La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.
Proksimuma verkojaro: 2011-2013
Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”
Ĝis la komenco de la 20-a jarcento, nur iuj marĝenaj kategorioj de homoj el altaj sociaj tavoloj povis iri malkovri la mondon. La restado eksterlanda ne perdis sian distingo-celon, sed turismo ĉesis esti ekskluziveco de la plej riĉaj. Ĝi konsistigas novan industrion, kiu kondukas al amasaj translokadoj de loĝantoj, kiel en Ĉinujo (Vd: Kiam la ĉinoj malkovras la plezurojn de feriado). Sed ĉu la konkero de la libera tempo tiel plenumis siajn promesojn pri emancipado? Kontraŭe al la fortika mito, la ferioj de la okcidentanoj — serĉantaj aŭtentecon kongruan kun sia komforto — ne ĉiam kontribuas al la disvolviĝo de la Sudo nek al la feliĉo de la sezonaj laboristoj sur tiu labormerkato.
ĈU NI MIRU PRI TIO? La distro — tio estas samtempe la turismo, la vojaĝo kaj amuziĝo — estas objekto de tre pozitivaj prezentiĝoj. Tamen, tuj ekde la komenco de la masiĝo de la distraj uzoj de la libera tempo, en la 1960-aj jaroj, la sociologo Joffre Dumazedier maltrankviliĝis pro la deturno de ilia emancipa kapablo; li vidis ilin fariĝantaj “nova popol-opiumo”. Prezentante en 1970 novan eldonon de Le droit à la paresse (La rajto je pigreco) de Paul Lafargue, la historiisto Maurice Dommanget rimarkis siaflanke, ke, iom post iom, la civitanoj malinteresiĝis pri la socia kaj politika vivo por investi sian energion en la “obsedo de la ĉiujaraj amuzoj” Eĉ riskante akcepti por tio plifortigon de ilia fremdiĝo per laboro...
Kun la disvolviĝo de turisma industrio, la emancipa dinamiko de la “pagitaj ferioj”, enkondukitaj en Francujo en 1936 de la Popola Fronto, malfortiĝas profite al la reuzado de la libera tempo fare de la produktivismo kaj ties komerca logiko. Ĉar turismo ne povas eviti la enmerkatigon de la mondo: logi la ferianton, reteni kaj instigi lin elspezi kiel eble plej multe, jen de nun la celo. Konstruiĝas tiam paralela realo, likimuna kaj apartiga, kiu enfermas lin en tre selektajn cirkvitojn, malhelpante mergadon en la lokan loĝantaron, kaj fiksiĝante en ekzempla maniero en fetiĉ-lokoj nomataj “parkoj”. Por la plej bono aŭ la plej malbono, oni povas esti parkita en Venecio aŭ en montara regiono, kie oni instruos al ni kie dormi, kie promeni kaj kian sintenon adopti fronte al urso kutimiĝinta traserĉi ene de rubujoj.
La “parko” fariĝas la ideala formulo de rezervata spaco, kie agrable vivi fariĝas — finfine — ebla. “Alia vivo inventiĝas ĉi tie”, oni legas sur la interreta paĝaro de la federacio de la regionaj naturaj parkoj (RNP) de Francujo. La RNP estas perfekta ilustraĵo de tiuj teritorioj, kiuj kredigas, ke tie io malsama okazas, “spontane”, “aŭtentike”, dum ankaŭ ili estas submetataj al la proceduroj de la socia inĝenierado: utilaj spacoj, segmentitaj, funkciigitaj kaj normigitaj cele al produktado. Desegno de Gébé en sia bildstrio L’An 01 serie publikigita ekde 1970, ilustras ĉi tiun geografian ordon, reprezentante landon kiel spacon strikte fakigitan, en kiu “vojo al la ferioj” kaj “privata plaĝo” apudas “industria areo”, “armea areo”, “gardita ĉasado”, “malpermesata gazono” kaj “ĥemia agrokulturo”* ...
La pozitiva konotacio atribuata al malsameco ja fondas la allogecon de la distra aliloko. Tial la urba ĉi-tieo atribuas al la “natura” aliloko kvazaŭ senfinan paletron de prezentoj kaj kvalitoj kontraŭaj al la urba kondiĉo kaj ties ligitaj trudoj: profesia fremdiĝo, ekonomiaj malfacilaĵoj, sociala kontrolo, trafikŝtopiĝo, urboplanaj malsukcesoj, poluado, bruo, nesekureco, premita tempo, apartigo de la sociaj rilatoj... Sekve la turisma imagaĵo emas reduktiĝi je komerca argumentaro: “Konvinku viajn hezitemajn klientojn, ke la dunoj estas la malo de la urba streso, psikologia paciga sanigilo: silento, malrapideco de la dromedaroj kaj puraj linioj” (L’Echo touristique, 2006). La “rajto je vojaĝo” post tio estas nur komerca frapfrazo — tie ĉi, de vojaĝisto — ekskludanta ĉian ideon de socia kaj kultura emancipado.
Tiu ĉi evoluo akompanas la banaligon de la referencoj al turismaj stacioj kiel “fabrikoj de revoj”. Oni tiam retrovas la perspektivon de la holivuda kultura industrio de amuziĝo. Trans la obseda bezono legitimigi la seriozecon de la turisma aktivado substrekante ties industrian econ, tiu lingvaĵo plifortigas ĝian rolon de gvidanto de luda tutmondiĝo, faktoro de “homvizaĝa liberaligo” kaj portanto de “tutmonda turisma ordo”, kiel proklamis la Monda Organizaĵo de Turismo*.
Tamen, la mito de turismo kiel faktoro de progreso estas nun kritikata, same kiel la prezento de senzorga turisto, dolĉanima kaj egocentra. La krizo estas ĝenerala: energia, klimata, demografia, sekureca, saneca, identeca. Aperas sento de respondeco, eĉ kulposento, kiu esprimiĝas per sintenoj malpli kaj malpli marĝenaj: rifuzo de turismo aŭ iuj el ĝiaj formoj, serĉado de profesiaj, volontulaj aŭ homhelpaj pretekstoj por vojaĝi sen senti sin “turisto”, reiro al urbaj kaj proksimaj distraj praktikoj, aŭ ankoraŭ elekto vivi tutan jaron en feria loko... Eĉ la suntropismo — la senlima serĉado de suno — kiu portis la imagon de la ferioj dum la 20-a jarcento ne plu estas kiel antaŭe, tiom la kontraŭsuna protektado fariĝis grava temo de publika sano fronte al la danĝero de la maligna melanomo. Ĉu la “Mi ĉion forgesas” de la mezklasa ferianta familio ankoraŭ valoras, kiam esti aŭ ne esti turisto fariĝis ekzisteca demando?
La identeca krizo de la okcidenta turisto — pri kiu oni supozas, manke de pritema studaĵo, ke ĝi koncernas ĉefe malplimulton de la mezaj klasoj, paralizitan en sinteno malfida al konsumismo kaj ties predado — aperas kiam ĉi lasta ne plu povas aŭ volas akcepti konsideri sin tia. Li deziras decentri sian pozicion kaj sian rigardon rilate al la vizitataj socioj, strebante aliri deinternan vidadon de la lando, surbaze de aliaj rilatoj kaj mediacioj ol tiuj produktitaj de la paro vizitanto-vizitato, aŭ kliento-vendisto. De potenciala rigardemulo, la “ne-turisto”-aspiranto esperas atingi la statuson de atestanto plenumanta civitanan agon. Simile, rifuzante esti nura konsumanto, li povos senti sin invitito, kiel en la partoprena turismo. La couchsurfing, internacia reto de ofertantoj kaj postulantoj de kanapo por tranokti, kaj la greeters, tiuj volontuloj, kiuj akceptas vizitantojn, atendas gastamon, interŝanĝon kaj senpagon.
De kvaron-jarcento, multaj provoj por reinventi turismon, por renovigi ties signifon kaj praktikojn, akompanas la ekkonsciiĝon pri ĝia efiko al la hommedio kaj la socioj, strebante transpasi aŭ integri la kritikojn, kiujn ĝi ricevas. Ĉi tiuj reformistaj projektoj nomas sin ekoturismo, daŭrigebla turismo, solidara, respondeca, etika, justa turismo... Ilia lasta formo, la homhelpa turismo, riskas reprodukti la ambiguaĵojn de la du agoj, kiujn ĝi pretendas asocii: rigardi kaj savi la mondon. Tio ne malhelpas — ĉu male? — , ke ĝi povas esperi belan estonton. Oni ne neglektu la efikon de ĉi tiuj streboj, foje sinceraj kaj respektindaj, foje oportunistaj. Eĉ se iliaj difino kaj konkretaj praktikoj restas daŭre malprecizaj pro konstantaj mallongigoj aŭ konfuzoj inter malegoismo kaj distingiteco: “Evitu la turistojn kun vojaĝo 100% respondeca en Vjetnamo”, proponis elsendaĵo de France Inter en januaro 2010, klarigante kiel “kontraŭflue navigi” por eviti la amas-turismon en Golfo Halong.
Rifuzante ĉiun rompon inter la ĉiutageco kaj la ekster-ĉiutageco, eksperimentante solvojn por reensorĉi la tempojn kaj lokojn plej ordinarajn tra politika projekto, la situaciistoj metis la bazojn de turismo-nuligo, bazita sur la preterpaso de la kompensa rompiĝo inter la ĉi-tieo kaj aliloko, inter laboro kaj amuziĝo. La arto de la psikogeografia drivo, kiun ŝatis Guy Debord, celis la perceptan renverson de la ĉiutagaĵo danke al vojaĝeco — kaj ĉi tiu komenciĝis ĉi tie. Temis pri elprovi la realecon en neniam spertata maniero, ekster ĉia funkcia skemo postulata de la sociekonomia utileco. La poezio eksplicite kuniĝis kun la politiko. Ĉi tiu projekto restas aktuala, kaj sugestas, ke, preter rezono nur strebanta al malsamaj turismoj, ankaŭ eblas pensi pri forlaso de turismo.
Ĉi tiu radikala pozicio, kiu ne estas nura nekonformismo, estas praktikata en la ordinara ĉiutageco: turneoj de amatoraj muzikistoj, ekzistadismaj aŭ aktivulaj vojaĝoj, artaj kursoj kaj trejnadoj, kunlaboraj laborejoj, volontula spertado... Tiom da uzoj de spaco kaj tempo, kiuj, kvankam spertataj kiel personaj aventuroj, liberiĝas el la kodoj, normalaj sintenoj kaj lokoj de turismo, por uzi kombinon de niveloj homrilatigaj, ekzistadismaj, artaj, manlaboraj, intelektaj, geografiaj kaj portempaj. La reguloj kaj formoj de turismo estas ĉi tie nekonataj, forgesitaj aŭ neataj.
Post kiam pluraj jardekoj da konformismaj ritaroj eluzis la emancipan miton de la ferioj, la post-turisma epoko restas inventota. Sed gardante en la menso la utopian ekvacion de Ernst Bloch: “libera tempo = liberaj spacoj”*.
Philippe BOURDEAU kaj Rodolphe CHRISTIN