Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2008-2010

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2008-2010

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

La Eŭropa Unio, balota juĝisto

“NIA TASKO estas nur teknika. Ĝi neniel povas esti politika. Nur observi la regulan disvolvadon de la baloto, laŭ internaciaj kriterioj ...” Fine de aprilo 2010 en Buĵumburo, s-ro Tommaso Caprioglio, vicestro de la Balotobserva Misio de Eŭropunio (BOM-EU) en Burundo, neas iun ajn politikan enmiksiĝon en la balotoj, kiuj estas baldaŭ sinsekve okazontaj: urbaj (lokaj) elektoj en majo, prezidantaj en junio, parlamentaj en julio, kaj tiu de la montet-estroj en septembro.

Tamen, la 28-an de majo, apenaŭ kvar tagojn post la unua baloto, la BOM-EU eniras la politikan ludejon, donante bonkondutan ateston al la regantoj. Dum la opozicio publike mallaŭdas serion de kontraŭleĝaĵoj kaj kontestas la rezulton, la eŭropa aprobo ŝajnas plenum-atesto donata al la burundaj gvidantoj. Se la BOM-EU validigas la operaciojn, kiun krediton konservas la perdintoj de tiu falsita ludo?

La koncentrado de la balotoj povis maltrankviligi en tiu lando ankoraŭ suferanta traŭmaton de la milito, kiu sangigis ĝin de 1993 ĝis 2005 (Vd artikolon de Colette Braeckman). Sed, tre videble, de la komenco de la jaro, la debato forlasis la etnajn temojn por fokusiĝi al kontestado de la registaro, senefikeco de ĝia ekonomia politiko, kaj precipe ĝia klara polica devojiĝo. En printempo 2010 la tuta lando sin ĵetis en la demokratian konkuradon: amas-kunvenoj, prezento de programoj, identecaj signoj kaj kantoj, buntaj procesioj ... Simbolo de la epok-ŝanĝo, eĉ la Fortoj Naciaj de Liberado (FNL) — Palipehutu , granda partio devenanta de la hutu-power*, kiu lasta forlasis la armitan batalon, partoprenas la elekto-procezon. En freneze aktiva etoso, en Buĵumburo kie grandegaj aktivistaj procesioj interkruciĝas kviete, la loka voĉdono okazas la 24-an de majo, post lasta tritaga prokrasto*.

* La hutu power estas ekstremisma etna filozofio naskita en Ruando en 1990.
* Prokrasto lastminute decidita, ĉar la voĉdoniloj de iuj partioj ne atingis ĝustatempe la voĉdonejojn.

Sed, en kelkaj horoj la granda balota elano trafas en politika sakstrato. Malgraŭ la granda entuziamo de la loĝantaro, tuj multiĝas kontraŭleĝaĵoj: laŭ la opozicio, estas pli da voĉdonantoj ol da enskribitoj. Instalita en Buĵumburo de la jarkomenco kun 83 eksterlandaj oficistoj, la BOM-EU havas 15 teamojn de du observantoj, por kontroli 6900 voĉdonejojn. Ĝian agadon dekomence limigas la nekono de la lando flanke de iuj observantoj tro rapide dungitaj en la EU-membro-ŝtatoj, kaj la malfacilaĵoj por vojaĝi tra la kamparoj. Kurioze, la Misio rapide konstatas veran misorganizadon kaj gravajn jurajn neregulaĵojn, sed samtempe kontentiĝas “ĝenerale” pri la disvolvado de la loka baloto.

Venkitaj de la reganta partio, la Nacia Konsilio por Defendo de Demokratio — Forto por Defendo de Demokratio (CNDD-FDD)*, kiu ricevis 70% de la voĉoj, la grandaj historiaj partioj formas, tuj post la baloto, Aliancon Demokratian por Ŝanĝo (ADŜ).Ili fiksas du celojn: eksiĝon de la sendependa balot-komisiono kaj novan baloton. Sed sola, sen rimedoj por esplori, la Alianco penas pruvi grandskalan friponaĵon. Siaflanke, la registaro nur relajsas la mildajn parolojn de la internaciaj regejoj kaj la aprobon de la BOM-EU. La ADŜ tiam decidas bojkoti la sekvontajn balotojn.

* Eksa ribela grupo, kies ĉefo Pierre Nkurunziza estis triumfe elektita en 2005.

La granda burunda balotjaro tiel transformiĝas en demokratio-parodio; nura kandidato, la prezidanto Pierre Nkurunziza estas reelektita en junio. En julio, nacia asembleo preskaŭ tute dominata de lia partio konfirmas lian venkon.

ŜIRMATA de la senintereso de la internaciaj amaskomunikiloj, la registaro jam en aŭgusto ekigas ondon de traserĉadoj kaj politikaj arestoj. Konataj opoziciuloj tiam forlasas la landon, kaj s-ro Agathon Rwasa, respondeculo de la FNL-Palipehutu reiras al kaŝeco, lasante supozi, ke armitaj bataloj povus okazi. En septembro, efektive, mallongaj bataloj okazis ĉe la limo de la Demokratia Respubliko Kongo (DRK). De tiam, novaj murdoj, atakoj kaj rabadoj estas raportataj ĉiusemajne, kio igas pli malmola la armeon, kies reprezalioj timigas la loĝantaron. La konsekvencoj de malstabiligo de Burundo por malforta subregiono estas neprognozeblaj, sed ŝajnas, ke la BOM-EU malmulte zorgis pri tio.

Ĝi ja preferis, anstataŭ strikta observado de la balotejoj, zorgi pri subjektiva takso de la politika klimato, kvalifikita ĝis la 28-a de majo “bona”. Poste, ne zorgante pri la retiriĝo de ĉiuj oponantoj al la reganta partio, ĝi daŭrigis sian observadon de konkurado ... kun ununura kandidato, kaj de parlamenta baloto sen opozicio! Post ĉiu baloto okazis solena gazetarkonferenco, dum kiu s-ino Renate Weiber, eŭropa deputitino kaj misiestro, gratulis la protagonistojn pro la “laŭregula disvolvo de la operacioj”... La fina raporto de la BOM-EU, prezentita en Bruselo la 12-an de oktobro 2010, estas surrealisma: en tiu dika raporto, la aŭtoroj pribedaŭras la “eblecon de renversiĝo al ununura partio” kaj la “malprogreso de plurismo”*, sen levi demandon pri la eventuala rolo de la Misio, kiu donis sian aprobon al la reganta partio.

* Fina raporto de la BOM-EU en Burundo, p. 15 kaj 63. www.eueom.eu.

La EU elektis pretervidi la perfortojn kontraŭ la balotaj reguloj pro motivo (paradoksa), ke demokratio devas antaŭeniri, je kiu ajn kosto. Tamen, en la burunda kunteksto, longdaŭra politika mandato povas esti nur frukto de senmakula elektoprocezo, por ne rompi la malfortan interkonsenton, kiu ebligis la repaciĝon. La ĵusa rekomenco de perfortaĵoj tragike montras kiom la eŭropa pozicio vanas kaj spegulas mallongvidan politikon*.

* Instruite de la ĉi-jare akirita sperto en Burundo, la komisiono agus celkonforme se ĝi aranĝus mediacion pri la sola ebla krizelirejo: malkonekto (malkupligo) de la elektoj, kun organizado de nova loka baloto, ekzemple post du jaroj.

Vincent MUNIE