Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2011-2013

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2011-2013

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Demografio-Dosiero

Ĉu tro loĝata planedo?

Longtempe la politikaj gvidantoj observis la evoluon de sia loĝantaro, konfuzante nombron kaj potencon. La 21-an jarcenton markos la demando pri maljuniĝo, dum reaperas la miljara mito pri troa loĝantaro.

La timiga perspektivo pri troloĝantaro reaperis en 2008, okaze de malkresko de la mondaj nutraĵ-stokoj kaj pro la akcela malboniĝo de la hommedio. Rapida rigardo al kelkaj nombroj ja ne trankviligas: 218.000 pliaj buŝoj nutrendaj ĉiutage en la mondo, 80 milionoj jare, entute preskaŭ 7 miliardoj da homoj, kreskanta konsumado... La loĝantaro ŝajne tre premas la riĉofontojn de la planedo.

Tamen la homaro ne atendis nian 21-an jarcenton por alarmiĝi pri troa loĝateco. Kvar jarcentoj antaŭ nia erao, kiam la mondo enhavis malpli ol 200 milionojn da loĝantoj, Platono kaj Aristotelo rekomendis al la ŝtatoj strikte reguladi la naskokvanton; tio ja montras, ke la nocio “troloĝateco” estas demando pli kultura ol cifera. De post la biblia ordono “kresku kaj multobliĝu”, alfrontiĝas naskigistoj kaj subtenantoj de naskoregulado. La unuaj kritikas la troloĝatecon kiel iluzion; la duaj alarmas kontraŭ ties konsekvencoj.

Dum tre longa tempo, oni ne disponis pri statistiko. Ne povante baziĝi sur fidindaj nombroj, la debato estis precipe filozofia, religia aŭ politika. Hodiaŭ ankoraŭ, spite al la amasaj donitaĵoj disponeblaj, la ideologiaj aŭ religiaj orientiĝoj larĝskale gvidas la opiniojn. Paroli pri troloĝateco tuŝas al la fundamentaj konvinkoj rilate la vivon kaj ties valoron. Tial la temon oni aliras pasie.

Malfacile oni povas imagi, ke la eŭropa Mezepoko, kun ĝiaj militoj, ĝiaj pestoj, ĝia beba mortokvoto, povis eĉ konsideri la demandon pri troloĝateco, tiom morto ŝajnas esti ĉie. Tamen, kvankam tio povas surprizi, ĝi travivis periodojn de relativa troloĝateco (konsiderante la kapablon nutri la loĝantojn), eĉ kondukanta la teologiistojn nuanci siajn poziciojn...

Moralaj konsideroj pri ĉasteco aŭ pri supereco de virgeco eniris la debaton. Same okazis pri la laŭleĝeco de la kontraŭkoncipaj praktikoj. Fine la biblia malpermeso pri onanismo (la krimo de Onan, kiu elverŝis sian semon surteren) longtempe influis la diskutojn.

Antaŭ 40.000 jaroj, kun 500.000 loĝantoj sur la tuta tero, la minaco pri troa loĝantaro povis ŝajni tre fora. Tamen, la ĉasistoj bezonis vivspacon sufiĉan por sia provizado per ĉasaĵoj: po dek ĝis dudek kvin kvadrataj kilometroj meze, kaj tio tre limigis la dimension de ĉiu grupo. Trans 25 ĝis 50 personoj vivantaj ekskluzive el ĉaso kaj pluko, la grupo povis sperti gravajn malfacilaĵojn pri provizado. Troloĝateco ja estas varianta nocio, tre ligita al la disponeblaj riĉofontoj. Sed ĝia popola bildo ĉiam estas tiu de homoj kunpremitaj kvazaŭ sardinoj en malgranda ujo.

Nombro rapide fariĝas obsedo. En la grekaj civitoj, la reliefo trudas apartiĝon. Ĉiu baseno organiziĝas kiel sendependa civito, laŭ etdimensiaj fermitaj ĉeloj, kie la hompremo estas forte sentata; tia situacio faciligas ekkonsciiĝon pri la demografia faktoro. La politika etoso ne favoras naskon.

“KIAM ESTAS TRO DA CIVITANOJ, ILI IĜAS NEREGEBLAJ”

En du el siaj ĉefaj dialogoj, La Respubliko kaj La Leĝoj, Platono determinas nombre idealan loĝantaron, laŭ la disponeblaj spaco kaj riĉofontoj, kaj priskribas la organiz-manierojn kaj socian funkciadon — ofte je ekstrema limo de realismo — necesajn por atingi tiun nombron. Similan klopodon faras Aristotelo, en La Politiko: “Kio faras civiton granda, tio ne estas ĝia multa loĝantaro*”. Laŭ li, ĉiuokaze, “tro granda nombro de loĝantoj ne povas akcepti ordon; kiam estas tro da civitanoj, ili iĝas ne regeblaj, la homoj ne konas unu la alian, kio favoras krimecon. Krome, facilas por eksteruloj kaj fremduloj uzurpi la civit-rajton, estante nerimarkeblaj pro la granda nombro*”. Kaj ankaŭ laŭ li, multaj homoj, tio estas multaj malriĉuloj, do danĝero de ribeloj. Kio zorgigas Aristotelon, tio estas ne tiom riĉofontoj aŭ nutraĵoj, kiom ordotenado. La greka demografia penso metas jam la bazon de la debato tian, kia oni trovas ĝin en la periodoj moderna kaj nuna. Ĝi estas eŭgenika, maltusanisma kaj... fremdulmalama!

* Aristotelo, La Politique, 7, 4, 1326 a.
* Aristotelo, cit.

Kun la etendiĝo de la romia dominado, ŝanĝiĝas skalo, sed ne nepre pensmaniero. La politiko de la registaroj estas favora al naskomultiĝo. Tio estas samtempe novaĵo kaj malsukceso, ĉar la romia fekundeco ĉiam restis malgranda kompare kun tiu de aliaj civilizacioj, kiel atestas Tito Livio: “Gaŭlujo estis tiom riĉa kaj tiom multloĝata, ke ĝia loĝantaro, tro multnombra, ŝajnis malfacile vivtenebla. La reĝo, jam maljuna, dezirante malŝarĝi la reĝlandon de tiu premanta loĝantaro, sendis siajn du nevojn tra la mondo por trovi novajn terojn*.” Laŭ la politika propagando: tro multnombraj, ili agresas siajn romiajn najbarojn, tiel pravigante la respondan invadon de Gaŭlujo.

* Tito Livio, Historio de Romo.

Kun kristanismo, inter la 3-a kaj 5-a jarcentoj de nia erao, la regantoj forlasas intervenismon. La demando pri naskigo pasas de la politika kampo al religia kaj morala sfero. Vigla debato aperas ĉirkaŭ la demando pri supereco de virgeco, prezentata kiel plej alta virto, pri geedzeco, malestimata favore al asketismo, kaj pri la regeedziĝo, kiu estas punata.

En tiom severa etoso, la demando estas tamen metita: ĉu la loĝantaro kresku aŭ malkresku? Ĉu fekundi aŭ abstini? Por la kristanoj, respondon oni trovu nur en la dia parolo. Sed la bibliaj tekstoj kontraŭdiras unu la alian... La laboro de la Patroj de la Eklezio konsistis el montri, per multaj retorikaj akrobataĵoj kaj tordaĵoj, ke tiuj kontraŭdiroj ne ekzistas, kaj ke Dio havas nur unu vorton, kvankam li ordonis al Adamo kaj Evo multobliĝi, kaj poste igis sanktan Paŭlon diri, en la Nova Testamento: “Estas bone por viro ne tuŝi sian edzinon”. La tasko ne estis facila, sed por teologiistoj nenio estas malebla. La Malnova Testamento ja estas nedubiga: “Kresku, multobliĝu, estu fekundaj.”

La relativa troloĝateco de Mezepoko havas tre konkretajn efikojn. Jam fine de la 11-a jarcento, la okcidentanoj scias kiel ekspluati la multnombrecon. Ekkonsciiĝinte pri sia nombra supereco, ili el ĝi faras armilon. Papo Urbano la 2-a, en 1095, sendas taĉmentojn da kavaliroj al Jerusalemo. La tuta epopeo de la krucmilitoj estas subtenata de daŭra kurento de okcidento al oriento, kiu ne estus ebla sen aldona loĝantaro en la kristanaro.

Tiel iras la okcidenta mondo ĝis la komenco de la 19-a jarcento. Ekleziuloj, intelektuloj, teologiistoj, filozofoj kaj verkistoj laŭvice teoriumadis pri la demografia demando, fluktuante inter la timo de tropleneco kaj la traŭmo de granda malpleno, la naskigismaj utopioj kaj la neŝancelebla fido en dia ordo kiel reguliga potenco de la homa ĉeesto sur Tero. La popolon (vulgum pecus) oni perceptas laŭvice, jen kiel plagon, jen kiel riĉaĵon. Ĉiu disvolvas siajn klarigojn kaj formulas siajn rekomendojn, malgraŭ ke la statistika ilo restas tre malbona. Subloĝateco, troloĝateco: tra la jarcentoj daŭras la batalo inter tiuj, kiuj opinias, ke unu estas pli danĝera ol la alia por la pluvivo de la homaro.

ĈU KALKULI LA INDIVIDUOJN KUN MALTHUS AŬ DIVIDI LA RIĈAĴOJN KUN MARKSO?

La verko de Thomas Robert Malthus*, je la limo inter la 18-a kaj 19-a jarcentoj, montras sojlon en la historio de la demografiaj teorioj. La loĝantaro, laŭ aserto de la brita ekonomikisto kaj pastro, kreskas multe pli rapide ol la nutraĵproduktado, kio neeviteble kondukos al tro da loĝantaro kaj grandskala malsatego. Se oni faros nenion, la konsekvencoj estos brutalaj kaj dolorigaj, ĉar la Naturo ja eliminos la “troajn homojn”; aŭ oni mastrumos la naskokvanton, forigante unue ĉian helpon al malriĉuloj, por “respondecigi” ilin — la respondeca sinteno estas edziĝi kaj havi infanojn nur kiam oni havas sufiĉe da rimedoj por nutri kaj eduki ilin. Laŭ Malthus, rapida disvastiĝo de mizero estas danĝero por la homaro; do necesas elradikigi ĝin.

* Thomas Robert Malthus, Essai sur le principe de population.

Pierre-Joseph Proudhon respondas al li, ke ne ekzistas problemo pri troloĝateco. Mizero disetendiĝas ja nur pro la maljustega sistemo de proprieto, kiu donas al iuj nejustan potencon super aliajn. Karlo Markso, malmulte interesita de demografiaj demandoj, konsideras Malthus kiel malamikon de la laborista klaso kaj nomas lin “impertinenta kalumniisto de la regantaj klasoj, kulpa pro peko kontraŭ scienco kaj kalumnio kontraŭ la homa raso*. Li riproĉas, ke li kredas je “loĝantaro-principo”, natura absoluta leĝo, ĉiam kaj ĉie valida, laŭ kiu loĝantaro kreskas ĉiam pli rapide ol la vivbezonaĵoj; “Tiu ĉi abstrakta loĝantaro-leĝo ekzistas nur por plantoj aŭ bestoj, dum ne estas historia homa interveno. Kio gravas, tio ne estas la nombro de homoj, sed la divido de la riĉaĵoj*.”

* Karlo Markso, La Kapitalo.
* Karlo Markso, cit.

Ĉi tiuj debatoj daŭris ĝis la mezo de la 20-a jarcento, momento kiam la homaro komencas senbremsan kreskon: tri miliardoj da homoj en 1960; 6,1 miliardoj en 2000. Ne estas kresko, sed eksplodo. La demografiistoj, ekonomikistoj, geografiistoj, sed ankaŭ filozofoj, historiistoj, etnologiistoj, kaj evidente politikistoj, disputegas pri la interpretado de la fenomeno. Kontraŭ la defendantoj de la vivo sendepende de ĝia kvalito, la realistoj elstarigas la necesan naskigo-regadon. La unuaj neas la koncepton troloĝateco, preferante paroli pri “malegaleco de evoluo”; la duaj publike mallaŭdas la mortigan frenezon de la naskigistoj, kiuj kondamnas centojn da milionoj da homoj malsatmorti. Ekde la 1980-aj jaroj, la hommediaj kaj ekologiaj problemoj komencas esti pli serioze konsiderataj.

Komence de la 21-a jarcento, la kontraŭ-maltusanoj volas trankviligi, sin apogante sur la fenomeno “demografia transiro” nun okazanta: la naskokvotoj falas ĉie, inkluzive en la tre malriĉaj landoj. Tio ja konfirmas la demografian revolucion elvokitan en 1934 de Adolphe Landry, kiu montris, ke de nun, kun la ega kresko de varproduktado, la problemo de la rilato loĝantaro/riĉofontoj estas jam malaktuala. Tial, tio kion oni difinas kiel plej dezirinda loĝantarokvanto dependas de la nocio “feliĉo”, kvalita nocio, ne plu kvanta.

Laŭ tiuj demografiistoj, la monda loĝantaro stabiliĝos je proksimume naŭ miliardoj ĉirkaŭ 2050, kaj dek miliardoj ĉirkaŭ 2150. Ĉar nia planedo, certigas plej multaj demografiistoj, povas nutri dek miliardojn da loĝantoj, kiel ĝi povus esti troloĝata kun sep miliardoj? Estas ja unu miliardo da subnutratoj kaj duoble pli da malriĉuloj sur la planedo: estas eble nur pro maltaŭga divido de la riĉaĵoj? Sed, ĉu estas dezirinde atingi tiujn nombrojn? La amasigo de dek miliardoj da homoj, eĉ se bone nutrataj, restas amasigo...

En 1997 Salman Rushdie skribis Letero al la ses-miliarda mondcivitano*, kiu devis naskiĝi ĉi-jare: “Kiel membro plej lasta de specio aparte scivolema, vi baldaŭ metos al vi la du demandojn, kiuj povas enspezigi 64.000 dolarojn [proksimuma malneta enlanda produkto de Usono], kiujn la aliaj 5.999.999.999 jam metadas de kelka tempo: kiel ni alvenis en tiun situacion? Kaj, ĉar nun ni estas tie, kiel ni travivos? Oni verŝajne sugestos al vi, ke la respondo al la demando pri originoj postulas, ke vi kredu je ekzisto de nevidebla kaj noblega Estaĵo, “ĉi-supre”, je ĉiopova kreanto, kiun ni, malfeliĉaj kreitaĵoj, ne povas percepti kaj eĉ malpli kompreni... Pro tiu fido, en multaj landoj ne eblis malhelpi alarmigan kreskon de la homnombro. La troloĝatecon de la planedo kaŭzis almenaŭ parte la spiritaj gvidantoj de la homaro. Dum via vivo, vi verŝajne vidos la alvenon de la naŭ-miliarda mondcivitano. Kaj se tro da homoj naskiĝas parte pro la religia kontraŭstaro al naskoplanado, multaj homoj ankaŭ mortas pro religioj...”

* Salman Rushdie, Imagine there’s no heaven: A letter to the six billionth world citizen”, letero al la Unuiĝintaj Nacioj (UN), reprenita de Christopher Hitchens en The Portable Atheist, Da Capo Press, Filadelfio, 2007.

Dek kvar jarojn poste, en 2011, aŭ plej laste komence de 2012, ni atendas la alvenon de la sep-miliarda mondcivitano. Ĉi tiu lasta havas 7 ŝancojn el 10 naskiĝi en malriĉa lando, en malriĉa familio. Ĉu ni sendu al li bonvenigan leteron aŭ senkulpigan leteron?

Georges MINOIS