Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2008-2010

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2008-2010

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Politikigo de la dividoj, registara diktatoreco

En Ruando, same kiel en Burundo, la etna argumento ne plu funkcias

Malgraŭ protestoj de la registaro en Kigalo, la Alta Komisaro por homaj rajtoj (Agentejo de UN) publikigis, la 1-an de oktobro 2010, tre por Ruando severan raporton pri la krimoj plenumitaj en la Demokratia Respubliko Kongo de 1993 ĝis 2003. La trosekureca politiko de la prezidanto Paul Kagame ŝajnas inspiri la najbaran Burundon.

KIAM la 26-an de aŭgusto 2010 en Buĵumburo, la burunda prezidanto Pierre Nkurunziza ĵuris okaze de sia dua kvinjara mandato, lia najbaro Paul Kagame, prezidanto de la Ruando-respubliko, estis la nura ĉeestanta ŝtatestro. Ofte nomataj “falsaj ĝemeloj”, Ruando kaj Burundo ambaŭ kolonigiitaj de Belgujo, havas komunan historion, markitan de fortaj streĉoj kaj amasmurdoj inter tucioj, plimultaj en la unua lando, kaj hutuoj, plimultaj en la dua (vd la kronologion). Tamen la donitaĵoj de la problemo kaj la trovitaj respondoj malsamas ambaŭflanke de la landlimo.

Dek kvin jarojn post la tuci-genocido de 1994, Ruando daŭre vivas sub rego de la Ruanda Patriota Fronto (RPF). Tiu, dezirante rekonstrui nacian identecon, tuj nuligis la etno-mencion sur ĉiuj oficialaj dokumentoj, kaj malpermesis ĉielan referencon al ĝi. La nova konstitucio, adoptita en 2003, kaj la leĝo pri antaŭmalhelpo al genocido, konfirmas tiun elekton. Tamen, la neregistara organizaĵo (NRO) Amnestio Internacia, konsultita de la ruanda registaro, taksas tiujn tekstojn tro malprecizaj kaj tro facile interpretitaj; laŭ ĝia takso, ili ebligas forigi potencialajn opoziciulojn*. Du kandidatoj por la prezidant-elekto de aŭgusto 2010 estis tiel akuzitaj pri “genocida ideologio” kaj arestitaj; ankaŭ la ĉefredaktoro de ĵurnalo estas arestita.

* Amnestio Internacia, “Le silence est plus sûr: l’effet intimidant des lois ruandaises sur l’idéologie du génocide et le sectarisme”, 31-an de aŭgusto 2010.

En Burundo, tute alia vojo estis elektita post la akcepto en 2000, de la Aruŝo-interkonsento por paco kaj repaciĝo. Subskribita danke al longa mediacio de la sudafrika eksa prezidanto Nelson Mandela, ĝi ĉesigis dekjaran enlandan militon, kiu sekvis la murdon de hutua prezidanto Melchior Ndaday en 1993. En tiu teksto, la ekzisto de la du etnoj ne nur ne estas neata, sed estas eĉ postulata. Ĝi eĉ estas okazo por starigi politikon de kontingentoj: la Nacia Asembleo enhavas 60% da hutuoj kaj 40% da tucioj. La senato estas duon-duone, dum la registaro estas gvidata de prezidanto, kun du vicprezidantoj el malsama etno kaj politika partio; kaj la armeo, antaŭe konsiderata “100% tucia”, ĝi nun konsistas duonduone el ambaŭ etnoj; ĝi devis integri soldatojn el la eksaj ribelaj movadoj.

La lukto por regado alfrontigas nun partiojn konsideratajn hutuaj: la Nacia Konsilantaro por defendo de demokratio — Fortoj por defendo de demokratio (NKDD — FDD), de la nuna ŝtatestro; la Fronto por demokratio en Burundo (Frodebu), partio de la murdita prezidintoj Ndadaye, kaj, la lasta pri forlaso de armitaj luktoj, la Fortoj Naciaj por Liberiĝo (FNL) — Palipehutu. Tiu lasta — la plej malnova inter la hutuaj movadoj — estis forte ligita al la genocida ruanda reĝimo. Post la amasmurdoj de 1972 fare de tucioj en Burundo, kaj forfuĝo de hutuoj al Tanzanio, ĝi varbis en la tendaroj de rifuĝintoj. Poste, aktivante el la arbaroj en Sud-Kivuo en Demokrata Respubliko Kongo (DRK), ĝi nutris operaciajn ligojn kun la ruandaj hutuoj de la Fortoj Demokrataj por Liberigo de Ruando (FDLR), kiuj aktivis en DRK*.

* Vd Mwayila Tshiyembe, “Kinŝaso minacata de eksplodemo de Kivu-provinco”, Le Monde diplomatique, decembro 2008.

La FNL, kiu rekonis la amasmurdadon de tucioj rifuĝintoj en Gatumba (okcidenta Burundo) en aŭgusto 2004, kun partopreno de ruandaj hutuoj kaj kongaj soldatoj, vere rezignis armilojn por konsistigi politikan partion nur post 2008. Iliaj militistoj revenis al siaj hejmoj antaŭ malpli ol unu jaro. Disponante pri armeaj bazoj kaj multaj simpatiantoj en la najbaraj regionoj de Sud-Kivuo kaj de la provinco Buĵumburo, la FNL-Palipehutu sin prezentas kiel alternativon al la CNDD-FDD, kies korupton ĝi publike mallaŭdas. Kaj ĉi-lasta partio, unue prezentita kiel hutua, flegas paradokse tre bonajn rilatojn kun la RPF reganta en Ruando kaj dominata de la tucioj. La registaro de Kigali ja malamas la Frodebu, kaj eĉ pli la FNL, konsiderante, ke ilia ideologio estas “genocida”. En la lastaj jaroj, la du landoj evoluigis proksiman kunlaboradon pri sekureco (armeo, polico). Buĵumburo, senemocie, eĉ ellandigis al Kigali la opozicianton Deo Mushayidi. Eksa ĵurnalisto veninta de Belgujo, kie li estis ekzilita, tiu tucio, transvivinta la genocidon volis starigi armitan movadon de opozicio kontraŭ la prezidanto Kagame.

Malgraŭ sia diktatoreco, ambaŭ reĝimoj ricevas eksterlandajn apogojn, kiuj estas kvazaŭ tro komplezaj. La “internacia komunumo” montriĝis tre silenta kiam ambaŭ landoj elpelis la reprezentantinon de la NRO Human Rights Watch en majo 2010 kaj kiam Burundo “maldungis” la antaŭlastan specialan reprezentanton de la UN. Tiu ĉi indulgemo klariĝas per la deziro ne ruinigi “sukces-historiojn” kaj precipe kuraĝigi reĝimojn, kiuj engaĝiĝis sur la fronto de la “batalo kontraŭ terorismo”. Burundo ja sendis al Somalujo plurajn milojn da soldatoj kadre de la Afrisom (UN-armeoperacio). Tiu kunlaboro rezultigas minacon de punado fare de la chebab, la somaliaj islamistoj ligitaj al Al-Qaida. Kaj Ruando siaflanke disponigis 3.300 blukaskulojn en Darfuro, inter kiuj estas virinaj soldatoj.

La prezidanto-baloto de aŭgusto 2010 en kiu s-ro Kagame venkis kun 93% de la voĉoj, ŝajnis tiom certa, ke la EU ne sendis observo-mision. Nur Usono, tra la voĉo de s-ro Johnie Carson, la vicŝtat-sekretario taskita pri Afriko, zorgis pri la sorto de la opoziciantoj kaj pri manko de esprim-libereco. En Burundo, la prezidant-baloto de junio 2010, kiu rezultigis venkon de s-ro Nkurunziza per 91% de la voĉoj, estis nur la pinto de procezo marĝeniganta la opoziciajn partiojn. Tamen, malgraŭ nur kelkaj rezervoj, la internaciaj observantoj aprobis la baloton kaj gratulis la venkintojn (vd artikolon de Vincent Munié).

“Laboru kaj preĝu”

FAMA pro siaj sportaj kvalitoj kaj sia religiemo, la burunda ŝtatestro, eksinstruisto pri gimnastiko, sekvis samtempe siajn personajn tendencojn kaj la konsilojn de Kigali. De monatoj, eble jaroj, s-ro Nkurunziza zorgis plifortigi sian pozicion en la kamparo, kie vivas pli ol 80% de la loĝantaro. En Buĵumburo, la gazetaro, la asocioj, la intelektuloj, kuraĝe mallaŭdis la malhonestaĵojn de la reĝimo (inter kiuj la dubinda vendo de la prezidanta aviadilo), kaj la akaparon de postenoj fare de la dominanta partio. Konvinkitaj, ke ilia alianco povas havi ŝancon venki kontraŭ senkreditigita registaro, dek du opoziciaj partioj (inter kiuj la Frodebu, la FNL, opozicia alo de la CNDD kaj la Movado Socia por Demokratio (MSD) (fondita de eksĵurnalisto Alexis Sinduhije), konstruis komunan fronton: la Aliancon Demokratian por Ŝanĝo (ADŜ-Kinigi).

En la ĉefurbo, oni volonte mokis tiun ŝtatestron ofte forestantan, kiu ne ŝatas oficialajn akceptojn kaj foriris el Buĵumburo ĉiun vendredon posttagmeze por iri en la vilaĝojn. Tie, fortigite de sia frapfrazo “Laboru kaj preĝu”, li disdonis al la kamparanoj avokadajn aŭ fruktarbajn plantidojn, poste partoprenis kun la junuloj futbal-maĉon, gvidante sian personan teamon nomatan “Alleluia”. La eksribelanto tranoktis en la paroĥoj, kuraĝigis la asociojn kreitajn de la lokaj elektitoj kaj la administrantojn de sia partio fari brikojn kaj konstrui lernejojn kaj sanigejojn. Ĉirkaŭ 1.500 novaj lernejoj tiel konstruiĝis en la kamparaj regionoj.

Por kamparanoj vivantaj fore de la rego-centroj, ofte elrevigitaj de la etnaj manipuladoj de la politikaj partioj, viktimoj de armitaj grupoj aŭ de regulaj soldatoj, la simpleco de la ŝtatestro povis allogi. Des pli, ĉar ĝin akompanis tre ŝatataj decidoj: senpageco de elementa edukado, senpageco de sanservoj por infanoj ĝis kvin jaroj kaj gravedaj virinoj. Antaŭe okazis, ke akuŝitinoj ne povantaj pagi la flegokoston estis ostaĝe garditaj ĝis kiam la familio sukcesis trovi la necesan monon!

Tiuterena agado donis rezultojn: dum partioj kiel FNL aŭ la Unio por la Nacia Progreso (Uprona), la malnova ununura partio kiu reprezentis la tuciojn, akumulis voĉojn en la kvartaloj de Buĵumburo, la kamparoj donis al la CNDD “sovetajn” rezultojn, ĉiam super 90%. Tio, aldone al la forto de la partio kaj la socia kontrolo, rezultigis la sukceson. En sia investitura parolado, prezidanto Nkurunziza asertis, ke lia venko estas venko de ĉiuj. Sed timo kaj subpremo pli kaj pli sentiĝas: ĵurnalisto, Jean-Claude Kavumbagu, estis arestita same kiel pli ol 240 opoziciuloj; pluraj gvidantoj de la ADŜ (s-roj Leonard Nyangoma, Alexis Sinduhije, Agathon Rwasa, la tre alloga gvidanto de la FNL) preferis malaperi kaj forlasi la landon, pro timo pri tuja aresto; torturo denove estas uzata...

Dum armiloj el la militaj jaroj restas ankoraŭ kaŝitaj en la montetoj, la rezigno de la opozicio — kiu bojkotis la diversajn balotojn, konfirmante tiel la absolutan plimulton de la prezidant-partio — estigas timon, ke rekomenciĝos armitaj luktoj: malmobilizitaj eksribelantoj, elrevigitaj de siaj reintegro-kondiĉoj, iras al la arbaro de Kibira, apud Ruando kaj Sud-Kivuo; malaperoj estas konstataj en la armeo ... Se milito rekomenciĝus, ĝia celo estus forpeli la CNDD, ĝia motivo sekve ne estus etna.

La sukcesojn de Kigali oni ofte citas kiel ekzemplojn: la ekonomia kresko estas 7%, kvinono de la ŝtatbuĝeto estas dediĉita al sano, ĉiuj ŝtatfunkciuloj kaj multaj dungitoj el la privata sektoro havas aliron al sanasekuroj, 90% de la infanoj vizitas elementan lernejon, knabinoj estas plimultaj en lernejoj, kaj , en la Nacia Asembleo, estas pli da virinoj ol da viroj. Male kiel Burundo kaj DRK, Ruando vere luktas kontraŭ korupto. Kigali, kies gvidplano estas inspirita de Singapuro, deziras fariĝi ejo de komercaj servoj kaj transakcioj por la tuta subregiono. Sur la internacia scenejo, la prezidanto Kagame povas fieri pri la eniro en la Komunan Merkaton de la orienta kaj suda Afriko (Comesa), la restarigo de diplomatiaj rilatoj kun Francujo fine de 2009*, kaj normaligo de la rilatoj kun Kinŝaso. Kvankam la ruanda armeo okupis parton de la lando dum kvar jaroj (1998-2002) la prezidanto Kagame ĉeestis la celebradon de la 50-a datreveno de la DRK-sendependo, kie li eĉ ricevis aplaŭdojn*!

* Vd Benoît Francès, “Francujo-Ruando, la prezo de repaciĝo”, Le Monde diplomatique, septembro 2010.
* En 1996, du jarojn post la genocido, la ruanda armeo operaciis en kongo-teritorio por devigi la hutuajn rifuĝintojn rehejmeniĝi, kaj postkuri la fuĝantajn “genocidulojn”. Aliancitaj kun Burundo kaj Ugando, ili partoprenis, dum tiu “unua Kongo-milito”, la renverson de la reĝimo de marŝalo Mobutu. Vd L’enjeu congolais, l’Afrique Centrale après Mobutu, Fayard, Parizo, 1999.
Subtila kaj efika polica sistemo

TIUJ nekontesteblaj atingaĵoj grandparte klarigas la balotan venkon de la ruanda ŝtatestro, al kiu eĉ la hutuoj estas dankemaj pro la sekureco en la lando. Simile kiel sia samrangulo el Burundo, s-to Kagame trairis la kamparojn longe antaŭ la komenco de la balotkampanjo, li aranĝis multegajn kunvenojn kun la civitanoj, kaj interkonsentis kun la lokaj reprezentantoj “regado-paktojn”, precizigantajn la evolu-celojn atingendajn en difinita tempo. Tiu proksimec-politiko donis rezultojn, sed, ankaŭ ĉi tie, forigo de la opozicio kaj la ĝenerala timigo-etoso influis la elektojn.

En Burundo la gazetar-libereco restas unu el la ĉefaj atingaĵoj de la transira periodo, kaj la asocioj tre aktivaj, timas esti alfrontitaj, kiel unua vico, al la regantaro, pro la rezigno de la opoziciaj partioj. La murdo de s-ro Ernest Manirumva, vicprezidanto de organizaĵo luktanta kontraŭ korupto, Olucome, forte impresis. En Ruando, la internaciaj NRO (el kiuj multaj estis elpelitaj) kaj naciaj delonge estis subigitaj, la gazetaro aktivas en tre kontrolata kadro, la loĝantaro havas senton vivi en polica sistemo, samtempe subtila kaj efika.

Dum prezidanto Kagame estus devinta komenci sian duan mandaton fortigita pro siaj realaj internaj kaj internaciaj sukcesoj, ĝeneca etoso ŝajne instaliĝas, akrigita de la publikigo, la 1-an de oktobro 2010, de UN-raporto pri la eltrudoj plenumitaj en orienta DRK, grave akuzanta la ruandan armeon*. Tamen, same kiel en Burundo, la ĉefa danĝero ne venas el divido inter hutuoj kaj tucioj, aŭ de internaciaj premoj, sed el kunmetado de opoziciuloj el tre diversaj devenoj: en la arbaroj de Nord-Kivuo nun aperas ŝajne kontraŭnaturaj aliancoj inter iuj hutu-grupoj devenantaj el FDLR, subtenantoj de la generalo Laurent Nkunda — longtempe aliancito de Kigali-registaro, tiu francparolanta konga tucio estas nun mallibera en sia domo en la ruanda ĉefurbo-, kaj tuciaj opoziciuloj al s-ro Kagame devenantaj el la registaraj medioj!

* La ruanda armeo amasmurdis hutuajn rifuĝintojn, kiuj estis enkadrigitaj de la armeanoj de la eksa reĝimo, sed ankaŭ hutuajn konganojn kaj aliajn civilulojn suspektitajn pri helpo al la rifuĝintoj. La aŭtoroj de la raporto singarde sugestas, ke tiaj faroj povus esti kvalifikitaj “genocidaj agoj” de kompetenta tribunalo. La proparolanto de la ruanda registaro kvalifikis tiun raporton “malamika, atakema, ridinda”, kaj ankaŭ “danĝera kaj senrespondeca”.

Ja, la rezigno de la eksa stabestro generalo Faustin Kayumba Nyanwasa, kaj tiu de kolonelo Patrick Karegeja, ambaŭ rifuĝintaj en Sudafriko, malfermis breĉon ĉe la pinto de la RPF, la reganta partio. Tiuj du viroj estis anoj de tre fermita “klubo”, tiu de la tuciaj rifuĝintoj en Ugando, kiuj fondis la RPF ĉe la fino de la 1980-aj jaroj, servinte ene de la uganda armeo. Tiuj du kompanoj de la frua tempo, membroj de la angloparolanta elito, kiu brilas en Kigali, riproĉis al s-ro Kagame lian diktatorecon. Sed la prezidanto, kiu delonge anstataŭigis sian militistan veston per vestaĵoj de la “bona regado”, asertas siaflanke, ke li volas kontraŭbatali korupton kaj privilegiojn ĝis en sia propra partio, malgraŭ risko forpuŝi de si malnovajn luktokompanojn. “Se oni ne ĝin atakas senkompate, korupto minacas detrui la landon”, li asertas al ĉiuj aŭskultantoj. Akuzata esti la ordoninto de pergrenadaj atencoj en Kigali en februaro 2010, s-ro Kayumba, kiu estis ambasadoro en Barato, estis devigita fuĝi en Sudafrikon, kie li apenaŭ evitis atencon.

Eĉ se la tri landoj de la regiono plifortigis sian prisekurecan kunlaboradon — en 2009 la ruanda armeo partoprenis serĉadon de hutuaj ribeluloj flanke de la konga armeo, kaj en septembro 2010 generalo James Kababere, ruanda ministro pri defendo, vizitis Kinŝason-, en Ruando same kiel en Burundo, la “balota sukceskulmino” eble estas trompa kaj kaŝas eblecon de perfortaj evoluoj, kiuj ne reduktiĝus je alfrontiĝo inter hutuoj kaj tucioj.

Colette BRAECKMAN