Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2011-2013

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2011-2013

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Libio — justo kaj maljusto

“Ĉiuj popoloj de la mondo
luktintaj por sia libero
sukcesis neniigi siajn tiranojn”

Simón Bolívar

La libiaj insurgentoj meritas la helpon de ĉiuj demokratoj. Kolonelo Gadafi estas neapogebla. La internacia koalicio atakanta lin ne estas kredinda. Demokratio ne estas konstruebla per fremdaj bomboj. Ĉi kvar faktoj, ĉar parte kontraŭdiraj, nutras certan maltrankvilon, ĉefe ĉe la maldekstro, rilate al la operaco Aŭroro de la Odiseado lanĉita la 19an de marto.

La insurekcio de la arabaj socioj estas la plej grava internacipolitika okazaĵo post la falo en Eŭropo de la aŭtoritatema ŝtatsocialismo en 1989. La falo de la Timo-Muro en la arabaj aŭtokratioj estas la nuntempa ekvivalento de la falo de la Berlina Muro. Envere tutmonda tertremo. Kaj ĉar ĝi okazas en la regiono kun plej multe da hidrokarbonejoj de la planedo, en la epicentro de la “perturbokrea fokuso” de la mondo (tiu “arko de ĉiuj krizoj” ampleksanta de Pakistano ĝis Okcidenta Sahario kaj trairanta Iranon, Afganion, Irakon, Libanon, Palestinon, Somalion, Sudanon, Darfuron kaj Sahelon), ĝia eksplod-ondo modifas la tutan internacian geopolitikon.

Io frakasiĝis porĉiame en la araba mondo la 14an de januaro 2011. En tiu tago tuniziaj manifestaciantoj, de semajnoj surstrate postulantaj liberon kaj demokration, sukcesis faligi la despoton Ben Ali. Komenciĝis la degelo de la malnovaj arabaj tiranioj. Unu monaton poste, en Egiptio, ja kerno de la araba politika vivo, potenca movado de socia protestemo senpovigis generalon Mubarak. Tiam, kvazaŭ ili subite malkovrus, ke la aŭtoritatemaj reĝimoj de Maroko ĝis Barejno estas kolosoj kun kruroj el sablo, dekoj da miloj da arabaj civitanoj ĵetis sin al la stratoj klamante sian senliman laciĝon pri la sociaj alĝustigoj kaj la diktaturoj.*

* Legu Ignacio Ramonet, Kvin kauzoj de la araba insurekcio, Le Monde diplomatique en Esperanto, marto 2011.

La spontana forto de la ventoj de libero surprizis ĉiujn registarojn de la mondo. Kiam ili ekblovis sur la diktaturojn aliancajn al Okcidento (en Tunizio, Egiptio, Maroko, Jordanio, Saŭd-Arabio, Barejno, Irako, Jemeno), la grandaj okcidentaj ĉefurboj — ĉekape Vaŝingtono, Londo kaj Parizo — tenis prudentan mutecon, aŭ faris deklarojn montrantajn ilian profundan misfarton ĉe la risko de malapero de la “amikaj diktaturoj”.*

* Legu Ignacio Ramonet, Tunizio, Egiptio, Maroko — tiuj “amikaj diktaturoj”, Le Monde diplomatique en Esperanto, februaro 2011.

Multe pli surpriza, dum ĉi tiu unua fazo (mezo de decembro 2010 — mezo de februaro 2011), estis la silento de la progresemaj registaroj de Latinameriko, konsiderataj de granda parto de la internacia maldekstro kiel ĝia ĉefa nuntempa modelo. Des pli granda estis la surprizo, ĉar tiuj registaroj havas multon komunan kun la araba insurekcia movado: ili atingis la povon per balotado, apogataj de potencaj sociaj movadoj (en Venezuelo, Brazilo, Urugvajo kaj Paragvajo), kiuj en pluraj landoj (Ekvadoro, Bolivio, Argentino), post travivo de militaj diktaturoj, faligis en paca maniero koruptajn registojn. Tuja devintus esti la solidareco kun la arabaj insurekcioj, ja duoblaĵo de iliaj propraj popolaj ribeloj. Ne estis tiel, eĉ se la maldekstrema karaktero de la insurekcio ne estis pridubinda. La konata egipta intelektulo Samir Amin priskribas ĝin tiel: “La ĉefaj agantaj fortoj dum januaro kaj februaro estis maldekstraj. Ili pruvis, ke ili ĝuas gigantan popolan apogon, ĉar ili mobilizis pli ol 15 milionojn da manifestaciantoj en la tuta Egiptio! La junuloj, la komunistoj, partoj de la demokrataj mezaj klasoj estis la spino de tiu movado”.*

* Christophe Ventura, “Entrevista con Samir Amin”, Mémoire des luttes, Parizo, 29a de marto 2011.

Malgraŭ tio nur la 14an de februaro — t.e. tri tagojn post la falo de la malamata Mubarak kaj unu tagon antaŭ la komenciĝo de la popola insurekcio en Libio — unu latinamerika registo, finfine, nomis la araban ribelon “revolucia” en deklaro brile klariganta: “La popoloj ne defias subpremadon kaj morton, nek energie protestadas tutnokte, pro aferoj simple formalecaj. Ili faras tion, kiam iliaj leĝaj kaj materiaj rajtoj estas senkompate foroferataj al la nesatigeblaj postuloj de koruptaj politikistoj kaj de la naciaj kaj internaciaj koterioj dispredantaj la landon”.*

* Fidel Castro, “La Rebelión Revolucionaria en Egipto”, Granma, Havano, 14a de februaro 2011.

Sed kiam, nature, tiu ribelo etendiĝis ĝis la aŭtoritatemaj ŝtatoj de la tiel misnomata “araba socialismo” (Alĝerio, Libio, Sirio), denove peza muteco englutis la ĉefurbojn de la latinamerika progresismo. Eblis du politikaj interpretoj: simple kiel plilongigo de la prudenta silento ĝis tiam tenata de ĉiuj tiuj registaroj pri okazaĵoj tre foraj de iliaj ĉefaj interescentroj; aŭ kiel esprimo de politika maltrankvilo pro la risko — en sia vetkuro kun imperiismaj landoj — perdi strategiajn aliancanojn...

Pro la danĝero, ke tiu dua ebleco supervenku, pluraj gravaj intelektuloj* tuj avertis, ke tio estus neimageblaĵo por registaroj partiemaj de la universaleca mesaĝo de la t.n. “bolivarismo” [politika ideologio baziĝanta sur la vivo kaj agoj de Simón Bolívar], ĉar ĝi signifus, ke la strategiaj rilatoj inter ŝtatoj estas pli gravaj ol la solidareco inter la batalantaj popoloj. Tio kondukus, pli aŭ malpli frue, al ignorado de ajna okazaĵo kontraŭ la homaj rajtoj.* Kaj tiukaze la solidareca idealo de la latinamerika revolucio sinkus en la glacian oceanon de la Realecpolitiko.

* Legu ekz. Santiago Alba kaj Alma Allende, “Del mundo árabe a América Latina”, Rebelión, 24a de februaro 2011; kaj Atilio Borón, “No abandonar a los pueblos árabes”, paĝo 12, Bonaero, 7a de marto 2011.
* Eraro dufoje farita de la kuba revolucio, kiam ĝi apogis la armean intervenon en Prago fare de la Varsovia Pakto por subpremi la ĉeĥoslovakan popolan insurekcion en aŭgusto 1968, kaj kiam ĝi aprobis la invadon de Afganio fare de Sovetunio en decembro 1979.

Sur la ludtablo de la internacia politiko, la Realecpolitiko (difinita de Bismack, la prusa “Fera Kanceliero”, en 1862) diktas, ke la landoj limiĝas al ŝtateco: neniam ĝi prenas en konsideron la sociojn. Laŭ ĝi la ŝtatoj agas nur pro siaj propraj interesoj kaj siaj strategiaj aliancoj (kies ĉefa celo estas la konservo de la ŝtato, ne la protekto de la socio). De post la Vestfalia Paco en 1648, la geopolitika doktrino dekretas, ke la ŝtata suvereneco estas netuŝebla pro la principo de neenmiksiĝo en la internajn aferojn de ŝtato, kaj ke registaro, kiel ajn ĝi atingis la povon, havas plenan liberon agi laŭ sia plaĉo en la internaj aferoj.

Tia ideo pri suvereneco — kiu ankoraŭ superregas — perdis legitimecon post fino de la Malvarma Milito en 1989. Kaj tio okazis nome de la rajtoj de la civitanoj kaj de pli etika koncepto de la internaciaj rilatoj. La diktaturoj, kies nombro malpliiĝis jaron post jaro, estas pli kaj pli nelegitimaj laŭ la kriterioj de la internacia juro. Kaj morale neakcepteblaj ĉar, inter aliaj gravaj misuzoj, ili forprenas de la homoj iliajn atributojn de civitano.

Surbaze de tiu rezonado oni kreis en la 1990aj jaroj la koncepton de “rajto je enmiksiĝo” aŭ “devo de helpo” kondukantan, malgraŭ akcepteblaj pretekstoj kiel fasado, al gravaj human-politikaj katastrofoj en Kosovo, Somalio, Bosnio... kaj fine, sub la gvidado de usonaj novkonservativuloj, al la plena fiasko en Irako.*

* Legu Ignacio Ramonet, “Irak, historia de un desastre”, Debate, Madrido, 2005.

En 2006, Unuiĝintaj Nacioj en sia rezolucio 1674 igis esenca la protektadon de civitanoj, eĉ kontraŭ ilia propra registaro kiam tiu uzas armilojn por subpremi pacajn manifestaciojn. Tiu rezolucio modifas, unuafoje en la internacia juro post la Vestfalia Paco, la konceptojn mem de interna suvereneco kaj neenmiksiĝo. La Internacia Punkortumo, starigita en 2002, iras saman vojon.

En la sama spirito multaj latinamerikaj registoj juste denuncis la pasivecon aŭ komplicecon de grandaj demokratiaj potencoj antaŭ la gravaj krimoj kontraŭ la popolo, inter 1970 kaj 1990, fare de la militaj diktaturoj en Ĉilio, Brazilo, Argentino, Urugvajo, Paragvajo kaj multaj aliaj martir-landoj en Centra kaj Suda Amerikoj.

Tial surprizis la fakto, ke, kiam en Libio komenciĝis la 15an de februaro la pacaj sociaj protestoj tuj troforte subpremataj de la armeo de kolonelo Gadafi (233 mortintoj en la unuaj tagoj)*, neniu mesaĝo de solidareco kun la subpremataj civitanoj venis el Latinameriko. Ankaŭ ne ĉe eksplodo, la 20an de februaro, de la protestoj en Tripolo: 40000 manifestaciantoj kritikis la viv-kostojn, la malboniĝojn de la publikaj servoj, la privatigojn trudatajn de la Internacia Monfonduso kaj la mankon de libero.

* Novaĵagentejo Reuters, 21a de februaro 2011.

Same kiel dum la protestoj de la venezuela ĉefurbo Karakaso la 27an de februaro 1989, la tripola insurekcio, kies bildojn dissendis dekoj da vid-atestantoj, etendiĝis kiel vento-puŝataj flamoj tra la tuta ĉefurbo, la barikadoj multobliĝis, la sidejo de la registaro estis en flamoj, la polic-komisarejoj estis bruligitaj, la ejoj de la oficialaj televidkompanioj estis dispredataj, la flughaveno okupata kaj la prezidantejo sieĝata. La libia reĝimo ekŝanceliĝis.

En tiaspecaj cirkonstancoj ajna prudenta registo estus kompreninta, ke jam venis tempo intertrakti kaj forlasi la povon.* Sed ne kolonelo Gadafi. Riskante ĵeti la landon en internan militon, la “Gvidisto”, reganta de 42 jaroj, klarigis, ke la manifestaciantoj estas “junuloj drogitaj de Al-Kaida per halucinogenaj piloloj en la kafo...”.* Kaj li ordonis al la armeo subpremi la protestojn per kanonpafoj kaj ekstrema forto. La televidkompanio Al-Ĝazira telesendis bildojn de la militaj aviadiloj pafantaj la civilajn manifestaciantojn.*

* En Latinameriko, pro grandskalaj popolprotestoj, pluraj prezidantoj (demokrate elektitaj) rezignis pri sia posteno. Tri el ili en Ekvadoro: Abdalá Bucarán, “pro intelekta malkapablo”, en 1997; Jamil Mahuad, en 2000; kaj Lucio Gutiérrez, en 2002. Du en Bolivio: Gonzalo Sánchez de Lozada, en 2003; kaj Carlos Mesa, en 2005. Unu en Peruo, Alberto Fujimori, en 2000. Kaj plia en Argentino, Fernando de la Rúa, en 2001.
* El País, Madrido, 24a de marto 2011.
* The Guardian, Londono, 21a de februaro 2011.

En Bengazi, por defendi sin kontraŭ la brutaleco de la subpremado, aro da protestantoj sturmis arsenalon de la loka garnizono kaj havigis al si milojn da porteblaj armiloj. Pluraj taĉmentoj senditaj de Gadafi por sange sufoki la proteston aliĝis, kun siaj tankoj kaj ekipaĵoj, al la ribelo. En tre malfavoraj kondiĉoj por la insurgentoj komenciĝis enlanda milito, konflikto altrudita de Gadafi kontraŭ la propra popolo, kiu estis pace postulanta ŝanĝon.

Ĝis tiu momento la registaroj de la progresema Latinameriko plu restis silentaj. Eĉ ne unu solidareca vorto, eĉ ne kompato kun la civilaj ribeluloj batalantaj kaj mortantaj por libero.

Ĝis la 21an de februaro, provante forigi de si ajnan akuzon, la brita diplomatio — kiu havis ĉefan rolon pri la restarigo de la reputacio de kolonelo Gadafi sur la internacia scenejo post 2004 — pere de sia ministro pri eksteraj aferoj William Hague sciigas, ke la libia registo “eble fuĝis el la lando kaj troviĝas survoje al Venezuelo”.*

* Novaĵagentejo AFP, 21a de februaro 2011.

Tio estas malĝusta. Kaj Karakaso firme dementas. Sed la internaciaj amaskomunikiloj mordas la logaĵon kaj tuj direktas siajn lumĵetilojn sur la konekton sugestitan de la Foreign Office. Malgravigante la pompajn akceptojn de la libia diktatoro fare de Romo, Londono, Parizo kaj Madrido, la monda gazetaro insistas pri la rilatoj inter la “Gvidisto” kaj Karakaso. Gadafi mem falas en la kaptilon kaj mencias Venezuelon en sia unua diskurso post la komenco de la protestoj. La mencion li faras por nei sian fuĝon al tiu lando, sed tio donas motivon por novaj konjektoj pri la “akso Tripolo-Karakaso”. Gadafi aldonas: “La manifestaciantoj estas ratoj, droguloj, komploto de fremduloj, de usonanoj, de Al-Kaida kaj de frenezuloj”.*

* www.rue89.com/2011/02/22/kadhafi-je-suis-a-tripoli-pas-au-venezuela-191416

La fabelon pri la “usona komploto” reprenas kiel argumenton pluraj progresemaj sudamerikaj registoj — inter kiuj Daniel Ortega, prezidanto de Nikaragvo — por nun esprimi, ĉiu siamaniere, klaran solidarecon kun la libia diktatoro* sub la konataj pretekstoj, ke la “situacio estas konfuza”, ke la “amaskomunikiloj mensogas” kaj ke “neniu scias, kiuj estas la ribeluloj”.

* La plej kontraŭimperiisma el la arabaj registoj, Hassan Nasrallah, ĝenerala sekretario de la libana Hizbulaho, deklaris “neracia” la aserton, ke la arabaj revolucioj, kaj specife la libia (kiu estas apogata ankaŭ de Irano), estis bakitaj en la usonaj kuirejoj. Diskurso de Hassan Nasrallah, 19a de marto 2011. http://www.rebelion.org/mostrar.php?tipo=5&id=&inicio=0

Eĉ ne unu frazo de malĝojo pri popolo ribelanta kontraŭ milit-diktatoro kaj pri ties ordonoj pafi kontraŭ la propraj civitanoj. Ankaŭ neniu aludo pri la fama maksimo de la liberigisto Simón Bolívar: “Damnon al tiu soldato, kiu direktas la armilojn kontraŭ sia popolo”, fundamenta doktrino de la bolivarismo.

La giganteco de la politika eraro tremigas. Unu plian fojon progresemaj registoj prioritatigas, ĉe siaj internaciaj rilatoj, cinikajn strategiajn kalkulojn, kiuj plene kontraŭas la propran politikan naturon de tiuj registaroj. Ĉu tiu sama rezonmaniero igos ilin apogi plian nekonsilindan lokan tiraneton, Bachar el Asad, prezidanton de Sirio — lando vivanta sub konstanta stato de alarmo de post 1962 —, kies subpremtaĉmentoj ne hezitis pafi kontraŭ pacaj senarmaj manifestaciantoj?

Koncerne Libion la sola pozitiva latinamerika iniciato estis tiu de la venezuela prezidanto Hugo Chávez, kiu la 1an de marto proponis sendi al Tripolo internacian perad-komisionon konsistantan el reprezentantoj de landoj de la Nordo kaj de la Sudo, por provi ĉesigi la bataladon kaj intertrakti politikan interkonsenton inter la partioj. Malakceptita de Seif el Islam, la filo de la “Gvidisto”, sed akceptita de Gadafi, ĉi tiu grava provo de perado estis stulte formetita de Vaŝingtono, Parizo, Londono kaj la libiaj insurgentoj mem.

Post tio la progresemaj sudamerikaj registaroj insistis en sia apogo al vera iluminito. Ja, jam de jardekoj Muamar el Gadafi ĉesis esti tiu revoluciema kapitano, kiu en 1969 faligis la monarĥion, forpelis el sia lando la usonajn armebazojn kaj proklamis nekutiman “araban kaj socialisman respublikon”.

De post la fino de la 1970aj jaroj lia stranga agmaniero kaj liaj ideologiaj deliraĵoj (vidu lian sensencan Verda Libro) igis lin neantaŭvidebla, ŝanĝiĝema kaj fanfarona diktatoro, simila al tiuj frenezaj latinamerikaj tiranoj en la 19a jarcento konataj per la kromnomo “barbaraj registoj”.* Ekzemploj de liaj frenezaĵoj: la 3000-kapa milit-ekspedicio en 1978 helpe al la sangosoifa Idi Amin Dada, plia freneza prezidanto el Ugando... Aŭ lia ŝato al erotika ludo kun neplenaĝaj knabinoj nomata “bunga bunga”, kiun li instruis al sia itala amiko Silvio Berlusconi...*

* Alcides Arguedas, Los Caudillos bárbaros, editorial Vda L. Tasso, Barcelono, 1929. Legu ankaŭ Max Daireaux, Melgarejo, Editorial Andina, Bonaero, 1966.
* Komparu Quentin Girard, “Toi vouloir faire bunga-bunga?”, Slate, Parizo, 12a de novembro 2010. http://www.slate.fr/story/30061/bunga-bunga-berlusconi

Gadafi neniam devis submeti sin al politika baloto. Ĉirkaŭ sia persono li starigis personec-kulton, kiu randas kun diiĝo. En la libia “amasokratio” (Jamahiriya) ekzistas neniu politika partio, nur “revoluciaj komitatoj”. Proklaminte sin mem dumviva “Gvidisto” de sia lando, la diktatoro konsideras sin preter la leĝoj. Aliflanke, la familiaj ligoj estas, laŭ li, fonto de jureco. Surbaze de tio, pro nura kaprico, li elektis siajn filojn en la postenojn plej respondecajn de la ŝtato kaj plej profitdonajn de la negocoj.

Post la (kontraŭleĝa) invado de Irako en 2003, timante esti la sekva sur la listo, Gadafi surgenuiĝis antaŭ Vaŝingtono, subskribis interkonsentojn kun la Bush-registaro, neniigis siajn armilojn de amasa detruo kaj monkompensis la viktimojn de siaj teroristaj atencoj. Por komplezi al la usonaj “novkonservativuloj” li arogis al si la funkcion de persekutanto de Usama Bin Laden kaj de la reto Al-Kaida. Li venis al interkonsentoj ankaŭ kun la Eŭropa Unio por iĝi pagata cerbero kontraŭ afrikaj elmigrontoj. Li petis akceptiĝon en la Internacian Monfonduson*, li kreis specialajn liberkomercajn zonojn, forcedis la hidrokarbonejojn al la grandaj okcidentaj supernaciaj kompanioj kaj forigis la subvenciojn por la bazaj manĝo-necesaĵoj. Li ekprivatigis sektorojn de la ekonomio, kio kaŭzis fortan pliiĝon de senlaboreco kaj pligravigis la sociajn diferencojn.

* Legu “Le Rapport du FMI qui félicite la Libye”, Mémoire des luttes, Parizo, 11a de marto 2011. http://www.medelu.org/spip.php?article761

La “Gvidisto” protestis kontraŭ la faligo de la tunizia diktatoro Ben Ali, kiun li konsideris “la plej bona registo en la tunizia historio”. El la vidpunkto de malhumaneco liaj fiaĵoj estas nekalkuleblaj: de lia apogo al konataj teroristaj organizoj ĝis atencoj kontraŭ civilaj aviadiloj, aŭ lia brutaleco kontraŭ kvin senkulpaj bulgaraj flegistinoj dum jaroj torturataj en malliberejo, aŭ la senjuĝa pafekzekuto, en la terura malliberejo Abu Salim de Tripolo, en 1996, de mil malliberuloj el Bengazi.*

* Legu Brian May, “Informe sobre Libia”, Amnistía Internacional, Londono, 27a de majo 2010. http://www.amnesty.be/doc/communiques-et-publications/Les-rapports-annuels/Le-rapport-annuel-2010/Moyen-Orient-et-Afrique-du-nord,2038/article/libye-16281

La nuna ribelo komenciĝis ĝuste en tiu urbo, kiam la 15an de februaro la familioj de ekzekutitoj, kuraĝigitaj de la protestoj en arabaj landoj, ĵetis sin al la stratoj por pace postuli la liberigon de la advokato Fathy Terbil: de 15 jaroj li defendas la rajton rehavi la korpojn de la ekzekutitaj familianoj.* La bildoj montrantaj la brutalecon de la subpremo de tiu manifestacio — dissendataj de la sociaj retejoj kaj de la televidkompanio Al-Ĝazira — skandalis la popolon. La sekvan tagon la protestoj kreskis amase kaj etendiĝis al aliaj urboj. En Bengazi 35 personoj estis murditaj de la polico kaj de la gadafistaj milicoj.*

* Komparu Evan Hill, “The day the Katiba fell”, Al Jazeera English, 2a de marto 2011. http://english.aljazeera.net/indepth/spotlight/libya/2011/03/20113175840189620.html
* Komparu Evan Hill, “The day the Katiba fell”, Al Jazeera English, 2a de marto 2011. http://english.aljazeera.net/indepth/spotlight/libya/2011/03/20113175840189620.html

Tia grado de kruelo kontraŭ la popolo* logike pensigis meze de marto pri sangobano, kiam la gadafistaj fortoj komencis sieĝi Bengazi. En diskurso direktita al “la ratoj” de tiu urbo, la “Gvidisto” klare esprimis siajn intencojn: “Ni alvenos ĉi-nokte. Ekprepariĝu. Ni elprenos vin el la fundoj de viaj ŝrankoj. Ne estos kompato”.*

* Ĉi tiuj kaj aliaj krimoj instigis la ĉefprokuroron de la Internacia Punkortumo, la argentinanon Luis Moreno Ocampo, ekenketi kontraŭ Muamar el Gadafi sub akuzo de “krimoj kontraŭ la homaro” fare de la UN-Konsilio pri Homaj Rajtoj.
* Novaĵagentejo AFP, 17a de marto 2011.

Helpe al la libiaj sieĝatoj, kiuj kriegis por internacia apogo*, estus devintaj veni unualoke la ĵus liberigitaj popoloj de Tunizio kaj Egiptio. Tio estis ilia ĉefa respondeco. Sed bedaŭrinde la registaroj de tiuj du landoj ne sciis alfronti la historiajn cirkonstancojn.

* Legu Khaled Al-Dakhil, “Pourquoi tant d’hésitations?”, Al-Hayat, Londono (reproduktita de Courrier Internacional, Parizo, 17a de marto 2011).

En tiu kunteksto de urĝo la Sekureckonsilio de Unuiĝintaj Nacioj aprobis la 17an de marto la rezolucion 1973, kiu kreas neflugzonon en Libio por protekti la popolon kaj ĉesigi la batalojn.* La Araba Ligo antaŭaprobis. Kaj, esceptokaze, la rezolucio estis prezentita de araba ŝtato: Libano (krom Francio kaj Britio). Nek Ĉinio nek Rusio, kiuj havas veto-rajton, oponis. Ankaŭ Brazilo kaj Hindio ne voĉdonis kontraŭ. Pluraj afrikaj landoj estis poraj: Sudafriko (la patrujo de Mandela), Niĝerio kaj Gabono. Neniu ŝtato oponis.

* http://www.un.org/spanish/docs/sc/

Oni povas kontraŭi la nunan strukturon de Unuiĝintaj Nacioj, aŭ konsideri ĝian funkciadon ne aparte bona. Aŭ ke la okcidentaj potencoj regas tiun organizon. Temas pri akcepteblaj kritikoj. Sed, nuntempe, UN estas la sola fonto de internacia juro. Tiusence, kaj kontraŭe al la militoj de Kosovo aŭ Irako neniam aprobitaj de UN, la nuna interveno en Libio estas leĝa, laŭ la internacia juro; legitima, laŭ la principoj de solidareco inter demokratioj; kaj dezirinda, por la internaciisma frataro kuniganta la popolojn batalantajn por libero.

Oni povus aldoni, ke ankaŭ islamanaj potencoj kiel Turkio, kiuj komence malemis partopreni en la operaco, fine partoprenas.

Oni povus ankaŭ memorigi, ke, se Gadafi, kiel li intencis, estus baninta en sangon la popolan insurekcion, li estus sendinta verd-luman signalon al la ceteraj tiranoj de la regiono, tiel kuraĝigante ilin subpremi senkompate la lokajn protestojn. Sufiĉas vidi, ke, kiam la trupoj de Gadafi proksimiĝis al Bengazi per fero kaj sango, la registaroj de Barejno kaj Jemeno ne plu hezitis pafi kontraŭ la pacaj manifestaciantoj. Ĝis tiam ili ne faris tion. Sed ankaŭ ili fidis je la internacia senmoveco.

Speciale la Eŭropa Unio havas specifan respondecon en ĉi tiu afero. Ne nur militan. Estas necese pripensi la sekvan fazon de plifirmigo de la novaj demokratioj aperontaj en tiu tiel proksima regiono. Apogo de la “araba printempo” samtempe signifas lanĉon de vera “Marshall-Plano”, t.e amasa ekonomia helpo “simila al tiu donita al orienta Eŭropo post la falo de la Berlina Muro”.*

* Nouriel Roubini, “Un plan Marshall pour le printemps arabe”, Les Échos, Parizo, 21a de marto 2011.

Ĉu ĉi ĉio implicas, ke la operaco Aŭroro de la Odiseado ne kaŭzas problemojn? Tute ne. Unue, ĉar la landoj aŭ organizoj ĝin estrantaj (Usono, Francio, Britio, NATO) estas la “kutimaj suspektatoj” implikitaj en multnombrajn militaventurojn sen ajna bazo de laŭleĝeco, legitimeco aŭ porhumanecaj kialoj. Kvankam ĉi-foje la celoj de demokratia solidareco ŝajnas pli evidentaj ol la ligoj kun la nacia sekureco de Usono, oni povus sin demandi, kiam do ĉi tiuj potencoj zorgis pri demokratio en Libio? Tial al ili mankas kredindeco.

Due: ekzistas aliaj maljustaĵoj en tiu regiono — la palestina suferado, la milita saŭdaraba interveno en Barejno kontraŭ la sendefenda ŝijaista plimulto, la eksterproporcia brutaleco de la registaroj de Jemeno kaj Sirio... —, pri kiuj ĝuste tiuj potencoj atakantaj Gadafi fajfas, tiel montrante duoblan moralon.

Trie: la celo devas esti tiu, kiun difinas la rezolucio 1973, kaj nur tiu: nek surtera invado, nek civilaj viktimoj. UN ne donis permeson por faligi Gadafi, kvankam tiu ŝajnas esti la fina (kaj kontraŭleĝa) celo de la operaco. Ĉi tiu interveno tute ne devas taŭgi kiel precedento por pliaj militaventuroj kontraŭ landoj troviĝantaj en la cel-grajno de la regantaj okcidentaj potencoj.

Kvare: la historio instruas (kaj la kazo Afganio pruvas), ke estas pli facile eniri en militon ol eliri el ĝi. Kaj kvine: petrolo stinkas en ĉi tuta operaco.

La arabaj popoloj sendube pesas la juston kaj la maljuston de la nuna milita interveno en Libio. Grandparte ili apogas la insurgentojn (eĉ se oni plu ne scias, kiuj ili estas, kaj eĉ se oni suspektas, ke pluraj forĵetinduloj troviĝas en la nuna Transira Nacia Konsilio). Provizore, ĝis fino de marto, en neniu araba ĉefurbo organiziĝis manifestacioj kontraŭ la operaco. Kontraŭe, kvazaŭ de ĝi stimulitaj, novaj protestoj kontraŭ la aŭtokratioj pliintensiĝis en Maroko, Jemeno, Barejno... kaj precipe en Sirio.

La du ĉefaj postuloj de la rezolucio 1973, starigo de neflugzono kaj meto de la Bengazi-loĝantaro sub protekton, estis plenumitaj fine de marto. Kvankam aliaj postuloj ankoraŭ ne estis plenumitaj (la ĉesigo de pafado fare de la gadafistaj fortoj kaj ties garantio pri sekura alvojo por internacia humana helpo), ekde tiu momento la bombado estus devinta ĉesi. Des pli, ke NATO, kiu ne ricevis internacian mandaton, alprenis la 31an de marto la gvidadon de la milita ofensivo. La rezolucio ne permesas ankaŭ la armadon, trejnadon kaj militan gvidadon de la ribeluloj, ĉar tio signifus la ĉeeston de almenaŭ kelkaj fremdaj fortoj (“specialaj taĉmentoj”) sur libia teritorio, kion specife malpermesas la rezolucio 1973 de la Sekureckonsilio.

Estas urĝe, ke la membroj de tiu UN-Konsilio estu denove konsultataj, kaj ke oni prenu en konsideron la pozicion de Ĉinio, Rusio, Hindio kaj Brazilo por starigi tujan pafĉesigon kaj serĉi nemilitan solvon por la libia dramo.

Tiu solvo prenu en konsideron ankaŭ la iniciaton de la Afrika Unio, garantiu pri nedivideblo de la libia teritorio, malebligu la ter-invadon de fremdaj fortoj, konservu la riĉaĵojn de la subgrundo for de la avidemo de kelkaj fremdaj potencoj, ĉesigu la tiranion kaj refirmigu la emon al libero kaj demokratio de la popolo.

En Libio, nur politika solvo intertraktita de ĉiuj partioj estos justa.

Ignacio RAMONET

Aperinta en la reta eldono de Le Monde diplomatique en español, aprilo 2011.