Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2011-2013

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2011-2013

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Ĉinaj esploristoj postulas reformojn por sia lando

Tiu ĉi teksto prezentas argumentitan kritikon pri la maniero laŭ kiu la regantoj traktas la sociajn movadojn. Pli longa versio estis publikigita en ĉinaj revuoj kaj vaste diskonigita tra Interreto — do kun subteno de iuj gvidantaj rondoj. Tia klopodo malkaŝas ekziston, ekster opoziciuloj aŭ nov-liberalistoj, de fortika kritika tendenco formita el intelektuloj, esploristoj kaj politikaj respondeculoj, kiuj interkonsentas pri la neceso evoluigi laŭleĝan spacon por kontestado.

Ili ne celas kontesti la reĝimon, sed trovi vojon kiu kongruigu socian proteston kaj politikan stabilecon: igi la socialan juston la bazo de politika reformo. Iliaj proponoj povas ŝajni tro aludaj. Sed en Ĉinujo streĉoj tre viglas, kaj ĉiu publika esprimiĝo postulas certan singardemon...

Post tridek jaroj da ekonomia evoluado danke al politiko de reformo kaj malfermiĝo, Ĉinujo atingis decidan momenton de sia socia transformiĝo. La situacion oni povas resumi per tri konstatoj: la ekonomia evoluado estas rapida; la “politika stabileco”* estas certigita; viglaj sociaj interes-kontraŭecoj aperis, sed la ebleco, ke ili rezultigos gravajn sociajn malordojn restas malforta.

* Noto de la franca redakcio: “stabileco” estas moto de la regantoj, kiu ofte ripetiĝas en la paroladoj.

Konsekvence, ŝajnas al ni, ke estas favora momento por modifo de la metodoj uzataj por certigi stabilecon de la lando.Venis tempo por komenci pli efikan kaj malpli kostan procezon de “institucia regado”, bazita sur la enkalkulado de la diverĝaj sociaj interesoj. Plu atendi, heziti , prokrasti, povus esti historia eraro.

Ja ni eniris inferan cirklon: je ĉiu ŝtupo, la regantoj dediĉas ĉiam pli da homaj, materiaj kaj financaj resursoj por protekti la stabilecon; tamen, la sociaj konfliktoj kaj antagonismoj ne malpliiĝas, sed videble kreskas. Ju pli oni strebas teni stabilecon, des malpli ĝi estas certigita. Objektivaj kialoj, ligitaj al la merkat-ekonomia sistemo ja ekzistas*. Sed la kresko de kontestado ankaŭ fontas el manko de pripenso pri la neceso de nova modelo.

* Noto de la franca redakcio: Ekzemple, la luktoj de la kamparano-laboristoj (mingong) kontraŭ la ekspluatado de la dungantoj.

Laŭ la oficialaj statistikoj la buĝeto de interna sekureco estas 514 miliardoj da juanoj (54,2 miliardoj da eŭroj) por 2010, tio estas 16%-kresko kompare kun la antaŭa jaro, kiu mem havis buĝeton kreskantan je 8,9% kompare kun 2008. Ĝi nun atingas la nivelon de la buĝeto de Nacia Defendo. Do, pli kaj pli altas la kosto de stabilo-tenado kaj la taskita personaro pli kaj pli nombras. Ĝi fariĝis la prioritata tasko de la lokaj registaroj. Des pli, ke la du publik-sekurecaj kriterioj — “nula indulgo” kaj “vetorajto” — estas uzataj por taksi la karieron de la kadruloj: malbona ĉi-kampa rezulto povas eĉ nuligi la aliajn. Kiam venas periodo taksita “tikla”*, aŭ kiam alproksimiĝas aparta evento, ĉiu administracio aŭ entrepreno devas ekfunkciigi ĉiujn siajn ordotenajn kapablojn. En iuj lokoj, tio perturbas la ĉiutagan laboron, ĉar ĉiuj aliaj aktivaĵoj de la administracio devas lasi lokon al tiu “absoluta prioritato”. Se tiu funkciad-maniero pludaŭros, ties kosto fariĝos neeltenebla.

* Noto de la franca redakcio: Tio povas esti junio kaj la rememorigo de la Tiananmen-eventoj de 1989 aŭ la datreveno de la fondo de la Respubliko la 1-an de oktobro 1949.

Jen pli grave: dum necesus enkonduki gravajn ŝanĝojn por plibonigi la merkat-ekonomion cele starigi harmonian socion, tiuj streboj estas sufokataj, pro la konstanta timo de nestabileco. La reformo de la sistemo ne komenciĝas, la esprim-libereco estas limigita, la lukto kontraŭ korupto ne sukcesas, la naskiĝantaj interesgrupoj ne estas konsiderataj, kaj la tuta socio troviĝas en kreskanta ĥaoso-stato.

Imponaj kaj trompaj statistikoj

Iuj sociaj grupoj aŭ individuoj estis malhelpataj esprimi rekte siajn legitimajn plendojn; ili ne povis agi alimaniere ol uzi neinstituciajn rimedojn, kelkfoje eĉ perfortajn metodojn, por aŭdigi siajn postulojn kaj manifesti sian malkontenton — kio rezultigas akrigi kontestadon. Sekve de tio kreskas la opinio, ke “gravaj malordoj povas solvi gravan problemon, malgranda malordo solvas malgrandan problemon, kaj sen malordo nenio solviĝas.” Paradokse, subpremo kondukas ĉiun estigi malordon por respektigi sian intereson. Kaj, iom post iom, kelkaj radikaligas sian agadon, fariĝante “profesiaj produktantoj de malstabileco”, laŭ la oficiala esprimo.

En la nuna ĉina socio ekzistas gravaj diferencoj inter la “interesgrupoj”, tio estas inter la sociaj tavoloj. Sed tiujn malegalecojn ne akompanas reguliga aŭ ekvilibriga mekanismo, kiu kapablus igi tolereblaj tiujn diferencojn.

Unuflanke, troviĝas la malriĉegaj grupoj, kiel la migraj laboristoj el la kamparo kaj la laboristoj kaj oficistoj, kiuj perdis sian laboron: ili ne disponas pri instituciaj kanaloj por konsiderigi siajn interesojn, ili havas neniun intertraktan potencon, neniun rimedon por influi la ilin koncernantajn politikojn. Kaj ili tre malfacile povas defendi sin kadre de intertraktadoj kaj akordig-proceduroj. Ĉe la alia flanko, aliaj sociaj grupoj monopoligas grandajn riĉaĵojn: ili kapablas aŭdigi sin kaj diversmaniere “premi” por ellaborado de favoraj publikaj politikoj, foje eĉ mem decidi ilin.

La nuna modelo instigas konsideri antagonismaj la stabilo-tenadon kaj esprimon de socialaj postuloj; nur ofero de la interesoj de la malriĉaj kategorioj kaj subpremo povas eviti malordojn, laŭ ili. Strebo al mallongperspektiva socia paco fariĝis la ĝenerala celo. La solvo ne nur aperas portempa kaj supraĵa, sed, partoprenante en la protekto de akiritaj interesoj, ĝi grave atencas socialan justecon.

Krome, kelkaj lokaj registaroj trotaksas la gravecon de la konfliktoj kaj maltrankviliĝas ĉe la plej eta ondeto. Kompreneble, ĉe mallonga perspektivo, kelkaj protestoj povas konduki al konfliktoj inter diverĝaj interesoj kaj estigi iom da malordo; sed, laŭ pli longa perspektivo, ilia enkalkulo povos faciligi ellaboron de politikoj kaj decidoj kapablaj ekvilibrigi la sociajn interesojn. Manke de tio, la nemalhaveblaj decidoj kaj reformoj ne estas finkondukataj, aŭ eĉ ne komencitaj. La malegacecoj ne reduktiĝas, la akiritaj interesoj estas plu protektataj aŭ firmigitaj. La tuta socio tiel perdas la okazon realigi la necesan reekvilibrigon.

Reaperas la praktiko de “kampanjoj” (yundong), kiuj, same kiel en la 1960-aj kaj 1970aj jaroj mobilizas la tutan administracion kontraŭ problemo aŭ montrita malamiko. Tiu ĉi agmaniero malpravigas, misformigas aŭ eĉ komplete ignoras leĝon. La lokaj regantoj ĉiam preferas povon aŭ perforton ol rajton; kelkfoje ili tuj senkonsidere sendas policon ĉe protesto, kio kondukas al krimecigo kaj ideologiigo de la situacioj kaj kondutoj. Tiu ĉi metodo, anstataŭ kontribui al redukto de la antagonismoj, signifas male akrigi la konflikton, meti la policon kontraŭ la loĝantaron, la funkciulojn kontraŭ la popolamason, kaj sekve meti la registaron en pozicion de malforteco kaj malŝateco.

Fine, la registaroj kaj administracioj kreas “fondusojn por la tenado de stabileco”, kaj uzas monajn rimedojn por provi aĉeti la socialan pacon. Laŭ popola esprimo, tio estas “solvi la kontraŭecojn de la popolo” per “mono de la popolo” [laŭvorta traduko de “renminbi”, oficiala nomo de la ĉina valuto]. Praktike, la funkciuloj decidas la uzon de la mono, sen respekti klarajn kriteriojn aŭ reguladan protokolon. Fakte, tiu agmaniero kondukas al plipravigo de la sinteno de tiuj, kiuj konsideras, ke neniu problemo povas solviĝi se oni ne faras malordon. Ĝi eĉ instigas kelkajn prezenti troigajn aŭ nelegitimajn postulojn, por devigi la administracion cedi sub la premoj. Ĉio tio kontribuas al konfuzo, igas mistakson de la situacioj kaj renversas la kriteriojn de la tuta socio pri vero kaj malvero, justo kaj maljusto. La statuso de morala garantiulo kaj subtenanto de justeco, kiun devas havi la registaro, estas ŝancelita. Venis tempo forĵeti tiun ĉi tro rigidan koncepton pri stabileco, kaj esplori novan vojon por tenado de sociala paco.

Sed unue ni devas kompreni la sociajn kontraŭecojn. La konfliktoj de la lastaj jaroj fontas ĉefe el eksproprietigoj de bienoj, dom-malkonstruoj, nepago de salajroj ŝulditaj al migraj laboristoj, kaj diversaj laborkonfliktoj. Ĉiuj do estas bazitaj sur interes-diverĝoj. Sed, delonge, la diversaj respondeculoj emas doni al ili ideologian dimension, transformante ilin, ja troige, en politikajn problemojn minacantajn la fundamenton mem de la sistemo. Tre gravas agnoski, ke ili male havas racian bazon. Ĉar la politikaj, religiaj aŭ ideologiaj kontraŭstaroj estas ofte malfacile, aŭ eĉ tute ne solveblaj, sed la konfliktoj ligitaj al interes-diverĝoj inter sociaj klasoj povas esti intertraktataj kaj trovi sian solvon surbaze de kompromisoj aŭ aranĝoj. Malmultaj estas tiuj, kiuj povas konduki al grandskalaj sociaj malordoj.

Ne eblas tute elimini ĉi tiajn konfliktojn. Necesas do starigi regulojn, ellabori metodojn kaj krei instituciajn kanalojn por trovi solvojn. Tial tre gravas eviti mistaksi la specon de tiuj kontraŭstaroj, konsiderante ilin kiel politikajn krizojn minacantajn la socian stabilecon.

Nia lando estas alfrontata al multaj malfacilaĵoj, inter kiuj kelkaj tre gravaj: korupto, interspaco inter riĉuloj kaj malriĉuloj, ekzisto de tre malriĉaj tavoloj. Se oni ne bone solvas ilin, ili povas konduki al grava politika krizo. Kvankam la defio, kiun ni frontas estas grava, la protestoj ne estas tiaj, ke ili povas minaci la socian stabilecon. Ili ankaŭ ne ŝanĝas la ĝeneralan tendencon, laŭ kiu la loĝantaro sopiras al bona regado kaj stabileco.

Samtempe, ni devas liberigi nin el la iluzio de nestabileco. Tiu ĉi ideo tre disvastigita, apogas sin sur la oficialaj statistikoj kaj la raportoj verkitaj nacinivele, kiuj montras rimarkindan kreskon de la malordaĵoj; sed reale tiuj statistikoj miksas veron kaj malveron. Multaj departementoj kaj organoj bazas siajn kalkulojn sur enketoj enmiksantaj ĉiutagajn aferojn kaj tre malgrandajn konfliktojn. Tiel, okazis, ke disputoj inter lernejanoj, aŭ protestoj de lernantoj rilate la manĝaĵon en sia mezlernejo estis kalkulitaj kiel “malstabileco-faktoroj”. Kiam ĉiaj tiaj eventoj estas adiciitaj, oni ja povas ricevi imponajn nombrojn.

Sed la “amas-incidentoj” miksas faktojn vere tre malsimilajn, ofte sen ligo kun la stabilec-demando. Cetere, neekzisto de efikaj metodoj kaj regularoj por mastrumi la konfliktojn akrigas la sentemon, tiom ke foje eĉ diskuto fariĝas neebla. La rigida pensmaniero kaj la malnovaj metodoj ankoraŭ uzataj nur plimalbonigas la etoson kaj kondukas al ĝeneraligita timo. Se ni povus liberigi nin el ĉiuj tiuj falsaj “nestabilec-faktoroj”, la situacio estus pli klarigita, des pli, ke multaj enketoj raportas, ke la neekzisto de mekanismo por enkalkuli la interesojn de la loĝantaro estas fonto de multaj perfortaj konfliktoj.

En sia raporto prezentita ĉe la Popola Nacia Asembleo en 2010, la ĉefministro Wen Jiabao deklaris: “Ĉio, kion ni faris, estis farita por ebligi pli feliĉan kaj dignan vivon al la popolo, kaj por atingi pli justan kaj harmonian socion*. Nova logiko devus esti aplikado de la konstitucio, kiu donas multajn rajtojn al la civitanoj. Nur garantiante tiujn rajtojn oni sukcesos atingi ekvilibron inter kontraŭecaj interesoj; nur per tiu ekvilibro oni povos certigi socialan pacon. Tia estas la sekvenda vojo. Alivorte, defendi la rajtojn signifas defendi stabilecon.

* Parolado ĉe la Popola Nacia Asembleo, 5-an de marto 2010.

Por sukcesigi tiun taskon, necesas unue transformi kaj redukti la interven-funkciojn de la loka registaro — do eviti ke tiu ĉi estu unuavice eksponata kiam okazas socialaj konfliktoj — kaj samtempe plifortigi ĝian intertraktan kaj arbitracian rolon en tiuj konfliktoj.

Due, necesos firmigi kaj plibonigi la mekanismojn de regado tiel, ke la referenco al leĝo kaj juro estu la normala kaj efika metodo por solvi la malakordojn; starigi instituciajn kanalojn por ebligi esprimiĝon de malkontenteco en la socio; fine, instigi kreadon de civitanaj asocioj kaj starigi mekanismojn kaj strukturojn celantajn labori pri solvado de la socialaj konfliktoj.

Praktike, tio necesigas ellabori ses instituciajn disponojn por:

  • Garantii la rajton pri travidebla kaj kompleta informado pri la socialaj postuloj kaj la konsekvencoj implicataj de ilia solvado;
  • Inventi mekanismojn ebligantajn al la diversaj sociaj tavoloj esprimiĝi kaj koherigi siajn postulojn;
  • Krei taŭgan sistemon por ke la civitanoj esprimiĝu kaj partoprenu en la decidoj;
  • Organizi premrimedojn, aparte por la plej nefavorataj, kiuj ne havas “socialan kapitalon” ebligantan influi la decidojn;
  • Starigi ejojn de diskutado kaj intertraktado ekster la lokaj registaroj, tiel lasante la socion ekpaŝi al memmastrumado kaj memregulado;
  • Krei instancon por akordigo kaj arbitracio sub egido de la registaro kaj justico.

Ĉi tiuj ses mekanismoj estas komplementaj kaj nemalhaveblaj, same kiel etaĝoj de konstruaĵo. Krome, ekzisto de efikaj socialaj organizaĵoj devas esti kapabla redukti la antagonismojn kaj helpi solvi ilin.

Diferenco inter bona kaj malbona socia mastrumado ne estas ekzisto aŭ neekzisto de konfliktoj, sed ties kapablo ilin toleri kaj solvi. Reale, bona sistemo ne estas tiu, kiu eliminas la kontraŭecojn, sed tiu, kiu montras sian kapablon elteni la malkonsentojn kaj trovi ties solvon en institucia kadro.

Ni ja konscias, ke, kiam ĉiuj sociaj tavoloj ekpovos esprimi laŭ leĝaj rimedoj siajn legitimajn postulojn, kaj precipe kiam la kolektivaj interesoj estos trovintaj sian normalan esprimkadron, nia socio eble alfrontos periodon de erupcio (jingpen qi) de socialaj konkliktoj. Ĉiuj deziros esprimi sin, kaj ni devos alfronti tiun neniam spertitan situacion. Tiu demando, tikla, devos esti tre zorge studata ĉe la ekfunkciigo de la nova sistemo — sen subtaksi ĝin, nek tro maltrankviliĝi.

Unue, tiu erupcia fenomeno ne fontos el la transira mekanismo: la novaj esprimkanaloj permesos aperigi socialajn konfliktojn antaŭe kaŝitajn, kaj provizos la okazon efike solvi ilin. Cele pasigi tiun ŝtupon plej serene kiel eble, necesas plani transirajn paŝojn prudentajn kaj realismajn. Eblas konsideri diversspecajn aranĝojn, laŭ tiu simpla principo: por solvi la malnovajn problemojn, ni uzu centraligitajn solvo-metodojn, laŭ la malnovaj praktikoj; por solvi la novajn problemojn, ni uzu la novajn instituciajn mekanismojn por konflikt-regulado.

Poste, por eviti tro fortajn ŝokojn, oni povas konsideri iom-post-ioman aliron, de supro al malsupro, aparte por la kreado de esprim- kaj prem-mekanismoj. Necesos zorge formi la regantojn same kiel la regatojn, por ke ili ekkonsciu la gravecon de la novaj mekanismoj kaj mastru la leĝajn rimedojn por solvado de socialaj konfliktoj. Oni eventuale provadu eksperimentajn projektojn, elektante konfliktojn, kiuj havas grandan eĥon sen esti tro danĝeraj por la socio, kaj kiuj okazas en lokoj, kie la kondiĉoj estas relative maturaj. Tio ebligus atentigi la ĉiugradajn ŝtatfunkciulojn kaj ankaŭ la tutan landon. La rapida evoluigo de la nacia ekonomio provizas la financajn resursojn por solvi per instituciaj vojoj la socialajn antagonismojn. Siaflanke, la fundamenta stabileco de la politika kadro ebligas antaŭenpaŝi al la solvado de tiuj problemoj.

Eĉ pli grave: kvankam la skrukturon de la ĉina socio karakterizas pli kaj pli grandaj interspacoj de kondiĉoj inter la sociaj tavoloj, kvankam la diferencoj pliiĝas kaj la kontraŭecoj kompleksiĝas, granda plimulto de la loĝantaro ne deziras, ke la problemoj solviĝu per perfortaj eksplodoj aŭ sociaj malordoj.

Prenante juron kiel fundamenton, kaj en la kondiĉoj de la merkatekonomio, ni devos antaŭeniri starigante sistemon, kiu enkalkulu esprimiĝon kaj harmoniigon de la interesoj, kaj meti bazojn sur kiuj povos konstruiĝi daŭra sociala paco.

SHEN Yuan, GUO Yuhua, JING Jun, SUN Liping

(Esploristoj en la sociologia departemento de la Qinghua-universitato, Pekino). Tiu ĉi teksto baziĝas sur la pristudoj de pli larĝa grupo de sociologoj el la sama departemento.