Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2011-2013

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2011-2013

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Origine de la post-balotaj alfrontiĝoj

Eburbordo, la malbenitaj heredantoj de Félix Houphouët-Boigny

“La internacia tempesto kvietiĝos. Sufiĉas atendi.”, opiniis, la 24-an de decembro 2010 ĉe kanalo France 24 la eksa ĉefministro de Eburbordo, Pascal Affi N’guessan, proksimulo de s-ro Laurent Gbagbo. Tiu, kiu rifuzas cedi la reglokon al sia kontraŭulo deklarita venkinto de la baloto fare de la tutafrikaj organizaĵoj kaj la Unuiĝintaj Nacioj (UN). La kialoj de tiu batalo estas serĉendaj en la malsukcesinta heredado de la patro de la sendependiĝo, Félix Houphouët-Boigny.

“KIAM vi promenas en Eburbordo, estas tio, kion Houphouët konstruis, kaj tio, kion Gbagbo konstruis. Inter ili, estas nenio.”* Tiel la 4-an de oktobro 2010, iom antaŭ la unua baloto de la prezidanto-elekto, prezidanto Gbagbo defias siajn kontraŭulojn s-roj Henri Konan Bédié kaj Alassane Dramane Ouattara, dum ĉiu el ili alpropriĝis la heredaĵon de la “patro de la eburborda nacio”.

* Vd www.Ladepechedabidjan.net.

La misa hered-transdono de Houphouët-Boigny, forpasinta en 1993, post 33 jaroj da absoluta regado restas kerno de la krizoj, konstante ripetiĝantaj de 17 jaroj. S-roj Gbagbo, Bédié kaj Ouattara konas unu la aliajn kaj renkontiĝas de jardekoj, fariĝante jen aliancanoj, jen oponantoj, en politika ludo variebla laŭ cirkonstancoj, kiu elĉerpas la ekonomian “pulmon” de Okcidenta Afriko.

Inter la tri eblaj heredantoj de la unua prezidanto, s-ro Bédié, naskita en 1934, aperas kiel “natura filo”. Same kiel sia mentoro, kiu gvidis lian politikan karieron, li devenas de la etno Baŭleoj. Studinte en Francujo li fariĝas ĉe la sendependiĝo en 1960 la unua eburborda ambasadoro en Usono kaj ĉe la Unuiĝintaj Nacioj (UN). Sed li ĉefe restas en la popola memoro kiel la ministro pri financoj — posteno, kiun li okupis 11 jarojn: estas la tempo de la “eburborda miraklo”, la mono de kakao amase fluas, kaj famo pri la ministro estas, ke li ne forgesas sin servi ...

Kiam la skandalo ekaperas, Houphouët eksigas lin, sed tri jarojn poste fine nomumas lin prezidanto de la Nacia Asembleo. Kvankam en tiu tempo de ununura partio — la Demokrata Partio de Eburbordo (DPEB)-, tiu asembleo estas nura registro-ĉambro, tiu, kiu havas la prezidan postenon estas, laŭ la konstitucio, tiu kiu ricevos provizore la regpotencon en kazo ke la prezidanto ne povas regi. S-ro Bédié do troviĝas en ĉefa pozicio en la konkuro al heredo, kaj povas revi.

Tamen, neinvitito entrudiĝas inter la heredanto-familio: s-ro Ouattara, “aldonita peco” en aranĝita geedziĝo, tiu de Houphouët-Boigny kun la Internacia Mon-Fonduso (IMF), kun fono de strukturaj alĝustigaj planoj (SAP)*. Li ĉi tie rolas kiel la reveninta malavara filo. Naskita en Eburbordo en 1941, bakalaŭro en Supra Voltalando (hodiaŭ Burkina Faso), li sukcese studas ekonomikon en Usono, kie li fariĝas vicdirektoro de la IMF. Kiam en 1990 la prezidanto nomumas lin ĉefministro — la unua kaj nura ĉefministro, kiun li havis-, la eburborda miraklo fartas malbone: la kakao-prezoj estas plej malaltaj, la ŝuldo de la lando eksplodis kaj “laMaljunulo”, kiel oni kromnomas Houphouët-Boigny, laca, devas krome mastrumi la malfermiĝon de sia lando al plurpartieco. “Alassane la usonano”, teknokrato, havas avantaĝon, ke li estas ekster la politika kliko kaj la palaco-intrigoj. Tiu adopta filo, kiun neniu konas, estus povinta trankviligi la trono-pretendantojn, sed li maltrankviligas: malsana kaj flegata en Svislando kaj en Francujo, “la Maljunulo” modifas la konstitucion tiel, ke lia ĉefministro povu regi dum lia foresto.

* Tiuj strukturaj alĝustigaj planoj, ellaborataj sub kontrolo de la internaciaj financaj institucioj, organizis privatigojn, liberan merkaton kaj reduktadon de la publikaj servoj.

Lia liberalisma profilo nature kondukas s-ron Ouattara privatigi kaj redukti la publikajn elspezojn. Samtempe li atakas la malŝparojn kiuj putrigas la administracion. Li reformas la impostsistemon, kreas al si multajn malamikojn inter la novaj impost-pagantoj. Sen kapablo ĉarmi kaj nepopulara, li ankaŭ minacas la komfortajn rentojn de kelkaj altranguloj de la reĝimo. Oni jam akuzas lin ne esti vera eburbordano, tiel ke Houphouët-Boigny mem devas publike konfirmi la originon de sia protektato. La konkurado, kiu kulise jam tumultas, malkaŝe aperas la 7-an de decembro 1993. S-ro Ouattara tuj anoncas la forpason de la ŝtatestro ĉe la radio, dum s-ro Bédié anoncas ĉe la televido, ke li devas provizore anstataŭi la prezidanton, kiel preskribis dekomence la konstitucion. La morgaŭon, s-ro Ouattara deklaras al agentejo France-Presse (AFP), ke li rifuzas eksiĝi. Sed, pro internaciaj premoj, aparte de Francujo, li fine rezignas. Tiu blokado antaŭ-anoncas aliajn, pli gravajn.

Entrudiĝo de tria homo

REIRINTE al la IMF, s-ro Ouattara prepariĝas por la baloto de 1995. Tamen, la kontestata koncepto “ebureco”*, oportune starigita de s-ro Bédié, malhelpas lin kandidatiĝi. Tiam la eksa liberalisma ĉefministro alianciĝas kun ... la socialisto Gbagbo. Tiu ĉi famiĝis en 1990, ricevante 18% de la voĉoj kontraŭ Houphouët-Boigny dum historia prezidanta baloto, kie li aŭdacis defii la patron de la nacia sendependiĝo. Sed, fronte al la manovroj de la regantoj, s-ro Ouattara kaj lia nova aliancano preferas bojkoti la elektojn, finfine gajnitajn de s-ro Bédié kun 96,44% de la voĉoj. La du malamikaj fratoj de nun kalkulu kun tria homo.

* Redukta difino de la nacia identeco, kiu devigas pruvi sian eburbordan devenon al ĉiu, kiu deziras partopreni la balotan konkurson — por kandidatoj — aŭ voĉdoni — por simplaj civitanoj.

Studinte historion, universitatano, s-ro Gbagbo estas iel la ribela filo. Naskita en 1945 apud Gagnoa, en bete-regiono, li eniras politikon tra la studenta sindikatismo. Oponante al la hegemonia partio DPEB, kiu regas en la universitato, li plufoje estas enkarcerigita: en 1969 (antaŭ ol esti devigita soldatservi du jarojn “por reedukado” de 1971 ĝis 1973), kaj en 1992 fare de s-ro Ouattara, tiam fidela ĉefministro de Houphouët-Boigny nepre volanta konservi sian povon. Li, ja kaŝe fondas en 1982 la Fronton Popolan Eburbordan (FPE), kiu aliĝas al la socialista Internacio. Ekzilita en Parizo, li estas akceptita de la franca socialista Partio, el kiuj kelkaj membroj ankoraŭ al li simpatias. Sed prezidanto François Mitterrand, timante malplaĉi al sia aliancano Houphouët-Boigny, starigita gardanto de la “Francafriko”*, neniam akceptis lin.

* Francafriko estas la influ-retoj, ĉu politikaj, ekonomiaj, diplomatiaj kaj militistaj, kiun Francujo flegas en Afriko. La esprimo estis popularigita en 1998 laŭ ĝia aktuala signifo, de François-Xavier Verschave, La Françafrique, le plus long scandale de la République, Stock, Parizo, 1998. — noto de jml.

Kun la plurpartieco, starigita komence de la 1990-aj jaroj, s-ro Gbagbo volas enkorpigi la oficialan opozicion. Dum la patro de la sendependiĝo provas aligi al si la vilaĝajn loĝantarojn, la socialista instruisto entuziamigas urbecan popolon malriĉigitan, kiu revas pri pli bona estonto: junuloj kaj studentoj elklasigitaj, kiuj volas la finon de “houphouëtismo”. Li tiam patronas kreadon de la Federacio Studenta kaj Lerneja de Eburbordo (FSLE), sindikato kiu poste ludis gravan rolon en lia politika suprenirado. En 1995, la ĝenerala sekretario de la FSLE estas Guillaume Soro, kiu poste kondukis la armitan ribeladon (2002-2006), kaj fine fariĝis la ĉefministro de Gbagbo en 2007, konforme al la pac-interkonsentoj de Uagaduguo (2006), kaj ĉefministro de s-ro Ouattara, tuj post la kontestata prezidanta elekto de 2010.

S-ro Bédié la dorlotita, s-ro Ouattara la reveninta malavara filo, s-ro Gbagbo la ribela filo: jen la tri rivalaj fratoj, kiun postlasas Houphouët-Boigny. La 24-an de decembro 1999, la konkurado ŝanĝas sian aspekton: puĉo plenumita de junaj ribelaj militistoj renversas s-ron Bédié. Generalo Robert Gueï, ekreganta, ĉesigas koruptan kaj malpopularan reĝimon. Jen fino de regado por DPEB.

Malfidela heredinto, s-ro Bédié postlasas la koncepton “ebureco”, ilo de socia divido, kiun Houphouët-Boigny ĉiam kontraŭbatalis. La patro de la sendependiĝo ja zorgis pri relativa ekvilibro en la disdono de la regpostenoj, kie la diversaj etnoj estis reprezentitaj laŭ sia demografia pezo. Krome, ĝis 1994, la tri aŭ kvar milionoj da eksterlandanoj (25% de la loĝantaro), kies laborforto partoprenis en la “eburborda miraklo” tiel povis voĉdoni ... por Houphouët-Boigny*.

* S-ro Bédié en 1994 nuligis la voĉdonrajton de eksterlandanoj, dum s-ro Gbagbo kritikis jam de 1990 la “balota brutaro”, kiun havigis al si la “Maljunulo”.

Ŝajniginte, ke li forigos la “eburecon”, generalo Gueï ŝanĝas sian opinion, kaj kandidatiĝas por la prezidanta elekto de 2000 — ne sen kelkaj juraj artefaritaĵoj celantaj forigi liajn ĉefajn kontraŭulojn el la konkurado. Dum la balot-kampanjo, oni ne plu mencias la “patron de la nacio”. La eburbordanoj aspiras ja ĉefe forgesi 40 jarojn da DPEB-regado, kaj la forigo de la du malamikaj fratoj, devenantaj de la malnova reĝimo, s-roj Bédié kaj Ouattara, ne ŝajnas interesi la loĝantojn, krom en la Nordo.

Ĉar la “ebureco” enpikis venenon, kiun Eburbordo penas elpeladi. La politikaj dividoj finfine koincidas kun la etnaj limoj. La ekskluzivo de s-ro Ouattara, ĉar li pretende estus burkina, samtempe forigas trionon de la voĉdonantoj, tiujn en la Nordo. S-ro Gbagbo tiam troviĝas sola fronte al generalo Gueï. La morgaŭon de la prezidanta baloto de la 22-a de oktobro 2000, kompreninte, ke li malvenkis, la puĉinta oficiro ordonas ĉesi la nombradon de la voĉoj. Li ankaŭ arestas la membrojn de la balot-komisiono kaj iras al la eburborda Radio-Televido (ERT), kie li proklamas sin venkinto.

La 24-an de oktobro, s-ro Gbagbo, relajsita de internaciaj amaskomunikiloj, aparte Radio France International (RFI), alvokas siajn subtenantojn manifestacii surstrate. Li aldonas “De nun mi estas la ŝtatestro de Eburbordo.” Liaj aktivistoj iras al la ERT kaj frontas la militistojn fidelajn al la generalo. La subtenantoj de s-ro Ouattara, kiuj ankaŭ manifestacias — ili postulas organizadon de nova elekto — estas severe subpremitaj, kun subteno de la ĝendarmoj.

Post kiam generalo Gueï estas forigita, la balota komisiono finfine proklamas venkon de s-ro Gbagbo, kun 60% de la voĉoj; sed kun balotpartopreno de nur 37%. Onidire, la postelektaj tagoj rezultigis 300 mortintojn. La nova prezidanto poste konfesis: “Mi estis elektita en katastrofaj kondiĉoj*.”. Francujo estas unu el la unuaj landoj, kiuj agnoskis la venkon de la socialista universitatano: ĝi kelkajn semajnojn poste reaktivigis sian kunlaboradon kun Eburbordo, kiu estis interrompita de la puĉo je Kristnasko 1999.

* www.gbagbo.ci.

La sinsekvo de la postbalotaj eventoj de decembro 2010 do aperas kvazaŭ inversita spegulo de tiu de 2000. En 2010, s-ro Gbagbo strebas bremsi (kaj interrompi) la laboron de la elekto-komisiono, uzas la ERT por sia propagando kaj por amase diskonigi sian prezidantan ĵuron. En 2010 s-ro Ouattara ja deklaras sin venkinto ĉe la franca radio RFI (kaj en la eksterlanda gazetaro) kaj alvokas siajn subtenantojn surstrate manifestacii por rekapti la regpotencon. Kun risko provoki novan konflikton detruontan la eburbordan teritorion. Ĉar la armita ribelado de septembro 2002, gvidata de s-ro Soro, kaj la divido de la lando, ja estis konsekvencoj, de la nordo-ekskluzivo, kiun dum jaroj efektivigis la regantoj, kaj pri kio la fortenado de s-ro Ouattara fariĝis simbolo.

Sed la interna milito (2002-2006) kaj la armita paco, kiu sekvis* vekis la memoron de Houphouët-Boigny, kies regado, bazita sur la floranta ekonomio de kakao, rimis kun paco kaj prospero, al kio helpis kelkaj mondonacoj lerte disdonataj al fideluloj. La eburbordanoj remaĉas tiun “perditan paradizon”, resumitan per unu el la pensoj de la “Maljunulo”, kiu tiam malfermis la televid-ĵurnalon: “La vera feliĉo, oni aprezas ĝin nur kiam oni ĝin perdis.” Kompreneble, ili iom rapide forgesis, ke la malboniĝo de la ekonomia kaj socia situacio de la lando komenciĝis tre antaŭ 1993, aparte kun la strukturaj alĝustigaj planoj (SAP) kaj la liberalisma kuracilo trudita de la IMF kaj la Monda Banko. Sed estas ja fakto, ke de 1993 la lando ne plu travivis bonan periodon. Krome la eburbordanoj, lacigitaj de tiu senfina hereda kverelo, aspiras al paco. La tri “filoj” tion bone komprenis. Tamen, ilia konduto, anstataŭ venigi akordon, nur pludaŭrigas la dividojn.

* Sub egido de Burkina Faso, la pac-interkonsento organizas politikan transiron. S-ro Soro fariĝis ĉefministro de s-ro Gbagbo.

S-ro Bédié, forpelita el la regposteno, kaj s-ro Ouattara, kiu ne rajtis konkuri, jam en majo 2005 formis aliancon, kiu sonas kvazaŭ revivigo de la DPEB. Ili nomis ĝin: Kuniĝo de la Houphouëtistoj por Demokratio kaj Paco (KHDP). Preter ĝia taktika aspekto, oni ankaŭ vidu en ĝi reaktivadon de la alianco, el kiu Houphouët-Boigny faris bazon de sia povo, inter la homoj de la Nordo (Senufoj, Malinkeoj kaj Ĝuloj), kaj la Baŭleoj, kiuj kune estas la plimulto de la eburborda loĝantaro.

Fronte al ili, s-ro Gbagbo prezentas sin kiel defendanton de la eburborda suvereneco kontraŭ eksterlandaj entrudiĝoj, aparte francaj. Jam en 2001 li minacis reintertrakti la kontraktojn de la kompanioj de la eksa koloniiga lando, kun kiu Houphouët-Boigny ĉiam tenis bonajn rilatojn. Sed, por arigi maksimuman nombron de eburbordanoj, li ankaŭ devas altiri al si favoron de la Baŭleoj, tre influhava etno en Eburbordo.

Alproprigi al si la figuron de Houphouët-Boigny tiam fariĝas nepre necesa, ne nur ĉar la eksprezidanto estis unu el la plej prestiĝaj reprezentantoj de la lando, sed precipe ĉar li enkorpigis la nacian akordon. Tial s-ro Gbagbo ankaŭ klopodas sin ŝarĝi per la heredaĵo de la “Maljunulo”, kies politikon kaj diktatorajn metodojn li tamen kontraŭbatalis dum jaroj. Eĉ pli, en 2010 li prezentas sin kiel lian solan valoran heredanton.

S-ro Gbagbo tiel relanĉas la laborojn necesajn por translokado, kion deziris la patro de la sendependiĝo, de la politika ĉefurbo al Jamusukro, la naskiĝ-vilaĝo de Houphouët-Boigny. Tiu ĉi jam konstruigis en tiu urbeto de la landocentro faraonan bazilikon. Ĉiuj tiuj laborejoj estas konfiditaj al la arkitekto Pierre Fakhoury, al kiu oni ankaŭ konfidis la riparon de la vojaro en la grandaj urboj, kaj la konstruon de la nova prezidanta palaco, de la memormonumento al Houphouët-Boigny en Abiĝano kaj de la ponto Laurent-Gbagbo, destinita aldoniĝi al tiuj, kiuj havas la nomojn Houphouët-Boigny kaj Charles De Gaulle. S-ro Gbagbo eĉ provas aligi al si la vidvinon de la forpasinta prezidanto, s-inon Thérèse Boigny, aĉetante la vilaon, kiun ŝi posedis kun sia edzo, sed perdis ludante en kazino.

En 2010, la tri elementoj de la eburborda politika triopo (s-roj Bédié, Ouattara kaj Gbagbo) ĵetas sin en la prezidanta konkurado, kvazaŭ en (fina?) alfrontiĝo por la heredaĵo de la patro de la nacio. Sed, preter vortoj kaj simboloj, indas sin demandi kion la “Maljunulo” vere transdonis al ili.

Kaj la “Francafriko”?

S-RO BÉDIÉ konservis el sia mentoro nur la etnan pozicion: sen ĉarmo, li estis verŝajne unu el la plej malamataj prezidantoj en Eburbordo. En la fino de lia regperiodo, oni ironie nomis lin n’zueba (ebriulo). Sed, post jardeko da politika krizo malfermata de la katastrofa baloto de oktobro 2000, li eble estis, por la aktivuloj de la DPEB, tiu, kiu pasigis plej da jaroj ĉe la “Maljunulo”, kaj kies persona monujo restis la plej plena. Rilate s-ron Ouattara, la fremdula statuso, kiun lia kontraŭuloj false ligis al li, memorigas pri la “panafrika” misio, kiun Houphouët-Boigny asignis al Eburbordo, sen tamen sukcesi, kiel faris lia kolego de Ganao Kwame Nkrumah, koncepti ĝin preter la limoj de lando, kiun li volis ekzempla.

La pozicio de s-ro Gbagbo ŝajnas pli malfacile difinebla. “Ve! Vi similas min” laŭrakonte diris al li la “Maljunulo” en la fino de sia vivo*. Ne estas tute malvere. S-ro Gbagbo estas tiu, kiu plej bone asimilis la etnan geopolitikon de la eburborda nacio, tipa de la unupartia reĝimo, kiun li tiom mallaŭdis.

* Tion pretendas Notre Voie, la gazeto de la partio de s-ro Gbagbo, en artikolo “Le talent d’Houphouët, le génie de Gbagbo, Abiĝano, 4-a de novembro 2009.

Same kiel Houphouët-Boigny, li estas la plej ruza politikisto de sia tempo: multe pli pragmata ol socialista. Same kiel la patro de la sendependiĝo, li scipovas levi la nacian flagon, sed li ankaŭ ne hezitas konduti kiel tradicia ĉefo. Tiel, kvankam poligamio estas malpermesata en Eburbordo, li edzinigis — laŭ tradiciaj ritoj — s-inon Nady Bamba, devenantan de la Nordo, kaj estas verŝajne, ke balotaj zorgoj klarigas tiun geedziĝon. Tiu dua edzino zorgadis pri lia propagando en 2010, aparte al la loĝantaroj de la Nordo.

Cetere, s-ro Gbagbo dungis kiel konsilanton s-ron Issa Malick Coulibaly, unu el la membroj de la tre influhava familio de Gon Coulibaly, la fondinto de Korhogo, ĉefa urbo en la Nordo, kiu estis tre proksima aliancano de Houphouët-Boigny.

Flanke de la paroloj, la komparo haltas tie. La patro de la nacio — kiu, dum la koloniado, sukcesis nuligi la devigan laboron — ankaŭ estas aŭtoro de la esprimo “Francafriko”. Laŭ li, tiu esprimo havas pozitivan sencon, ĉar ĝi enkorpigas alianciĝon de libera Eburbordo kun Francujo. Laŭ s-ro Gbagbo la “Francafriko” ilustras la eksterlandan mentorecon: li promesas ĉesigi ĝin. Dum Houphouët-Boigny ĉiam zorgadis flegi ligilojn kun siaj francaj samranguloj, de Charles de Gaulle ĝis s-ro Jacques Chirac, lia posteulo, atakanto de la “Francafriko de paĉjo”, fariĝis la admonanto de “dua sendependiĝo”*.

* Vd Anne-Cécile Robert, “Rêves d’une seconde indépendance”, Manière de voir n-ro 108, “Indispensable Afrique”, decembro 2009-januaro 2010.

Sed, preter la politika eldiro, la rompo eble nur kaŝas simplan mutacion. Kiel oni komprenu la koncesion, en 2003, de la aŭtonoma haveno en Abiĝano al s-ro Vincent Bolloré, kiu ankaŭ estis nomumita komandanto en la nacia ordeno de Eburbordo? Kaj kio pri la ligoj de s-ro Gbagbo kun s-ro Robert Bourgi, lernanto de Jacques Foccart — kiu estis la ŝlosila homo de la “Francafriko” ĉe la franca prezidejo — kaj neoficiala konsilisto de prezidanto Nicolas Sarkozy? Kion opinii pri la plej disciplinita fidelulo de s-ro Gbagbo, s-ro Charles Blé Goudé, nomunita ministro pri junularo post la dua balotvico de la ĵusa prezidanta elekto, kiu senhezite organizis, pere de sia kompanio pri politika komunikado, muzik-eventon patronatan de la franca grupo Orange? Fine, ĉu s-ro Gbagbo ne alvokis en 2002 al Francujo, por haltigi la ribelajn trupojn, petante aplikadon de la defendo-interkonsentojn de 1961? La Eburbordo de s-ro Gbagbo ja povus esti tiu de “Francafriko”, kiu, estinta politika kaj registara, nun apogas sin sur privataj entreprenoj.

Ĉu s-ro Gbagbo ne estas viktimo de la “simptomaro de eterna oponanto”? Longtempe forigita de la regado per nedemokratiaj metodoj, li provas nun alkroĉi sin al ĝi, kvazaŭ ĝi estus ŝuldato. Liaj subtenantoj cetere asertas, ke la interna milito (2002-2006) malhelpis lin finkonduki siajn grandajn projektojn ... Prezidanto Sarkozy siaflanke montras certan malproksimecon kun Eburbordo: li komprenis, ke ĉio venanta el la prezidejo povas esti malbone interpretita kaj malutili al la francaj entreprenoj en Eburbordo. “Mi dormas pli bone de kiam Chirac foriris” pretende diris s-ro Gbagbo al siaj fideluloj. La franca ŝtatestro cetere tre zorgas, en tiu fino de 2010, diri sian opinion nur post la usona prezidanto Barack Obama. Sed tio ne malhelpas, ke Francujo estas la pafcelo de la “patriotoj” de s-ro Gbagbo.

Koncerne la eburbordan loĝantaron, malgraŭ la katastrofa situacio en kiu troviĝas la lando, eble la sola valoro, kiun ĝi heredis el la “Maljunulo”, estas la tre forta ligiteco al nacia unueco, aŭ al la teritoria unueco de Eburbordo. Ĉu la tri malbenitaj filoj de Houphouët-Boigny ankoraŭ subtenas ĝin?

Vladimir CAGNOLARI