La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.
Proksimuma verkojaro: 2011-2013
Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”
Viktimo de malindustriiĝo, la usona urbo Detrojto bankrotis en julio 2013. Kelkajn monatojn antaŭe, la kantono Jefferson trafis saman sorton pro toksaj pruntoj. Kiuj ajn estas la kialoj, la urbaj bankrotoj sin sekvas unu la alian, malkaŝante la mankojn de la federaciaj urbaj politikoj. Implikita en nova pribuĝeta lukto inter la prezidanto kaj la Kongreso, Vaŝingtono malvolontas helpi la lokajn komunumojn.
POST LA PARTA fandiĝo de reaktoro de nuklea centralo en Miĉigano en 1966, la granda ĵaz-stila poeto Gil Scott-Heron dediĉis poemon al la najbara urbo minacata de katastrofo: Ni preskaŭ perdis Detrojton. La ideo, ke la kvina metropolo de Usono, la industri-ĉefurbo de la lando, la respektinda aŭtomobil-urbo povas iam esti forigita el la mapo, tiu ideo ŝajnis nekonceptebla. Detrojto pretervivis la nuklean krizon, sed ĝi povus ne pretervivi la krizon de malabundo, aŭ transformita al nerekonebla stato. La 18-an de julio 2013, nekapabla pagi siajn ŝulditajn 18,5 miliardojn da dolaroj, la urbo estis deklarita bankrotinta. Tiel metita sub la protekto de la usona leĝo pri bankrotoj, ĝi povos reorganizi siajn ŝuldojn, koste de multaj oferoj. Tio estas premiero por tiel granda urbo: maltrankviliga signalo en lando, kie la merkato de la urbaj obligacioj valoras pli ol 3.700 miliardojn da dolaroj (2.770 miliardoj da eŭroj), pli ol la ekvivalento de la franca malneta enlanda produkto (MEP).
Ne estante rezulto de malbona mastrumado de la lokaj financoj, kiel iuj ŝatas prezenti ĝin, la bankroto de Detrojto estas la rezulto de longa malindustriigo-procezo, dum kiu la malnova “Motor City” transformiĝis en “ghost city” (fantom-urbo), malplenigita je siaj loĝantoj kaj aktivaĵoj. De 1995 ĝis 2000 la urbo perdis 52% el siaj fabrikaj laborpostenoj. Meze de la pasinta jarcento, la industriaj establoj de la urbo laborigis unu loĝanton el dek: hodiaŭ, ili dungas nur unu el kvindek. El la deko da grandaj aŭtomobil-fabrikoj, kiuj prosperis antaŭe en Detrojto, nur unu ankoraŭ aktivas hodiaŭ*, malgraŭ ia revigliĝo de la produktado.
De la 1960-aj jaroj, pli ol miliono da homoj — tio estas pli ol duono de ties loĝantaro — forlasis Detrojton. La fuĝo akceliĝis ĉi-lastajn jarojn, pro senlaboreco du- aŭ tri-oble supera al la tutlanda mezumo. Tio aŭtomate reduktis la enspezojn de la urbo. La ekonomia krizo de 2008 definitive metis la urbajn financojn en ruĝan zonon, kaj komencis kuradon al malabundo. De tiam, la kolektado de rubaĵoj estas malpli regula, policejoj estas fermitaj posttagmeze, la publikaj lumig- kaj bus-servoj estas reduktitaj, ktp. En kazernoj, fajrobrigadistoj eĉ devis aĉeti sian necesej-paperon. Tuŝita, entrepreno malavare donacis al ili pli ol sesdek mil papervolvaĵojn*...
SINJORO RICHARD SNYDER, la respublikana guberniestro de Miĉigano, estus povinta decidi investi ŝtatajn fondusojn por revigligi la perditajn postenojn, aŭ krei novajn. Li preferis piedbati la koncepton demokratio, forprenante de la lokaj (demokrataj) elektitoj iliajn rajtojn profite al “urĝeca financa administranto” elektita de li mem. Nomumita en marto 2013, s-ro Kevyn Orr, advokato fakiĝinta pri la entrepren-bankrotoj, havas grandegan povon: li rajtas maldungi urbajn funkciulojn, privatigi la urbajn posedaĵojn aŭ modifi la kolektivajn konvenciojn intertraktitajn kun la sindikatoj. Kaj tio sen elekta mandato, sed laŭdire laŭ la intereso de la urbo, cele “restarigi ĝiajn financojn”. Ripari la buĝeto-breĉojn de urbo malpermesante al ties loĝantoj esprimi opinion pri la ekonomiaj decidoj, kiuj influos ilian ekziston kaj estontecon, estas ne nur atenco kontraŭ demokratio, estas praktika maniero pagigi la viktimojn, anstataŭ ŝanĝi la politikon.
Efektive, pro tiu ekrego, la guberniestro enigis Detrojton en bankroto-proceduron, kiu minacas tranĉi la pensiojn kaj la sanelspezojn, ĉar la duono de la urba ŝuldo devenas el tiuj du buĝeteroj. Sed la disdonataj enspezoj al la urbaj funkciuloj, ĉu aktivaj aŭ emeritaj, ofte konsistigas la lastan brulaĵon, kiu kapablas nutri la lokan ekonomion. Sekigi tiun rezervujon — la lastan sekurec-reton por la plej malfortaj loĝantaroj — povos nur malbonigi la situacion.
La buĝeta katastrofo de Detrojto konsistigas turnopunkton kun gravaj konsekvencoj, ne nur por la usonaj urboj, sed por la tuta lando. Antaŭ kvindek jaroj, Usono serioze konsideris la urban politikon. Urbestroj de grandaj urboj ludis gravajn rolojn sur la nacia politika scenejo; la du ĉefaj politikaj partioj pripensis la “urbajn strategiojn” kaj taksis vivgrave investi en la lokaj infrastrukturoj kaj ekonomia disvolvado. Sed, laŭlonge de la jaropaso, ilia engaĝiĝo sur tiu kampo malpliiĝis, ĝis tiu grado, ke hodiaŭ la demokratoj ne zorgas pri la urboj, kiuj plej amase voĉdonas por ili, dum la respublikanoj revigligas la malnovan konservativan malamikecon kontraŭ la urbaj zonoj.
Detrojto tute ne estas escepto en lando, kie pli ol 80% de la loĝantoj vivas enurbe. Nur en Miĉigano, kvin aliaj urboj (Benton Harbor, Ecorse, Flint, Pontiac, Allen Park), kaj ankaŭ pluraj lernejaj distriktoj (Highland Park, Muskegon Park...), estis metitaj sub kuratoreco de “urĝeca administranto” fare de la guberniestro Snyder. Kune, ili havas apenaŭ 10% de la ŝtato-loĝantaro, sed koncentras la duonon de ĝiaj afro-usonaj loĝantoj. Tiom, ke la demokrata reprezentanto de Miĉigano ĉe la Kongreso, s-ro John Conyers, maltrankviliĝas pro la “rasa ingredienco influanta la aplikadon de la leĝo*” pri urĝeco-administrado.
La urbaj administracioj sub kuratoreco povus sekvi la vojon de la deko da urboj kaj kantonoj, kiuj, dum la tri lastaj jaroj, devis sin deklari nepagipovaj, sen estigi iun ajn reagon de la federacia ŝtato: San Bernardino, Stockton kaj Vallejo en Kalifornio, Jefferson-Kantono en Alabamo, Harrisburgo en Pensilvanio, Central Falls en Rod-Insulo... Ĉiufoje, samaj kialoj estigas samajn rezultojn: la foriro de la aktivaĵoj kaŭzis malriĉiĝon de loĝantoj, kiu rezultigis malpliigon de la urbaj enspezoj; kiu siavice pravigis elspezo-redukton, kiuj nur pligravigis la buĝetproblemojn, ĝis tiu grado, ke ĝi pelas la urbon al bankrotiĝo. Kun siaj tricent mil loĝantoj kaj siaj sepcent milionoj da dolaroj da ŝuldo, Stockton anticipas tion, kio povus okazi al Detrojto. Bankrotinta de la 28-a de junio 2012, la urbo travivis “maldikigan kuracadon”, kiu estigis maldungon de 25% de la policistoj, 30% de la fajrobrigadistoj kaj ĉirkaŭ 40% de la urbaj administraj funkciuloj. Sed tio ne sufiĉis: unu jaron post la bankroto, oni anoncis redukton de la emeritpensioj de la urbaj funkciuloj, cele ŝpari 2,5 miliardojn da dolaroj dum la tridek venontaj jaroj.
LAŬ LA RESPUBLIKANOJ, la bankrotintaj urboj kulpigu nur sin mem. Tiel, de du jaroj, la guberniestro Snyder daŭre miskreditigas la lokajn elektitojn, la sindikatanojn de la publikaj servoj kaj la emeritojn, taksatajn tro monavidaj. Laŭ li, sufiĉus forigi tiujn ĝenulojn por ke ĉio estu en ordo. La respublikana senatano de Suda Karolino, s-ro Lindsey Graham, samon diras kiam li deklaras, ke “Detrojto suferas sendube pri gravaj problemoj, sed ĝi parte mem kreis ilin.”*. La nura riproĉo, kiun oni povas fari al Detrojto, same kiel cetere al kiu ajn alia usona urbo, estas ke ĝi kelkfoje voĉdonis por nekompetentuloj. Pri la cetero, la urbo-administracio kaj sindikatoj precipe distingiĝis per sia ofero-sento. Se la rimedo konsistanta en tranĉi la publikajn elspezojn produktus la anoncitajn efikojn, Detrojto kaj Stockton estus hodiaŭ florantaj urboj. Jes ja, kiel notas la historiisto Thomas Sugrue, “inter 1990 kaj 2013, por ekvilibri la kontojn, Detrojto preskaŭ duonigis la nombron de siaj urbaj funkciuloj*”
“De tro longe, leĝfarantoj kaj regulantoj fermas la okulojn antaŭ la urboj, kiuj baraktas kun deficitoj, nefinancita pensiosistemo kaj kadukiĝantaj infrastrukturoj*”, publike mallaŭdas parlamentano de Miĉigano, la demokrato Dan Kildee. Tiu ĉi alvokas la Federacian Rezervon (Fed) kunlabori kun la Kongreso cele trovi rimedojn kontraŭ la “sistema senfortiĝo de la usonaj urboj”. La Fed ricevis mandaton antaŭenigi la ekonomian stabilecon, tio estas, principe, lukti kontraŭ senlaboreco kaj teni la interezkvotojn ĉe kiel eble plej malalta nivelo, tial s-ro Kildee, eksa kantono-kasisto, opinias, ke estas ĝia devo studi la rimedojn por “specife subteni la bankrotintajn urbojn”.
“Nia sistemo de urbaj financoj estas eluzita, li aldonas. La ŝtatoj kaj la federacia registaro devas reekzameni la manieron laŭ kiu ili subtenas la urbojn kaj la urbajn zonojn”. Krom pli justa komerca politiko kaj investoj en la infrastrukturoj, li postulas ĝeneralan subvencion por urba disvolviĝo. Laŭ la elektito de Miĉigano, “venis la tempo komenci pripensi pri la viveblecoj [de urboj] kaj starigi mekanismojn de subteno por la urbaj kaj ĉirkaŭurbaj zonoj, kiuj formas la pulmon de nia ekonomio”.
La ideo intervenigi la Fed estas des pli interesa, ke la Kongreso malvolonte konsentus atribui al urboj la viv-helpon, kiun ĝi tiel malavare donacis al la bankoj de Wall Street. La federacia Rezervo disponas pri la necesa aŭtoritato por devigi la federacian registaron interveni. S-ro Kildee ankaŭ konstatas, ke la problemoj sur kiuj stumblas la usonaj urboj “estas tute aliaj ol la demando pri malbona loka mastrumado”. La urba krizo dependas de kompleksa plektaĵo, kies respondeco apartenas unue al Vaŝingtono kaj al la ŝtatoj, antaŭ ol al la urboj mem. Tamen, en ĉi tiu momento, kiam la Kongreso preparas novajn buĝetajn eltranĉaĵojn, lige al tio, kion la prezidanto Barack Obama nomas la “granda kompromiso”, la voĉo de Dan Kildee resonas en dezerto.
Por Detrojto, same kiel por ĝiaj samsortanoj bankrotiĝintaj, la plej urĝa defio estas trovi la mankantajn fondusojn por fari la venontajn fikstempajn pagojn de sia ŝuldo. Tiusence, ĝi estas en sama situacio kiel Wall Street en 2008, kiam la grandaj usonaj financaj institucioj disfalis. Kun tiu diferenco, ke tio tiam ekigis tujan reagon de la Kongreso, en formo de 787-miliarda savplano kaj promesoj de kromaj helpoj favore al bankoj taksataj “tro grandaj por bankroti”. Videble, la sorto de la usonaj urboj malpli interesas Vaŝingtonon.
John NICHOLS