Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2011-2013

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2011-2013

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Popolribelo kontraŭ la “beduenokratio” kaj ties ĉefo

La libia ribelo ne spontanee naskiĝis. Ĝi estis preparita, tiel per provoj reformi la reĝimon, kiel per kuraĝaj iniciatoj de aktivuloj.

Dum intervjuo por la televidĉeno Al-Arabiya la 19-an de februaro, Saïf Al-Islam, filo de s-ro Muamar Kadafi, deklaris, ke kun helpo de sia patro li planas komenci profundajn reformojn de la politika sistemo. Li ankaŭ anoncis, ke unu semajnon antaŭ la ekribelado, la “Gvidanto” renkontis plurajn oponantojn kaj promesis al ili radikalajn ŝanĝojn en la konstitucio, organizadon de liberaj elektoj kaj publikigon de novaj leĝoj. Sed li forgesis diri, ke la reĝim-malfermiĝo, kiun li mem provadis en 2003, malsukcesis en 2008*.

* Vd Helen De Guerlache, “Quand la Libye se reconnecte au monde”, Le Monde diplomatique, julio 2006.

Antaŭ 8 jaroj Saïf Al-Islam ja proponis reformprojekton de la konstitucio. Li eĉ fiksis limdaton por ĝia ekfunkciado: la 1-an de septembro 2008. Inter la proponoj estis 21 fundamentaj leĝoj, el kiuj unu pri investado kaj punkodo, kaj alia pri la civilaj kaj komercaj proceduroj. Tiuj reformoj, li asertis, troviĝis en la kadro de klopodo celanta eligi Libion el ĝia internacia izoleco. Krome, li kompletigis ĉi tiun iniciaton per alvoko al konstruo de civila socio, kie evoluos diversaj sendependaj organizaĵoj: sindikatoj, federacioj, ligoj, juraj asocioj kaj profesiaj unuiĝoj. La celo estis doni al la reĝimo konstitucian legitimecon, kiu anstataŭu la revolucian kaj triban legitimecon, sur kiu apogis sin la kolonelo de sia aliro al la regado.

Tamen, tiuj leĝoj neniam estis submetitaj al aprobo de la parlamento, la Ĝenerala Popola Kongreso. Tiu iniciato reale ŝajnas esti nur manovro. Kiucele? Gajni tempon kaj desegni pli bonan bildon de la reĝimo en la eŭropaj ĉefurboj. La juĝisto taskita redakti la konstitucion diris, ke li precipe inspiriĝis el la Verda Libro — la eta manlibro de la pensoj de la Gvidanto — certigante, ke lia misio ne estis ŝanĝi la reĝim-naturon, sed grupigi jam ekzistantajn tekstojn. La limdato fiksita por la balot-organizo kaj starigo de konstitucio ne estis respektata.

Kiam la “Gvidanto” inspiriĝas el Jean-Jacques Rousseau

Por kompreni tiun prokrastadon necesas retroiri en la historio, kaj trovi la fundamenton de la penso de kolonelo Kadafi. Kiam la “liberaj oficiroj” ekprenas la regpotencon la 1-an de septembro 1969, Libio — tre riĉa je petrolo kaj gaso — havas du milionojn kaj duono da loĝantoj, kies socio estas triba, 75% el ili estas beduenoj. Estas tiam nur tri urboj: Tripolo, Benghazi kaj Misurata. La ĉefaj ŝanĝoj alportataj de la novaj regantoj estas abolo de monarĥio, starigo de la Libia Araba Respubliko, kaj oficiialigo de la “popola povo” dum kongreso, kiu okazis en marto 1973. Jam en 1972, la leĝo n-ro 17 forigis la plurismon kaj malpermesis kreadon de partio, konforme al la moto “Ĉiu partiano estas perfidulo”.

La Araba Socialisma Unio — fariĝinta poste la popolaj komitatoj — estas tiam la spino de la sistemo kaj, paradokse, enradikigas ĝian socialisman orientiĝon, malgraŭ ke kolonelo Kadafi pretendis esplori “trian vojon” inter kapitalismo kaj komunismo.

Laŭ la tunizia esploristo Taoufik Monastiri, s-ro Kadafi estis influata de la franca pensisto Jean-Jacques Rousseau*: li faris el lia penso sian referencon por starigi en Libio “beduenokration”. Tia sistemo karakteriziĝas per foresto de ŝtato, de prezidanto (kiun anstataŭas “Gvidanto”), de partioj (anstataŭitaj de popolaj komitatoj, kiuj regas la administracion) kaj, inverse, per la starigo de revoluciaj komitatoj, kaj ankaŭ kontrol-komitatoj, por reguladi la konfliktojn inter la popolaj komitatoj kaj revoluciaj komitatoj. La funkciado de tiuj strukturoj estas tute netravidebla, ĉar neniu scias kiel iliaj membroj estas nomumitaj.

* Vd “Mu’ammar Kadhafi”, Encyclopaedia Universalis, Parizo.

S-ro Kadafi estis ĉiam protektata de sia tribo, Al-Kadhafa. Tiel, kiam la kolonelo nepre volis loĝi en sia fama tendo dum siaj eksterlandaj vojaĝoj, tio estis por memorigi al lia tribo, ke eĉ eksterlande, li ne forlasas ĝin. La afero povas ŝajni folklora, sed estas ja forta mesaĝo al la beduenoj, kiuj elektis lin ne kiel prezidanton sed kiel gvidanton, statuso al kiu s-ro Kadafi resendas ĉiufoje kiam li klarigas, ke li ne estas malelektebla.

Dum sia mandato, li evoluis de arabismo al naciismo kaj tribismo, kontestante la urban civilizon. Li adoptis la khaima (tendo) kiel sian loĝejon kaj li forigis ĉiujn urbanajn ministrojn. Li nuligis, en 1977, la kolegian regmanieron starigitan per la Konsilio de la Revolucia Komandado (KRK), kiu prenis la regpotencon en 1969. Li subpremis la oponantojn, progresistajn, islamistajn kaj naciistajn, kaj ankaŭ forigis, unu post la alia, siajn arme-kompanojn, la “liberajn oficirojn”.

Majoro Abdessalam Jalloud, la dua plej grava oficiro dum la puĉo en 1969, rifuĝis de 1993 en sia tribo, Al-Mherga. Majoroj Mohamed Nejib kaj Mokhtar Karoui la unuaj demisiis el la KRK en 1972, proteste kontraŭ la rifuzo transdoni la regpovon al la civiluloj. La saman jaron, kolonelo Mohamed Al-Meguerief estis juĝita en ne klaraj kondiĉoj. Bechir Al-Houadi kaj Yaoudh Hamza estis mortigitaj en 1975; Omar Mehichi en 1984. De kvaronjarcento, s-ro Abdelmomem Al-Houni aliĝis al la opozicio, antaŭ ol repaciĝi — antaŭ nelonge — kun la kolonelo, kaj denove forlasis lin sekve de la popolribelo de februaro 2011.

La 6 filoj de s-ro Kadafi anstataŭis la proksimulojn de sia patro

El 12 membroj de la KRK restis nur 3: s-ro Aboubakr Younes Jaber, majoro Khouildi Hamidi kaj generalo Mustafa Kharroubi. Ĉiuj tri havas malgravajn postenojn.

Iom post iom la filoj de s-ro Kadafi anstataŭis la proksimulojn de sia patro. Tiel, la ministro pri Defendo, s-ro Younes Jaber — kiu ĵus aliĝis al la ribeluloj — komandis nur marĝenajn trup-unuojn, dum la plej bone ekipitaj unuoj estis sub la regado de kvar filoj de s-ro Kadafi: Saadi, Moatissim, Mohammed kaj Khamis.

Post malsukceso de sia “malfermiĝo”, kolonelo Kadafi surprizis ĉiujn nomumante sian filon Saïf Al-Islam, en oktobro 2010, “kunordinanto de la popolaj povoj” — funkcio kiu faras el li virtualan ŝtatestron, gvidantan la ĉefajn povo-branĉojn: la Ĝenerala Popola Kongreso (parlamento), la Ĝenerala Popola Komitato (registaro) kaj la sekurecaj fortoj. Tiu ĉi iniciato okazis samtempe kun la malkonstruo en aprilo 2010, de la mallibereja komplekso Abou Salim, proksime de Tripolo. La celo estis forigi ĉian spuron de la amasbuĉado, kiu okazis tie: 1200 politikaj malliberuloj estis murditaj tie en 1996, laŭ neregistaraj organizaĵoj (NRO). Detruante ĝin, oni malhelpas ĉiun provon enketadi pri tiu krimo.

En tiu sufoka klimato, nur ideo pri organizo de paca manifestacio metis iun en risko de malliberiĝo por jaroj. La politika aktivisto Jamal Al-Hajji kaj lia kamarado Frej Houmid estis kondamnitaj de la tribunalo pri ŝtatosekureco je respektive dek du kaj dek kvin jaroj da mallibero pro planado, kune kun 10 aliaj akuzatoj, pacan manifestacion en Tripolo en februaro 2007, okaze de datreveno de mortintaj manifestaciantoj dum perfortaj alfrontiĝoj kun la sekurecfortoj, okazintaj en Benghazi unu jaron pli frue. Tiu tribunalo ankaŭ kondamnis, en 2007 la oponanton Idriss Boufayed je 25 jaroj da mallibero, pro komploto kontraŭ la regantoj kaj spionado profite al alia lando, post kiam li kontaktis usonan diplomaton akredititan en Tripolo.

Bolado de la civila socio anoncanta la ribeladon

Incitegitaj de la maljustaĵoj kaj manko de libereco, la elitoj komencis plendi kaj malferme kritiki la diktatoron, liajn policanojn kaj la subjugadon fare de la registaro. Dum prelego en aŭgusto 2010 en Benghazi pri temo “Tribo kaj tribismo en Libio”, s-ino Amel Laabidi, profesoro ĉe la departemento de politikaj sciencoj de la universitato Gar Younis (Tripolo) kritikis la influon de la tribo-aparteno sur la politika tereno. Tion ilustras la kreado, komence de la 1990-aj jaroj, de la “socia popola direktantaro”, kies misio estas starigi la tribon kiel oficialan institucion kaj politikan partneron. Pro manko de ŝtataj institucioj, tiu triba zorgado kondukis al koruptado, al malrespekto de leĝo kaj minacoj pri la sekureco de la lando.

Siaflanke, la eksa ĉefadvokato Mohamed Ibrahim Al-Allagui kritikis, en septembro 2010, la absoluton povon de la popolaj komitatoj kaj pledis por ilia submetiĝo al leĝo, kaj por starigo de politika plurismo. Dum la sama periodo li publike kritikis la sekretarion taskitan pri aferoj de unuiĝoj, sindikatoj kaj profesiaj ligoj en la Kongreso, s-ron Mohamed Jibril (vera ministro pri internaj aferoj), kaj akuzis lin influadi la balot-rezultojn por la estraroj en la civilaj asocioj.

Lastjare la ordinara asembleo de la advokat-sindikato de Benghazi, celita por elekti novan konsilantaron de la advokat-ordeno — ĝia mandato estis finita de unu jaro-, estis malpermesita de la sama s-ro Jibril.

En artikolo publikigita la 10-an de septembro 2010 en la ĵurnalo Oya, s-ino Ezzat Kamel Al-Makhour, filino de la eksministro pri eksterlandaj aferoj, defendis la rajton por civitanoj krei sendependajn sindikatojn. Ŝi kritikis la leĝon de 2001 pri la civilaj asocioj, kiu submetas ilian kontrolon ne plu al juĝistoj sed al la regantoj, taksante tiun leĝon“malmulte respektanta la homrajtojn” kaj “pli severa kaj deadmona ol la antaŭaj”.

Fronte al tiu bolado la registaro estas jen dividita, jen — ĉefe kiam ĝiaj interesoj estas minacataj — unueca. La agreso kontraŭ la ĵurnalisto Mohamed Larbi Essarit, fine de septembro 2010 en Benghazi, estis instrua ilustrado pri tio. Konata pro siaj kritikaj skribaĵoj, li estis grave vundita kaj enhospitaligita, sed la polico kunportis lin por pridemandi lin, malgraŭ lia stato. La internacia Kadafi-fondaĵo por karitato, gvidata de Saïf Al-Islam, tuj forigis, per la voĉo de sia asocio por homaj rajtoj, ĉian respondecon de la sekurec-fortoj en tiu afero.

Tiu “aŭtismo” de la registaro, la alproprigo fare de la familio Kadafi de ĉiuj decido-centroj kaj de la strategiaj postenoj en la militista institucio, la kontrolado de la loĝantaro kaj la silentigo de la gazetaro fermis pordon al ĉiu senperforta ŝanĝo kaj puŝis la popolon al ribelo.

Rachid KHECHANA