpado”. -jmc.
* Jeffrey St. Clair, “The Saga of Magnequench”, The Bloomingston Alternative, 23-an de aprilo 2006. Vd ankaŭ www.magnequench.com pri la aktualaj paroladoj kaj produktoj de la firmao.

Nun, en 2010, la historio de Magnequench estas ja emfaze menciata en la alarmigaj raportoj de la usonaj “penso-rondoj” pri ĝiaj raraj teroj, kie oni oportune memorigas, ke tiu entrepreno estis parte financita el publika mono, kaj ke ĝi provizis la magnetojn ebligantajn funkciadon de la gvidata bombo Joint Direct Attack Munition (JDAM) de Boeing. Tamen, krom kelkaj sindikatistoj kaj lokaj elektitoj, tre malmultaj tiam levis la demandon pri la merkat-“logiko”, kiu ebligis tiun strategian eraron.

Nun en Usono oni parolas nur pri raraj teroj. Ĉar, ekde 1995, alia dimensio eniris la ekvacion: la armea potenc-kresko de Ĉinujo. Serio de raportoj kaj analizoj dediĉitaj al la raraj teroj do aperis en Vaŝingtono, kun akcelo de ofteco kaj graveco de alarmoj de ĉirkaŭ unu jaro, eĉ antaŭ la incidento de la Senkaku-insuloj. La armeara ĉefstabo, aparte koncernata, ellaboras prospektiv-ekzercojn destinitajn por informado al parlamentanoj kaj registaro. Sur la kampo de defendo, la National Defense Authorization Act por la jaro 2010, en sia sekcio 843, ordonas al la Government Accountability Office (GAO) — tio estas instanco por kontrolo de publikaj financoj-, precize esplori la lokon de la raraj teroj en la provizoĉeno de la ministrejo pri defendo.

La listo estas longa* — precize gviditaj municioj, laseroj, komunik-sistemoj, radar-sistemoj, aviadiko, ekipaĵoj por vidi nokte, kaj ankaŭ satelitoj — kaj povas nur plilongiĝi: la procezoj kaj materialoj evoluantaj en la defendo-industriaj laboratorioj* preskaŭ ĉiam enhavas rarajn terojn. La ministrejo pri defendo rivelis, ke kelkaj elementoj kies bazo estas raraj teroj (aparte lantano, cerio, eŭropio kaj gadolinio) mankis en la lastaj jaroj, rezultigante prokrastojn en iuj usonaj arme-programoj. La aerarmeo, tre koncernata de la sekretaj programoj kaj renversaj teknikoj* (komunikado, nevidebligo), alarmiĝis jam en 2003, en interna raporto, pri sia dependo de la potencaj magnetoj el neodimo. La industria kolegio de la armeoj esploris en sia “industri-raporto” de 2009 la menciojn pri raraj teroj sur la kampoj de ŝipkonstruado, armil-produktado* kaj en tiu de aeronaŭtiko. La esplorcentro pri armado de la ter-armeo kaj la Mara Centro pri surfaco-milito kondukis esplorojn pri tiu dependo, kaj pri la rimedoj por protekti sin. En iu momento, la usona mar-armeo laŭdire eĉ pripensis financi denovan funkciigon de la instalaĵoj de la Mountain Pass-minejo.

*Rare earth materials in the defense supply chain”, 14-an de aprilo 2010.
* Raporto de la National Defense Stockpile de 2009, menciita en la GAO-raporto, jam citita.
* Novigaĵo, kiu, prefere ol plibonigi la ekzistantajn teknikojn, enkondukas renversadojn, sufiĉajn por anstataŭigi ilin.
* www.ndu.edu/icaf/programq/academic/....
Forvaporiĝinta tekniko

GVIDATA de la Defendo-ministrejo, “granda ekzamenado”de usonaj dependecoj je raraj teroj — koncernanta 24 ĉefajn armilsistemojn — devis esti finita fine de septembro aŭ komence de oktobro 2010. Malfruas la klopodo. Kaj estas tute imageble, ke Ĉinujo lanĉis siaflanke similan “ekzamenadon”, por taksi la diskretajn premrimedojn, kiuj estas hodiaŭ je ĝia dispono por ĝeni la provizadon el tiu aŭ iu fundamenta elemento por la renvers-teknologioj, sur kiuj baziĝas la usona armea supereco. Tio estus lerta sed legitima, se referenci la principojn de Sun Tzu.

Por la decidantoj de la usona parlamento “la ĉina volo limigi siajn eksportadojn levos la demandon pri konkurenckapablo de Usono, kaj ni devos unuflanke certigi nian provizadon, kaj aliflanke ebligi disvolvon de minejoj de raraj teroj sur nia grundo. Usono ne plu devus dependi 100% de la ĉinaj importaĵoj.” En marto la respublikana reprezentanto de Kolorado, Michael Coffman, prezentis leĝprojekton postulantan la refunkciigon de la tuta usona produkto-sinsekvo de raraj teroj, kaj krome starigon de strategiaj stokoj.

Lia iniciato transformiĝis en leĝprojekto “Rare Earth and Critical Materials Revitalization Act”, nun ekzamenata de la parlamento. Sed, malgraŭ la nunaj amasaj esploroj kaj raportoj tiutemaj en Usono, kaj la multaj diskutoj pri la strategiaj stokoj aŭ la reciklado, la dependeco restos normo dum la venontaj jaroj. Oni ja taksas, ke rekonstruado de la usona ekspluatado de raraj teroj daŭrus 15 jarojn, necesiganta pezajn kaj kontinuajn investojn.

Teknika kompetento kaj industria kulturo perdiĝas en kelkaj jaroj, sed bezonatas pluraj jardekoj, por ke ili renaskiĝu, ofte ĉar la responda homa profesieco forvaporiĝis. Jes ja, Usono fine remalfermos Mountain Pass en 2011. Jes ja, Toyota nun aĉetas siajn rarajn terojn en Vjetnamujo kaj aliloke, pere de longdaŭraj partnerecoj, dum la japana ministro pri industrio investas monon en minejojn de Kazaĥujo aŭ Kanado. Jes ja, la franca Rhodia disvolvas ligojn al Aŭstralio, kiu aperas pli kaj pli kiel anstataŭa provizanto, fronte al la ĉina monopolo. Sed ĉu la ekonomia krizo lasos al tiuj landoj kaj privataj kompanioj eblecon fari longdaŭrajn investojn? Tio tute ne certas. Krom se okazos forta strategia volo, sendependa de la merkato, la realo plej verŝajna estos, ke la usonaj, eŭropaj kaj japanaj industriistoj pli kaj pli dependos de tiuj substancoj, kaj sekve de la ĉinaj bazaj elementoj, kiuj estas ilia ĉefa konsistaĵo.

Kaj kio pri Eŭropo? La 17-an de junio 2010, raporto de la Komisiono alarmigis pri la stato, tikla por ĝia ekonomio, de la provizado de 14 krudmaterialoj. Inter ili estas la raraj teroj. Kiel eviti ripeti la pasintajn erarojn, certigi relativan proviz-aŭtonomecon en Eŭropo, kaj eviti perdon de kompetentoj en tiuj strategiaj sektoroj? Malproksime de Senkaku (Diaoyu), la eksaj laboristoj de mortinta Magnequench, en Indianao, verŝajne havas interesan opinion pri la demando.

Olivier ZAYEK