Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2011-2013

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2011-2013

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Famoj pri puĉo, senprepareco, necertaj interkonsentoj

La Ĥartumo-reĝimo skuata pro la sudo-disiĝo

“Ni subtenos la novan ŝtaton de la sudo, kaj ni favoros ĝian stabilecon, ĉar ni estas najbaroj kaj restos amikoj”, deklaris la sudana prezidanto Omar Al-Bachir la 25-an de januaro. Kelkajn tagojn antaŭe, la loka loĝantaro amase voĉdonis por sendependiĝo. Neniam vidita en Afriko, tiu “interkonsenta” disiĝo celas fini jardekojn da konfliktoj. Sed ĝi lasas nesolvitaj kelkajn ŝlosilajn elementojn de la regiona stabileco: la dividon de la petrol-rento kaj precizajn landlimojn.

HISTORIA, la referendumo, kiu okazis en suda Sudano de la 9-a ĝis la 16-a de januaro 2011, markas turnopunkton, ne nur por tiu lando disŝirita de internaj militoj de duonjarcento, sed ankaŭ por la tuta afrika kontinento: la unuan fojon, la sankta principo pri netuŝebleco de landlimoj hereditaj el la koloniepoko, estis kontestata.

De la kreado de la Organizo por la Afrika Unueco (OAU) en 1963, estis akceptite, ke la landlimoj — kelkfoje absurdaj — truditaj de la koloniaj landoj inter 1885 kaj 1926, ne estu kontestataj. Ununura escepto estis agnoskita: la sendependiĝo de Eritreo en 1993. Sed tiu escepto estis nur ŝajna, ĉar temis ja pri teritorio koloniita de Italujo, kaj poste de la Unuiĝintaj Nacioj (UN) konfidita al Etiopio en 1952*.

* Tiu mandato estis malrespektata, kiam Etiopio propradecide aneksis Eritreon en 1962.

La disiĝ-provoj de Katango (eksbelga Kongo) en 1961 kaj de Biafro (Niĝerio) en 1967 estis tute rifuzitaj de la OAU kaj UN. Proklamita en 1991, la provo de Somalilando nuligi sian kunfandon kun la itala Somalio (efektivigita en 1960) ankoraŭ ne ricevis laŭleĝan solvon, malgraŭ fakta sendependeco*. En la kazo de suda Sudano, la ŝanĝo estas do radikala: la regiono, kiu ĵus voĉdonis tre laŭleĝe sian aŭtonomecon, neniam ricevis kolonian landlimon.

* Vd “Le Somaliland, une exception africaine”, Le Monde diplomatique, oktobro 2010.

La ideo pri sendependeco naskiĝis tuj post la fino de koloniado, en 1956. Malamikeco inter tiuj du partoj, trude kunmetitaj ekde 1898 de la britoj, devenas de la tempo, kiam la sudaj nigruloj estis ĉasataj de la nordaj arabaj sklav-vendistoj. Parto de la nigruloj decidis konvertiĝi al kristanismo, por elstarigi sian diferencon kun la islamo de la sklavistoj. La rezulto estis profunde dividita sudana kolonio, por kies reunuiĝo la britoj neniel klopodis, administrante ambaŭ regionojn kvazaŭ apartajn teritoriojn. La nordo ricevis plej grandan parton de la sociaj kaj ekonomiaj investoj*.

* Paradokse, la britaj koloni-regantoj ne favorigis kristanigon. La religiaj misiistoj estis plejmulte italoj, usonanoj kaj franc-kanadanoj. Londono preferis intertrakti kun la islamanoj, konsideritaj kiel pli “evoluintaj” kaj pli facile administreblaj.

Komencita jam antaŭ la sendependiĝo, la interna milito daŭris ĝis 1972, kaj la sudo ricevis, post la interkonsentoj de Adis-Abebo (Etiopio), sufiĉe grandan aŭtonomecon. La provinca registaro, instalita en Juba, mastrumis la ribelintajn provincojn de la lando dum deko da jaroj, kaj ŝajnis, ke la profunda abismo, kiu minacis la integrecon de la nacia teritorio, povus esti reduktita (vd Marc Lavergne, “Kroniko de anoncita sendependiĝo” en ĉi tiu numero).

Sed streĉiteco reaperis kiam la usona kompanio Chevron malkovris “nigran oron” en la sudo, kie nun troviĝas 85% de la sudanaj naftoputoj. La tiama prezidanto, Djafar Al-Nimayri, strebis tiam malkonstrui la pene akiritan aŭtonomecon: li fermis la aŭtonoman parlamenton de Juba, anstataŭigis la registaron per militista administracio, kaj provis senarmigi la nigrulajn regimentojn de la armeo. Ribelo eksplodis en majo 1983; ĝi daŭris dek naŭ jarojn.

Gvidata de kolonelo John Garang, suda oficiro dizertinta, la Liberiga Armeo de la Sudanaj Popoloj (LASP) montriĝas unue kiel kontraŭ-imperiisma movado. Bazita en Etiopio — tiam regata de la porsoveta kolonelo Mengistu Hailé Mariam-, ĝi ricevas siajn armilojn el Moskvo. Siaflanke, la regantoj de Ĥartumo estas apogitaj de Usono.

Rolo de la usona religia dekstrularo

LA DISFALO de Sovetunio en 1991 estus povinta certigi definitivan venkon de la nordo se tiu lasta, fariĝinte islamisma en 1989, ne estus perdinta la apogon de Vaŝingtono. Dum tri jaroj — 1991-1994 — la du partioj batalis do sen ekstera subteno. Tiam, pro la fino de apartisma reĝimo en Sudafriko, Garang ricevis diskretan apogon de Pretorio kaj ĝiaj aliancanoj, Tanzanio kun Julius Nyerere kaj Zimbabvo kun s-ro Robert Mugabe.

Finfine Usono decidis denove enmiksiĝi: pelita de religia ekstremdekstrularo, kiu decidis subteni “la persekutatajn kristanojn de la suda Sudano”, la usona prezidanto George W. Bush devigis la militantojn intertrakti en 2002. Subskribitaj tri jarojn poste, la Najrobio-interkonsento, ankaŭ nomata “Ĝenerala Pac-Interkonsento” (Comprehensive Peace Agreement — CPA) planis, interalie, popolan voĉdonon (referendumon) pri ŝtatformo post preparperiodo je ses jaroj kaj duono.

Sed tiuj milit-jaroj vigligis aliajn kontraŭecojn: tiujn de lando vasta kaj diversa, kiu ne povas esti reduktita je simpla dueco, Sudo kaj Nordo. Pluraj aliaj regionoj — Darfuro, la suda Kordofano, la provinco Blua Nilo, la montetoj de la Ruĝa Maro — tiel distanciĝas de la arab-islama “kerno” de la centra Sudano, kiu ne traktis ilin pli bone ol ĝi traktis la sudon. Tiuj randoj, loĝataj de tre diversaj alidevenaj (sed ĉiuj islamaj) grupoj , estis longe konsiderataj parto de abstrakta nordo. Por kolonelo Garang, kiu ne celis ŝtatdisiĝon, la enprofundiĝo de tiuj centro-periferiaj kontraŭdiroj devis rezultigi rifuzon de la dominado de la arab-islama malplimulto. Kelkajn semajnojn post la subskribo de la pac-interkonsento (CPA), li iris al Ĥartumo, kie entuziasme lin akceptis homamaso, precipe araba. Li tiam kreis la nordan branĉon de sia movado, kies populareco estis daŭre kreskanta. La probablo, ke li gajnos la elektojn de 2010, ŝajnis granda. Eksplodo de ribelo en Darfuro en 2003 cetere konfirmis la ĝustecon de lia strategio. Sed Garang mortis akcidente en helikoptero en Imatong-montoj la 30-an de julio 2005.

La Najrobio-interkonsento priskribis tre detale la dividon de riĉaĵoj, de la politika povo kaj de armeaj fortoj. La divido strebis esti kiel eble plej neŭtrala kaj egaleca. Dum sesjara periodo, la eksmalamikoj kunlaboru por “igi la unuecon alloga” antaŭ la referendumo planata en januaro 2011. La posta sesmonata periodo devis esti dediĉota, ĉu al la starigo de “Nova Sudano” unueca, pli demokratia kaj egaleca (la revo de kolonelo Garang), ĉu disiĝo. Post la morto de Garang, tiu lasta direkto venkis, ĉar liaj kompanoj metas sian esperon de libereco en venkon de laŭleĝa disiĝo*.

* Garang ĉiam penis “vendi” sian unuecan vizion al siaj batal-kamaradoj, instinkte favoraj al disiĝo. Nur lia persona aŭtoritato kaj kreskanta intereso de la islamanoj opoziciaj al la islamisma reĝimo, ebligis al li trudi sian vidpunkton.

Jam komence, spite al ĝia diplomatia kaj organiza teknikeco, la CPA montriĝis duone malsukcesa. Unuflanke, la sekurec-decidoj montras veran efikecon, malgraŭ la ripetataj sed fine regataj bataletoj; krome, respektata estas la atribuo al la duonaŭtonoma administracio de la sudo de duono de la nafta enspezaro. Kontraŭe, la divido de la politika kaj administra povo ne funkcias; la islamistoj de la Partio de la Nacia Kongreso (NCP), kiuj establis en Ĥartumo diktatoran reĝimon post la puĉo de junio 1989, tute ne intencas apliki la CPA-interkonsenton. La sudaj ministroj, kiuj ekfunkcias en la registaro de nacia unuiĝo (GoNU) en la ĉefurbo rapide ekkonscias, ke ili ne povas plenumi sian mandaton, pro la konstanta kontrolo kiun ili suferas flanke de la NCP. Tiu malsukceso parte devenas de Garang mem, kiu ĉiam tre diktatorece gvidis la LASP — fariĝinta en 1983 la Liberigo-Movado por la Sudanaj Popoloj (LMSP)-, kaj kiu ofte ne volis kunlabori kun la edukitaj membroj de la diasporo. Krome, la homfortoj de la gerilo montriĝas rapide nesufiĉaj, kiam necesas administri ne unu, sed du ŝtatojn, la aŭtonoman registaron de la sudo kaj la GoNU en la nordo. Dum la sesjara transa periodo planita de la CPA, la NCP faras nur du aferojn: eltiri maksimuman profiton el la sudaj nafto-ekspluatejoj, kaj klopodi malhelpi funkciadon de la suda registaro en Juba. Nenio do estas farita por igi la unuecon alloga. Tial, la lastaj sudaj subtenantoj de unuiĝa solvo malaperas iom post iom. Ekde 2009 evidentiĝas, ke se la referendumo okazas kiel planite, ĝi povas nur rezultigi sendependiĝon.

Malgraŭ ĉiuj pesimismaj prognozoj, la referendumo okazis sen grava incidento. Tamen la rezulto — validiginte la disiĝon de la sudo — generos plurajn malfacilaĵojn:
‣ La landlimo inter la nordo kaj la sudo ankoraŭ ne estas fiksita. Estas grava manko, ĉar la kontestataj regionoj enhavas sufiĉe grandan parton de la naftoriĉaĵoj.
‣ Neniu dokumento planas proceduron por mastrumi civitanecon en la dividita ŝtato: kio pri la milionoj da sud-anoj loĝantaj en la nordo? Same nesolvita estas la problemo de la nomadoj, kiuj transiras inter la nordo kaj la sudo, laŭ pluvoj kaj sezonoj.
‣ La detaloj pri disdivido de nafto-enspezaro ne estas fiksitaj.
‣ En pluraj regionoj (Abyei-teritorio, provinco Blua Nilo), la loĝantaroj, kiujn Garang kvalifikis “marĝenigitaj”, ricevis rajton je “popolaj konsultiĝoj” cele klarigi ilian rilaton kun la sudo kaj la nordo. Sed nenio estas planita por organizado de tiaj konsultiĝoj.
‣ La CPA nenion organizis koncerne Darfuron; diktatora, la sudana registaro, kiu ŝajnis nenion lerni kaj nenion forgesi, obstine rifuzas solvi la konflikton danke al realisma internacia intertraktado.

Elreviĝoj pri espero de ĉina subteno

ESTAS JA la komplekseco de Sudano, kiu finfine certigis bonan disvolvadon de la referenduma procezo. La NCP-ŝtato (Ĥartumo) ja komence de la 2000-aj jaroj alfrontis ŝanĝiĝon de la internaj fortorilatoj. La darfura gerilo ekkonsciis, ke ĝiaj dividoj igas ĝin malforta fronte al la manipuladoj de Ĥartumo; ĝi tiam komencas kunordigi siajn agadojn. Samepoke la marĝenigitaj regionoj de Sudano decidas prepari sin al armita konflikto, por la kazo, se disiĝo de la sudo lasus ilin en malkomforta situacio fronte al la NCP-ŝtato. Simile, la norda branĉo de la LMSP komprenas la gravecon de tiu referendumo, kiu povus antaŭenigi decidigan batalon de la demokratiaj fortoj kontraŭ la islamisma reĝimo. Kaj super ĉio, la norda loĝantaro ekkonscias, ke la 20 jaroj da streĉeco kaj oferoj ligitaj al la interna milito riskas finiĝi en nacia humiliĝo de partigo, kiu krome perdigos al ĝi aliron al la nura riĉaĵo, kiun ĝi iomete profitas: nafto.

Diktatoreca kaj korupta, la Ĥartum-registaro prezentas sin kiel antaŭeniganton de landa evoluado. La popola kolero atingas tian nivelon, kian eĉ la malnovaj arabaj partioj, eluzitaj de duonjarcento da absurda politika mastrumado, sentas sin devigitaj reagi kaj integri la demokratiajn aspirojn.

En la nordo oni multe parolas pri renverso de la reĝimo*. La NCP mem dividiĝas: la vicprezidanto Ali Osman Mohamed Taha, forpelita de unu jaro pro troa modereco, revenas pli forta, dum la “malmoluloj” de la reĝimo subite troviĝas senapogaj. Ekstere, la maljuna islamista gvidanto Hassan Al-Tourabi dum la referendumo publike deklaris, ke Sudano devas sekvi la vojon malfermitan de Tunizio. Li estis tuj arestita kaj la loĝejoj de liaj subtenantoj estas priserĉataj.

* Vd Jérôme Tubiana, “Pokerludo en Sudano”, Le Monde diplomatique, julio 2010.

Veras, ke la Ĥartum-registaro ŝajnas pli kaj pli izolita. La arabaj manifestacioj de solidareco, tre fortaj kiam la prezidanto Omar Al-Bachir estis akuzata de la Internacia Pun-Kortumo en 2009, estis sen daŭro*. Ankaŭ la esperoj de ĉina subteno rapide svenis. Ja Pekino, kiu regas 50% de la ekstraktata nafto en Sudano kaj provizas la registaron per armiloj, ne deziras engaĝiĝi en grava krizo kun la “internacia komunumo” pri demando, kiu ne ŝajnas al ĝi vivgrava. Fronte al sudo malbone organizita sed decidita kapti ŝancon, kiun ĝi atendas de kvindek jaroj, la diktatora reĝimo de la NCP troviĝas subite en defendo-stato. Paradokse, la post-referenduma periodo estos verŝajne pli danĝera por la nordo ol por la sudo.

* Vd Anne-Cécile Robert, “Le président soudanais face à la justice internationale”, Manière de voir, n-ro 108, “Indispensable Afrique”, decembro 2009-januaro 2010.

Cetere, verŝajne ja dank’al tiuj kreskantaj danĝeroj en la nordo, la referendumo povis disvolviĝi en granda trankvilo. Malfortigita, prezidanto Al-Bachir mildiĝis rilate al la sudo. Lia vizito en Juba, ĵus antaŭ la referendumo, estis interpretita, je ĉies surprizo, kiel vera “pac-deklaro”. La ŝtatestro eble volis tiel certigi neŭtralecon de sudo, por pli bone alfronti la militon, kiu minacas en lia propra teritorio. Li cetere petis nur unu aferon: la elpeladon de la respondeculoj de la darfura gerilo, kiuj rifuĝis en suda Sudano.

La sudaj respondeculoj rapidis kontentigi lin, feliĉaj aĉeti moderpreze la trankvilecon de la granda referendumo, kiu tiom gravis por ili. Tiel la prezidanto Salva Kiir Mayardit praktike finplenumis la mision, kiun li heredis post la morto de Garang, kaj li jam anoncis sian intencon forlasi sian postenon post la referendumo.

Kiu estos la posteulo? En sudo politike tre juna, kie povo-soifo estus kreskanta, tia konkureco estas danĝera. La vicprezidanto Riek Machar ŝajnas esti la plej populara en la povo-konkurado. Sed li devos certigi al si apogon de diversaj gvidantoj, ekzemple s-roj Pagan Amoun, James Wani Igga kaj Luka Biong Deng, kiuj reprezentas aliajn tribojn (li mem estas nuero) kaj aliajn regionojn (lia deven-regiono estas Supra Nilo). Venonta registaro, por esti efika, devos zorgi pri etnogeografia ekvilibro en tiu tre pecformita lando.

La estonto bedaŭrinde restas necerta. Ja, la problemoj ne solvitaj antaŭ la referendumo restas, aparte la difino de landlimoj kaj subskribo de nafto-interkonsento. Neniu povas diri, kio okazos en la nordo, sed la nervozeco de Ĥartumo evidente igas la situacion necerta kaj eksplodema. Kompromisoj kun gravaj potencialaj konsekvencoj devos esti intertraktitaj en malfacilaj kondiĉoj. Se la longa marŝo de la sudo ja atingis sian finon, necesas ankoraŭ, por konkretigi kaj daŭrigi la sendependecon, venki la kontraŭdirojn de Ĥartumo, kies nevola ostaĝo ĝi estas.

Gérard PRUNIER