Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2008-2010

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2008-2010

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Kontraŭ justeco

NUN LA LIBERALULOJ zorgas pri la malriĉuloj. En Britio, ekzemple, la konservativa ĉefministro David Cameron, inspirite de sia laboristpartia antaŭulo Anthony Blair, volas grandkvante altigi la kostojn por enskribiĝi en universitato.* Temas, laŭ li, pri sociala dispono. Kun kia celo? Ne ŝarĝi ĉiujn impostpagantojn per la kostoj de superaj studoj, kies plej multaj “klientoj” venas el bonstataj familioj. La ŝtato ŝparas per tio; la malriĉuloj ricevas stipendiojn. Antaŭ tri jaroj, en Francio, la ĉefartikolisto Jacques Julliard taksis jam ke “la senpageco estas subvencio por riĉuloj kiuj sendas siajn infanojn al universitato”.* Pagigi altajn enskribaĵojn estas do reformo de justeco ...

* S-ro Cameron volas altigi la universitatajn enskribo-kostojn de 3.290 al 9.000 sterlingaj pundoj; s-ro Blair altigis ilin jam en 2004, de 1.125 al 3.000 pundoj.
* LCI, 7-a de julio 2007.

La amplekso de la publikaj deficitoj ebligas etendi tiun argumentadon al ĉiuj socialaj subvencioj, pridubigante ilian universalecon. La helpoj al familioj, por komenci: “Trans certa sojlo [de enspezoj], oni simple ne rimarkas ke oni ricevas helpojn. La mono de la ŝtato estas tie elspezata tute senefike”, aldonis la dekstrula eksa ministro Luc Ferry, kiun subtenis la socialista eksa ĉefministro Laurent Fabius.* Poste venas la malsan-asekuro: elvokante sian patron, “en malsanulejo dum du semajnoj en teĥnike pinta servo”, Alain Minc, konsilisto de s-ro Nicolas Sarkozy kaj tamen proksimulo de s-ino Martine Aubry, ŝajnigis protesti ke “la franca komunumo elspezis 100.000 eŭrojn por flegi 102-jaran viron. (...) Oni devas demandi sin, kiel rericevi la medicinajn elspezojn enkondukante devigan kontribuon el ilia riĉaĵo aŭ el tiu de iliaj rajtigitoj. Ja la socialista programo devus proponi tion.”* Fine, venas la vico de la pensioj: la liberala semajnulo The Economist bedaŭris, ke s-ro George Osborne, brita financministro, ne sistemigis sian atakon “kontraŭ la principo de universalismo propra al la sociala sistemo. Li povintus ekzemple celi la multekostajn avantaĝojn de la pensiuloj sendependajn de iliaj enspezoj.”*

* Respektive en Le Figaro de la 18-a de novembro 2010 kaj en Europe 1 la 4-an de novembro 2010.
* “Parlons net”, France Info, 7-a de majo 2010.
* The Economist, Londono, 23-a de oktobro 2010.

Tiel, reduktinte la progresivon de impostoj, la liberaluloj ŝajnas zorgi pri justeco de la redistribuado ... Ilia venonta etapo estas jam konata; Usono spertis ĝin: en la politikaj sistemoj dominataj de la mezaj kaj superaj klasoj, la amputado de la publikaj servoj kaj de la socialaj helpoj fariĝas infanludo, kiam la privilegiaj tavoloj ĉesas havi aliron al ili. Ili opinias tiam, ke tiuj avantaĝoj nutras kulturon de dependeco kaj de fraŭdo; la nombro de helpatoj reduktiĝas; oni trudas al ili severan kontrolon. Meti la socialajn helpojn sub kondiĉon de enspezoj, signifas do preskaŭ ĉiam programi ilian malaperon por ĉiuj.

Serge HALIMI.