Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2011-2013

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2011-2013

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Bolanta regiono

La retrovita unueco de la arabaj popoloj

La popolribelado, kiu skuas la araban mondon ne malfortiĝas, kaj etendiĝas al novaj landoj, aparte Sirio. En Maroko la reĝaj koncedoj ne haltigis la manifestaciojn (vd Ignace Dalle). Ĉiuj tiuj ribeloj celas elitojn, kiuj lokis sin super la ŝtato kaj prirabis sian landon (vd Samir Aïta). En Libio kolonelo Kadafi ofertis sian nafton al la okcidentaj kompanioj, subpremante samtempe sian popolon (J.P. Sereni kaj Rachid Khechana). Kvankam la eksterlanda arme-interveno komplikigas la situacion (Serge Halimi), la regiono ja travivas novan periodon de sia historio kaj ŝajne retrovas la Nahda (revekiĝon) de la 19-a jarcento.

De la 18-a de decembro 2010, kiam Mohammed Bouazizi sin mortigis per fajro en urbeto de interna Tunizio, io kio ŝajnis tute malaperinta de jardekoj el la araba politika scenejo reaperis: tabuloj levitaj de centmiloj da manifestaciantoj en Tunizo, Kairo, Bagdado, Manema, Benghazi, Sanaa, Rabato, Alĝero kaj aliloke, montradas la popolan volon. Tio, kion oni malestime nomis ĝis nun “la araba strato” transformiĝis en “popolon”, inkluzivante ĉiujn sociajn klasojn kaj aĝtavolojn. La postuloj estas simplaj kaj klaraj, sen ideologia ĵargono kaj demagogeco, religia aŭ apartisma. En rekta kaj konciza lingvo, la frapfrazoj ĉie trafas sian celon: unuflanke, postulo de politika libereco, de regad-alterno, de ĉesigo de koruptado, malkonstruo de la sekurec-aparatoj; aliflanke, postulo pri sociala digneco, kaj sekve ebleco labori kaj ricevi decan salajron.

Ĉu venas nova “araba printempo” tro longe atendita, de post tiu de la venkoj kontraŭ la britaj kaj francaj koloniaj fortoj, kiuj tondris, kune kun Israelo, kontraŭ la simbolo de rezistado, kia estis tiam, en 1956, la Egiptujo de Gamal Abdel Nasser, kontraŭimperiisto kaj triamondisto? Tiu periodo abrupte finiĝis kun la malvenko de la egiptaj, siriaj kaj jordanaj armeoj en 1967 fronte al Israelo, kaj la tro frua forpaso de Nasser, la ŝatata ĉefo, en septembro 1970. Inter 1975 kaj 1990, Libano, en ĥaoso kaj perforto, estis fariĝinta la unua mallogil-lando, kun siaj abundaj milicoj kaj eksterlandaj armeoj, kaj la israela okupacio. Aliaj sangaj situacioj sekvis, aparte en Alĝerio kaj Irako. Tio ebligis al la instalitaj reĝimoj montriĝi pli kaj pli aŭtokratecaj, prezentante sin kiel garantiulojn de politika stabileco. La fantomo de “libaniĝo” kaj poste de “irakiĝo” fariĝis ĉie aktuala.

Aliaj gravaj eventoj efikis sur la arabaj socioj. La identecaj ideologioj bazitaj sur islamo anstataŭis la kontraŭimperiisman kaj laikan naciismon. Oni serĉu ties fonton en la tre aktiva antaŭenpuŝo de salafismo fare de la nafto-monarĥioj de la Persa Golfo, kaj ĉefe la sauda vahabismo. La araba naciismo estis pri ĉio akuzata, kaj la tutislama solidareco prezentata kiel la ununura solvo. Tion klopodis realigi dum la 1970-aj jaroj la Organizaĵo de la Islama Konferenco (OIK) kreita de Sauda Arabujo kaj Pakistano, kiu metis en ombron la Movadon de la Nealiancitoj, kaj la Ligon de arabaj ŝtatoj paralizitan de internaj kvereloj. Fine de la jardeko Rijado kaj Islamabado sukcesis mobilizi grandan parton de la junularo en la ĝihadismo kontraŭ la sovetaj armeoj en Afganujo. Tia ĝihadismo poste estis translokita en Bosnio kaj en Ĉeĉenio, kaj fine en Kaŭkazo. Parto de tiu movado fariĝis takfiristo: ĝi batalas kontraŭ aliaj islamanoj, taksitaj malpiaj. Ties intelekta heroo estis Sayyed Quotb*; ties militista heroo estas s-ro Usama bin Laden.

* Gvidanto de la egiptaj Islamaj Fratoj, ekzekutita laŭ ordono de Nasser en 1966.

Alia identeca ideologio, tiu de la irana revolucio, ankaŭ influis la araban mondon. Tre malsimila al la vahabismo pro sia ŝijaisma koloro kaj pro adopto de kelkaj modernaj konstituciaj principoj, ĝi anoncas sin heredanto de la kontraŭimperiismo kaj socialismo de la antaŭa periodo, sed en islamigita lingvaĵo. Ĝi estas ankaŭ karakterizata de forta kontraŭ-sionismo. La milito ekigita de Sadam Hussein kontraŭ Irano en 1980 por klopodi redukti la novan influon de Tehrano en Mez-Oriento tiam fariĝas alia gravega deatentigilo, kiu ankoraŭ nun daŭras. Ĝi ja kondukis al invado de Kuvajto fare de Irako en 1990, al ĝia liberigo fare de okcidenta militalianco, kaj, 12 jarojn poste, al usona invado de Irako en 2003. La iraka socio tiam faladis en furiozigitan komunumismon, multforman korupton kaj perfortan malstrukturigadon.

La regreso en la religian identecon ankaŭ kreas fortajn streĉojn en diversaj arabaj landoj. Ekstrema kazo estas tiu de Alĝerio, inter 1991 kaj 2000. Ĉie en la araba mondo, la islamisma timigilo firmigas la instalitajn regantojn kaj la potencon de iliaj policoj. La eŭropaj landoj kaj Usono facile akceptas tion. La sensaciaj kaj sangaj atencoj en Nov-Jorko kaj Vaŝingtono, atribuitaj al s-ro Bin Laden kaj al ties organizaĵo Al-Kaido, en septembro 2001, kreis eĉ pli grandan deatentigon. Ili plifortigis reĝimojn taksatajn “moderaj” ĉar ilia eksterlanda politiko kongruas kun la ŝablono de la eŭropaj kaj usonaj timoj kaj deziroj, kaj ĉar ili esprimas neniun kritikon pri la israelaj perfortoj kontraŭ palestinanoj kaj libananoj. La sola celtabulo de la okcidentaj diplomataroj fariĝas la akso irano-siria, ribela laŭ la vidpunkto de Usono, kaj apoganto de la du rezistadoj al Israelo: tiu de Hizbulaho en Libano kaj de Hamaso en Palestino. Kiel oni povintus antaŭvidi tiom ampleksajn popolribelojn en tiu malhela kaj fiksita pejzaĝo?

Kompleta estis la blindeco de la observantoj, en la araba mondo same kiel en Eŭropo kaj Usono, pri la ekonomiaj kaj socialaj demandoj. Dum la grandaj transnaciaj kompanioj povis daŭrigi profitan negocon kadre de la iom-post-ioma liberaligo de la arabaj ekonomioj, kiu disvolviĝis de tri jardekoj, kaj dum la lokaj registaroj kaj iliaj komplicoj povis daŭrigi amasigon de gigantaj havaĵoj profitigante la lukso-industriojn en Eŭropo kaj aliloke, kaj la bienmerkaton en la grandaj ĉefurboj, pri kio oni plendus? Kiam la novliberalaj dogmoj estis respektataj, la novaj arabaj negocistoj, miliarduloj kreitaj de la malŝparata petrol-rento, dorlotitaj en la regantaj fermitaj medioj, estis konsiderataj kiel la plej bona signo de la “modernigo” de la arabaj ekonomioj. Eksaj naciismaj aŭ marksismaj aktivuloj turniĝis al novliberalismo kaj al usoneca novkonservatismo. La mono de petrolo dominis la arabajn amasinformilojn.

Ĉio cetera estis ignorata. Alarmiga nivelo de senlaboreco, tre supera al la tutmonda averaĝo, aparte ĉe junuloj, “cerbo-fuĝado”, kreskanta migrado, analfabetismo en larĝaj areoj, gigantaj ladurboj, tre malforta aĉetpovo en vastaj popoltavoloj sen sociala sekureco, ĝeneraligita korupto kaj senesperado, naŭziĝo de la mezaj klasoj kaj anarkia mastrumado de la privata sektoro, mem koruptanto kaj ofte viktimo, kiel ekzemple en Tunizio, de la predado de la moŝtuloj de la reĝimo. Kaŝita malantaŭ relative grandaj kreskokvotoj en la lastaj jaroj, kaj reformoj celantaj ricevon de bonaj notoj ĉe la internaciaj financaj institucioj kaj la Eŭropa Unio, la sociala kaj ekonomia realeco estas tute alia*.

* Vd “L’aggravation des déséquilibres et des injustices au Proche-Orient”, Le Monde diplomatique, sept. 1993.

La lokaj privataj investoj, same kiel tiuj de la miliarduloj de la petrolrento, kuras al la sektoroj de la luksaj bienoj aŭ turismo kaj ankaŭ al la komerca distribuo, foje eĉ al la bankoj kaj telekomunikadoj, kie okazas multaj privatigoj (Vd Samir Aïta). La biloborsoj kaj la bien-prezoj ekflamiĝas, pliriĉigante ankoraŭ la privatajn grupojn, familiajn kaj klientarismajn. La amasiĝantaj havaĵoj estas sen kongruo kun la malalta produktiveco de la ekonomioj, kies kapabloj estas malmulte aŭ tute ne ekspluatataj. La investoj en agrokulturo, industrio, kaj servoj kun multa aldonvaloro (informadiko, elektroniko, medicinaj esploro kaj industrio, sunenergio, rubaĵindustrio, hommedio, akvo-mastrumo, ktp., estas tre nesufiĉaj. La laboratorioj pri “esploro kaj disvolvado” apenaŭ ekzistas en la privata sektoro, kiu investas nur en aktivadoj kun malmulta aldonvaloro sed tre alta profitkvoto, kaj sen financa risko.

La kvalito de la evoluo de la reala ekonomio neniam interesis la lokajn registarojn aŭ la landojn kaj instituciojn, kiuj apogas ilin*. Elmigrado estas proponata kiel solvo por la demografia kresko kaj senlaboreco. Ĝi estas laŭdata en la tuta literaturo de la internaciaj organismoj kiel mirakla solvo por la malriĉo-problemo, malgraŭ manko de pruvoj pri pozitiva influo de tiuj migradoj al la laboreksportantaj landoj*. Oni nur organizas mikrokreditojn, ja utilajn kiel reduktilojn de malriĉeco, sed kiuj neniam sukcesis serioze retroirigi ĝin.

* Vd “L’ajustement structurel du secteur privé dans le monde arabe: taxation, justice sociale et efficacité économique”, en Louis Blin kaj Philippe Fargues (sub gvido de), L’économie de la paix au Proche-Orient, vol. 2, Maisonneuve et Larose-Cedej, Parizo, 1995.
* Vd Le Nouveau Gouvernement du monde, La Découverte, Parizo, 2010.

La demando estas, kiel la aktualaj movadoj povos rezisti al ĉiaj devojiĝoj aŭ eĉ al la kontraŭ-revolucioj. La vojo de la araba mondo al retrovitaj libereco kaj digneco, interne kaj sur la internacia nivelo, estos longa kaj malfacila. Kruelaj subpremoj eble okazos, kaj eksteraj intervenoj riskas multobliĝi, kiel nun en Libio kaj Barejno, alportante la fantomon de interna milito. Ĉu la araba printempo haltiĝos ĉe Tunizio kaj Egiptujo? Ĉu, 30 jarojn post Libano, Libio fariĝos nova repuŝilo, vekante timon pri longaj internaj militoj kaj amasaj eksterlandaj intervenoj?

La unua danĝero por tiuj komenciĝantaj revolucioj estas tiu de la deziro, forte esprimata de Usono kaj Eŭropo, “akompani” la demokratiajn reformojn kiuj aperas. Komprenu: gajni al si novan klientaron, per distribuo de dolaroj kaj eŭroj.Sed ĉu ne estas tempo, ke popoloj, kiuj ĵus ekleviĝis, enmanigu sian destinon, sen enmiksiĝo de iu ajn (vd Serge Halimi)? La respublikaj kaj civitanaj principoj, devenantaj el la franca revolucio, estis popularigitaj en la elitaro de la araba mondo jam en la 1820-aj jaroj pere de verkoj de diversaj intelektuloj, kleraj religiuloj, fruaj aktivuloj de la homrajtoj. Ĉiuj pensuloj de tiu “Nahda” (revekiĝo) kontribuis konigi la progresojn de libereco okazintaj en Eŭropo. Sub la monarĥia reĝimo, Egiptujo spertis viglan parlamentan agadon, same kiel Irako, kaj ankaŭ la respublika Sirio, antaŭ la ekregado de la baasistaj oficiroj. Kaj kion diri pri Tunizio, kies intelektularo larĝskale kontribuis, jam en la 19-a jarcento, konigi la modernajn konstituciajn principojn? Urĝas do diri “ne, dankon” al la eŭropanoj.

La dua danĝero estas la malforteco de la lokaj ekonomioj kaj ilia multforma dependo koncerne la nutraĵ-produktojn kaj vivnecesajn pruduktojn. Paradokso estas, ke al tiuj ekonomioj ne mankas mono por investi en nova ekonomia dinamiko; sed starigo de tia dinamiko postulas ataki la radikojn de la rent-ekonomio kun tre malmulta aldonvaloro, kiu ĉie dominas, por aliri plene produktivan ekonomion, profitanta el la naturaj kaj homaj riĉofontoj. Prefere ol peti eksterlandan helpon oni devus strebi allogi la multajn talentulojn instalitajn eksterlande, kiuj, kunlaborante kun la enlanduloj, povus doni novan direkton al la publikaj politikoj, inspiritaj de tiuj de la aziaj “tigroj” kaj ne kondiĉitaj de eksterlandaj helpoj*.

* Por la periodo 1970-2000, la mono sendita de la elmigrintoj estis 359 miliardoj da dolaroj en la nuraj arabaj landoj ĉirkaŭ Mediteraneo, kompare la helpoj (inkluzive armean) estis ĉirkaŭ 100 miliardoj. Fonto: datumbazo pri migradoj de la Monda Banko, kaj tiu de la Komitato por Evoluhelpo de la Organizaĵo pri Ekonomiaj Kunlaboro kaj Evoluigo (KEH de la OEKE).

La tria danĝero estas ekesto de sociaj antagonismoj inter la urbaj mezaj klasoj unuflanke, kaj la popolaj kaj malriĉulaj tavoloj, vilaĝaj kaj urbaj, aliflanke, kies unueco kaŭzis ĝis nun la sukceson de la ribelaj movadoj. Interes-alianco inter la privataj ekonomiaj grupoj kaj la mezaj klasoj por malaltigi la pretendojn de la plej malriĉaj klasoj, inkluzive la dungitojn, povus esti tre danĝera. Komplice kun la politikaj kaj ekonomiaj eksteraj interesoj, ĝi povus iom post iom perdigi ĉiujn antaŭenirojn gajnitajn ĝis nun pro la reveno de la popoloj sur la politika scenejo. La justaj salajraj postuloj ja devos esti kontentigitaj, sed tio okazos des pli facile, ke la produkt-aparato rapide eliros el la rent-ekonomio, malmulte produktiva kaj kun malgranda aldonvaloro, kaj ke la ŝtata kaj privata investado estos direktita al la novigaj sektoroj, esploro kaj disvolvado, diversigo de ekonomio ekster la sektoroj bieno, financo kaj distribu-komerco. Drasta revizio de la impostsistemoj devos esti lanĉita, ne nur por realigi impostan justecon, sed ĉefe por egaligi la profitkvotojn inter la sektoroj sen risko kaj kun malmulta aldonvaloro kaj la sektoroj kun riskoj kaj postulantaj kapablojn en esploro kaj disvolvado.

Lasta danĝero estas tiu, kiun ĉiuj endanĝerigitaj ŝtatestroj provis uzi ĝis nun: la regionismoj kaj tribismoj, eble eĉ la dividoj inter sunaistoj kaj ŝijaistoj aŭ kristanoj kaj islamanoj. Tiuj centrifugaj tendencoj klariĝas per grava maltrankvilo devenanta pli el malegaleca ekonomia kaj socia disvolvado ol el neredukteblaj identecaj kontraŭstaroj, antropologiaj kaj esencismaj. Ankaŭ en tiu kampo, nur ekfunkciigo de nova ekonomia dinamismo povos abortigi ĉiujn provojn ekspluati ilin.

Georges Corm