Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2011-2013

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2011-2013

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

La kontraŭdiroj de la bolivia “revolucio”

En junio 2011, la Internaca Mon-Funduso (IMFI kaj la Monda Banko laŭdis “la solidan makroekonomian mastrumadon” de la bolivia registaro. Kelkajn monatojn antaŭe, la stratoj de Lapazo reeĥis la kriojn de manifestaciantoj, kiuj postulis altigon de salajroj. Iuj denuncis “revenon al novliberalismo” sub la protekto de la prezidanto Evo Morales. Ĉu tio estas la fino de la latinamerika “maldekstriĝo”, kies simbolo estis ĝuste la enpotenciĝo, en 2006, de tiu kamparana kaj indiĝena sindikatisto? En Bolivio, la klientismo ne estis elradikigita; la novaj elitoj reproduktas misojn de siaj antaŭuloj; sociaj konfliktoj eksplodas regule. Ĉu la registaro de Morales do “perfidis”? Jen la vidpunkto de Alvaro García Linera, kiu okupas apartan lokon en la latinamerika politika pejzaĝo. Eksa gerilano, socisciencisto, aŭtoro de multaj verkoj, li estas ankaŭ vicprezidanto de la Plurnacia Regno Bolivio. Lia analizo do ne estas tiu de observanto kun distanco disde la konfliktoj kiujn li priskribas: li intervenas kiel politikisto engaĝiĝinta en la defendo de la bilanco de sia registaro. Lia atesto ne estas pro tio malpli valora: maloftas la intelektuloj alfrontitaj al la rigoroj kiujn la realo trudas al iliaj teorioj; tute same maloftaj, la politikaj gvidantoj, kiuj ekzamenas la teoriajn implicaĵojn de sia agado.

LA KONTRAŬDIROJ, ĉar ili malkaŝas la malfacilaĵojn, kiujn donita kolektivaĵo — popolo, ŝtato — renkontas, katalizas la aperon de solvoj. Tra tiuj streĉiĝoj, la socioj evoluas, aliancas inter sociaj grupoj kaj superas (parte aŭ komplete) la obstaklojn kiuj malhelpas ilian progresadon.

Inter 2000, la dato de la unuaj amasaj sociaj movadoj, kiuj denuncis la privatigon de la akvo, kaj 2009, la dato de reelekto de la kamparana sindikatisto Evo Morales kiel prezidanto (vidu malsupre nian kronologion kaj la artikolon “La kvin etapoj de ŝtata transformado”), Bolivio spertis fundamentan konflikton, en kiu la bolivia popolo staras kontraŭ la usona imperio kun ties aliancanoj de la loka burĝaro, kiuj ŝatas la novliberalismon.

La elekto de 2009, per kiu la administracio de Morales fortiĝis* mildigis tiujn eksterajn minacojn. Tiam aperis novaj kontraŭdiroj, sine de la nacia-popola bloko, inter la diversaj sektoroj kiuj gvidas la ŝanĝprocezon, pri la manieroj de ĝia gvidado. Kvar el tiuj streĉiĝoj, duarangaj kompare kun la centra konflikto kontraŭ la imperiismo, troviĝas tamen en la koro de la bolivia revolucia procezo: unuflanke ili minacas ties daŭrigon; aliflanke, ili ebligas imagi la rimedojn por pasi al la posta etapo.

* La voĉdonado de decembro 2009 sekvis al periodo de politika malstabiligo kiu celis malfortigi la prezidanton Evo Morales, kandidato por sia propra postsekvo: ribelo de la orienta regiono de Meda Luna, referendumo de eksprezidantigo, provo de ŝtatrenverso, alfrontigo kun Vaŝingtono. S-ro Morales tamen venkis ĉe la elekto kun 64 elcentoj de la voĉoj, kontraŭ 53 elcentoj en 2005. La piednotoj estas ĉiuj de la [pariza] redaktejo, escepte de tiu de la Esperanta tradukinto, markita per la siglo -vl.

La unua koncernas la rilaton inter la ŝtato kaj la sociaj movadoj. La loĝantaro atendas de la registaro tujajn agojn, kiuj alportu konkretajn respondojn al iliaj materiaj bezonoj. Dum tio postulas efikan centraligon de la decidoj, nia registaro konsistas el reprezentantoj de indiĝenaj, kamparanaj, laboristaj kaj loĝantaraj sociaj organizaĵoj, kies propra dinamiko bezonas sian tempon. Tiun por debati, diskuti kaj analizi diversajn proponojn. La funkciado de tiuj movadoj implicas ankaŭ malgrandan nombron de partoprenantoj en la decidoj. La registaro de la prezidanto Evo Morales — “registaro de la sociaj movadoj”* estas la loko, kie alfrontiĝas kaj solviĝas la dinamikoj de centraligo kaj de malcentraligo de la decidoj, de monopoligo kaj de socialigo de la plenumaj agadoj, inter rapideco de la rezultoj kaj malrapideco de la diskutoj.

* La esprimo “registaro de la sociaj movadoj” indikas, ke kun la elekto de s-ro Morales, la registaron konsistigas la sociaj movadoj (mobilizitaj ekde la komenco de 2000).

Por provi solvi tiun kontraŭdiron, ni proponis la koncepton “integra ŝtato”: la momenton en kiu la socio iom post iom alproprigas al si la procezon de arbitracio kaj tiel superas la kontraŭeco inter ŝtato (kiel maŝino kiu centraligas la decidojn) kaj la socia movado (kiel maŝino por malcentraligi kaj demokratiigi ilin).

Tia celo ne alireblas en mallonga tempo. Ĝi rezultas el historia movado kun progresoj kaj malprogresoj, malekvilibroj kiuj inklinigas la pesilon jen unuflanken, jen al la alia flanko, kaj tiel tuŝas aŭ la efikecon de la registaro aŭ la demokratiigon de la decidoj. La batalo (kaj nur ĝi) ebligos konservi la ekvilibron inter tiuj du polusoj dum la tempo necesa por la historia solvo de tiu kontraŭdiro.

La dua krea streĉiĝo kontraŭmetas la amplekson de la revolucia procezo — kiu venas el la kreskanta enkorpigo de diversaj sociaj grupoj kaj de la strebo al larĝaj aliancoj — kaj la neceson firmigi ilian indiĝenan, kamparanan, laboristan kaj popolan gvidon, kiu garantias la politikan orientiĝon.

La hegemonio de la naci-revolucia bloko postulas la kunteniĝon de la laboristaj klasoj. Ĝi implicas ankaŭ la radiadon de ĝia regeco (historian, materian, pedagogian kaj moralan) al la resto de la loĝantaro por certiĝi pri ĝia subteno.

Certe ekzistos ĉiam sektoro kontraŭa al la indiĝena hegemonio, kiu okaze agas kiel transmisia rimeno de eksterlandaj potencoj. Sed la solidigo de la pleba gvidado postulas, ke la tutaĵo de la socio konsideru ke ĝia situacio progresas, kiam la laborantaj klasoj gvidas la landon. Tiu neceso devigas maldekstran potencon konsideri parton de la bezonoj de siaj kontraŭuloj.

Ekzistas nek recepto nek modelo por eliri el tiu situacio: nur la debato, la edukado, povas ebligi al tiu kontraŭdiro disvolviĝi kaj povas direkti ĝin tiel ke ĝi farĝu movforto de la dinamiko de socia transformado.

Tria krea streĉiĝo de nia ŝanĝprocezo montriĝis tre intense de antaŭ jaro. Ĝi aperas en la renkontiĝo inter la ĝenerala intereso kaj tiu, privata, de grupo, de sektoro aŭ de individuo. Inter la sociala, komuna kaj komunista batalo kaj la individuaj, sektoraj kaj privataj konkeroj.

La ciklo de larĝaj mobiliziĝoj, kiu komenciĝis en 2000, kun la akvomilito, ekis per loka mobiliziĝo. Sed tiu koncernis rekte la tutan landon, kiu estis ankaŭ minacata de la projektoj privatigi la akvon. Poste okazis la gasmilito, la batalo por konstituciiga asembleo kaj por konstrui plurnacian demokration: tiom da postuloj portataj en sektora maniero de indiĝenoj kaj laboristoj, kiuj tuŝis tamen la tutaĵon de la subprematoj kaj eĉ la tutan nacion.

La apero de tiuj postuloj — imagitaj sur la barikadoj, dum vojblokadoj, en la manifestacioj kaj dum popolaj ribeloj — ebligis konstrui programon de potencakiro kapablan mobilizi kaj iom post iom unuigi la plimulton de la bolivia popolo. Post la venko, en 2005, la registaro dediĉis sin al ĝia realigo. Unue estis la Konstituciiga Asembleo, kiu, por la unua fojo en la historio, ebligis ke la politika konstitucio de la ŝtato estu redaktata de la rektaj reprezentantoj de ĉiuj sociaj sektoroj de la lando. Poste ni aliris la ŝtatigon de grandaj entreprenoj kaj tiel faciligis la redistribuadon de parto de la ekonomia kromaĵo pere de la programoj Juancito Pinto, renta dignidad (“pensio digna”) kaj Juana Azurduy.*

* Respektive: programo de aliro al la eduksistemo per distribuado de “kuponoj” aŭ biletoj, ekde 2006; pago de helpaĵo al homoj pli ol 60-jaraj, ekde 2007; programo por malaltigi la infanmortadon, ekde 2009,

Se ni esploras la ciklon de mobilizado kiel kreskantan kurbon kiu, laŭ la historia sperto, stabiliĝas kaj poste iomete malkreskas, ni konstatas ke la unua etapo — aŭ kreskanta fazo — karakteriziĝas per la kreskanta aliĝo de sociaj sektoroj, la konstruado de ĝenerala programo kaj la apero, ĉe la parto de la “subaj” klasoj, de organizita kaj konkreta volo transpreni la potencon.

La stabiliĝo de la mobiliziĝo, ĉe la plej alta punkto de la kurbo, respondas samtempe al la momento de realigo de la unuaj universalaj celoj kaj al tiu de la plej fortaj rezistadoj de sociaj grupoj apogantaj la pasintan novliberalan potencon: malstabiligoj, provo de ŝtatrenverso, separatismaj movadoj ktp.* Tio estas la “jakobena” fazo de la procezo kiu, devigante la socian movadon transformitan en ŝtatpotencon defendi sin, rekreas novajn mobiliziĝojn kaj novajn horizontojn de universaleco de sia agado.

* Pri tio, vd Hernando Calvo Ospina: “Petit précis de déstabilisation en Bolivie ”, Le Monde diplomatique, junio 2010.

Ekde la komenco de la dua mandato de s-ro Morales, en 2010, ni spertas do trian etapon de mobiliziĝo, malkreskantan: tiun kiu karakteriziĝas per la streĉiĝo interne de la popola socia bloko, inter la aspektoj ĝenerala kaj aparta. La superado de tiu kontraŭdiro venos el la fortigo de la universaleco de nia projekto. Se la korporacia apartismo male triumfos, la perdo de vigleco de la revolucio estus la komenco de konservativa restaŭrado.

Tiu streĉiĝo inter universalaj kaj apartismaj postuloj en la popolo ĉiam ekzistis. Tio estas cetere la propraĵo de la revolucioj: el dispecigita kaj individuigita subjekto — la dominanta aspekto — la popolo pli kaj pli konsistigis sin kiel kolektiva instanco. Sed ni evidente aliras novan etapon de mobiliziĝo, kion montras la ĵusa konflikto inter du frakcioj de la sindikato Bolivia Laborista Centralo (COB)*, unu alianca kun la potenco, la alia ne.

* La precipa bolivia sindikata centralo, fondita dum la revolucio de 1952.

En aprilo 2011, instruistoj membroj de la COB strikis kun la ĉefa postulo pri salajroj. Ekde la jaro 2006 la registaro de Morales tamen altigis la salajrojn de la laboristoj en la san- kaj eduk-sistemoj je 12 elcentoj super la inflacio. Samtempe en aliaj branĉoj de la publika administracio (ministrejoj ekz-e) la salajroj ne estis altigitaj. Tiuj de la vicprezidanto, de la ministroj kaj de la vicministroj estis, ekde la enpotenciĝo de s-ro Morales en 2006 malaltigitaj je 30 ĝis 60 elcentoj. La malaltigo estis ankoraŭ pli granda por la prezidanto. Oni povas ja kompreni ke la funkciuloj de sano kaj edukado postulas novajn altigojn, sed tiuj povas veni nur el kresko de la enspezoj de la lando.

La politiko de la prezidanto Morales celas ja plibonigi la vivkondiĉojn de la plej senhavaj homoj* kaj centraligi la resursojn devenajn el la ŝtatigoj kaj el ŝtataj entreprenoj. La celo estas krei industrian bazon en la kampoj de hidrokarbonaĵoj, minejoj, kampkulturo kaj elektro, tiel ke eblas produkti daŭreman riĉecon kaj uzi la riĉfontojn de la lando por plibonigi la vivkvaliton de la laboristoj, urbe kaj kampare.

* Laŭ la statistika jarlibro de la Komisiono Ekonomia de la Unuiĝintaj Nacioj por Latinameriko kaj Karibio (KELK, france CEPAL), la kvoto de malriĉeco malaltiĝis de 63,9 elcentoj al 54 elcentoj de la loĝantaro inter 2004 kaj 2007 (lastaj disponeblaj statistikoj).

Se oni respondus favore al la salajraj postuloj de la instruistoj, oni uzus la resursojn akiritajn per la ŝtatigoj por plibonigi la enspezojn nur de certaj branĉoj de la tria sektoro. Tiel oni lasus flanke la reston de la lando, do la plimulton. Kaj krome oni pli malfaciligus strategion de industriigo (aĉeton de maŝinoj aŭ konstruadon de infrastrukturoj, ekz-e), strategion kiu ebligas kreskigi la riĉaĵojn kiujn la lando produktas ... kaj redistribui ilin.

La dekstrularo, profitante tiun streĉiĝon sine de la popola bloko, per siaj komunikiloj apogis la manifestaciantojn: sindikataj gvidantoj, kiujn la konataj ĵurnalistoj hieraŭ ankoraŭ malestimis pro ilia socia deveno, de unu tago al alia fariĝis televidaj steluloj.

Kiel “registaro de la sociaj movadoj” ni strebas submeti la diferencojn, kiuj ekzistas en la popola bloko, al publika debato. Ni provas solvi la streĉiĝojn inter “korporaciaj” kaj “universalismaj” tendencoj per demokratiaj vojoj, apogante la avangardon (indiĝenojn, kamparanojn, laborulojn, laboristojn kaj studentojn) flirti la flagon de la komuna intereso, kiu ne signifas neglekton de la individuo aŭ de la privata intereso, sed meti ilian saĝan ekzistadon en pli ĝeneralan kadron.

La kvara krea kontraŭdiro fontas en la kontraŭeco inter la neceso transformi niajn krudmaterialojn (la industriigo) kaj tiu de la respekto al la naturo, la “bonvivado”.*

* Traduko de “sumak kawsay” en la keĉua lingvo kaj “sumak qamaña ” en la ajmara, koncepto enskribita en la bolivia konstitucio de 2009.

Oni riproĉas al ni, ke ni ne faris “veran” ŝtatigon de la naturresursoj kaj ke ni lasis la transnaciajn konzernojn akapari parton de la riĉaĵoj de la lando.* Sed rezigni pri la eksterlandaj societoj implicus regi la teĥnologiojn pri kiuj ili disponas: tiujn ligitajn kun la ekstraktado, sed ankaŭ kun la transformado de la krudmaterialo. Tio ne estas la kazo. Do, ne eblas komplete ŝtatigi la naturresursojn sen fazo de industriigo.

* En majo 2006, la prezidanto Evo Morales anoncis la “ŝtatigon de la hidrokarbonaĵoj”. Tiu ŝtatigo tamen ne estas kompleta: la ŝtato, argumentante ke ĝi ne disponas pri sufiĉe da teĥnologio por rezigni pri privataj partneroj, akiris 51 elcentojn de la kapitalo de ĉiuj ekspluatantaj firmaoj kiuj ĉeestas en ĝia teritorio. Cetere ĝi ree intertraktas pri la kontraktoj por akiri 82 elcentojn de la enspezoj (impostoj kaj tantiemoj).

Se oni sukcesus lanĉi tian dinamikon, tio provizus la kasojn de la ŝtato, ĉar la industrie prilaboritaj artikloj kaj la duonfinitaj produktoj havas pli altan aldonvaloron ol la netransformitaj krudmaterialoj kiujn ni hodiaŭ eksportas. La fazo de industriigo cetere favoras la teĥnologiajn progresojn kaj provizas per tutaĵo de sciencaj scioj, kiuj povas estigi salttabulon por novaj industriaj aktivecoj, kiuj estas intensaj koncerne teĥnologion, sed ankaŭ koncerne laborfortojn.

Ne estas simpla, progresi sur tiu vojo. Unuflanke, ĉar ni ne havas sperton pri tio, kio devigas nin lerni dum antaŭenirado. Tamen, la industria modernigo postulas kolosajn investojn: petrolĥemia fabriko kostas preskaŭ miliardon da dolaroj, termoelektra centralo inter unu kaj tri miliardojn. Fine, temas pri longa procezo: almenaŭ tri jaroj necesas antaŭ ol la plej malgrandaj industrilokoj funkcias, kvina aŭ ses por la mezgrandaj kaj almenaŭ dek por la grandaj.

La registaro decidis starigi industrion de gaso, de litio*, de fero kaj certajn akvorezervojn. Iuj intelektuloj interpretis tiun procezon de konstruado de publikaj entreprenoj kiel aperon de ŝtatkapitalismo, kontraŭa al la solidigo de “komunuma” kaj komunista perspektivo.* Niaopinie, la ŝtatkapitalismo de la 1950-aj jaroj metis la grandajn entreprenojn en la servon de apartaj klientaroj: burokrataro, mastraj grupoj, grandaj grundproprietuloj ktp. Aliflanke, la uzado de la kromaĵoj generataj de la industriigo, kiun Bolivio nun stimulas, donas prioritaton al la uzvaloro, ne al la interŝanĝvaloro:* kontentigo de la bezonoj antaŭ profito. Tio estas la kazo ĉe la bazaj servoj (akvo, elektro ktp), kiuj ricevis la statuson de homrajtoj kaj estas distribuataj ĉar ili estas konsiderataj necesaj, ne profitigaj. Tio estas la kazo ankaŭ ĉe la aĉeto de kampkulturaj produktoj fare de la ŝtato, kiu celas garantii la nutraĵan suverenecon de la lando kaj la disponeblon de nutraĵoj vendataj je “justa” prezo: prezoj fiksitaj tiel, ke la produktoj estu alireblaj por la konsumantoj, ili do ne evoluas laŭ propono kaj postulo.

* Bolivio disponas pri la plej grandaj rezervoj de tiu metalo, kiu estas uzata ĉefe en la konstruado de elektraj baterioj.
* La aŭtoro elvokas grupon de intelektuloj de kiu parto publikigis manifeston “Por reakiro de la ŝanĝprocezo por la popolo kaj de la popolo”, la 18-an de junio 2011.
* La uzvaloro priskribas la konkretan utilon de havaĵo; la interŝanĝvaloro la komercan valoron de varo en la merkato. — La diferenco inter uzvaloro kaj interŝanĝvaloro estas klare difinitaj kaj priskribitaj en Esperanto jene: Karlo Markso: La kapitalo, Kritiko de la politika ekonomio, Unua volumo, Libro I: La produktadprocezo de la kapitalo, Ĉapitroj unua ĝis naŭa, elgermanigita de Vilhelmo Lutermano, 2009, p. 47 – 53. -vl

La kromaĵo, kiun la industriigo produktos, donos tiel al la ŝtato la eblecon pridubigi la kapitalisman logikon de privata alproprigo. La generado de tiaj riĉaĵoj tamen kaŭzos tutaĵon de efikoj malbonaj por la medio, la tero, la arbaroj, la montaroj. Kaj kiam la naturo estas agresita, la homoj fine ankaŭ suferas.

Ĉia industria agado havas median koston. Sed la kapitalismo submetis al si la fortojn de la naturo, misuzis ilin per tio ke ĝi metis ilin en la servon de privataj gajnoj, sen konsidero de la fakto ke ĝi tiel detruas la reproduktan kernon de la naturo mem. Ni devas eviti la sorton, al kiu tia kurso gvidas nin.

La produktivaj fortoj de la kampara mondo kaj la profesia etiko de la kampkulturistoj rigardas niajn rilatojn kun la naturo kontraŭe al la kapitalista logiko. Ili proponas al ni vidi la naturon kiel parton de totala viva organismo, al kiu la homo kaj la socio ankaŭ apartenas. Laŭ tiu vido, oni devas uzi naturajn produktivajn eblecojn en la kadro de sinteno kiu respektas tiun totalecon kaj ĝian reproduktadon.

“Humanigi la naturon kaj naturigi la homon”, klarigis Karlo Markso.* Tio estas la senco de nia projekto: uzi la sciencon, la teĥnologion kaj la industrion por produkti riĉaĵojn — kiel fari alie, por konstrui la vojojn, la sancentrojn, la lernejojn kiuj mankas al ni kaj por kontentigi la postulojn de nia socio? — kaj samtempe konservi la fundamentan strukturon de nia medio. Por ni, sed ankaŭ por la estontaj generacioj.

* Karl Marx: Manuscrits de 1844, Editions sociales, Parizo, 1972.

La kreaj streĉiĝoj, kiuj skuas la popolan blokon, kiu regas en Bolivio, karakterizas la dinamikojn de sociala transformado: ĉu la revolucioj ne estas la ĥaosa fluo de kolektivaj kaj socialaj iniciatoj, de fragmentitaj elanoj kiuj kruciĝas, alfrontas unu la alian, sumiĝas kaj artikuliĝas por denove dividiĝi kaj interkruciĝi? Do, nenio estas difinita anticipe.

Alvaro GARCÍA LINERA.

La kvin etapoj de la transformado de la ŝtato

laŭ Alvaro García Linera

Unua etapo (2003 ĝis 2003) — “ŝtatkrizo”: la pilieroj de la tradicia dominado disfalas. La malnovaj kontraŭdiroj (unukultura ŝtato kontraŭ plurnacia socio, centraliga ŝtato kontraŭ deziro de malcentraligo de la socio, ktp) intensiĝas, dum aperas novaj (privatigoj kontraŭ ŝtatigo de la naturresursoj, politiko kontraŭ sociala demokratio, ktp)

Dua etapo (2003 ĝis 2005) — “Katastrofa alfrontiĝo”: du sociaj projektoj kontraŭstariĝas, ambaŭ kapablaj larĝe mobilizi.

Tria etapo (2005) — Elekto de kamparana indiano prezidanto de la respubliko: tiu rompo de la simbola ordo ne signifas, ke la dominantaj klasoj perdis la potencon. Tamen, la kontraŭecoj inter sociaj klasoj troviĝas nun ene de la ŝtataparato.

Kvara etapo (2005 ĝis 2009) — “Punkto de disbranĉiĝo”: la antagonismo atingas sian paroksismon, la alfrontiĝon. La periodo finiĝas per la “venko” de la tendaro Morales, reelektita en 2009.

Kvina etapo (ekde 2010) — Kontraŭdiroj interne de la “popol-nacia” bloko: fazo pri kiu temas la ĉi-supra artikolo.

A. G.L.

Kronologio

2000 — Akvomilito, mobiliziĝo de la urbo Koĉabambo, kiu rifuzas la privatigon de la akvo-distribuado. La “akvomilito” daŭras en 2005, ĝis la elpelo de la franca multnacia konzerno Suez-Lyonnaise des eaux.

2003 — Gasmilito, ribelo pro la projekto liveri vastajn rezervojn de naturgaso al eksterlanda konsorcio. La batalo, kiu kaŭzas 67 mortviktimojn kaj 400 vunditojn, finiĝas per faligo de la prezidanto Gonzalo Sánchez de Lozada kaj la forlaso de la projekto.

2005 — Elekto, kun 53 elcentoj de la voĉoj, de s-ro Evo Morales, kamparana kaj indiĝena gvidanto, ĉekape de la Movado Al Socalismo — Politika Instrumento por la Suvereneco de la Popoloj (MAS-IPSP aŭ MAS). Lanĉita en 1995, la MAS formulas kaj esprimas tendencojn tradicie antagonismajn ene de la maldekstro (marksisma sindikatismo, indianismo kaj revolucia naciismo).

2006 — Elekto de konstituciiga asembleo kiu finas siajn laborojn en decembro 2007.

2008 — Ribelo de la orienta regiono de la Media Luna (gvidata de la opozicio). Provo de ŝtatrenverso. S-ro Morales venkas en eksiga referendumo. Elpelo de la usona ambasadoro en Bolivio.

2009 — Aprobo de la nova konstitucio per referendumo. Reelekto de s-ro Morales kiel prezidanto kun 64 elcentoj de la voĉoj.

Redaktejo de la franca eldono